Zbigniew Brzeziński: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1 072:
 
{{Citaĵo
|teksto = En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la [[ideologio]]j finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la [[Marksismo|marksisman]] ekonomian determinismon, [[Kristanismo|kristanan]] [[humanismo]]n kaj maltrankvilon pri stato de [[Naturo|naturmedio]], varmigata je konscio de la tutmonda [[Socia malegaleco|malegaleco]] kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga [[Usono|kontraŭusona]] doktrino.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 212:
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed lasi flanken tutmondajn tumultojn signifas ignori la ĉefan realon de nia tempo: amasan tutmondan politikan vekiĝon de la [[homaro]] kaj ĝian profundiĝantan komprenon de neeltenebla [[Socia malegaleco|malegaleco]] de vivkondiĉoj de la homoj.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 326:
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi [[Usono]] havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata [[ŝuldo]]… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta [[Socia malegaleco|malegaleco]] de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo [[Socio|socian]] interkonsenton kaj [[Demokratio|demokratian]] stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se [[Ĉinio]] konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, [[Eŭropo]], [[Japanio]] kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la [[20-a jarcento]]. La nura Ĉinio havas 5000 km da [[fervojo]] por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La [[Pekino|pekina]] kaj [[Ŝanĥajo|ŝanĥaja]] flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn [[Vaŝingtono|vaŝingtonajn]] kaj [[Novjorko|novjorkajn]] kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…
La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la [[aviado]], “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la [[energetiko]]. La [[Urbo|urba]] rekonstruado progresas malrapide, [[slumo]]j kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto…
…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco.