Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 422:
|aŭtoro= Zbigniew Brzeziński
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Mia ĉefa ideo rilate la rolon de Usono en la [[mondo]] estas sufiĉe simpla: la usona povego, kiun multaj konsideras decida faktoro en garantiado de la ŝtata suvereneco, nuntempe servas kiel la ĉefa garantio de la tutmonda stabileco, dum la usona socio stimulas evoluon de tiaj tutmondaj tendencoj, kiuj subfosas la tradician ŝtatan suverenecon… Kaze de malĝusta uzado kaj konfrontiĝo, tiuj ĉi fortoj povas ĵeti la mondon je ĥaosa stato kaj transformi Usonon je sieĝata fortikaĵo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉu tio estas bone aŭ malbone, sed nome Usono nun difinas evoludirekton de la [[homaro]] kaj ĝia rivalo ne videblas.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon [[Japanio]], kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. [[Ĉinio]], malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. [[Rusio]] ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pro tio Usono alfrontas unikan paradokson: ĝi estas la unua vere tutmonda superpotenco, tamen la usonanoj ĉiam pli estas zorgitaj pri danĝeroj, kiuj venas de oble malpli fortaj malamikoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Usono, panikanta kaj obsedita je fortigado de propra [[sekureco]], plej verŝajne estos izolita kaj ĉirkaŭita de la malamika [[mondo]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Usono] Neceso akcepti [[Sekureco|nesekurajn]] vivkondiĉojn ekhavas evidente kronikan karakteron.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar Usono — konsiderante ĝian kontraŭdiran rolon en la [[mondo]] — estas destinita iĝi katalizilo de movado direkte al tutmonda unueco aŭ al tutmonda ĥaoso, sur la usonanoj kuŝas unika respondeco pri tio, kiun el tiuj du vojoj ekiros la homaro. Ni devos elekti inter la regado super la mondo kaj gvidado en ĝi.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nur fine de la 1950-aj jaroj kaj plej verŝajne nur dum la [[Kuba misila krizo]], Usono ŝoke komprenis, ke la modernaj teknologioj transformis [ĝian] neatakeblecon je parto de [[pasinteco]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tendenco en la [[Usona Kongreso]] doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[milito]] kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco… Ekde momento de la fino de la [[Dua mondmilito]] Usono partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …nenio havas tiom decidan signifon por daŭra [[paco]] en la tuta [[mondo]] ol la povo de Usono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni ne povas eviti la [[Historio|historiajn]] faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la [[terorismo]] estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de [[Proksima Oriento]]…
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[amasdetruaj armiloj]]] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de [[Britio]] pri kreado de prorpa [[Nuklea armilo|nuklea]] potenco, kaŝe helpis pri tio al [[Francio]], neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de [[Israelo]], fermis la okulojn pri la similaj agoj de [[Ĉinio]], [[Barato]] kaj [[Pakistano]], kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la [[amasdetruaj armiloj]] en [[Eŭrazio]]] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]] almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la [[Terorismo|terorisman]] malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita [[koloniismo]]… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en [[Eŭropo]] kaj la “[[milito kontraŭ terorismo]]” transformiĝos je sole usona kaj precipe [[Islamo|kontraŭislama]] afero.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la [[amasdetruaj armiloj|amasdetruajn armilojn]]… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia [[sekureco]]. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ [[NATO]] ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte Usono alproprigis la rajton difini la [[malamiko]]n kaj fari la unuan baton, ne zorgante pri atingo de internacia konsento rilate la difino de la minaco.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La lukto kontraŭ la [[terorismo]] ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en [[Eŭrazio]] aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la [[malamiko]] kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter [[Eŭropo]] kaj [[Fora Oriento]] ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas [[islamanoj]] kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda [[Balkanio]]”.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …bildo de la [[islamo]] en percepto de multaj usonanoj estas preskaŭ speguliĝo de la [[islama fundamentismo|islamo-fundamentisma]] bildo de Usono kiel la “granda [[Satano]]”.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras [[islamo]]n, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la [[Kristanismo|kristana]] kaj [[Budhismo|budhisma]] [[mondo]]j. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke [[Germanio]] kaj [[Japanio]] iĝos centroj de [[demokratio]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Turkio]] jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la [[Korea milito]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Usono ne povas subteni [[Barato]]n kontraŭ [[Pakistano]], nek kontraŭ [[Ĉinio]], sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en [[Afganio]], se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en [[Fora Oriento]], se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda [[Balkanio]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed kunlaborado kun [[Eŭropo]] malsukcesos, se opinii ke ĝi devos limiĝi al plenumo de la usonaj ordonoj fare de ĝi.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “[[malvarma milito]]” [[Eŭropo]] de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de Usono. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La politike pova [[Eŭropo]], kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en [[Proksima Oriento]] kaj [[Latinameriko]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …se [[Eŭropo]] iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la [[Pacifika regiono]]… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milta ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ [[Irako]], por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se Usono skrupule sekvus la internaciajn regulojn, se ĝi diligente evitus demonstradon de forto ĉe solvado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] problemoj, kiuj havas specialan intereson por gravaj kategorioj de la usonaj voĉdonantoj, aŭ montrus obeeman pretecon limigi propran suverenecon kaj subigi siajn armitajn fortojn al la jurisdikcio de la internacia [[juro]], ĝi verŝajne ne iĝus la ŝtatego, kies agoj povas iĝi lasta savrimedo por preventi tutmondan anarĥion.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Eŭropo]], laŭ sia naturo orientita al plurflanka kunlaboro, kaj Usono strebanta al memstara pozicio, ideale konvenas por tutmonda racia geedziĝo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta [[Eŭropo]] kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la [[Palestino|palestina]] [[terorismo]]: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de [[Israelo]], dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la [[Judoj|judaj]] setlejoj stimulas la terorisman agadon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ la plej elstara evento en la ekstera politiko de plejparto de la ŝtatoj estas vizito de ŝtatestro al [[Vaŝingtono]]… Eksterlanda ambasadoro konsideras pinta atingo de sia kariero, se li sukcesas aranĝi duonhoran renkontiĝon de sia gvidanto kun prezidanto de Usono. Multaj devas kontentiĝi je kvinminuta renkontiĝo en la Ovala ĉambro kaj memorfoto, pri kio oni informas en [[amaskomunikilo]]j (sen indiki daŭron) kiel pri [[Historio|historia]] evento. La mondan ĉefurbon nun vizitadas averaĝe po unu eksterlanda ŝtatestro semajne, do plejparto de la vizitoj estas tute ignorataj de la tutlanda kaj eĉ de loka vaŝingtona gazetaro.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de [[Nordameriko]], Orienta [[Azio]] kaj [[Eŭropo]]) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Usono deklaras sekvojn de la [[tutmondiĝo]] kiel favoraj kaj profitaj al interesoj de la tuta monda komunumo, sed ĝi mem sekvas tiujn regulojn ĉefe kiam tio utilas al ĝi… la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona [[demokratio]], same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tuj post kiam oni komencis popularigi la [[tutmondiĝo]]n kiel ŝlosilon por komprenado de la ŝanĝoj okazantaj en nia tempo, kiel vektoron difinantan ilian direkton, kaj tuj post kiam tiu difino iĝis rigardata kiel io laŭa al la usonaj interesoj, iĝis pli facile trakti la tutmondiĝon samtempe kiel bonan kaj neeviteblan procezon. Estante ne tiom komplika kaj dogma kiel la [[Marksismo|marksisma]] ideologio, aperinta kiel respondo al la evoluo de la industria [[kapitalismo]], la tutmondiĝo iĝis moda [[ideologio]] de la postideologia epoko. Ĝi enhavas ĉiujn trajtojn de la ideologio: ĝi venis historie ĝustatempe, estis direktita al ŝlosilaj regantaj elitoj, havantaj komunajn interesojn, enhavis kritikon de tio kion necesis rifuzi kaj promesis pli bonan [[estonteco]]n.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli [[Malriĉeco|malriĉaj]] landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la [[Komerco|komercajn]] barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj [[Eŭropa Unio|Eŭropan Union]]. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj [[komerco]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …Usono, malsame ol ĝia ekonomia partnero — [[Eŭropa Unio]], havas grandan militan povegon, kaj kombino de la milita kaj ekonomia povego generas nesupereblan politikan influon. Tiun influon oni povas uzi por promociado de la usonaj interesoj ĉe kombino de emo al la ekonomia [[tutmondiĝo]] (ĉar tio profitigas ekonomie) kaj sinsekva postrestado de la usona ŝtata suvereneco (kiam tio utilas politike). La povego ebligas al Usono — ĉu ĝi pravas aŭ ne — superi tiun evidentan kontraŭdiron.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …kiam internaciaj kontraktoj kontraŭas interesojn de la usona hegemonio kaj povus damaĝi la usonan suverenecon, oni povas forgesi pri fideleco de Usono al la tutmondiĝo kaj plurflankeco.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sur la [[tutmondiĝo]] tute klare videblas la stampo “Farita en Usono”. Kaj tiu tutmondiĝo kiel la ŝtata doktrino de la monda hegemono finfine spegulas kaj esprimas sian ŝtatan devenon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la [[ideologio]]j finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la [[Marksismo|marksisman]] ekonomian determinismon, [[Kristanismo|kristanan]] [[humanismo]]n kaj maltrankvilon pri stato de [[Naturo|naturmedio]], varmigata je konscio de la tutmonda [[malegaleco]] kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga kontraŭusona doktrino.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por [[Moralo|morala]] gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la plej videblan kaj senteblan tutmondan influon la usona [[popola kulturo]] okazigas tra [[filmo]]j kaj [[televidserio]]j.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estetoj povas kritiki [[amasa kulturo|amasan kulturon]], sed iliaj gustoj ne transdoniĝas al aliaj. Usonon, kiel fonton de la kultura tento, ne eblas haltigi per oficiala dekreto.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Kontraŭusonismo]] parte portas en si trajtojn de elreviĝo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Historio|historia]] (usona) devizo: “Neniu impostado sen reprezentado” ricevas sian tutmondan ekvivalenton: “[[Kontraŭusonismo|Neniu usonigado]] sen nia protektado”.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono [[katoliko]]n fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj [[judoj]] jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la [[Dua mondmilito]] (kaj sekvinta apero de la [[Israelo|juda ŝtato]]) stimulis ĉe la usonaj [[judoj]] strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la [[Italoj|italaj]] kaj [[Japanoj|japanaj]] [[enmigrinto]]j klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj [[Etno|etnaj]] [[lobio]]j [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la [[Judoj|juda]], [[Kubo|kuba]], [[Grekoj|greka]] kaj [[Armenoj|armena]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Naturaj kontraŭuloj de la usona [[Judoj|juda]] komunumo — [[Nafto|naftaj]] kompanioj kaj [[Islamo|islama]] komunumo — ne povas rivali kun ĝi.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Araboj|Arabdevenaj]] usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al [[Proksima Oriento]], superajn postenojn okupas usonaj [[judoj]] dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaze de manko de baza unuiĝo surbaze de kompreno de la komuna [[estonteco]] de Usono, la usona mozaiko povas transformiĝi je rivalado inter [[Etnoj|etnaj]] grupoj, ĉiu el kiuj estos asertanta (kaj konvinkanta pri tio aliajn), ke ĝi posedas iujn specialajn konojn kaj rajtojn por ellabori la politikan kurson inter multaj kontraŭdiraj eksterpolitikaj interesoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Etno|Etnaj]] frakcioj en la [[Usona Kongreso|kongreso]] iĝis kutima afero.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri usonaj armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en Usono eksterlandanoj sen usona civitaneco.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]] [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia [[sekureco]]. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco [[Ksenofobio|ksenofobia]] hibrido de [[demokratio]] kaj [[aŭtokratio]], eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: [[Israelo]] kaj [[Singapuro]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Iraka milito|invado je Irako]] [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}