Zbigniew Brzeziński: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 545:
}}
 
== [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004] ==
 
{{Citaĵo
Linio 618:
 
{{Citaĵo
|teksto = Tendenco en la [[Usono|Usona]] Kongreso]] doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 688:
 
{{Citaĵo
|teksto = Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la [[Usono|usona]] prezidanto [[George W. Bush]] ] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “[[milito kontraŭ terorismo]]”… Nomi [[malamiko]]n [[teroristo]] signifas agnoski naivan [[nescio]]n de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ [[ŝtato]]j mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 695:
 
{{Citaĵo
|teksto = Ju pli malfortaj kaj fanatikaj estas politikaj ekstremistoj, des pli ili emas preferi la plej kontraŭhomajn formojn de la [[terorismo]] al aliaj luktometodoj.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 702:
 
{{Citaĵo
|teksto = Insisti je [[kompreno]] ne signifas pravigi la [[teroristo]]jn aŭ alvoki al pacigo.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 709:
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[terorismo]], kreskinta surbaze de [[Etno|etna]], [[Nacio|nacia]] aŭ [[Religio|religia]] protesto, estas speciale vivkapabla kaj plej malfacile elradikigebla per ekstermado de la teroristoj. Fontoj de la terorismo troviĝas en la [[Socio|socia]] malkontento.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 716:
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed maksimuman reziston al la fizika subpremado montras la [[terorismo]], inspirata de [[Historio|historiaj]] [[mito]]j pri komuna [[Etno|etna]] origino aŭ stimulata de [[Religio|religia]] fervoro.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 723:
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni ne povas eviti la [[Historio|historiajn]] faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la [[terorismo]] estis direktita al [[Usono]] iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de [[Proksima Oriento]]…
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 730:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[amasdetruaj armiloj]] ] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de [[Usono]] mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de [[Britio]] pri kreado de prorpa [[Nuklea armilo|nuklea]] potenco, kaŝe helpis pri tio al [[Francio]], neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de [[Israelo]], fermis la okulojn pri la similaj agoj de [[Ĉinio]], [[Barato]] kaj [[Pakistano]], kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 737:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri klopodoj de [[Usono]] haltigi disvastigon de la [[amasdetruaj armiloj]] en [[Eŭrazio]]] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]] almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la [[Terorismo|terorisman]] malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita [[koloniismo]]… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en [[Eŭropo]] kaj la “[[milito kontraŭ terorismo]]” transformiĝos je sole usona kaj precipe [[Islamo|kontraŭislama]] afero.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 744:
 
{{Citaĵo
|teksto = …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la [[amasdetruaj armiloj|amasdetruajn armilojn]]… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia [[sekureco]]. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de [[Usono]] — rezigni je la Atlantika alianco [ [[NATO]] ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 751:
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte [[Usono]] alproprigis la rajton difini la [[malamiko]]n kaj fari la unuan baton, ne zorgante pri atingo de internacia konsento rilate la difino de la minaco.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 758:
 
{{Citaĵo
|teksto = …diferenco inter anticipado kaj preventado estas sufiĉe grava de la vidpunkto de la internacia ordo kaj neniukaze devas esti forviŝata… Rezigno je dislimigado de tiuj du agotipoj, des pli flanke de la superpotenco, havanta maksimumon de rimedoj por detenado, povas estigi ĉenan reakcion de unuflankaj “preventaj” [[milito]]j, maskitaj kiel “anticipaj” agoj.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 765:
 
{{Citaĵo
|teksto = La lukto kontraŭ la [[terorismo]] ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en [[Eŭrazio]] aŭ de eksterpolitika kurso de [[Usono]] ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la [[malamiko]] kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter [[Eŭropo]] kaj [[Fora Oriento]] ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas [[islamanoj]] kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda [[Balkanio]]”.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 772:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[atencoj la 11-a de septembro 2001]] ] Neniam tiom malforta areto da homoj kaŭzis tiom da doloro al tiom pova kaj grandega komunumo.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 779:
 
{{Citaĵo
|teksto = En tiu ĉi [[milito]] — kaj la [[terorismo]] laŭsence estas senkompata milito de la malfortuloj kontraŭ la fortuloj (la takso, havanta nenion komunan kun agnosko de [[Moralo|morala]] laŭleĝeco de la teroro) — la malfortuloj havas preskaŭ nenion perdeblan, sed akiri, de ilia vidpunkto, ili povas ĉion.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 786:
 
{{Citaĵo
|teksto = …la malfortuloj akiras forton, ĉiamaniere simpligante bildon de sia [[malamiko]], dum la fortuloj, agante similmaniere, malfortiĝas.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 793:
 
{{Citaĵo
|teksto = …bildo de la [[islamo]] en percepto de multaj [[usonanoj]] estas preskaŭ speguliĝo de la [[islama fundamentismo|islamo-fundamentisma]] bildo de Usono kiel la “granda [[Satano]]”.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 800:
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive antaŭ la [[Iraka milito|okupacio de Irako]] fare de [[Usono]] en 2003, sekve de kiu [[Ŝijaismo|ŝijaismaj]] [[Teokratio|teokratiaj]] streboj akiris fortan impulson, la [[islama fundamentismo|fundamentisma fenomeno]] troviĝis ĉefe en estingiĝanta stato.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 807:
 
{{Citaĵo
|teksto = Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de [[Irano]], sed la tagoj de la [[islama fundamentismo|fundamentisma]] [[teokratio]] en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 814:
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[islama fundamentismo]] sukcesas inciti [[Okcidento|kontraŭokcidentan]] [[ksenofobio]]n, kiu estas la ĉefa fonto de ĝia vivkapablo.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 821:
 
{{Citaĵo
|teksto = Eble la [[islamismo]] estas pli ol nura sukcesa rivalo de la [[islama fundamentismo]]. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj [[civilizo]], ekspiras denove.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 828:
 
{{Citaĵo
|teksto = …de la ideologia vidpunkto mankas kialoj konsideri [[islamo]]n pri fremda al [[demokratio]] ol [[kristanismo]], [[judismo]] kaj [[budhismo]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 835:
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Usono]] devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras [[islamo]]n, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la [[Kristanismo|kristana]] kaj [[Budhismo|budhisma]] [[mondo]]j. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke [[Germanio]] kaj [[Japanio]] iĝos centroj de [[demokratio]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 842:
 
{{Citaĵo
|teksto = Konstruado de pli sekura mondo estas simple neatingebla sen kunlabora partopreno de 1 miliardo 200 milionoj da [[islamanoj]], loĝantaj sur la planedo.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 849:
 
{{Citaĵo
|teksto = …la procezojn de tumultado en la [[Islamo|islama]] [[mondo]] necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol [[Teologio|teologia]] prismo. La islama mondo estas disigita [[Politiko|politike]] kaj [[Religio|religie]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 856:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Turkio]] jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de [[Usono]]. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la [[Korea milito]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 863:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] ne povas subteni [[Barato]]n kontraŭ [[Pakistano]], nek kontraŭ [[Ĉinio]], sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en [[Afganio]], se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en [[Fora Oriento]], se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda [[Balkanio]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 870:
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed kunlaborado kun [[Eŭropo]] malsukcesos, se opinii ke ĝi devos limiĝi al plenumo de la [[Usono|usonaj]] ordonoj fare de ĝi.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 877:
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|eventoj de la 11-a de septembro]] [2001] serioze influis la internacian vivon, sed ne pro tio ke ili ŝanĝis la mondon, sed precipe pro tio ke ili ŝanĝis [[Usono]]n. Usonon ŝokis subita ekkonsciiĝo pri sia propra atakebleco.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 884:
 
{{Citaĵo
|teksto = La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “[[malvarma milito]]” [[Eŭropo]] de facto estis la [[Usono|usona]] protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 891:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de [[Usono]]. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 898:
 
{{Citaĵo
|teksto = La politike pova [[Eŭropo]], kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de [[Usono]] en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en [[Proksima Oriento]] kaj [[Latinameriko]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 905:
 
{{Citaĵo
|teksto = …se [[Eŭropo]] iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de [[Usono]] verŝajne limiĝos ĉefe je la [[Pacifika regiono]]… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milta ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ [[Irako]], por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 912:
 
{{Citaĵo
|teksto = Se [[Usono]] skrupule sekvus la internaciajn regulojn, se ĝi diligente evitus demonstradon de forto ĉe solvado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] problemoj, kiuj havas specialan intereson por gravaj kategorioj de la usonaj voĉdonantoj, aŭ montrus obeeman pretecon limigi propran suverenecon kaj subigi siajn armitajn fortojn al la jurisdikcio de la internacia [[juro]], ĝi verŝajne ne iĝus la ŝtatego, kies agoj povas iĝi lasta savrimedo por preventi tutmondan anarĥion.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 919:
 
{{Citaĵo
|teksto = Konglomeraĵoj havas ne [[Historio|historiajn]] revojn, sed nur materiajn interesojn. Senvizaĝaj [[Burokratio|burokrataj]] institucioj de [[Eŭropa Unio]] ne povas veki popolajn sentojn, necesajn por [[Politiko|politika]] agnosko… Do kun paso de la tempo Eŭropa Unio ekhavos atributojn de milit-politika ŝtatego, ĝuste kiel multaj gigantaj multnaciaj korporacioj aranĝas por gardado de siaj vive gravaj interesoj propran armitan sekurecservon.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 926:
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Eŭropo]], laŭ sia naturo orientita al plurflanka kunlaboro, kaj [[Usono]] strebanta al memstara pozicio, ideale konvenas por tutmonda racia geedziĝo.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 933:
 
{{Citaĵo
|teksto = Vastiĝo de [[Eŭropa Unio]] kaj [[NATO]] daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la [[Oriento]] kaj ofensivo de la [[Okcidento]], danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 940:
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[eŭropanoj]] [[Siberio]] povas transformiĝi je tio, kio siatempe por la [[usonanoj]] iĝis [[Alasko]] kaj [[Kalifornio]] kune: fonto de grandegaj [[riĉaĵo]]j, kampo de profita aplikado de [[kapitalo]]j, siaspeca Eldorado por plej entreprenemaj setlantoj.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 947:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ] Unuafoje en sia tuta historio [[NATO]] aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 954:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] jam konatigis al la [[eŭropanoj]] [[terorismo]]n kaj eble pro tio ili vidas en ĝi malpli enkorpigon de [[malbono]] kaj pli — sekvon de [[politiko]].
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
Linio 961:
 
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta [[Eŭropo]] kaj la [[usonanoj]] observiĝas je ilia takso de la [[Palestino|palestina]] [[terorismo]]: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de [[Israelo]], dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la [[Judoj|judaj]] setlejoj stimulas la terorisman agadon.
|teksto =
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La leviĝanta ŝtatego [[Ĉinio]] memorigas la Kaiser-an [[Germanio]]n, kiu enviis Brition, malamikis kun [[Francio]] kaj malestimis [[Rusio]]n; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de [[Usono]] en [[Pacifika regiono]], nervoze reagas al [[Japanio]], orgojle rigardas al [[Barato]] kaj malestimegas Rusion.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ekonomio|Ekonomia]] postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la [[Azio|azia]] scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al [[Ŝanĥajo]], [[Jokohamo]] aŭ [[Bombejo]] (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de [[Japanio]], [[Ĉinio]] aŭ [[Barato]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ la plej elstara evento en la ekstera politiko de plejparto de la ŝtatoj estas vizito de ŝtatestro al [[Vaŝingtono]]… Eksterlanda ambasadoro konsideras pinta atingo de sia kariero, se li sukcesas aranĝi duonhoran renkontiĝon de sia gvidanto kun prezidanto de [[Usono]]. Multaj devas kontentiĝi je kvinminuta renkontiĝo en la Ovala ĉambro kaj memorfoto, pri kio oni informas en [[amaskomunikilo]]j (sen indiki daŭron) kiel pri [[Historio|historia]] evento. La mondan ĉefurbon nun vizitadas averaĝe po unu eksterlanda ŝtatestro semajne, do plejparto de la vizitoj estas tute ignorataj de la tutlanda kaj eĉ de loka vaŝingtona gazetaro.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun [[Usono]]. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de [[Nordameriko]], Orienta [[Azio]] kaj [[Eŭropo]]) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La akompana, sed pli disvastiĝinta fenomeno estas apero de la specifa tutmonda elito, kun tutmondeca mondrigardo kaj transnacia lojaleco. Reprezentantoj de tiu elito libere parolas la [[Angla lingvo|anglan]] (kutime en la [[Usono|usona]] varianto) kaj uzas tiun ĉi lingvon por laboro; por tiu ĉi nova tutmonda elito karakteras alta moviĝemo kaj [[Kosmopolitismo|kosmopolita]] vivmaniero; ĝia ĉefa ligo estas laborloko: kutime tio estas iu transnacia [[komerco]] aŭ financa korporacio. Tipe altajn postenojn en tiaj korporacioj okupas naskiĝintoj de aliaj landoj; ĉirkaŭ 20% plej grandaj [[Eŭropo|eŭropaj]] kompanioj estas estrataj de homoj, kiuj antaŭe estus konsiderataj eksterlandanoj. Ĉiujaraj renkontiĝoj de la Tutmonda Ekonomia Forumo fakte iĝis partiaj kunvenoj de la nova tutmonda elito… Tiu elito ĉiam pli klare montras haveblon de siaj propraj interesoj, spiriton de [[amikeco]] kaj sinidentigon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] deklaras sekvojn de la [[tutmondiĝo]] kiel favoraj kaj profitaj al interesoj de la tuta monda komunumo, sed ĝi mem sekvas tiujn regulojn ĉefe kiam tio utilas al ĝi… la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona [[demokratio]], same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[tutmondiĝo]] estigis veran inundon de publikaĵoj, glorantaj alvenon de nova glora epoko (oni ofte forgesas, ke la mondo ĝis 1914 estis preskaŭ same libera de la komercaj kaj financaj barieroj kaj eĉ pli malferma por la migrado) kaj vidantaj en la tutmondiĝo la ĉefan esencon de la okazaĵoj en la mondo en la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tuj post kiam oni komencis popularigi la [[tutmondiĝo]]n kiel ŝlosilon por komprenado de la ŝanĝoj okazantaj en nia tempo, kiel vektoron difinantan ilian direkton, kaj tuj post kiam tiu difino iĝis rigardata kiel io laŭa al la usonaj interesoj, iĝis pli facile trakti la tutmondiĝon samtempe kiel bonan kaj neeviteblan procezon. Estante ne tiom komplika kaj dogma kiel la [[Marksismo|marksisma]] ideologio, aperinta kiel respondo al la evoluo de la industria [[kapitalismo]], la tutmondiĝo iĝis moda [[ideologio]] de la postideologia epoko. Ĝi enhavas ĉiujn trajtojn de la ideologio: ĝi venis historie ĝustatempe, estis direktita al ŝlosilaj regantaj elitoj, havantaj komunajn interesojn, enhavis kritikon de tio kion necesis rifuzi kaj promesis pli bonan [[estonteco]]n.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[tutmondiĝo]] estas natura doktrino de la tutmonda hegemonio.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekvante internajn politikajn konsiderojn, [[Usono]] sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli [[Malriĉeco|malriĉaj]] landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la [[Komerco|komercajn]] barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate [[Usono]]n kaj [[Eŭropa Unio|Eŭropan Union]]. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj [[komerco]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Usono]], malsame ol ĝia ekonomia partnero — [[Eŭropa Unio]], havas grandan militan povegon, kaj kombino de la milita kaj ekonomia povego generas nesupereblan politikan influon. Tiun influon oni povas uzi por promociado de la usonaj interesoj ĉe kombino de emo al la ekonomia [[tutmondiĝo]] (ĉar tio profitigas ekonomie) kaj sinsekva postrestado de la usona ŝtata suvereneco (kiam tio utilas politike). La povego ebligas al [[Usono]] — ĉu ĝi pravas aŭ ne — superi tiun evidentan kontraŭdiron.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …kiam internaciaj kontraktoj kontraŭas interesojn de la [[Usono|usona]] hegemonio kaj povus damaĝi la usonan suverenecon, oni povas forgesi pri fideleco de Usono al la tutmondiĝo kaj plurflankeco.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sur la [[tutmondiĝo]] tute klare videblas la stampo “Farita en [[Usono]]”. Kaj tiu tutmondiĝo kiel la ŝtata doktrino de la monda hegemono finfine spegulas kaj esprimas sian ŝtatan devenon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unu el la ĉefaj eraroj de la Organizaĵo de Liberigo de [[Palestino]] estas ke ĝi neniam sinsekve realigis taktikon de kontraŭsimbolismo por estigi en [[Israelo]] simpation al siaj klopodoj atingi sendependigon de Palestino disde Israelo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la [[ideologio]]j finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la [[Marksismo|marksisman]] ekonomian determinismon, [[Kristanismo|kristanan]] [[humanismo]]n kaj maltrankvilon pri stato de [[Naturo|naturmedio]], varmigata je konscio de la tutmonda [[malegaleco]] kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga [[Usono|kontraŭusona]] doktrino.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por multaj la [[Ekonomio|ekonomia]] [[tutmondiĝo]] signifos perdon de la ŝtata suvereneco.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nun [[Usono]] subfosas siajn ŝancojn por [[Moralo|morala]] gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la plej videblan kaj senteblan tutmondan influon la [[Usono|usona]] [[popola kulturo]] okazigas tra [[filmo]]j kaj [[televidserio]]j.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estetoj povas kritiki [[amasa kulturo|amasan kulturon]], sed iliaj gustoj ne transdoniĝas al aliaj. [[Usono]]n, kiel fonton de la kultura tento, ne eblas haltigi per oficiala dekreto.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Kontraŭusonismo]] parte portas en si trajtojn de elreviĝo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Historio|historia]] ([[Usono|usona]]) devizo: “Neniu impostado sen reprezentado” ricevas sian tutmondan ekvivalenton: “[[Kontraŭusonismo|Neniu usonigado]] sen nia protektado”.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de [[Usono]] [[katoliko]]n fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj [[judoj]] jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la [[Dua mondmilito]] (kaj sekvinta apero de la [[Israelo|juda ŝtato]]) stimulis ĉe la [[Usono|usonaj]] [[judoj]] strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la [[Italoj|italaj]] kaj [[Japanoj|japanaj]] [[enmigrinto]]j klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj [[Etno|etnaj]] [[lobio]]j [en [[Usono]]] kun eksterpolitika aktiveco estas la [[Judoj|juda]], [[Kubo|kuba]], [[Grekoj|greka]] kaj [[Armenoj|armena]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Naturaj kontraŭuloj de la [[Usono|usona]] [[Judoj|juda]] komunumo — [[Nafto|naftaj]] kompanioj kaj [[Islamo|islama]] komunumo — ne povas rivali kun ĝi.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Araboj|Arabdevenaj]] usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al [[Proksima Oriento]], superajn postenojn okupas usonaj [[judoj]] dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaze de manko de baza unuiĝo surbaze de kompreno de la komuna [[estonteco]] de [[Usono]], la usona mozaiko povas transformiĝi je rivalado inter [[Etnoj|etnaj]] grupoj, ĉiu el kiuj estos asertanta (kaj konvinkanta pri tio aliajn), ke ĝi posedas iujn specialajn konojn kaj rajtojn por ellabori la politikan kurson inter multaj kontraŭdiraj eksterpolitikaj interesoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Etno|Etnaj]] frakcioj en la [[Usona Kongreso|kongreso]] iĝis kutima afero.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komputila analizo de diroj de la prezidanto [ [[George W. Bush]] post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]] [2001] montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi [[Lenin]]!).
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Usono|usonaj]] armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri evoluo de la eventoj post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa [[milito]]”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna [[sekureco]], ne eblas kunigi kun la malferma kaj [[Demokratio|demokratia]] procezo de formado de ekstera politiko.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en [[Usono]] eksterlandanoj sen usona civitaneco.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de [[Usono]] post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]] [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia [[sekureco]]. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco [[Ksenofobio|ksenofobia]] hibrido de [[demokratio]] kaj [[aŭtokratio]], eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: [[Israelo]] kaj [[Singapuro]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Iraka milito|invado je Irako]] [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de [[Usono]] neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed lasi flanken tutmondajn tumultojn signifas ignori la ĉefan realon de nia tempo: amasan tutmondan politikan vekiĝon de la [[homaro]] kaj ĝian profundiĝantan komprenon de neeltenebla [[malegaleco]] de vivkondiĉoj de la homoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pozicio de [[Usono]] rilate plurflankajn sindevigojn dum lastaj jaroj ĉe multaj estigis impreson, ke egalaj kondiĉoj por ĉiuj anoj de la monda komunumo ne apartenas al la prioritatoj de Usono.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Iuj argumentoj de [[Usono]] kontraŭ apartaj internaciaj traktatoj estas klare motivitaj, sed listo de traktatoj rifuzitaj dum lastaj jaroj estas simbola kaj maltrankviligas: la Kiota protokolo pri [[Klimato|klimata]] kontrolo, la Traktato pri la Internacia Krima Tribunalo, la Konvencio pri Infanaj Rajtoj (la kontraŭargumentojn de Usono subtenis nur [[Somalio]]), projekto de la protokolo pri kreado de mekanismo pri kontrolado de observado de malpermeso de la biologiaj armiloj, la Traktato pri kontraŭmisila defendo, la Traktato pri malpermeso de teraj minoj ktp.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
== [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012] ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Sur fono de redistribuo de mondaj potencoj kaj kreskanta internacia kontraŭstaro des pli gravas, ke [[Usono]] ne transformiĝu je malklera [[Polico|polica]] ŝtato kaj ne dronu en marĉo de propra al ĝia [[kulturo]] [[konsumismo]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[konsumismo|konsumisma]] [[kulturo]] kaj malekvilibrigo de [[ekonomio]], aperintaj ĉe [[Bill Clinton |Clinton]] kaj daŭrintaj ĉe [[George W. Bush]] rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis [[Financa krizo de 2008|grandskala financa krizo]]. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la [[Milito kontraŭ terorismo|dekjaran militon]] en [[Proksima Oriento]] kaj disfalon de la ekstera politiko de [[Usono]] ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la [[Okcidento]] — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Inter [[Sovetunio]] fine de siaj tagoj kaj [[Usono]] komence de la [[21-a jarcento]] vere videblas maltrankviliga simileco.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis [[Azio]]. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la [[Eŭropo|eŭropaj]] 30%. Sole parto de [[Barato]] en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de [[Usono]]. Tamen dum la [[19-a jarcento|19-a]] — [[20-a jarcento]]j, post invado de la eŭropa [[imperiismo]], sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de [[Britio]], ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La iama [[Ekonomio|ekonomia]] dominado de [[Ĉinio]] kaj [[Barato]] ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de [[Azio]] estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Meze de la [[20-a jarcento]] [[Usono]] distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de [[Japanio]] en la monda [[ekonomio]]. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de [[amaskomunikilo]]j, kaj en demagogiaj paroladoj en la [[Usona kongreso|kongreso]]. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Rusio]] tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la [[Nuklea armilo|nuklea]] ŝtatego, malpli granda nur kompare al [[Usono]], kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La unua, trafinta ĉiujn socitavolojn, sed geografie limigita kazo de politika vekiĝo iĝis la [[Franca revolucio]]. En ĝi kombiniĝis atavisma [[ribelo]] de la malsuperuloj kaj nevidata antaŭe gvidado de la [[amaso]]j de supre.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en plejparto de la landoj de la nuna mondo milionoj da [[Universitato|universitataj]] studentoj estas ekvivalento de la [[Marksismo|marksisma]] [[proletaro]] — maltrankvilaj, malkontentaj, antaŭnelonge lasintaj siajn vilaĝojn laboristoj komence de la industria epoko, subiĝemaj al ideologia agitado kaj [[Revolucio|revolucia]] mobilizado. Politikaj alvokoj en [[amaskomunikilo]]j transformas iliajn ofte malklarajn sentojn en simplajn kaj klarajn agadskemojn. Ju pli strikte tiuj alvokoj estos ligitaj al konkretaj ofendiĝoj kaj profundaj sentoj, des pli forta estos la mobiliza efiko. Ne mirindas, ke paroloj pri [[demokratio]], leĝopovo kaj [[Religio|religia]] [[toleremo]] ne ricevas tian reagon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al [[Usono]] en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la [[amaso]]j sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la [[Ĉinio|ĉina]] sistemo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Eŭropa Unio]] riskas perdi statuson de imitinda ekzemplo ĉe aliaj regionoj. Tro riĉa por malriĉaj regionoj, ĝi altiras [[enmigrinto]]jn, sed ne servas al ili kiel ekzemplo. Tro pasiva en aferoj de la internacia [[sekureco]], ĝi ne havas sufiĉan influon por malhelpi al [[Usono]] daŭrigi la politikon, profundigantan jaman disdividon, speciale en la [[Islamo|islamaj]] landoj. Tro egocentrisma, ĝi kondutas tiel kvazaŭ ĝia ĉefa politika tasko estas iĝi la plej komforta en la mondo maljunulejo. Tro ostiĝinta, ĝi timas kulturan diversecon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekreto de la ĉiama historia allogeco de [[Usono]] estas kombino de [[idealismo]] kaj [[materiismo]], kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la [[homaro]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Meksiko]] al [[Usono]] en la [[19-a jarcento]] ] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta [[Imperiismo|imperiismajn]] ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin [[demokratio]]. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi [[Usono]] havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata [[ŝuldo]]… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta [[malegaleco]] de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo [[Socio|socian]] interkonsenton kaj [[Demokratio|demokratian]] stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se [[Ĉinio]] konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, [[Eŭropo]], [[Japanio]] kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la [[20-a jarcento]]. La nura Ĉinio havas 5000 km da [[fervojo]] por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La [[Pekino|pekina]] kaj [[Ŝanĥajo|ŝanĥaja]] flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn [[Vaŝingtono|vaŝingtonajn]] kaj [[Novjorko|novjorkajn]] kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…
La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la [[aviado]], “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la [[energetiko]]. La [[Urbo|urba]] rekonstruado progresas malrapide, [[slumo]]j kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto…
…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco.
La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda [[geografio]], kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda [[historio]]… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de [[Proksima Oriento]] [[Irako]]n, 75% malsukcesis trovi [[Irano]]n, 88% — [[Afganio]]n, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan [[Milito kontraŭ terorismo|militkampanjon]] en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la [[Dua mondmilito]]… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la [[junularo]]j de [[Svedio]], [[Germanio]], [[Italio]], [[Francio]], [[Japanio]], [[Britio]], [[Kanado]], [[Usono]] kaj [[Meksiko]], Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon…
Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka [[gazetaro]] kaj [[televido]] preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de [[ĵurnalisto]]j, speciale post la terora atako [de la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…
La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, [[radio]] kaj politikaj [[blogo]]j, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn…
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …se [[Ĉinio]] ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan [[Ekonomio|ekonomian]] aŭ [[Socio|socian]] kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de [[Usono]] en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej probablan konkurencon al [[Ĉinio]] povus konsistigi la evoluanta [[Demokratio|demokratia]] [[Barato]], tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel [[analfabeteco]], [[malsato]], [[malriĉeco]], kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La unua punkto en la listo de fortaj flankoj de [[Usono]] estas ĝia totala [[Ekonomio|ekonomia]] forto… La dua punkto en la listo de la fortaj flankoj estas avantaĝo en la kampo de novigaj [[teknologio]]j… La tria avantaĝo de Usono estas relative forta [[Demografio|demografia]] bazo, speciale kompare al [[Eŭropo]], [[Japanio]] kaj [[Rusio]]… La kvara avantaĝo de Usono estas kapablo pri rapida mobiliziĝo… Kvine, senduba avantaĝo de Usono antaŭ iuj plej gravaj ŝtategoj estas [[Geografio|geografia]] bazo, kies specifo estas la unika [[sekureco]] de landlimoj, riĉeco de naturaj resursoj, strategie avantaĝa situo kaj grandeco de la teritorio, kaj ankaŭ [[Etno|etna]] homogeneco de la loĝantaro, ne influata de etnaj kvereloj… La sesa punkto en la listo de la fortaj flankoj de Usono estas ĝia asociiĝo kun kompleto de valoroj ([[homaj rajtoj]], persona [[libereco]], politika [[demokratio]], ekonomiaj eblecoj), kiuj estas aprobataj de ĝia loĝantaro kaj dum multaj jaroj firmigis ĝian tutmondan statuson.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 2010 la [[Milito en Afganio (2001-nuntempo)|Afgana]] kaj [[Iraka milito]]j jam eniris liston de la plej longaj en la tuta [[Usono|usona]] [[historio]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Iraka milito]] ] Siajn agojn la prezidanto de [[Usono]] [ [[George W. Bush]] ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la [[Amasdetruaj armiloj|armiloj de amasa detruado]] en la okupita de la usonaj trupoj [[Irako]] neniam estis konfirmita.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ [[Rusio]], [[Afgana milito (1979-1989)|senkompate eksterminta]] centmilojn da [[afganoj]] kaj transforminta en [[rifuĝinto]]j kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe tio la [[Milito en Afganio (2001-nuntempo)|Afgana]] kaj la [[Iraka milito|Iraka]] konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la [[Okcidento]] — praktike ne influis la internan vivon de [[Usono]] (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postultante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la [[Dua mondmilito]], elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona [[ekonomio]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demagogio]], nutrata de [[timo]]j, estas pova [[armilo]], rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de [[Irako|irakaj]] [[militkaptito]]j, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de [[malamiko]] kiel enkorpigo de la [[malbono]], al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unuavice, la [[milito en Irako]] estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe [[Usono]] ne de devis lasi senatente [[Afganio]]n post foriro de tie de la [[Sovetunio|sovetiaj]] trupoj. La lando laŭvorte [[Afgana milito (1979-1989)|estis ruinigita]], despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj [[George H. W. Bush]] kaj [[Bill Clinton|Clinton]] montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la [[taliboj]], malantaŭ kiuj staris [[Pakistano]], strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate [[Barato]]n. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion [[Al-Kaido]]n — la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|sekvintaj eventoj]] estas konataj al ĉiuj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Mi imagas tri bazajn scenarojn, spegulantajn eventualan regreson de [[Usono]]. La plej malbona evoluo de la eventoj inkluzivas seriozan financan krizon, sinkigantan Usonon kune kun plejparto de la mondo je detruega depresio. Kiel montris la [[krizo de 2007]], tiu terura perspektivo estas tute ne fantazia. Kune kun detruaj sekvoj de la kreskanta engaĝiĝo de Usono je operacoj eksterlande, tia katastrofo povas je nuraj kelkaj jaroj fini la tutmondan dominadon de Usono.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa realo estas tia: [[Usono]] samtepme riskas regresi je sistema kadukiĝo, kaŭzita je manko de la progreso en la sociala, ekonomia kaj politika reformadoj, kaj rikolti fruktojn de la erara ekstera [[politiko]], kiu en lastaj jaroj estas timige malproksima de konsiderado de specifaĵoj de la postimperia epoko. Dume la potencialaj rivaloj de Usono (speciale en iuj partoj de [[Azio]]) paŝon post paŝo engaĝiĝas je realoj de la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Internaj politikaj sukcesoj ne rekompencas la eksterpolitikan programon, kiu anstataŭ kunlaboro engaĝas [[Usono]]n en multekostajn kampanjojn kontraŭ kreskanta nombro de [[malamiko]]j (foje propramane kreitaj).
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En iu ajn kazo [[Usono]]n atendas nehaltigebla kaj finfine fatala perdo de kapablo ludi gvidan rolon sur la monda scenejo. Nesolvitaj internaj kaj longdaŭraj eksteraj problemoj elpremos el ĝi ĉiujn sukojn, laŭgrade demoralizante la socion, subfosante la socian prestiĝon kaj reduktante krediton de la tutmonda fido. Rezulte de tio proksimume je 2025 sur fono de la internacia malstabileco Usono de facto seniĝos je triumfe deklarita regado super la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Germanio]] kaj [[Italio]] pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al [[Rusio]], [[Francio]] kaj la nefidinda [[Centra Eŭropo]] — al la politike pli unueca [[Eŭropa Unio]], dum [[Britio]] klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta [[Usono]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Hitlero]]] La unua eraro estis, konkerinte [[Eŭropo]]n, sed ankoraŭ militante kontraŭ [[Britio]], ataki [[Sovetunio]]n, kaj la dua — deklari militon kontraŭ [[Usono]], sen eliri el morta batalo kontraŭ Sovetunio kaj Britio.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malsame ol malsukcesaj pretendentoj je la monda dominado en la [[20-a jarcento]], [[Ĉinio]] en la nuna etapo ne kovas [[Revolucio|revoluciajn]], nek [[Mesio|mesiajn]], nek maniĥeismajn planojn.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome post la [[financa krizo de 2007]] flanke de [[Ĉinio]] oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de [[Usono]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol [[Usono]] kun ĝia avantaĝa geografia situo, por [[Ĉinio]] malfacilas protekti sin kontraŭ eventuala strategia blokado. Aliron al la [[Pacifiko]] por Ĉinio blokas [[Japanio]], de [[Eŭropo]] Ĉinion disigas [[Rusio]], kaj [[Barato]] regas aliron al la [[Hinda oceano]], kiu servas por Ĉinio kiel la ĉefa porgedo al [[Proksima Oriento]]. Ĝis nun la “pace altiĝanta” (laŭ difino de la ĉinaj regantoj mem) Ĉinio akiris en [[Azio]] amikojn kaj eĉ subulojn, tamen la memfida kaj [[Naciismo|naciisma]] Ĉinio povus trafi izolitecon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Barato]] strebas al milita regado super la [[Hinda oceano]] – tion klare montras programoj pri kreskigo de ĝiaj mara kaj aera armeoj, kaj ankaŭ politike argumentita strebo (kun geostrategia subteksto) firmigi poziciojn en la najbaraj [[Bangladeŝo]] kaj [[Mjanmao]]. Danke al sia partopreno en konstruado de havenoj en tiuj du landoj Barato ricevas eblecon regi la maran vojon tra la Hinda oceano.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ĝis nun la altiĝado de [[Ĉinio]] baziĝis sur impresaj kaj senteblaj atingoj, kaj distingiĝis je trankviliga sobreco. La supera politika estraro de Ĉinio evidente komprenas, ke ĝiaj grandaj planoj pri fora [[estonteco]] ankaŭ povus suferi, se la mondo dronos en la [[Usono|postusonaj]] kvereloj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …videbla malfortiĝo de [[Usono]] donos al [[Rusio]] eblecon praktike senpune engluti [[Belorusio]]n — kun minimuma apliko de la forto kaj oferinte nur reputacion de la respondeca regiona gvidanto. Malsame ol [[Kartvelio]], Belorusio ne disponas okcidentan armilaron, nek politikajn simpatiojn de la [[Okcidento]]. [[Eŭropa Unio]] ĉe manko de la [[Usono|usona]] subteno apenaŭ enmiksiĝos kaj kelkaj [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj landoj]] tute fajfas pri Belorusio. [[Unuiĝintaj Nacioj]] en tia kazo faros efektive nenion. La [[Centra Eŭropo|centreŭropaj landoj]], konsciantaj kiom danĝera estas la kreskiginta muskolojn Rusio, povos postuli kutiman reagon de [[NATO]], tamen konsiderante malfortiĝon de Usono, malverŝajnas ke ili atingos fortan kolektivan premon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malgraŭ opinioj ke [[sekureco]] de [[Israelo]] profitos el konfrontiĝo de [[Usono]] kontraŭ la [[islama mondo]], la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la [[Palestino|palestinanojn]]. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en [[Proksima Oriento]] nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “[[Apartismo|apartisma ŝtato]]” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro [[Ehud Barak]]) apenaŭ eltenos longe.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝenerale la pozicioj de [[Usono]] en [[Proksima Oriento]] klare malboniĝas kaj malfortiĝo de Usono mortigos ilin definitive.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Plejparto de la [[Terorismo|teroraj]] atakoj estas plenumataj de lokaj grupoj ene de sia lando, ne eksterlande… Konsiderante ke naskas internan terorismon en plej multaj kazoj ekstrema streĉiĝo de loka aŭ regiona politika tensio, nur ŝanĝo de lokaj kondiĉoj povas iel influi tiun ĉi tipon de terorismo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Usono]] perdis eblecon uzi formiĝon de paca zono de [[sekureco]] ĉe la [[Rusio|rusiaj]] limoj kaj engaĝi Rusion en pli proksimna kunlaboron en milita sfero… Anstataŭe post 2001 Usono ĵetis ĉiujn fortojn por la “[[milito kontraŭ teroro]]” kaj serĉado de subteno de siaj militaj kampanjoj en [[Irako]] kaj [[Afganio]], oferinte pli vastajn geostrategiajn planojn.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malfortiĝo de [[Usono]] plej verŝajne malaltigos ĝian ekonomian stabilecon kaj politikan singardemon, akriginte supremenciitajn problemojn. Krome tio povas kaŭzi kreskon de [[naciismo]], troan sentemon pri la aferoj de la nacia memkonscio, paranojajn vidpunktojn rilate internan [[sekureco]]n kaj maldeziron malŝpari resursojn por evoluigo de aliuloj. Do stabila kunlaboro kun [[Meksiko]] apenaŭ alfrontos popolan subtenon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …internaj kaj regionaj perspektivoj de la malfortiĝinta [[Usono]] preskaŭ tutcerte igos ĝin eĉ pli demonizi la [[Meksiko|meksikan]] [[enmigrado]]n kaj spronos ekdubi pri preteco de Meksiko lukti kontraŭ siaj narkokarteloj. Usono plej verŝajne aplikos pli radikalajn solvojn (malpermeso de eniro aŭ deportado de enmigrintoj, fortigo aŭ deplojado de armeaj trupoj ĉe la limo), tiel nuligante bonajn najbarajn rilatojn kaj eble ardigante geopolitikan konfrontiĝon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …nuntempe [[Usono]] kontrolas (per la baziĝanta en [[Kalifornio]] privata nekomerca organizaĵo ICANN — Korporacio pri Distribuado de Numeroj kaj Nomoj en [[Interreto]]) plejparton de aliro al la kiberspaco. Malkontento pri tiu hegemonio, ŝarĝita je suspektoj pri kiberspionado kaj serioza minaco de kibermilitoj, komplikas jam sen tio komplikan taskon de administrado de tiu strategia posedaĵo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ludante je amasa popola nekono de la mondaj [[historio]] kaj [[geografio]], [[amaskomunikilo]]j persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun [[demagogo]]j en la registaro de [[George W. Bush]] kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “[[milito kontraŭ teroro]]” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj [[Usono]] preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Barato]], [[Rusio]] kaj [[Ĉinio]] preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de [[Usono]] deteni la regionon [ [[Eŭrazio]]n] droni en maturiĝantaj [[Etno|etnaj]] kaj [[Religio|religiaj]] konfliktoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Proksima Oriento]] ] [[Usono]] kapablas memstare garantii [[Nuklea armilo|nuklean]] ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun I[[s]]raelo) militagojn kontraŭ [[Irano]], ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, [[Rusio]] retrorigardas [[pasinteco]]n, [[Ĉinio]] rigardas propran [[estonteco]]n kaj [[Barato]] kun envio rigardas Ĉinion.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] ĝis nun restas “nefinita”. Kaj tiel estos ĝis la [[Okcidento]], montrinte strategian sobrecon kaj racion, akceptos [[Turkio]]n je pli egalaj kondiĉoj kaj partnerigos [[Rusio]]n politike kaj ekonomie.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La divida linio inter [[Eŭropo]] kaj [[Rusio]] kun [[Turkio]] estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta [[Pollando]]n disde [[Belorusio]]), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter [[Rumanio]] kaj [[Ukrainio]]), nek Narvo (disdividanta [[Estonio]]n kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon [[Urala montaro]], laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj [[Azio]]. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo [[Bosporo]], kuniganta [[Mediteranea maro|Mediteranean]] kaj [[Nigra maro|Nigran marojn]], kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio [[Istanbulo]] estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta [[Vladivostoko]] estas oble pli eŭropeca ol [[Kazano]] (ĉefurbo de [[Tatario]]), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Historie [[Rusio]] konsideras sin tro granda por kontentiĝi je statuso de ordinara [[Eŭropo|eŭropa]] ŝtato, sed ĉe tio por la konstanta dominado en Eŭropo mankas fortoj al ĝi.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demografio|Demografia]] krizo, politika [[korupto]], arkaiĝinta kaj dependa je naturaj resursoj [[Ekonomio|ekonomia]] modelo kaj [[Socio|socia]] postresteco de [[Rusio]] speciale aktive malhelpas realigon de tute naturaj streboj de ĝia popolo — talenta, sed multe suferanta pro malbona [[regado]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Vladimir Putin]] ] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la [[Faŝismo|faŝismaj]] eksperimentoj en [[Italio]]: la ekstreme [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] (sed ne [[Totalismo|totalisma]]), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca [[oliĝarĥio]], sekvanta [[ideologio]]n, bazitan sur apenaŭ maskita troigita [[ŝovinismo]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Barato|barata]] “[[demokratio]]” pli similas al la [[Britio|brita]] [[Aristokratio|aristokratia]] “demokratio” de la dua duono de la [[19-a jarcento]], ĝis apero de [[sindikato]]j.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …stabileco de [[Azio]] parte dependos de tio kiel reagos [[Usono]] al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en [[Ĉinio]]. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, [[Barato]] kaj [[Pakistano]]. La duan — Ĉinio, [[Japanio]] kaj [[Koreio]] akompane de la ŝtatoj de [[Sud-Orienta Azio]]. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la [[Nord-Koreio|Norda]] kaj [[Sud-Koreio|Suda]]) kaj (aŭ) eble [[Tajvano]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri problemoj de [[Ĉinio]] ] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de [[Sovetunio]]. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun [[Usono]] devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive paradokso de la [[Ĉinio|ĉina]] [[estonteco]] estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta [[demokratio]] povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca [[regado]], kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun [[Ĉinio]], [[Usono]] devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta [[Azio]] kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter [[Usono]] kaj [[Ĉinio]] ludos [[Japanio]]… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri sociologiaj enketoj en [[Rusio]] ] …voĉdonante por la aliĝo al [[Eŭropa Unio]] la rusia loĝantaro plejparte ne imagas kiom striktaj estas postuloj al la kandidatoj.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se la maltrankviliĝinta [[Usono]] kaj la tro memfida [[Ĉinio]] ne sukcesos bridi politikan malamikecon, ambaŭ landoj kun granda probableco dronos en la detrua por ambaŭ ideologia konfilkto.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en [[Azio]], [[Usono]] devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter [[Ĉinio]] kaj [[Japanio]]. La baza principo de la politiko de Usono en la nova [[Oriento]] devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [komparo de [[Usono]] kaj la [[Romia imperio]] ] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj [[amiko]]j — ''amicus populi Romani'' [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas [[malamiko]]j, ekzistas nur ribeluloj, [[teroristo]]j kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de [[Zbigniew Brzeziński]] ] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]], sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en 2003 pri la decido pri la [[Iraka milito|milito kontraŭ Irako]].
|aŭtoro= Bender P.
|verko= America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
|origina teksto =
}}
 
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Brzeziński, Zbigniew}}