Terorismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{citaĵo |teksto=Kiu difinas teroristojn? La hodiaŭa teroristo estas la morgaŭa amiko. Estis ni, kiuj laboris kun Saddam Hussein. Usono laboris kun bin Laden. |origina..."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
| nomo = Terorismo
| koloro =
| dosiero =
| vikipedio = Terorismo
| komunejo =
| komunejokat =
| vikivortaro = terorismo
| vikinovaĵoj =
}}
'''Terorismo''' estas estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun [[Politiko|politikaj]] celoj.
 
{{citaĵo
|teksto=Kiu difinas teroristojn? La hodiaŭa teroristo estas la morgaŭa amiko. Estis ni, kiuj laboris kun Saddam Hussein. Usono laboris kun bin Laden.
Linio 10 ⟶ 22:
|aŭtoro=[[Peter Ustinov]]}}
 
{{Citaĵo
[[Kategorio:Temoj]]
|teksto = [pri la [[atencoj de la 11-a de septembro 2001]]] Se ili limigus sin je nura lukto kontraŭ la sistemo per ĝia [[Armilo|armilaro]], ili tuj estus ekstermitaj. Se ili kontraŭstarus al la sistemo nur sian propran [[morto]]n, ili rapide malaperus, farinte senutilajn oferojn — tio, pri kio la terorismo preskaŭ ĉiam okupiĝis antaŭe (komparu la [[Palestino|palestinajn]] sinmortigajn terorajn atakojn) kaj pro kio ĝi estis kondamnita al malvenko.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La suicida terorismo estis terorismo de [[malriĉulo]]j, la nuna terorismo estas la terorismo de [[riĉulo]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Iu ajn masakro povas esti pardonita se ĝi havis iun sencon, se oni povas interpreti ĝin kiel [[Historio|historian]] [[perforto]]n — tia estas la [[Moralo|morala]] aksiomo de la rajto pri perforto. Iu ajn perforto povas esti pardonita, se ĝi ne estis dissendita de la [[amaskomunikilo]]j (“La terorismo estas nenio sen la amaskomunikiloj”).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de [[Polico|polica]] kontrolado kaj de la fortoj de [[Socio|socia]] [[sekureco]]. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la terorismo finfine havas nek [[senco]]n, nek celon kaj ne difiniĝas per siaj [[Realo|realaj]] [[Politiko|politikaj]] kaj [[Historio|historiaj]] sekvoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan [[logiko]]n de [[perforto]] kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj [[kapital]]oj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Moralo|morala]] [[konscio]] pensas tiel: ĉar ni estas la [[Bono]], do trafi nin povas nur la [[Malbono]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La frato-ĝemelo de [[kompato]] (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj<ref>Temas pri la Turoj-Ĝemeloj en [[Novjorko]], detruitaj de la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|terorista atako en 2001]]</ref>) estas [[orgojlo]]. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la [[viktimo]]j. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la [[Malbono]], estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de [[Moralo|moralaj]] [[valoro]]j kaj [[Tekniko|teknika]] [[povo]]. Tio estas [[Usono]], kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza [[kompato]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la teroristoj] Ni ankaŭ ne kapablas eĉ por minuto imagi, ke tiuj ĉi “fanatikuloj” povas okupiĝi pri siaj aferoj tute propravole kaj “libere”, sen esti blindigitaj, freneziĝintaj aŭ manipulataj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio ke la homo “libera kaj klera” nepre elektos la [[Bono]]n, estas nia totala [[antaŭjuĝo]]…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al [[Paranojo|paranoja]] senmaskigo de la akso de la [[Malbono]]).
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Cetere ĉiuj strategioj de [[Socio|socia]] [[sekureco]] estas nura daŭrigo de la [[teroro]]. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta [[Okcidento]] je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio povas malhelpi la sistemon, tio estas ne pozitivaj alternativoj, sed neordinaraĵoj… kiel [[lingvo]], [[arto]], korpeco, [[kulturo]]. Sed ekzistas ankaŭ tiuj kruelaj — la terorismo estas unu el ili.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de [[Simbolo|simbola]] sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la [[Okcidento]] necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas [[malamego]] de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[teroro]], trasorbinta la tutan sistemon kaj iginta ĝin terori sin mem sub preteksto de garantiado de [[sekureco]] — tio estas venko de la terorismo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
 
[[Kategorio:Politiko]]