Infano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 229:
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Evoluo de la individuo
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malpleno en la [[konscio]] aŭ respektive la [[Nekonscio|nekonscia]] stato, estiĝas per sinko de [[libido]] en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome [[Komplekso (psikologio)|kompleksoj]] de [[rememoro]]j pri la individua [[pasinteco]], kaj unuavice la [[Gepatro|gepatra]] komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de [[infanaĝo]] kaj unuavice rilato al la gepatroj. [[Fantazio]]j, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la [[Patro|patraj]] kaj [[Patrino|patrinaj]] [[dio]]j; ili ja vekas ankaŭ la [[Religio|religian]] rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn [[sento]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Infano certe permesas al la [[gepatroj]] imponi al li per belaj [[vorto]]j. [[Homo]]j ŝajne eĉ kredas ke per tiu imponado la infano estas [[Edukado|edukata]]. Efektive ja la infano estas edukata per tio kiel la gepatroj vivas; dume la vortaj [[gest]]oj, kiujn la gepatroj aldonas al tio, en plej granda kazo nur ĝenas la infanon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej frua signo de [[ekstravertiteco]] de infano estas lia rapida [[adaptiĝemo]] al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima [[atento]], kiun li donas al la [[objekt]]oj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. [[Timo]] antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al [[kompreno]] estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la [[Introvertiteco|introverta]] infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al [[risko]]. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas [[tento]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …unu el plej fruaj signoj de [[introvertiteco]] ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia [[konduto]], markita je sinĝeno kaj eĉ [[timo]] antaŭ la nekonataj [[objekto]]j. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al [[regulo]], kiun li ne povas kompreni.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}