Nekonscio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Nekonscio''' estas parto de la [[Homo|homa]] [[psiko]] konsistanta el [[Infanaĝo|infanaĝaj]] aŭ eĉ praavaj [[instinkto]]j, fremdaj al ĉia [[Moralo|morala]] [[leĝo]] aŭ [[Socio|socia]] konveneco, kiuj estas repuŝataj de la [[cenzuro]] kaj tamen potence influas la [[individuo]]n.
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Ŝtato|ŝtataj]] kaj [[Eklezio|ekleziaj]] [[institucio]]j tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de [[tempo]] al tempo subiĝas al [[atako]] flanke de reprezentantoj de [[Progreso|progresisma]] movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin [[potenco]] estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta [[Kolektivo|kolektiva]] [[menso]], [[heredaĵo]] de la [[barbaro]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …nekonscio ja estas tiu [[Psiko|psika]] instanco, en kiu kombiniĝas je grupoj kaj kuniĝoj ĉio kio en la [[konscio]] estas disigita kaj kontraŭstarigita; tiuj grupoj kaj kuniĝoj, venigitaj tiel al lumo de konscio, laŭ sia [[naturo]] montras elementojn same de unu kaj de alia flankoj, ne apartenante tamen nek al unu, nek al alia kaj pretendante je la memstara, meza loko.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[simbolo]] ne plenigas ''eo ipso'' [per si mem] spacon, sed restas en la sfero de nekonscio la tutan [[tempo]]n ĝis [[Energio|energia]] pezo de [[Konscio|konsciaj]] enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malpleno en la [[konscio]] aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de [[libido]] en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome [[Komplekso (psikologio)|kompleksoj]] de [[rememoro]]j pri la individua [[pasinteco]], kaj unuavice la [[Gepatro|gepatra]] komplekso, identa al la [[Infano|infana]] komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de [[infanaĝo]] kaj unuavice rilato al la gepatroj. [[Fantazio]]j, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la [[Patro|patraj]] kaj [[Patrino|patrinaj]] [[dio]]j; ili ja vekas ankaŭ la [[Religio|religian]] rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn [[sento]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …”reflekta”, pensema naturo de la [[introvertulo]] kompenciĝas je nekonscia arkaika vivo de [[pasio]]j kaj sensaĵoj. Oni povus diri ke la [[homo]] nome pro tio alproprigis la introvertan konstitucion, ĉar li bezonis altigi sian arkaiko-impulseman, pasian naturon ĝis la fidindaj altaĵoj de [[abstrakcio]] por de sur tie regi malobeemajn, sovaĝe tumultemajn afekciojn.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …tiom profunde radikanta afekcia vivo de la [[ekstravertulo]] estas pli facile diferencigebla kaj hejmigebla ol nekonscia [[pensado]] kaj [[Fantazio|fantazia]] [[sento]], kiu kapablas havi danĝeran [[influo]]n sur lian [[individuo]]n. Nome pro tio tia [[homo]] ĉiam strebas vivi laŭeble pli aferece kaj [[Emocio|emocie]] zorgi laŭeble malpli por ne rekonsciiĝi, ne ekkonscii siajn malbonajn pensojn kaj sentojn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …tio, kion la kreemaj [[animo]]j eligas sur surfacon el la [[Kolektivo|kolektiva]] nekonscio, tio efektive troviĝas en ĝi kaj pli aŭ malpli frue riveliĝos kiel fenomeno de la [[Amaso|amasa]] [[psikologio]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Do ni ne povas trakti indiferente kreadon de la [[poeto]]j, ĉar ili en siaj [[ĉefverko]]j kaj en sia profundega [[inspiro]] ĉerpas el profundaĵoj de la [[Kolektivo|kolektiva]] nekonscio kaj elbuŝugas tion, pri kio aliaj nur [[Sonĝo|sonĝas]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej fortan kaj senperan sugestan efikon havas tiu [[poeto]], kiu povas esprimi en konvena formo la plej supran tavolon de nekonscio. Ju pli profunde penetras rigardo de la krea [[spirito]], des pli fremda ĝi iĝas al la [[amaso]] kaj des pli forta iĝas kontraŭstaro de tiuj, kiuj almenaŭ iom malsamiĝas disde la amaso. La amaso ne komprenas lin, sed nekonscie vivas per tio, kion li eldiras; kaj ne pro tio, ke li tion eldiras, sed pro tio ke ĝi vivas el tiu [[Kolektivo|kolektiva]] nekonscio, en kiun li rigardis.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Profeto|profetaĵoj]] estas laŭsence proekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la [[solvo]] estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al [[gravedo]] de [[Virgulino]] [Jesaja, 7:14].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …mi konsideras rilaton de nekonscio al [[konscio]] kiel rekompencan.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo