|teksto = Dum la [[Infanaĝo|infana]] etapo de la [[konscio]] de siaj [[problemo]]j ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la [[infano]] komplete dependas de siaj [[gepatroj]]. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La [[Psiko|psika]] naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de [[sekseco]]. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika [[revolucio]].