Budho Gotamo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
ŝablono
Aldonado de citaĵoj el la Palia Kanono. Mi ne scias kiel enmeti la referencojn. Mi tradukas ilin de la angla lingvo, versioj de Respektinda Thanissaro Bhikkhu kaj Respektinda S. Dhammika.
Linio 6:
{{Citaĵo|teksto=Ne [[kredo|kredu]] ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj [[sanktaj skriboj|sanktaj libroj]]. Ne kredu ion simple pro la [[aŭtoritato]] de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en [[tradicio]]j simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun [[racio]] kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo<ref>traduko el la angla atendante originalan fonton</ref>.
|originala teksto=Do not believe in anything simply because you have heard it. Do not believe in anything simply because it is spoken and rumored by many. Do not believe in anything simply because it is found written in your religious books. Do not believe in anything merely on the authority of your teachers and elders. Do not believe in traditions because they have been handed down for many generations. But after observation and analysis, when you find that anything agrees with reason and is conducive to the good and benefit of one and all, then accept it and live up to it.}}

=== Citaĵoj el la Palia Kanono ===

{{Citaĵo|teksto=Tiel longe, kiel la suno kaj la luno ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis tago aŭ nokto; neniu monato, duonmonato aŭ sezonoj estis distingeblaj. Sed kiam la suno kaj la luno ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Tagoj, noktoj, monatoj, duonmonatoj kaj sezonoj iĝis distingeblaj.

En la sama maniero, tiel longe kiel la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj. Sed kiam la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Estis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj.}}

''Samyutta Nikaya'' V 442.

{{Citaĵo|teksto=Sed iu ajn, kiu rifuĝas en Budho, Darmo kaj Samgo, tiu komprenos kun saĝeco la Kvar Noblajn Verojn:

Sufero, ties kaŭzo, ties superado, kaj la Nobla Okobla Pado kondukanta al tia superado.

Kaj ĉi tio estas sekura rifuĝo. La plej bona rifuĝo. Rifuĝinte ĉi tie, oni estas liberigita disde sufero.}}

''Dhammapada'' 188-192

{{Citaĵo|teksto=Budho: Imagu, ke la tuta tero estis kovrita de akvo, kaj iu viro ĵetis sur la akvon jugon kun truo en ĝi. Pelata de la vento la jugo drivus norden, suden, orienten kaj okcidenten. Nun, supozu ke, unufoje en cent jaroj iu blinda testudo leviĝus al la surfaco. Kion vi pensas? Ĉu la testudo ŝovus sian kapon tra la truo de la jugo kiam ĝi leviĝas al la surfaco unufoje en cent jaroj?

Bikŝuoj: Tio estas malverŝajna, moŝto.

Budho: Bone, estas tiom malverŝajne, ke oni naskiĝos kiel homo; estas ĝuste tiom malverŝajne, ke iu Tathágata, iu Noblulo, iu plene iluminiĝinta Budho aperos en la mondo; kaj estas ĝuste tiom malverŝajne, ke la Darmo kaj disciplino de la Tathágata estos instruita. Sed nun vi naskiĝis kiel homo, iu Tathágata aperis kaj la Darmo kaj disciplino estis instruita. Tial, strebu por kompreni la kvar noblajn verojn.}}

''Samyutta Nikaya'' v 457.

{{Citaĵo|teksto=Ĉiuj danĝeroj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj; ĉiuj fatalaĵoj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj; ĉiuj problemoj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj.}}

''Majjhima Nikaya'' 115.

{{Citaĵo|teksto=Malgranda estas la graveco de la perdo de aĵoj kiel riĉaĵoj. Sed afero gravega estas la perdo de saĝeco. Malgranda estas la graveco de la gajno de aĵoj kiel riĉaĵoj. Granda estas la graveco de la gajno de saĝeco.}}

''Anguttara Nikaya'' i 15.

{{Citaĵo|teksto=Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Unu estaĵo, kiu ne estis via patrino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via patro almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via frato almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via fratino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filo almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile.

Kial estas tiel? Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Dum tiom longe vi spertis suferadon, spertis doloron, spertis perdon, plenigante la tombejojn — sufiĉe por iĝi seniluziigitaj pri ĉiu konstruitaj aĵoj, sufiĉe por iĝi senpasiigitaj, sufiĉe por iĝi liberigitaj.}}

''Mata Sutta. Samyutta Nikaya'' 15:14-19.

{{Citaĵo|teksto=Monaĥoj, Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu.

Venas la tempo, kiam la granda oceano forvaporiĝos, sekiĝos, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venas la tempo, kiam Sineru, reĝo de montoj, estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venos la tempo, kiam la granda tero estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.}}

''Gaddula Sutta. Samyutta Nikaya'' 22:99.

{{referencoj}}