Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: iksokodo MassMessage delivery
Linio 4 011:
</div></div> <section end="technews-2018-W20"/> 22:22, 14 maj. 2018 (UTC)
<!-- Message sent by User:Johan (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Global_message_delivery/Targets/Tech_ambassadors&oldid=18004437 -->
 
== Novaj monpetoj por informado ==
 
Por agado de la organizo [[:w:Esperanto kaj Libera Scio|Esperanto kaj Libera Scio]] mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:
# [[:meta:Grants:Project/Rapid/UG ELiSo/Vikio Amas ZEOjn presentation|prezentado de ''Vikio Amas ZEOjn'' dum UK 2018]]
# [[:meta:Grants:Project/Rapid/UG ELiSo/Outreach leaflets 2018|novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio]]
Unue, dankon al [[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro, kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.
 
[[File:Vikio Amas ZEOjn.svg|thumb|Emblemo de la fotokonkurso ''Vikio amas ZEOjn'']]
Ambaŭ projektoj celas plipopularigi precipe Esperantajn viki-projektojn kaj enhavojn inter esperantistoj. Parte temas ankaŭ pri ĝenerala informado pri vikimedio. Grava parto estas la konkurso [[:commons:Commons:Wiki Loves ZEOs 2018|Vikio amas ZEOjn 2018]], kie ni invitas homojn kontribui per fotoj pri ZEOj. Ni supozas vastan informadon al ĝenerala publiko per Vikipedioj - multaj el ili supozeble ekkonos ZEOjn kaj Esperanton por la unua fojo! Por la projekto estis Petro Baláž bonkora kaj akceptis dum UK 2018 prelegi kaj informi pri la projekto.
 
La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese monpetis por helpi financi la vojaĝon.
 
Fine, se vi ŝatas la agadon, '''mi petas vin esprimi vian subteno pri la monpetoj''' en la suba sekcio "''Endorsements''", konkrete [[:meta:Grants:Project/Rapid/UG ELiSo/Vikio Amas ZEOjn presentation#Endorsements|prezentado pri ZEOj]] kaj [[:meta:Grants:Project/Rapid/UG ELiSo/Outreach leaflets 2018#Endorsements|informiloj]]. Nia Esperanta grupo jam estas konata en la Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita intereso de la komunumo. Antaŭdankon! --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 21:41, 17 maj. 2018 (UTC)