Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: iksokodo MassMessage delivery
Linio 3 873:
</div></div> <section end="technews-2018-W17"/> 18:16, 23 apr. 2018 (UTC)
<!-- Message sent by User:Johan (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Global_message_delivery/Targets/Tech_ambassadors&oldid=17965874 -->
 
== ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018 ==
 
[[File:Wikimedia Conference 2018, Group photo.jpg|thumb|Trovu la 8 esperantistojn kaj vicon da pluŝuloj!]]
[[File:Wikimedia Conference Photoshoot Timelapse.webm|thumb|Organizuloj viciĝas]]
Saluton karaj kunredaktantoj!
 
Mi ŝatus informi vin, ke lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la [[meta:Wikimedia Conference 2018|Vikimedia Konferenco 2018]], pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ Esperanta Vikimedia grupo ''[[w:Esperanto kaj Libera Scio|Esperanto kaj Libera Scio]]'' (''ELiSo'') en konsisto [[User:Remux|Ivan Quintero Santacruz]] kaj [[User:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).
 
Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, precipe en la dissendolistoj [[mail:eliso|eliso]] kaj [[mail:eliso-anoncoj|eliso-anoncoj]] (do aliĝu por ricevi novaĵojn plej frue kaj plej komplete!). Sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.
 
Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de [[w:Difuzo de novaj aferoj|difuzo de novaj aferoj]]).
 
Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi ''[[meta:Wikimedia thematic organizations/eo|Tema Organizo]]'' de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) ''Faka Asocio'' de UEA.
 
Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. [[meta:Special:MyLanguage/Community Capacity Map|Mapo de komunumaj kapabloj]], [[w:Ŝablono:Uzanto sandbox+]], [https://outreachdashboard.wmflabs.org/ Stirpanelo por programoj kaj eventoj] kaj [https://tools.wmflabs.org/userviews/ UserViews]. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!
 
Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la [[meta:Strategy/Wikimedia movement/2017/eo|Vikimedia movado 2030]]. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, en la tutmonda vikimedia movado komenciĝis tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru de uzado de la angla al Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum videoregistrado - la videon mi publikigos baldaŭ.
 
Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en la YouTube-kanalo de ELiSo, do [https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1 ekabonu la kanalon jam nun] por esti sciigita tuj post publikigo (kaj memoru klaki la sonorileton por ''vere'' ricevi la sciigojn...).
 
Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro esperantista subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon en kaj ekster Vikipedio, kiu ĵuse plikonkretiĝias.
 
Amike, --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 11:59, 29 apr. 2018 (UTC)