Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
{{Citaĵo|teksto=...mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian?|verko= en la novelo ''''Al Torento'''', tra la voĉo de la protagonisto Karlo, paĝo 76}}
 
{{Citaĵo|teksto=Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ̧ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj.|verko= en la novelo ''''Infanoj en Torento'''', paĝo 22, bitlibra INKO-eldono}}
 
[[Kategorio:Esperantistoj]]