Julio Baghy: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
{{Citaĵo|teksto=...la homa vivo mem estas de naskiĝo tro riska.|verko=Per la voĉo de la rolulo Krak, el la libro ''''Hura! Ne romano, nur grimaco.'''', paĝo 273}}
 
{{Citaĵo|teksto=Por atingi novajn bastionojn de la progreso, por krei racian mondon estas nepre necese forpuŝi de ni la malnovajn rimedojn, kiuj nur ŝanĝas la nomon de la stato, sed neniam ŝanĝas ĝian kernon. Perforto alvokas perforton, atako kontraŭstaron, sangverŝo porĉiaman venĝemon. [...] Metu sur la altaron la Homon mem kiel la plej altan celon de la tera vivo kaj tiam la homaro faros la unuan paŝon sur la vojo de la racio. Prediku kaj pruvu, ke ne ekzistas pli granda valoro sur la tero ol la Homo mem kaj servi ties evoluon estas la celo de la tuta homaro kaj fari pekon kontraŭ la homo estas la plej hontinda refalo al la nivelo de la prahomo. Ne estas klasoj, sed sole homoj pli malpli maturaj kaj talentaj; ne ekzistas ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, sed vivas kune prizorgantoj kaj prizorgatoj. La nacioj estas egalrajtaj fratpopoloj, laborantaj por la komuna kulturo de la homaro. Ne kontinentoj kun diversaj interesoj ekzistas, sed nur la Tero kun sama intereso.|verko=Per la voĉo de la rolulino Tamara, el la libro ''''Hura! Ne romano, nur grimaco.'''', paĝo 350}}
 
[[Kategorio:Esperantistoj]]