Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 487:
With thanks, [[m:User:I JethroBT (WMF)|I JethroBT (WMF)]] 15:47, 31 mar. 2016 (UTC)
<!-- Message sent by User:I JethroBT (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:I_JethroBT_(WMF)/IEG_2015_Targets&oldid=15490024 -->
 
== No editing two times this week ==
 
La [[foundation:|Fondaĵo Vikimedio]] testos sian plej novan datumcentron en Dallas. Tio certigos, ke Vikipedio kaj ĉiuj aliaj Vikimediaj vikioj povas resti funkciantaj eĉ post naturkatastrofo. Por certiĝi, ke ĉio funkcias, la Teĥnologia departemento de Vikimedio bezonas okazigi planitan teston. Tiu testo montros, ĉu oni povas bonorde ŝalti de unu datumcentro al la alia. Tio postulas ke multaj teamoj prepariĝu por la testo kaj estu pretaj fiksi ajnajn neatenditajn problemojn.
 
Oni ŝaltos la tutan datumtrafikon al la nova datumcentro '''marde, la 19-an de aprilo'''.<br> '''Ĵaŭde, la 21-an de aprilo''', oni ŝaltos reen al la primara datumcentro.
 
Bedaŭrinde, pro iuj limigoj en la programaro [[mw:Manual:What is MediaWiki?|MediaWiki]], la tuta redaktado devas halti dum tiuj du ŝaltoj. Ni pardonpetas pro ĉi tiu paneo, kaj ni laboras por minimumigi ĝin en estonteco.
 
'''Vi havos eblon legi, sed ne redakti, ĉiujn vikiojn dum mallonga tempodaŭro.'''
 
*Vi ne havos eblon redakti dum proksimume 15 ĝis 30 minutoj marde la 19-an de aprilo kaj ĵaŭde la 21-an de aprilo, ekde 14:00 UTC (15:00 BST, 16:00 CEST, 10:00 EDT, 07:00 PDT).
*Se vi provos redakti aŭ konservi iun paĝon dum tiuj periodoj, vi vidos erarmesaĝon. Ni esperas, ke neniuj redaktoj estos perditaj dum tiuj minutoj, sed ni ne povas tion garantii. Se vi vidos erarmesaĝon, bonvolu atendi ĝis kiam ĉio estos denove en ordo. Tiam vi espereble povos konservi vian redakton. Sed tamen ni rekomendas, ke vi komence faru kopion de viaj ŝanĝoj, simple por ĉia okazo.
 
''Aliaj efikoj'':
 
*Fonaj taskoj estos malpli rapidaj, kaj kelkaj estos rifuzitaj. Ruĝaj ligiloj ne estos ĝisdatigataj kun kutima rapideco. Se vi kreas artikolon al kiu jam estas ligilo, tiu ligilo restos ruĝa pli longe ol kutime. Iujn longe funkciantajn skriptojn endos haltigi.
*La kodo estos frostita dum semajno, ekde la 18-a de aprilo. Neniuj ne-vivogravaj plibonigoj de kodo estos akceptataj.
 
Tiu testado estis originale planita je la 22-a de marto. La 19-a kaj 21-a de aprilo iĝis novaj datoj. Vi povas [[wikitech:Switch Datacenter#Schedule for Q3 FY2015-2016 rollout|legi la horaron ĉe wikitech.wikimedia.org]]. Oni publikigos ajnajn ŝanĝojn en tiu horaro. Tie estos aldonaj sciigoj pri tio. '''Bonvolu havigi ĉi tiun informon al via komunumo.''' /[[Uzanto:Johan (WMF)|Johan (WMF)]] ([[Uzanto-Diskuto:Johan (WMF)|diskuto]]) 22:05, 17 apr. 2016 (UTC)