Citaĵoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
*Mi ĵus renkontis hazarde teksteron tiom simila je la ideo de kiu mia spirito estis plena, ke mi estis pro tio efektita kaj kontentigita. Entenas tiu kongrueco de la pensoj, principon al intima ĝojo : igas tiu la homon necesa je la homo, ĉar ĝi igas niajn ideojn naskipovaj.
**aŭtoro:[[SENANCOURT]]
 
*Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj libroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo. (esperantigis Lutermano)
**Aŭtoro:[[Bertolt BRECHT]]
 
*Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.
**Aŭtoro sennoma, antikva Egipto
 
*Tiuj saĝuloj antaŭparolis la estontecon, kiu eliris el ties buŝoj. Oni konstatis, ke tio estis diro, kiu kuŝis en iliaj libroj. La infanoj de aliaj personoj donitas al ili kiel heredantojn, anstataŭ siaj propraj.
**Aŭtoro sennoma, [[antikva Egipto]]