Raymond Schwartz: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
**''en "Kiel Akvo de l'Rivero"''
*Jen estis fraŭlin' en [[Parizo]];<br>ŝi dormis sen noktoĉemizo,<br>feliĉe ŝi havis<br>- Kaj tio min ravis -<br>piĝamon en mia valizo.
 
''Oni ne havas altan opinion pri sinjorino, kiu ekstere paradas en luksaj tualetoj dum en ŝia hejmo regas malpura mizero.
Niaj grandurboj, kun siaj “vidindaĵoj” altrude menciitaj en gvidlibroj, kun siaj malpli vizitindaj kvartaloj, pri kiuj fanfaronas neniu reklamo, meritas ĝis nun tiun nealtan opinion. Kiom pli preferinda estas egala ĉarmo de vilaĝoj! Tie ĉio estas senŝminke honesta, eĉ se malriĉa. Tie pulsas naturo sana, senartifika.
En grandurboj la fremdulo admiras nur la bildflankon de trompaj kulisoj; preskaŭ neniam li riskas enrigadon malantaŭ la scenejon. Plejofte supraĵa ŝajno sufiĉas al lia limigita scivolo. Kaj tiele estas ankaŭ bone. Li kunportas favoran impreson. Ĉar nur pervesuloj aŭ, escepte, elitaj asketoj scipovas el bildoj de l’ mizero kunporti ian ĝuon.'' '''''Vole... Novele''''', paĝo 119
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Schwartz, Raymond}}