Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 526:
 
En la Esperanta Vikipedio nun estis komencita diskuto pri ŝanĝo de farado de ĉapelitaj literoj en Esperantaj viki-projektoj. Mi proponis ekdiskuti tie kaj poste fari saman diskuton en aliaj viki-projektoj, inklude de tiu ĉi. Mi invitas ĉiujn interesiĝantojn veni al [[:w:Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Anstata.C5.ADigo_de_x-konvertado_en_Vikipedio|Diskutejo de Esperanta Vikipedio]]! Dum via komento bonvolu mencii, ke via ĉefa projekto estas iu alia ol Vikipedio, por bona superrigardo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 13:30, 17 Feb. 2015 (UTC)
 
=== Ŝanĝo de x-anstataŭado en Vikicitaro ===
Mi supre menciis proponon pri ŝanĝo de x-anstataŭado en Esperanta Vikipedio. La [[:w:Vikipedio:Peto pri komento/Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio|koncerna Peto pri komento]] finiĝis kun klarega rezulto por ŝanĝi manieron de x-sistemo de malnova al nova per Universala LingvoElektilo. Mi lanĉas la saman diskuton pri ŝanĝo en Esperanta Vikicitaro.
 
Kiel vi certe scias, Esperantaj viki-projektoj montras Esperantajn ĉapelitajn literojn tute bone, sed dum redaktado de kodo ili aperas uzante x-sistemon. Do, en artikolo estas montrite <code>eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde</code>, kvankam la kodo aspektas <code>ehxosxangxo cxiujxauxde</code>. Kvankam la funkcio funkcias por kutima redaktado, ĝi ĉiam faras ĝenajn problemojn, kelkajn el ili mi listigas sube.
 
Tiu ĉi funkcio estis aldonita en fruega komenco de Vikipedio, kiam ankaŭ interreto (en multaj landoj) ne estis signife disvastiĝinta, tajpado de ĉapelitaj literoj per komputilo estis (precipe por neteĥnikistoj) koŝmaro kaj retfoliumiloj estis sufiĉe primitivaj. Mi memoras, ke en tiu tempo mi ankoraŭ uzadis diskedojn... Intertempe la aferoj ege ŝanĝiĝis - nuntempe eblas tute bone tajpi ĉapelitajn literojn en ĉiuj gravaj komputilaj operaciumoj kaj modernaj retfoliumiloj provizas mirindajn eblojn.
 
[[Dosiero:ULS-Input-Search-es.png|eta|Aspekto de Universala LingvoElektilo por Esperanto]]
Nuntempe en Esperanta Vikicitaro (kaj aliaj projektoj) funkcias etendaĵo [[:mediawikiwiki:Special:MyLanguage/Universal Language Selector|Universala LingvoElektilo]], per kiu ankaŭ eblas tajpi ĉapelitaj literojn, ne nur per x-metodo, sed ankaŭ h-metodo, Zamenhofa h-metodo kaj aliaj <small>([[:mediawikiwiki:Help:Extension:UniversalLanguageSelector/Input_methods#Esperanto|detala priskribo por interesiĝantoj]])</small>. Universalan LingvoElektilon vi povas provi dum vi redaktas artikolon - dekstre en tekstujo dum tajpado kaj por kelkaj sekundoj post tajpado aperas kesteto kun sageto, alklaku ĝin, elektu Esperanton kaj iom testu.
 
Eblas ŝanĝi agordojn de Esperanta Vikicitaro tiel, ke Universala LingvoElektilo estus defaŭlte ŝaltita por ĉiuj kun specifa konverta metodo, ekzemple x-metodo. Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado. Por tiu funkcio tamen estas bezonata Ĝavoskripto (JavaScript), kiun tamen subtenas ĉiuj modernaj retfoliumiloj.
 
; Kiel funkcias la Universala Lingvo-Selektilo?
Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La '''[[:w:Helpo:Universala LingvoElektilo]]''' jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:
<gallery>
dosiero:1-a pasho ULS.png|1-a paŝo: Klaku sur la rado sub la iloj
dosiero:2-a pasho (se malshaltitas enigiloj) ULS.png|2-a paŝo se estas malŝaltitaj la enigiloj: Klaku sur ''ŝalti enigajn ilojn''
dosiero:3-a pasho ULS.png|2-a paŝo selektu "enigo"
dosiero:4-a pasho ULS.png|3-a paŝo selektu lingvon Esperanto kaj x-metodon
dosiero:5-a pasho ULS.png|4-a paŝo konservu
dosiero:6-a pasho ULS.png|5-a paŝo jam vi povas redakti. Tajpante ''Cx'' aperas ''Ĉ''.
</gallery>
 
<span id="x-problemoj" />
; kelkaj problemoj de la eksmoda x-sistemo (aldonu vian!)
* problemo pri HotCat
** [[:c:MediaWiki_talk:Gadget-HotCat.js/Archive03#Automatic_Esperanto_x-system_conversion_doesn.27t_work_well_with_HotCat|Komunejo]] - problemo pri HotCat
** [[:w:Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/10#Ne videblas du fotoj|Diskutejo]] - VarmaKato malvidebligis du fotojn
** [[:w:Uzanto-Diskuto:KuboF/Arkivo/2012/2#Varma Kato ne bone funkcias kun nia iksokodo|Diskuto de KuboF]] - Blahma atentigas pri la problemo
* [[:w:Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Supersignoj i.C4.9Das x-oj.2C sed ne inverse|Diskutejo]] - problemo pri ''Vivanta antŭvido'', teĥnika fono simila al VarmaKato
* problemo dum kopiado de inter viki-projektoj
** [[:w:Special:Diff/5572662|Diskutejo]] (nun eĉ de neesperantisto) kaj [[:w:Special:Diff/5572758|bezonata ŝango]]
** kopiado de vortojn kiel <code>Linux</code> aŭ <code>Bordeaux</code> de alilingvaj artikoloj rompas la vorton, speciale ĝena ĝi estas en ligiloj
** kopiado de tekstoj kaj ŝablonoj al nova Esperanta projekto en [[:incubator:|Vikimedia Kovilo]] (ekz. [[:incubator:Wy/eo/Ĉefpaĝo|Esperanta Vikivojaĝo]]) estas problema, ĉar en Kovilo ne funkcias x-metodo same kiel en Vikipedio
* [[:w:Helpo:Alinomi_paĝon#Problemo:_pa.C4.9Do_kun_fu.C5.9Da_.22x.22|Helpo:Alinomi paĝon]] - alinomado de artikolo kun fuŝa ikso estas malsimpla
* [[:w:Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/6#Helpo por prilaborita bildo|Diskutejo]] - problemo pri dosiernomoj ([[:w:Special:diff/5245344|bezonata ŝanĝo]])
* [[:w:Uzanto-Diskuto:KuboF/Arkivo/2013#.22.C5.AD.22_to_.22.C5.AD.22_transformation|Diskuto de KuboF]] - problemo de robotistoj
* luterum-kontroliloj superflue markas x-vortoj, kio malplifaciligas trovon de vere misliterumita vorto
* pri la filozofio malantaŭ la sistemo
** [[:w:Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/5#La ikso ne estas esperanta litero.|Diskutejo]] - Fundamenta argumento kontraŭ x-sistemo (kaj por h-sistemo)
 
Tial mi prezentas proponon malŝalti malnovan x-metodan konvertadon kaj ''samtempe'' ŝalti novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo. Io tia jam [[phab:T62677|estis proponita]] antaŭ jaro, sed estas necesa konsento de loka komunumo, kion mi faras nun. Bonvolu subteni ''unu'' eblon el la subaj aŭ/kaj diskuti ĝin tute sube. Laŭ la rezulto mi sciigos evoluigistojn.
 
Ĉar plej bonus samtempe fari tian ŝanĝon en ĉiuj Esperantaj viki-projektoj, mi komencis la [[:w:Vikipedio:Peto pri komento/Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio|diskuton en la Esperanta Vikipedio]]. Tie estis starigitaj pluraj demandoj kaj klarigitaj neklaraj partoj. Se en la supra mallonga propono estas io neklara, bonvolu unue serĉi la temon en la Vikipedia diskuto. Se post du semajnoj ne estos kontraŭoj, aŭ eĉ estos subteno en ne-Vikipediaj projektoj, mi plu procedos la aferon kaj petos evoluigistojn pri la koncerna ŝanĝo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)
 
==== Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun x-metoda anstataŭado ====
# {{Por}} kiel proponinto --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)
 
==== Por laso de la nuna stato ====
 
==== Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun alia anstataŭado ol x-metoda ====
''(bonvolu tuj mencii kiun anstataŭ-metodon vi preferus)''
 
==== Sindetenas ====
''Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la afero sed (almenaŭ portempe) ne decidiĝis pri certa eblo.''
 
==== Diskuto ====
 
== [Global proposal] m.{{SITENAME}}.org: {{int:group-all}} {{int:right-edit}} ==