August Strindberg: Malsamoj inter versioj
sveda dramisto kaj romanisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:10, 26 jul. 2014
August STRINDBERG 1849-1912, sveda verkisto.
Citaĵoj kun fontindiko
"Por pli alta celo" el Sveda Antologio 1934
- "La eklezio, vi komprenu, mia kara, havas pli altan celon ol la bonfarto de etaj homoj."
- "...malgranda malsaĝulo povas demandi pli multe ol sep saĝuloj kapablas respondi."
- "La eklezio, same kiel la ŝtato, mia kara, estas diaj elpensaĵoj, sed realigitaj per la malfortaj homoj, ili estas malperfekte realigitaj; tial oni ne konfesu antaŭ malfortaj homoj, ke tiuj institucioj estas malperfektaj, ĉar tiaokaze ili povus ekdubi pri la dia deveno."
- "Kiam la pli altaj celoj de la kristana eklezio tion postulas, tiam la krimo estas leĝo."