Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
transpreno de ĉiuj subpaĝoj de w:Proverboj (Zamenhofaj proverboj laŭ ordigo de Pejno Simono)
 
aldono de forgesita w:Proverboj/Mal
Linio 5 318:
Li komprenas predikon, kiel bovo '''muzikon.'''
Post nokta ripozo helpas la '''muzo.'''
</poem>
 
== Mal ==
<poem>
Nomo egala, sed esenco '''mala.'''
Rigardi '''malafable.'''
Kiu tro pelas, nur '''malakcelas.'''
'''Malamanto''' de faro estas amanto de kalendaro.
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn '''malamas.'''
Venis mizero, - helpu min, frato; pasis mizero, - for, '''malamato.'''
Kiso publika estas kiso '''malamika.'''
Al la '''malamik'''' en kuro faru ponton kun plezuro.
Estinta amiko estas plej danĝera '''malamiko.'''
Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol '''malamiko.'''
Mia lango - mia '''malamiko.'''
Pli bona - estas '''malamiko''' de bona.
Pli bona estas saĝa '''malamiko,''' ol malsaĝa amiko.
Plibono estas '''malamiko''' de bono.
Unu '''malamiko''' pli difektas, ol cent amikoj protektas.
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, - kontraŭ '''malamikoj''' mi gardos min mem.
Kiu neniun savis, '''malamikojn''' ne havas.
Amikon ŝatu, '''malamikon''' ne batu.
Kiu multe parolas, '''malamikon''' konsolas.
Timu lupon edukitan kaj '''malamikon''' repacigitan.
Perforta amo estas plej forta '''malamo.'''
'''Malantaŭe''' mizero, antaŭe malespero.
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo '''malantaŭe,''' kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Kiam sako mizeras, amo '''malaperas.'''
Leĝo '''malaperas,''' moro daŭras.
Matenas, vesperas - kaj tago '''malaperas.'''
'''Malaperis,''' kiel vaporo.
'''Malaperis''' kiel ŝtono en maron.
'''Malaperis''' kiel vaporo.
Kiam havo '''malaperis,''' saĝo aperis.
Post mia '''malapero''' renversiĝu la tero.
Pri havo najbara oni estas '''malavara.'''
'''Malavarulo''' kaj porko estas bonaj post la morto.
Por patrino ne ekzistas infano '''malbela.'''
Por virta orelo ne danĝeras vorto '''malbela.'''
Post vetero '''malbela''' lumas suno plej hela.
Ne helpas spegulo al '''malbelulo.'''
Kiu langon ne tenas, mem sin '''malbenas.'''
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka '''malbeno.'''
Kaŝu '''malbenon''' kaj faru bonan mienon.
'''Malbona''' herbo froston ne timas.
'''Malbona''' virino diablon superas.
Bona famo sin trenas testude, '''malbona''' kuras rapide.
Bona puno por '''malbona''' peno.
Bona stato saĝigas, '''malbona''' malsaĝigas.
De '''malbona''' ŝafo estas bona eĉ tufo.
De elekto tro multa plej '''malbona''' rezulto.
Eminenta ŝuldanto - '''malbona''' paganto.
Hazardo estas '''malbona''' gardo.
Infanon malbonigas ne petolado, sed '''malbona''' kamarado.
Kie regas virino, '''malbona''' estas la fino.
Kontraŭ vesto '''malbona''' konspiras ĉiu ŝtono.
La plej danĝera homo - '''malbona''' in' en domo.
Ne ĉiam daŭras '''malbona''' vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
Ne ekzistas savo kontraŭ '''malbona''' virino.
Pli valoras faro nenia, ol faro '''malbona.'''
Pli valoras paco '''malbona,''' ol malpaco plej bona.
Rado '''malbona''' knaras plej multe.
Unu ovo '''malbona''' tutan manĝon difektas.
Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, '''malbonaj''' ilin entombigas.
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel '''malbonan''' moneron.
'''Malbone''' kaŝita ŝteliston incitas.
Iele, iome, duone '''malbone.'''
Kien vi vin turnos, ĉie '''malbone.'''
Kiu mem sin gloras, '''malbone''' odoras.
Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli '''malbone.'''
Tie ĉi '''malbone,''' tie nebone.
Sanigaĵo '''malbongusta,''' sed efiko plej ĝusta.
Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre '''malbongusta.'''
Eĉ plej bonan ŝipon '''malbonigas''' la ventoj.
Infanon '''malbonigas''' ne petolado, sed malbona kamarado.
Tro multe da salo '''malbonigas''' la manĝon.
De pli da suko ne '''malboniĝas''' la kuko.
De superfluo '''malboniĝas''' la ĝuo.
Per tro multa varto '''malboniĝas''' la farto.
Muso satiĝis, faruno '''malboniĝis.'''
Eĉ plej granda '''malbono''' al bono kondukas.
En ĉiu '''malbono''' estas iom da bono.
Neevitebla '''malbono.'''
El du '''malbonoj''' pli malgrandan elektu.
Grandaj '''malbonoj''' - grandaj rimedoj.
'''Malbonon''' oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
Kie ĵuron vi aŭdas, '''malbonon''' suspektu.
Oni bonon forgesos, '''malbonon''' memoras.
Pli facile estas '''malbonon''' eviti, ol korekti.
Al farun' '''malbonspeca''' ne helpos la spico.
Trovis '''malbonulo''' malbonulon pli grandan.
'''Malbonulon''' diablo ne prenas.
Batu '''malbonulon,''' li vin flatos, - kisu, li vin batos.
Trovis malbonulo '''malbonulon''' pli grandan.
Mano dekstra ne sciu, kion faras la '''maldekstra.'''
Via dekstra mano ne sciu, kion faras la '''maldekstra.'''
Kie '''maldike,''' tie rompiĝas.
Se lipo dikiĝas, ventro '''maldikiĝas.'''
Pri laboroj '''maldiligenta,''' pri festoj plej kompetenta.
'''Maldolĉa''' por la lango, sed saniga por la sango.
Lernado havas '''maldolĉan''' radikon, sed bonan efikon.
Ordonita kiso havas guston '''maldolĉan.'''
Pri dolĉa vorto ne fieru, '''maldolĉan''' ne koleru.
Hoko elsaltis, afero haltis.Hom' '''malesperas,''' Dio aperas.
Malantaŭe mizero, antaŭe '''malespero.'''
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al '''malestimo.'''
Ĉiu komenco estas '''malfacila.'''
En '''malfacila''' horo eĉ groŝ' estas valoro.
Vivon travivi estas art' '''malfacila.'''
Ŝteli ĉe ŝtelisto estas '''malfacile.'''
Kritiki estas facile, fari '''malfacile.'''
Kontraŭ ĉiu '''malfacilo''' ekzistas konsilo.
Se ne la "se" '''malfeliĉa,''' mi estus nun homo plej riĉa.
'''Malfeliĉo''' inviton ne atendas.
'''Malfeliĉo''' kaj peko leviĝas sen veko.
'''Malfeliĉo''' komuna estas malpli premanta.
'''Malfeliĉo''' malofte venas sole.
'''Malfeliĉo''' sin ne ĝenas, faru geston - ĝi tuj venas.
'''Malfeliĉo''' venas rajde, foriras piede.
'''Malfeliĉo''' venas sen alvoko.
'''Malfeliĉo''' venas, malfeliĉon kuntrenas.
Amikon montras '''malfeliĉo.'''
En feliĉo ne fieru, en '''malfeliĉo''' esperu.
Feliĉo fierigas, '''malfeliĉo''' saĝigas.
Feliĉo venas gute, '''malfeliĉo''' venas flue.
Fremda '''malfeliĉo''' instruas.
Kontraŭ '''malfeliĉo''' ne defendas eĉ riĉo.
Ne atendis, ne esperis - '''malfeliĉo''' aperis.
'''Malfeliĉoj''' kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
Kontraŭ '''malfeliĉoj''' baro ne ekzistas.
Malfeliĉo venas, '''malfeliĉon''' kuntrenas.
Ne veku '''malfeliĉon,''' kiam ĝi dormas.
Kiu frapas, al tiu oni '''malfermas.'''
Ora ŝlosilo ĉion '''malfermas.'''
Ora ŝlosilo ĉiun pordon '''malfermas.'''
'''Malfermita''' kelo tentas al ŝtelo.
Sukcesa venkanto de pordoj '''malfermitaj.'''
Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas '''malforta.'''
Malsato '''malfortigas,''' ŝuldo suferigas.
Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas '''malfreŝa.'''
De edziĝo tro '''malfrua''' orfoj naskiĝas.
Por '''malfrua''' gasto restas nur osto.
Kiu komencas tro frue, finas '''malfrue.'''
Pli bone '''malfrue,''' ol neniam.
Pli facile estas ne iri, ol tro '''malfrue''' reiri.
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda '''malgajno.'''
'''Malgranda''' aspekte, sed granda intelekte.
'''Malgranda''' birdeto, sed akra ungeto.
'''Malgranda''' estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
'''Malgranda''' pezo, sed granda prezo.
De '''malgranda''' kandelo forbrulis granda kastelo.
Eĉ '''malgranda''' muŝo ne estas sen buŝo.
Eĉ guto '''malgranda,''' konstante frapante, traboras la monton granitan.
Granda frakaso en '''malgranda''' glaso.
Granda nubo, '''malgranda''' pluvo.
Granda parolisto, '''malgranda''' faristo.
Granda parolo, sed '''malgranda''' volo.
Guto '''malgranda,''' sed ŝtonon ĝi boras.
Pli bona estas '''malgranda''' "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
Pli bona estas gajno '''malgranda,''' ol granda malgajno.
Pli valoras '''malgranda''' reganto, ol granda servanto.
Tro longa sufero - '''malgranda''' espero.
Tro rapida laboro, tro '''malgranda''' valoro.
'''Malgrandaj''' infanoj kaŭzas laboron, grandaj - doloron.
El '''malgrandaj''' akveroj fariĝas grandaj riveroj.
Sen gutoj '''malgrandaj''' maro ne ekzistus.
Konkordo '''malgrandaĵon''' kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
El du malbonoj pli '''malgrandan''' elektu.
Fiŝo pli granda '''malgrandan''' englutas.
Havu poton '''malgrandan,''' sed mem estu granda.
Amiko en ĝojo kaj '''malĝojo.'''
Kiun '''malĝojo''' ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
Nek ĝojo, nek '''malĝojo''' daŭras eterne.
Gast' en tempo '''malĝusta''' estas ŝtono sur brusto.
Juĝo komencita paciĝon ne '''malhelpas.'''
Parenc' al parenco ne '''malhelpas''' intence.
Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia '''malhelpo.'''
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en '''malhonesto.'''
Vivanton ni '''malhonoras,''' mortinton ni adoras.
Manko de oro ne estas '''malhonoro.'''
'''Malhumileco''' estas kara plezuro.
En via '''malica''' regalo vin atendas ankaŭ pokalo.
Kiu havas '''malican''' celon, ofte perdas sian propran felon.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen '''malicoj.'''
Aĝo '''maljuna''' ne estas oportuna.
Lernu juna - vi scios '''maljuna.'''
Lernu juna, por esti saĝa '''maljuna.'''
Resti '''maljuna''' knabino.
'''Maljunaj''' jaroj, sed ne saĝaj faroj.
Pagas '''maljunaj''' jaroj por junaj eraroj.
En juneco logas, en '''maljuneco''' tedas.
En juneco ni petas, en '''maljuneco''' forĵetas.
Juneco ne scias, '''maljuneco''' ne povas.
Juneco petolis, '''maljuneco''' malsatos.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek '''maljuneco''' sen malicoj.
Se juneco estus sperta, se '''maljuneco''' estus lerta!
Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ '''maljuniĝos.'''
Plej saĝa '''maljunulo''' ne estas tro saĝa.
Se junulo ne lernis, '''maljunulo''' ne scias.
Pekas junuloj kaj pekas '''maljunuloj.'''
Tro kara aranĝo por '''malkara''' tagmanĝo.
Oni batas, '''malkaresas,''' kaj eĉ plori ne permesas.
La tempo ĉiam '''malkaŝas''' la veron.
En akvo '''malklara''' oni fiŝkaptas facile.
Pli valoras konkorda ovo, ol '''malkonkorda''' bovo.
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, '''malkonkordo''' grandaĵon ruinigas.
'''Malkovri''' antaŭ iu sian koron.
Manon '''malkvietan''' ĉiu muro atakas.
Laboro donas bonstaton, '''mallaboro''' malsaton.
Morgaŭ estas la amata tago de '''mallaboruloj.'''
Kion Parizo aplaŭdas, Berlino '''mallaŭdas.'''
Alian ne '''mallaŭdu,''' vin mem ne aplaŭdu.
Leĝo '''mallertulon''' ligas, lertulon fortigas.
Ne insultu mizeran, ne moku '''malliberan.'''
Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj '''malligi''' ne povas.
Virino havas haron longan kaj saĝon '''mallongan.'''
Kiu dormas longe, vivas '''mallonge.'''
Jugo propravola ne estas '''malmola.'''
Kun edzo plej '''malmola''' estas pli bone ol sola.
Neceseco kontraŭvola estas leĝo '''malmola.'''
Trafis hakilo al ligno '''malmola.'''
Trafos hakilo al ligno '''malmola.'''
Kio kostas '''malmulte,''' kostas plej kare.
Kiu '''malmulte''' deziras, feliĉon akiras.
Kiu kaptas tro vaste, konservas '''malmulte.'''
Kiu multe babilas, pensas '''malmulte.'''
Multe komencite, '''malmulte''' plenumite.
Pli bone '''malmulte''' gajni, ol multe perdi.
Pli facile estas multe elspezi, ol '''malmulte''' enspezi.
Kiu '''malmulton''' ne ŝatas, multon ne meritas.
Pli facile estas multon elspezi, ol '''malmulton''' enspezi.
'''Malnova''' afero en nova livero.
Bona estas domo nova kaj amiko '''malnova.'''
En la bona '''malnova''' tempo.
Peko '''malnova''' perdas pekecon.
Unu amiko '''malnova''' pli valoras ol du novaj.
Ĉion novan oni ŝatas, '''malnovan''' oni forbatas.
Amu domon novan kaj amikon '''malnovan.'''
Malfeliĉo '''malofte''' venas sole.
Estintaj amikoj plej kruele '''malpacas.'''
Pro limoj kaj baroj '''malpacas''' najbaroj.
Se silentas draŝejo, '''malpacas''' loĝejo.
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj '''malpaci.'''
Malsaĝulo '''malpacigis''' kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
Ĝi estas '''malpaco''' pri la reĝa palaco.
'''Malpaco''' pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
Disputoj kondukas al '''malpaco.'''
Kie minaco, tie '''malpaco.'''
Konsento konstruas, '''malpaco''' detruas.
Malpaco pro limo fariĝas kutimo, '''malpaco''' pro kredo fariĝas heredo.
Pli valoras paco malbona, ol '''malpaco''' plej bona.
Venas rido post minaco, kaj paciĝo post '''malpaco.'''
Disputu komence - vi ne '''malpacos''' en fino.
'''Malpaculon''' ĉiu batas.
Kion leĝo '''malpermesas,''' tio plaĉi ne ĉesas.
Voli aŭ ne voli neniu '''malpermesas.'''
Frukto '''malpermesita''' estas plej bongusta.
Oro estas pli peza ol fero, pli '''malpeza''' ol aero.
En buŝo Biblio, en koro '''malpio.'''
'''Malplaĉas''' nenio, se taksas pasio.
Ĉe tablo '''malplena''' babilo ne fluas.
'''Malplena''' sako puŝas al peko.
'''Malplena''' sako tentas al peko.
Almozpetanto sinĝena restas kun sako '''malplena.'''
Barelo '''malplena''' sonas plej laŭte.
El '''malplena''' telero vane ĉerpas kulero.
Fiera mieno - kapo '''malplena.'''
Granda telero, '''malplena''' kulero.
Luksa la vesto, sed '''malplena''' la poŝo.
Ne helpas glorkrono al '''malplena''' kaldrono.
Ofta festo - '''malplena''' kesto.
Sako '''malplena''' sin rekte ne tenas.
Spiko '''malplena''' plej alte sin tenas.
Tablo festena, sed telero '''malplena.'''
Aŭ festene, aŭ '''malplene.'''
Hodiaŭ festene, morgaŭ '''malplene.'''
La forestanto ĉiam estas '''malprava.'''
Kiu forton ne havas, ĉiam '''malpravas.'''
Havi '''malprofiton.'''
Ĝi ne eliris ankoraŭ el '''malproksima''' nebulo.
Bona estas Romo, sed tro '''malproksima''' de nia domo.
Pli bona amiko intima, ol parenco '''malproksima.'''
Por amiko intima ne ekzistas vojo '''malproksima.'''
Preĝejo proksima, sed Dio '''malproksima.'''
Pri lando '''malproksima''' estas bone mensogi.
Ĝi estas ankoraŭ '''malproksime''' en la kampo.
Ĝi staras ankoraŭ '''malproksime''' en la kampo.
Ŝtelu '''malproksime,''' edziĝu proksime.
'''Malproksime''' vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
De parolo ĝis faro estas tre '''malproksime.'''
Ne falas frukto '''malproksime''' de l' arbo.
Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, '''malproksime''' ne varmigas.
Ju pli '''malproksimen''' la vojo, des pli da larmoj.
Mensogo '''malproksimen''' ne kondukas.
Pli bona pura konscienco, ol '''malpura''' potenco.
Ne elverŝu la '''malpuran,''' antaŭ ol vi havas la puran.
Tolaĵon '''malpuran''' lavu en la domo.
Kiu ludas kun koto, '''malpurigas''' la manojn.
Oni prenas avide, oni redonas '''malrapide.'''
Pripensu '''malrapide''' kaj agu decide.
Rapidu '''malrapide.'''
'''Malriĉa''' kiel muso preĝeja.
Riĉa zorgas pri ĉampano, '''malriĉa''' pri pano.
Ofte saĝulo vivas '''malriĉe''' kaj malsaĝulo feliĉe.
'''Malriĉeco''' ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
'''Malriĉeco''' ne estas malvirto.
'''Malriĉigas''' ne nehavado, sed trogranda dezirado.
Almozoj ne '''malriĉigas.'''
Donado de almozoj neniam '''malriĉigas.'''
De '''malriĉula''' manĝo ni guston ne scias.
De manĝo '''malriĉula''' ni guston ne scias.
'''Malriĉulo''' parencojn ne havas.
'''Malriĉulo''' rabiston ne timas.
Al '''malriĉulo''' infanoj ne mankas.
Al '''malriĉulo''' ovo kiel al riĉulo bovo.
Mono fluas al riĉulo, batoj al '''malriĉulo.'''
Por riĉulo fasto - por '''malriĉulo''' festo.
Riĉulo havas kornojn, '''malriĉulo''' dornojn.
Riĉulo veturas, '''malriĉulo''' kuras.
Se ĉiu speson donos, '''malriĉulo''' malsaton ne konos.
Se '''malriĉulo''' sukcesas, li ĉiujn forgesas.
Ĝoju kaj festenu, sed '''malriĉulojn''' subtenu.
'''Malsaĝa''' kiel ŝtipo.
Atakis lin horo '''malsaĝa.'''
En mizero eĉ saĝulo estas '''malsaĝa.'''
Forveturis '''malsaĝa,''' revenis nur pli aĝa.
Kapo '''malsaĝa''' ne griziĝas nek kalviĝas.
Kion saĝulo ne komprenas, ofte '''malsaĝa''' divenas.
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje '''malsaĝa''' laboro.
Pli bona estas saĝa malamiko, ol '''malsaĝa''' amiko.
Pro kapo '''malsaĝa''' suferas la kruroj.
Saĝa scias, kion li diras, - '''malsaĝa''' diras, kion li scias.
Saĝa tenas aferon, '''malsaĝa''' esperon.
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas '''malsaĝe.'''
Ebrieco pasas post dormo, '''malsaĝeco''' neniam.
Bona stato saĝigas, malbona '''malsaĝigas.'''
'''Malsaĝo''' estas najbaro de mizero.
Azen' al azeno riproĉas '''malsaĝon.'''
'''Malsaĝulo''' ĉie sian nomon skribas.
'''Malsaĝulo''' ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
'''Malsaĝulo''' de ĉiuj flankoj.
'''Malsaĝulo''' diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
'''Malsaĝulo''' en foiro estas bona akiro.
'''Malsaĝulo''' kaj infano parolas la veron.
'''Malsaĝulo''' kiel tamburo, - kiu pasas, lin batas.
'''Malsaĝulo''' malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
'''Malsaĝulo''' ne griziĝas nek senhariĝas.
'''Malsaĝulo''' ofte estas profeto.
'''Malsaĝulo''' venas, komercisto festenas.
Al '''malsaĝulo''' ne helpas admono, nur bastono.
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj '''malsaĝulo''' de ĉiuj flankoj.
Komplezema '''malsaĝulo''' estas pli danĝera ol malamiko.
Ofte ligis '''malsaĝulo''' kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj '''malsaĝulo''' feliĉe.
Por '''malsaĝulo''' bastono - por saĝulo leciono.
'''Malsaĝuloj''' kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
'''Malsaĝulon''' favoras feliĉo.
'''Malsaĝulon''' oni batas eĉ en la preĝejo.
Eĉ '''malsaĝulon''' sperto instruos.
Ebriulon kaj '''malsaĝulon''' oni ne juĝas.
Kolero montras '''malsaĝulon.'''
Oni ekkonas bovon per la vido kaj '''malsaĝulon''' per lia rido.
Se vi sendis '''malsaĝulon,''' sendu kontrolon.
Paroloj kaj faroj estas '''malsamaj''' aferoj.
'''Malsanan''' demandu, al sana donu.
De rigardo tro alta '''malsaniĝas''' okulo.
'''Malsano''' venas rapide, foriras rigide.
De tro da pano venas '''malsano.'''
Plej danĝera '''malsano''' estas manko de saĝo.
Por longa '''malsano''' kurac' estas vana.
Taksi la sanon ni lernas en '''malsano.'''
Por '''malsanulo''' forto, por kokido la morto.
Ĉe stomako '''malsata''' ne kapricas palato.
'''Malsata''' stomako orelon ne havas.
Edzin' admirata - edzo '''malsata.'''
En '''malsata''' familio mankas harmonio.
Gasto tro petata foriras '''malsata.'''
Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas '''malsata.'''
Stomako '''malsata''' nur pri pano meditas.
Ventro '''malsata''' orelon ne havas.
Sata '''malsatan''' ne povas kompreni.
Estro ne '''malsatas.'''
Tuta jam sata, sed okulo '''malsatas.'''
'''Malsato''' donas spriton.
'''Malsato''' malfortigas, ŝuldo suferigas.
'''Malsato''' ne estas frato.
'''Malsato''' plej bone gustigas la manĝon.
Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena '''malsato.'''
Kastel' en aero - '''malsato''' sur tero.
Pli efike ol bato pelas '''malsato.'''
Se '''malsato''' turmentas, lupo timon ne sentas.
Kiu panon donas, '''malsaton''' ne konas.
Laboro donas bonstaton, mallaboro '''malsaton.'''
Se ĉiu speson donos, malriĉulo '''malsaton''' ne konos.
Juneco petolis, maljuneco '''malsatos.'''
Kiu ĉion formanĝis en tago, '''malsatos''' vespere.
'''Malsatulon''' la fabloj ne nutros.
Kiso '''malsincera''' estas danĝera.
La afero '''malsukcesis.'''
Hodiaŭ supre, morgaŭ '''malsupre.'''
Per la kapo '''malsupren.'''
Avarulo avaras, heredantoj '''malŝparas.'''
Patroj avaras, infanoj '''malŝparas.'''
'''Malŝparulo''' ĝuas nelonge, avarulo neniam.
Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam '''maltrafas.'''
Kien ajn mi pafas, ĉio '''maltrafas.'''
Kiu rigardas ĉielon, '''maltrafas''' sian celon.
Trafe aŭ '''maltrafe.'''
Pafi - '''maltrafi.'''
Ju pli oni babilas, des pli oni al si '''malutilas.'''
Kiu multe babilas, al si mem '''malutilas.'''
Kiu servas al ĉiu, al si mem '''malutilas.'''
Se neĝas sur la monto, estas '''malvarme''' en la valo.
El la sama buŝo li blovas varmon kaj '''malvarmon.'''
Sama buŝo blovas varmon kaj '''malvarmon.'''
Butonumi iun '''malvaste.'''
Iom da '''malvero''' ne estas danĝero.
Malriĉeco ne estas '''malvirto.'''
Senlaboreco estas patrino de ĉiuj '''malvirtoj.'''
</poem>