Zamenhofa proverbaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e anstataŭigo de ŝablonoj per kutima listigo ĉar estis tro multaj ŝablon-vokoj kaj la paĝo jam ne montradis ilin
Linio 10:
 
== A ==
{{Citaĵo|* Abelujon ne [[incito|incitu]], amason ne spitu.}}
{{Citaĵo|* Afabla vorto pli atingas ol forto.}}
{{Citaĵo|* Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.}}
{{Citaĵo|* Aĝo maljuna ne estas oportuna.}}
{{Citaĵo|* Aĝo tro [[matureco|matura]] ne estas plezura.}}
{{Citaĵo|* Akiro kaj [[perdo]] rajdas duope.}}
{{Citaĵo|* Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.}}
{{Citaĵo|* Akvo kaj pano servas al [[sano]].}}
{{Citaĵo|* Akvo kura -- akvo pura.}}
{{Citaĵo|* Akvo silenta subfosas la bordon.}}
{{Citaĵo|* Akvo trankvila estas akvo danĝera.}}
{{Citaĵo|* Akvon senmovan kovras putraĵo.}}
{{Citaĵo|* Al [[amikeco|amiko]] nova ne fidu sen provo.}}
{{Citaĵo|* Al bona ĉasisto iras mem la besto.}}
{{Citaĵo|* Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu frato lian parton.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu [[sanktuloj|sanktulo]] apartan kandelon.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.}}
{{Citaĵo|* Al ĉiu sinjoro estu lia [[honoro]].}}
{{Citaĵo|* Al [[Dio]] plaĉu, sed sur [[diablo]]n ne kraĉu.}}
{{Citaĵo|* Al Dio servu, diablon rezervu.}}
{{Citaĵo|* Al [[du]] sinjoroj samtempe oni servi ne povas.}}
{{Citaĵo|* Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.}}
{{Citaĵo|* Al feliĉulo eĉ koko donas [[ovo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.}}
{{Citaĵo|* Al [[glacio]] printempa kaj al [[amikeco|amiko]] tro nova ne fidu.}}
{{Citaĵo|* Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.}}
{{Citaĵo|* Al hundo bastono -- al hom' leciono.}}
{{Citaĵo|* Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.}}
{{Citaĵo|* Al kokino la [[ovo]] lecionojn ne donu.}}
{{Citaĵo|* Al koro penetro per [[Okulo|okula]] fenestro.}}
{{Citaĵo|* Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.}}
{{Citaĵo|* Al la afero!}}
{{Citaĵo|* Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.}}
{{Citaĵo|* Al la [[fiŝo]] ne instruu [[Naĝado|naĝarton]].}}
{{Citaĵo|* Al la [[malamiko|malamik']] en kuro faru ponton kun plezuro.}}
{{Citaĵo|* Al la papero ne mankas tolero.}}
{{Citaĵo|* Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.}}
{{Citaĵo|* Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma [[okulo]]jn ni sendas.}}
{{Citaĵo|* Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma [[okulo]]jn ni sendas.}}
{{Citaĵo|* Al [[malriĉeco|malriĉulo]] infanoj ne mankas.}}
{{Citaĵo|* Al malriĉulo [[ovo]] kiel al riĉulo [[bovo]].}}
{{Citaĵo|* Al [[malsaĝo|malsaĝulo]] ne helpas [[admono]], nur bastono.}}
{{Citaĵo|* Al [[mono]] kaj forto humiliĝas la sorto.}}
{{Citaĵo|* Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.}}
{{Citaĵo|* Al porko [[Dio]] kornojn ne donas.}}
{{Citaĵo|* Al posedanto de metio mankas nenio.}}
{{Citaĵo|* Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas.}}
{{Citaĵo|* Al protekto kaj forto helpas la sorto.}}
{{Citaĵo|* Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.}}
{{Citaĵo|* Al sklavo mon' ne estas savo -- li ĉiam restas sklavo.}}
{{Citaĵo|* Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.}}
{{Citaĵo|* Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.}}
{{Citaĵo|* Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.}}
{{Citaĵo|* Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.}}
{{Citaĵo|* Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.}}
{{Citaĵo|* Alia tempo, aliaj [[moro]]j.}}
{{Citaĵo|* Alia urbo, alia [[moro]].}}
{{Citaĵo|* Aliaj domoj, aliaj homoj.}}
{{Citaĵo|* Aliaj tempoj, aliaj [[moro]]j.}}
{{Citaĵo|* Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.}}
{{Citaĵo|* Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.}}
{{Citaĵo|* Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.}}
{{Citaĵo|* Almozoj ne malriĉigas.}}
{{Citaĵo|* Almozpetanto [[sinĝeno|sinĝena]] restas kun sako malplena.}}
{{Citaĵo|* Alpremi iun al muro.}}
{{Citaĵo|* Altan arbon batas la fulmo.}}
{{Citaĵo|* Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.}}
{{Citaĵo|* Amaso da mono kaj titolo de barono.}}
{{Citaĵo|* Ambaŭ floroj de samaj valoroj.}}
{{Citaĵo|* Ameno diablon ne forpelas.}}
{{Citaĵo|* Amikeco aparte, afero aparte.}}
{{Citaĵo|* Amikeco aparte, ofico aparte.}}
{{Citaĵo|* Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.}}
{{Citaĵo|* Amiko en ĝojo kaj malĝojo.}}
{{Citaĵo|* Amiko en ĝojo kaj ploro.}}
{{Citaĵo|* Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.}}
{{Citaĵo|* Amiko estas kara, sed vero pli kara.}}
{{Citaĵo|* Amiko fidela estas trezoro plej bela.}}
{{Citaĵo|* Amiko -- intimulo.}}
{{Citaĵo|* Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.}}
{{Citaĵo|* Amikon montras [[malfeliĉo]].}}
{{Citaĵo|* Amikon ŝatu, malamikon ne batu.}}
{{Citaĵo|* Amo estas forta, sed mono pli forta.}}
{{Citaĵo|* Amo faras ion, mono ĉion.}}
{{Citaĵo|* Amo kaj [[ĵaluzo]] estas gefratoj.}}
{{Citaĵo|* Amo kaj [[puno]] loĝas komune.}}
{{Citaĵo|* Amo pli kora, disiĝo pli dolora.}}
{{Citaĵo|* Amo [[supermezuro|supermezura]] ne estas plezura.}}
{{Citaĵo|* Amu Antonon, sed gardu vian monon.}}
{{Citaĵo|* Amu domon novan kaj amikon malnovan.}}
{{Citaĵo|* Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.}}
{{Citaĵo|* [[Animo]] al [[paradizo]] deziras, sed [[peko]]j retiras.}}
{{Citaĵo|* Ankaŭ al ni la suno eklumos.}}
{{Citaĵo|* Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.}}
{{Citaĵo|* Ankaŭ [[diablo]] tondron suferos.}}
{{Citaĵo|* Ankaŭ la lupon atingos la [[sorto]].}}
{{Citaĵo|* Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ [[Dio]] ne dormas.}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la [[hoko]].}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ la [[gajno]] ne estas en la mano.}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ neniu evitis la [[sorto]]n.}}
{{Citaĵo|* Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.}}
{{Citaĵo|* Antaŭ ĉio zorgu [[ofico]]n, -- plezuro atendos sian vicon.}}
{{Citaĵo|* Antaŭ la lango laboru la [[cerbo]].}}
{{Citaĵo|* Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.}}
{{Citaĵo|* Antaŭ [[okulo]]j ne staras, doloron ne faras.}}
{{Citaĵo|* Antaŭ tima [[okulo]] potenciĝas eĉ kulo.}}
{{Citaĵo|* Antaŭ vespero ne estu fiera.}}
{{Citaĵo|* Antaŭe intencu kaj poste komencu.}}
{{Citaĵo|* Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.}}
{{Citaĵo|* Antaŭparolo liberigas de postparolo.}}
{{Citaĵo|* Aperas [[prudento]], kiam pasis la momento.}}
{{Citaĵo|* Aprila vetero -- trompa aero.}}
{{Citaĵo|* Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.}}
{{Citaĵo|* Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.}}
{{Citaĵo|* Aranĝite, ordigite.}}
{{Citaĵo|* Arbaro aŭdas, kampo vidas.}}
{{Citaĵo|* Arbo krakanta venton ne timas.}}
{{Citaĵo|* Atakis lin horo malsaĝa.}}
{{Citaĵo|* Atakis teruro, ektremis la kruro.}}
{{Citaĵo|* Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.}}
{{Citaĵo|* Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la [[rivero]].}}
{{Citaĵo|* Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.}}
{{Citaĵo|* Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.}}
{{Citaĵo|* Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.}}
{{Citaĵo|* Atentu!}}
{{Citaĵo|* Atesto de matureco.}}
{{Citaĵo|* Atingi la vesperon de sia vivo.}}
{{Citaĵo|* Aŭ ĉio, aŭ nenio.}}
{{Citaĵo|* Aŭ festene, aŭ malplene.}}
{{Citaĵo|* Aŭ festo, aŭ fasto.}}
{{Citaĵo|* Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.}}
{{Citaĵo|* Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.}}
{{Citaĵo|* Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.}}
{{Citaĵo|* Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.}}
{{Citaĵo|* Aŭskulti kiel ĥinan predikon.}}
{{Citaĵo|* [[Avareco|Avarulo]] avaras, heredantoj malŝparas.}}
{{Citaĵo|* Avarulo pagas duoble.}}
{{Citaĵo|* Azen' al azeno riproĉas [[malsaĝo]]n.}}
{{Citaĵo|* Azenon komunan oni batas plej multe.}}
 
== B ==
{{Citaĵo|* Babilas, muelas, kion lango elpelas.}}
{{Citaĵo|* Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.}}
{{Citaĵo|* Barakti kiel [[fiŝo]] ekster la akvo.}}
{{Citaĵo|* Barbo elkreskis, sed [[saĝo]]n ne naskis.}}
{{Citaĵo|* Barbo potenca, sed kapo sensenca.}}
{{Citaĵo|* Barelo malplena sonas plej laŭte.}}
{{Citaĵo|* Bastono batas, bastono resaltas.}}
{{Citaĵo|* Batadi kiel [[fiŝo]] kontraŭ [[glacio]].}}
{{Citaĵo|* Batadi la venton.}}
{{Citaĵo|* Bataladi kontraŭ la [[sorto]].}}
{{Citaĵo|* Batanto povas argumenti, batato devas silenti.}}
{{Citaĵo|* Batita komprenas aludon.}}
{{Citaĵo|* Bato de frato estas sen [[kompato]].}}
{{Citaĵo|* Bato de patrino ne longe doloras.}}
{{Citaĵo|* Batu malbonulon, li vin flatos, -- kisu, li vin batos.}}
{{Citaĵo|* Bedaŭrinde!}}
{{Citaĵo|* Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.}}
{{Citaĵo|* Bela birdo!}}
{{Citaĵo|* Bela celo por fabelo.}}
{{Citaĵo|* Bela paro por altaro.}}
{{Citaĵo|* Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.}}
{{Citaĵo|* Bela vizaĝo estas duono da doto.}}
{{Citaĵo|* Bela vizaĝo, sed ne bela la [[saĝo]].}}
{{Citaĵo|* Belaj rakontoj el trans la montoj.}}
{{Citaĵo|* Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.}}
{{Citaĵo|* Beleco logas, virto apogas.}}
{{Citaĵo|* Belecon taksas ne [[okulo]] sed koro.}}
{{Citaĵo|* Bezono estas plej forta ordono.}}
{{Citaĵo|* Birdo kantas laŭ sia beko.}}
{{Citaĵo|* Birdo petolas, kiom ĝi volas.}}
{{Citaĵo|* Blindulo kartojn ludi ne devas.}}
{{Citaĵo|* Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.}}
{{Citaĵo|* Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.}}
{{Citaĵo|* Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.}}
{{Citaĵo|* Bona estas domo nova kaj amiko malnova.}}
{{Citaĵo|* Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.}}
{{Citaĵo|* Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.}}
{{Citaĵo|* Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.}}
{{Citaĵo|* Bona gloro pli valoras ol oro.}}
{{Citaĵo|* Bona [[ideo]] venas post la pereo.}}
{{Citaĵo|* Bona kaporalo revas esti generalo.}}
{{Citaĵo|* Bona [[puno]] por malbona peno.}}
{{Citaĵo|* Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.}}
{{Citaĵo|* Bona vino al la fino.}}
{{Citaĵo|* Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.}}
{{Citaĵo|* Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.}}
{{Citaĵo|* Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.}}
{{Citaĵo|* Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.}}
{{Citaĵo|* Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.}}
{{Citaĵo|* Bonfaron oni facile forgesas.}}
{{Citaĵo|* Bongusta peco longe ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Bono farita ne estas perdita.}}
{{Citaĵo|* Bono posedata ne estas ŝatata.}}
{{Citaĵo|* Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.}}
{{Citaĵo|* Bovidon mi atendis, -- infanon Dio sendis.}}
{{Citaĵo|* [[Blovo]] prenita, koko donita kaj -- kvita.}}
{{Citaĵo|* Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.}}
{{Citaĵo|* Brava homo en sia domo.}}
{{Citaĵo|* Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.}}
{{Citaĵo|* Brogita eĉ sur akvon blovas.}}
{{Citaĵo|* Bruligi al si la lipharojn.}}
{{Citaĵo|* Bruo potenca, nula esenco.}}
{{Citaĵo|* Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.}}
{{Citaĵo|* Butonumi iun malvaste.}}
 
== C ==
{{Citaĵo|* Celi [[ansero]]n, trafi [[aero]]n.}}
{{Citaĵo|* Celis [[pasero]]n, trafis [[ansero]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Cent]] jarojn [[silento|silentis]] kaj subite sin prezentis.}}
{{Citaĵo|* [[Certaĵo]] kaj [[leĝo]] kiel [[amen]] en [[preĝo]].}}
{{Citaĵo|* Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.}}
{{Citaĵo|* [[Certe]], kiel duoble [[du]] [[kvar]].}}
{{Citaĵo|* [[Cindrulino]].}}
 
== Ĉ ==
{{Citaĵo|* Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.}}
{{Citaĵo|* Ĉe l' freŝa faro.}}
{{Citaĵo|* Ĉe la tagiĝo.}}
{{Citaĵo|* Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.}}
{{Citaĵo|* Ĉe plej granda [[fido]] memoru pri [[perfido]].}}
{{Citaĵo|* Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.}}
{{Citaĵo|* Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.}}
{{Citaĵo|* Ĉe tro ĝentila ekstero mankas [[sincero]].}}
{{Citaĵo|* Ĉe [[vesto]] velura suferas stomako.}}
{{Citaĵo|* Ĉe [[vulpo]]j ĉiam naskiĝas nur [[vulpo]]j.}}
{{Citaĵo|* Ĉerpi akvon per kribrilo.}}
{{Citaĵo|* Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.}}
{{Citaĵo|* Ĉia [[donaco|dono]] estas bono.}}
{{Citaĵo|* Ĉie estas varme, sed [[hejmo|hejme]] plej ĉarme.}}
{{Citaĵo|* Ĉio dependas de "se" kaj "kiam".}}
{{Citaĵo|* Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.}}
{{Citaĵo|* Ĉio havas finon.}}
{{Citaĵo|* Ĉio havas sian "sed" kaj "se."}}
{{Citaĵo|* Ĉio sia estas plej ĉarma.}}
{{Citaĵo|* Ĉio [[supermezuro|supermezura]] estas terura.}}
{{Citaĵo|* Ĉio taŭgas, kio venas.}}
{{Citaĵo|* Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.}}
{{Citaĵo|* Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.}}
{{Citaĵo|* Ĉion rigardi tra sia persona [[vitro]].}}
{{Citaĵo|* Ĉirkaŭ [[sanktulo]]j diabloj vagas.}}
{{Citaĵo|* Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu "li" havas sian "ŝi".}}
{{Citaĵo|* Ĉiu "tial" havas sian "kial."}}
{{Citaĵo|* Ĉiu [[abomenaĵo]] trovas sian adoranton.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu angulo kun sia sanktulo.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu barono havas sian [[kaprico]]n.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu eraro estas kulpo.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu familio havas sian kriplulon.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu havas sian guston.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu havas sian kaŝitan [[mizero]]n.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu havas sian propran guston.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu havas sian ŝarĝon.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu havas sian vermon.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu komenco estas malfacila.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu mano al si altiras.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu medalo [[du]] flankojn posedas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu morgaŭ havas sian [[zorgo]]n.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu persono kun sia bezono.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu por si mem estas la plej kara.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu por si -- por ĉiuj Di'.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu propran saĝon posedas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu provas, kion li povas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu sezono kun sia bono.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.}}
{{Citaĵo|* Ĉiu vivas laŭ sia [[prudento]] kaj [[sento]].}}
{{Citaĵo|* Ĉiu [[vulpo]] sian [[vosto]]n laŭdas.}}
{{Citaĵo|* Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.}}
{{Citaĵo|* Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.}}
{{Citaĵo|* Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.}}
 
== D ==
{{Citaĵo|* Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.}}
{{Citaĵo|* Danci kiel [[kato]] ĉirkaŭ poto.}}
{{Citaĵo|* Danci laŭ ies fajfilo.}}
{{Citaĵo|* Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.}}
{{Citaĵo|* Dando el reĝa hundejo.}}
{{Citaĵo|* Danĝera estas [[bovo]] antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.}}
{{Citaĵo|* Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.}}
{{Citaĵo|* Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.}}
{{Citaĵo|* De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.}}
{{Citaĵo|* De bona vorto lango ne doloras.}}
{{Citaĵo|* De [[edziĝo]] tro malfrua orfoj naskiĝas.}}
{{Citaĵo|* De elekto tro multa plej malbona rezulto.}}
{{Citaĵo|* De fremda dento ni doloron ne sentas.}}
{{Citaĵo|* De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.}}
{{Citaĵo|* De [[guto]] post [[guto]] disfalas granito.}}
{{Citaĵo|* De kantado senpaga doloras la gorĝo.}}
{{Citaĵo|* De kiu la [[kulpo]], por tiu la puno.}}
{{Citaĵo|* De l' koro spegulo estas la [[okulo]].}}
{{Citaĵo|* De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.}}
{{Citaĵo|* De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.}}
{{Citaĵo|* De la volo la ordono pli efikas ol bastono.}}
{{Citaĵo|* De [[legado]] sen atento ne riĉiĝas la prudento.}}
{{Citaĵo|* De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.}}
{{Citaĵo|* De majesta ĝis ridinda estas nur [[unu]] paŝo.}}
{{Citaĵo|* De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.}}
{{Citaĵo|* De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.}}
{{Citaĵo|* De malriĉula manĝo ni guston ne scias.}}
{{Citaĵo|* De manĝo malriĉula ni guston ne scias.}}
{{Citaĵo|* De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.}}
{{Citaĵo|* De parolo ĝis faro estas tre malproksime.}}
{{Citaĵo|* De [[peko]] kaj [[mizero]] estas plena la tero.}}
{{Citaĵo|* De [[plendo]] kaj ploro ne foriĝas doloro.}}
{{Citaĵo|* De pli da suko ne malboniĝas la kuko.}}
{{Citaĵo|* De rigardo tro alta malsaniĝas [[okulo]].}}
{{Citaĵo|* De sama koloro, de sama valoro.}}
{{Citaĵo|* De semo putra venas frukto ne nutra.}}
{{Citaĵo|* De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.}}
{{Citaĵo|* De [[superfluo]] malboniĝas la ĝuo.}}
{{Citaĵo|* De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.}}
{{Citaĵo|* De tro da pano venas malsano.}}
{{Citaĵo|* De tro multa [[scio]] krevas la kranio.}}
{{Citaĵo|* De [[unu]] [[bovo]] oni [[du]] felojn ne deŝiras.}}
{{Citaĵo|* De [[unu]] [[bovo]] oni [[du]] felojn ne ŝiras.}}
{{Citaĵo|* De vorto ĝentila ne doloras la lango.}}
{{Citaĵo|* De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.}}
{{Citaĵo|* [[Dek]] fojojn mezuru, [[unu]] fojon detranĉu.}}
{{Citaĵo|* Deko da [[peko]]j, [[unu]] la [[puno]].}}
{{Citaĵo|* Deko da pekoj -- [[unu]] la puno.}}
{{Citaĵo|* Demando ne kostas, demando ne devigas.}}
{{Citaĵo|* Demeti de si la antikvan Adamon.}}
{{Citaĵo|* Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.}}
{{Citaĵo|* Depost tempo nememorebla.}}
{{Citaĵo|* Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.}}
{{Citaĵo|* Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.}}
{{Citaĵo|* Deziri al iu ĉion bonan.}}
{{Citaĵo|* Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.}}
{{Citaĵo|* Deziro tre granda, sed mankas la forto.}}
{{Citaĵo|* Deziru sincere, vi atingos libere.}}
{{Citaĵo|* Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru!}}
{{Citaĵo|* Diablo ne ĉiam [[unu]] pordon sieĝas.}}
{{Citaĵo|* [[Diablo]] ŝercon ne komprenas, vokite li venas.}}
{{Citaĵo|* Difekton de naturo ne kovros veluro.}}
{{Citaĵo|* Dio al vi donis, por ke vi povu doni.}}
{{Citaĵo|* Dio batas, Dio kompatas.}}
{{Citaĵo|* Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.}}
{{Citaĵo|* Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.}}
{{Citaĵo|* Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.}}
{{Citaĵo|* Dio donis oficon, Dio donas kapablon.}}
{{Citaĵo|* Dio donis oficon, Dio donas prudenton.}}
{{Citaĵo|* Dio donis tagon, Dio donos manĝon.}}
{{Citaĵo|* Dio donis, Dio prenis.}}
{{Citaĵo|* Dio ĝuste faras, neniam eraras.}}
{{Citaĵo|* Dio kompatu!}}
{{Citaĵo|* Dio longe paciencas, sed severe [[rekompenco|rekompencas]].}}
{{Citaĵo|* Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.}}
{{Citaĵo|* Dio ne perfidas, se homo lin fidas.}}
{{Citaĵo|* Dio ne ricevis, diablo forlevis.}}
{{Citaĵo|* Dio orfojn ne forgesas.}}
{{Citaĵo|* Dio punas laŭ la fortoj.}}
{{Citaĵo|* Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.}}
{{Citaĵo|* Dio scias bone pri niaj bezonoj.}}
{{Citaĵo|* Dion fidu, sed senfare ne sidu.}}
{{Citaĵo|* Dion [[kolero|kolerigis]], homojn ridigis.}}
{{Citaĵo|* Dion [[laŭdo|laŭdu]] kaj diablon aplaŭdu.}}
{{Citaĵo|* Diri al iu nudan veron.}}
{{Citaĵo|* Diri la puran veron.}}
{{Citaĵo|* Diris kaj foriris.}}
{{Citaĵo|* Dirite, farite.}}
{{Citaĵo|* Diron oni neas, skribo ne pereas.}}
{{Citaĵo|* [[Disputo]] kredigas, sed ne certigas.}}
{{Citaĵo|* [[Disputo]]j kondukas al malpaco.}}
{{Citaĵo|* Disputu komence -- vi ne malpacos en fino.}}
{{Citaĵo|* Disputu pri ĉio, sed sen garantio.}}
{{Citaĵo|* Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.}}
{{Citaĵo|* Donacetoj subtenas amikecon.}}
{{Citaĵo|* Donaco nesincera estas donaco infera.}}
{{Citaĵo|* Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.}}
{{Citaĵo|* Donado de [[almozo]]j neniam malriĉigas.}}
{{Citaĵo|* Doni al iu la baton de morto.}}
{{Citaĵo|* Doni la finofaran baton.}}
{{Citaĵo|* Doni la tonon.}}
{{Citaĵo|* Doni lecionon de [[moro]]j.}}
{{Citaĵo|* Doni [[ovo]]n, por ricevi [[bovo]]n.}}
{{Citaĵo|* Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.}}
{{Citaĵo|* Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.}}
{{Citaĵo|* Dorloti serpenton sur sia brusto.}}
{{Citaĵo|* Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.}}
{{Citaĵo|* Doto koron ne varmigas.}}
{{Citaĵo|* Draŝi fojnon.}}
{{Citaĵo|* [[Drinko|Drinku]] tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.}}
{{Citaĵo|* Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.}}
{{Citaĵo|* Droni en detaloj.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] botoj faras paron.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] kontraŭ [[unu]] prezentas armeon.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] manoj faras ĉion, sed [[unu]] nenion.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] [[milito|militas]] -- tria profitas.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] mortojn vi ne havos, de [[unu]] vi vin ne savos.}}
{{Citaĵo|* [[Du]] sinjoroj en [[unu]] bieno, [[du]] mastrinoj ĉe [[unu]] kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno.}}
{{Citaĵo|* [[Dubo]] gardas kontraŭ risko.}}
{{Citaĵo|* Dum la manĝado venas apetito.}}
 
== E ==
{{Citaĵo|* [[Ebrieco]] pasas post dormo, malsaĝeco neniam.}}
{{Citaĵo|* Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ bagatelo povas servi al celo.}}
{{Citaĵo|* Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.}}
{{Citaĵo|* Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.}}
{{Citaĵo|* Eĉ el sub la tero aperas la vero.}}
{{Citaĵo|* Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.}}
{{Citaĵo|* Eĉ [[guto]] malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.}}
{{Citaĵo|* Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.}}
{{Citaĵo|* Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ kontraŭ pastra [[prediko]] troviĝas kritiko.}}
{{Citaĵo|* Eĉ [[kvar]] piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.}}
{{Citaĵo|* Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.}}
{{Citaĵo|* Eĉ malsaĝulon sperto instruos.}}
{{Citaĵo|* Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.}}
{{Citaĵo|* Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ najtingalo ne estas sen galo.}}
{{Citaĵo|* Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.}}
{{Citaĵo|* Eĉ pinglo povas [[koro]]n trapiki.}}
{{Citaĵo|* Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.}}
{{Citaĵo|* Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.}}
{{Citaĵo|* Eĉ plej ruza [[vulpo]] en kaptilon falas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ por plej terura tago venas vespero.}}
{{Citaĵo|* Eĉ por [[pomo]] putranta troviĝas amanto.}}
{{Citaĵo|* Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.}}
{{Citaĵo|* Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.}}
{{Citaĵo|* Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.}}
{{Citaĵo|* Eĉ [[ŝtono]] verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.}}
{{Citaĵo|* Eĉ [[vulpo]] plej ruza fine estas kaptata.}}
{{Citaĵo|* Edzigu filon, kiam vi volas, -- edzinigu filinon, kiam vi povas.}}
{{Citaĵo|* Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.}}
{{Citaĵo|* Edziĝo najbara garantias de eraro.}}
{{Citaĵo|* Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.}}
{{Citaĵo|* Edziĝo tro momenta estas longapenta.}}
{{Citaĵo|* Edzin' admirata -- edzo malsata.}}
{{Citaĵo|* Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.}}
{{Citaĵo|* Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.}}
{{Citaĵo|* Edzo kaj edzino estas nur unu.}}
{{Citaĵo|* Edzo kaj edzino -- ĉiela difino.}}
{{Citaĵo|* Eksalte senhalte.}}
{{Citaĵo|* Eksplodema kiel pulvo.}}
{{Citaĵo|* Eksplodis kiel pulvo.}}
{{Citaĵo|* Ekster via [[ofico]] estas ekster via vico.}}
{{Citaĵo|* Ekstere honoro, interne doloro.}}
{{Citaĵo|* Ekzameni ne devigas preni.}}
{{Citaĵo|* [[Ekzemplo]] proponas, sed ne ordonas.}}
{{Citaĵo|* Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.}}
{{Citaĵo|* Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.}}
{{Citaĵo|* El aero al tero.}}
{{Citaĵo|* El [[du]] malbonoj pli malgrandan elektu.}}
{{Citaĵo|* El flamo sin eltiris, en fajron eniris.}}
{{Citaĵo|* El fremda ledo oni tranĉas larĝe.}}
{{Citaĵo|* El fremda poŝo oni pagas facile.}}
{{Citaĵo|* El kanto oni vortojn ne elĵetas.}}
{{Citaĵo|* El klara ĉielo tondro ekbatis.}}
{{Citaĵo|* El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.}}
{{Citaĵo|* El la faraĉo fariĝis kaĉo.}}
{{Citaĵo|* El la mizero oni devas fari virton.}}
{{Citaĵo|* El la neceseco oni devas fari virton.}}
{{Citaĵo|* El la poŝo al la buŝo.}}
{{Citaĵo|* El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.}}
{{Citaĵo|* El lia mano ĉiu [[monero]] elglitas.}}
{{Citaĵo|* El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj [[rivero]]j.}}
{{Citaĵo|* El malplena telero vane ĉerpas kulero.}}
{{Citaĵo|* El multaj milonoj fariĝas milionoj.}}
{{Citaĵo|* El post la arbo li estas bravulo.}}
{{Citaĵo|* El sama tero devenas, saman sukon entenas.}}
{{Citaĵo|* Elbatadi ies sojlon.}}
{{Citaĵo|* Elektadis sen fino, [[edziĝo|edziĝis]] kun porkino.}}
{{Citaĵo|* Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.}}
{{Citaĵo|* Eliri sen frakaso el granda embaraso.}}
{{Citaĵo|* Elmeti la [[okulo]]n kaj vidi nulon.}}
{{Citaĵo|* Elmetu mielon, muŝoj alflugos.}}
{{Citaĵo|* Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.}}
{{Citaĵo|* Eltrinki per [[unu]] tiro.}}
{{Citaĵo|* Elverŝi sur iun sian koleron.}}
{{Citaĵo|* Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.}}
{{Citaĵo|* Eminenta ŝuldanto -- malbona paganto.}}
{{Citaĵo|* En abelujon ne blovu.}}
{{Citaĵo|* En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.}}
{{Citaĵo|* En amaso eĉ morto estas pli gaja.}}
{{Citaĵo|* En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.}}
{{Citaĵo|* En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.}}
{{Citaĵo|* En bona horo!}}
{{Citaĵo|* En bona ordo tra la pordo!}}
{{Citaĵo|* En buŝo Biblio, en koro malpio.}}
{{Citaĵo|* En ĉeesto amata, en forest' insultata.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu aĝo devas kreski la [[saĝo]].}}
{{Citaĵo|* En ĉiu angulo alia postulo.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu brusto estas sia gusto.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu kranio estas sia opinio.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu kranio regas aparta opinio.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu malbono estas iom da bono.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu objekto troviĝas difekto.}}
{{Citaĵo|* En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.}}
{{Citaĵo|* En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.}}
{{Citaĵo|* En feliĉo ne fieru, en [[malfeliĉo]] esperu.}}
{{Citaĵo|* En fremda [[okulo]] ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.}}
{{Citaĵo|* En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.}}
{{Citaĵo|* En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.}}
{{Citaĵo|* En [[infano]] vidiĝas, kia homo fariĝos.}}
{{Citaĵo|* En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.}}
{{Citaĵo|* En juneco logas, en maljuneco tedas.}}
{{Citaĵo|* En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.}}
{{Citaĵo|* En kompanio eĉ morto faciliĝas.}}
{{Citaĵo|* En la bona malnova tempo.}}
{{Citaĵo|* En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.}}
{{Citaĵo|* En la tago de la sankta Neniamo.}}
{{Citaĵo|* En la triĵaŭda semajno.}}
{{Citaĵo|* En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.}}
{{Citaĵo|* En luma tago.}}
{{Citaĵo|* En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.}}
{{Citaĵo|* En malsata familio mankas harmonio.}}
{{Citaĵo|* En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.}}
{{Citaĵo|* En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.}}
{{Citaĵo|* En plej alta mizero al Dio esperu.}}
{{Citaĵo|* En propra angulo ĉiu estas fortulo.}}
{{Citaĵo|* En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.}}
{{Citaĵo|* En sia afero ĉiu juĝu libere.}}
{{Citaĵo|* En sia angulo li estas bravulo.}}
{{Citaĵo|* En sia dometo li estas atleto.}}
{{Citaĵo|* En sia korto ĉiu kok' estas forta.}}
{{Citaĵo|* En ŝerco kaj [[ludo]] ofte sidas aludo.}}
{{Citaĵo|* En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.}}
{{Citaĵo|* En [[unu]] sako [[du]] [[kato]]j, ĉiam mordoj kaj gratoj.}}
{{Citaĵo|* En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.}}
{{Citaĵo|* Enbati al si en la kapon.}}
{{Citaĵo|* Enbatiĝi.}}
{{Citaĵo|* Enpakiĝu kaj foriĝu.}}
{{Citaĵo|* Enpremi en la teron.}}
{{Citaĵo|* Enpremi iun en funelon.}}
{{Citaĵo|* Enskribu en vian memoron.}}
{{Citaĵo|* Enspezo postulas elspezon.}}
{{Citaĵo|* Envia moko sukceson ne detruas.}}
{{Citaĵo|* Esperis [[flato]]n, -- ricevis baton.}}
{{Citaĵo|* Espero kaj [[pacienco]] kondukas al potenco.}}
{{Citaĵo|* Espero logas, espero mensogas.}}
{{Citaĵo|* Espero panon ne donas.}}
{{Citaĵo|* [[Espero]] postulas oferon.}}
{{Citaĵo|* Estas ŝafoj, estos lano.}}
{{Citaĵo|* Estas tubero en la afero.}}
{{Citaĵo|* Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.}}
{{Citaĵo|* Esti bone enskribita ĉe iu.}}
{{Citaĵo|* Esti en granda embaraso.}}
{{Citaĵo|* Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.}}
{{Citaĵo|* Esti en sia elemento.}}
{{Citaĵo|* Esti en situacio sen eliro.}}
{{Citaĵo|* Esti inter martelo kaj amboso.}}
{{Citaĵo|* Esti sub la ŝuo (de sia edzino).}}
{{Citaĵo|* Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.}}
{{Citaĵo|* Estintaj amikoj plej kruele malpacas.}}
{{Citaĵo|* Estis la tempo, ni ne komprenis, -- pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.}}
{{Citaĵo|* Estro ne malsatas.}}
{{Citaĵo|* Estu ĉapo laŭ la kapo.}}
{{Citaĵo|* Estu saĝa homo en via propra domo.}}
{{Citaĵo|* Estu sinjoro de via vorto.}}
 
== F ==
{{Citaĵo|* Fabeloj por infanoj.}}
{{Citaĵo|* Facile estas danci, se la feliĉo kantas.}}
{{Citaĵo|* [[Fadeno]] iras, kien kudrilo ĝin tiras.}}
{{Citaĵo|* Fajro provas la oron, mizero la koron.}}
{{Citaĵo|* Fajron estingas akvo, pekon pardono.}}
{{Citaĵo|* Falinton ĉiu atakas.}}
{{Citaĵo|* Falis el mano, prenu satano.}}
{{Citaĵo|* Falis el mano -- prenu satano.}}
{{Citaĵo|* Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.}}
{{Citaĵo|* Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.}}
{{Citaĵo|* Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.}}
{{Citaĵo|* Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.}}
{{Citaĵo|* Fari al iu bonan lavon.}}
{{Citaĵo|* Fari al iu predikon pri moroj.}}
{{Citaĵo|* Fari al iu ursan kareson.}}
{{Citaĵo|* Fari aplaŭdon sur la vangon.}}
{{Citaĵo|* Fari el iu arkon.}}
{{Citaĵo|* Fari el muŝo elefanton.}}
{{Citaĵo|* Farita ne refariĝos.}}
{{Citaĵo|* Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!}}
{{Citaĵo|* Farita -- elstrekita.}}
{{Citaĵo|* Faro farinton rekomendas.}}
{{Citaĵo|* Faru hodiaŭ, kion vi povas, -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos.}}
{{Citaĵo|* Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.}}
{{Citaĵo|* Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo [[fiereco|fierigas]], malfeliĉo saĝigas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo leĝon ne konas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.}}
{{Citaĵo|* Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.}}
{{Citaĵo|* Feliĉon oni ne heredas nek cedas.}}
{{Citaĵo|* Fendita ligno facile ekbrulas.}}
{{Citaĵo|* Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.}}
{{Citaĵo|* Festotaga laboro estas sen valoro.}}
{{Citaĵo|* Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis.}}
{{Citaĵo|* Fianĉiĝo ne estas edziĝo.}}
{{Citaĵo|* Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.}}
{{Citaĵo|* Fidanta al vorto atendas ĝis morto.}}
{{Citaĵo|* Fiera mieno -- kapo malplena.}}
{{Citaĵo|* [[Fiereco]] venas antaŭ la falo.}}
{{Citaĵo|* Filo konfesis, patro forgesis.}}
{{Citaĵo|* Filo konfesis -- patro forgesis.}}
{{Citaĵo|* Finita kaj glatigita.}}
{{Citaĵo|* Fino bona, ĉio bona.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] granda [[Naĝado|naĝas]] profunde.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] ne iras, sed [[hoko]] ĝin tiras.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] pli granda malgrandan englutas.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] scias pri [[naĝo]] ankaŭ sen via saĝo.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] sen vino estas [[veneno]].}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] serĉas dronon, homo serĉas bonon.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] serĉas profundon, homo serĉas abundon.}}
{{Citaĵo|* [[Fiŝo]] volas naĝi.}}
{{Citaĵo|* Flamiĝema kiel ligno rezina.}}
{{Citaĵo|* Fleksu arbon dum ĝia juneco.}}
{{Citaĵo|* Flugema kiel vento.}}
{{Citaĵo|* Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.}}
{{Citaĵo|* Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.}}
{{Citaĵo|* For de l' [[okulo]]j, for de la koro.}}
{{Citaĵo|* For el la manoj -- for el kalkulo.}}
{{Citaĵo|* For konscienco, venos potenco.}}
{{Citaĵo|* For!}}
{{Citaĵo|* Fordoni anseron, por ricevi [[pasero]]n.}}
{{Citaĵo|* Fordormi la okazon.}}
{{Citaĵo|* Foresto de ofendo estas plej bona defendo.}}
{{Citaĵo|* Forfluu infano kune kun la bano.}}
{{Citaĵo|* Forĝu feron dum ĝi estas varmega.}}
{{Citaĵo|* Forigu lin!}}
{{Citaĵo|* Foriris bovido, revenis [[bovo]].}}
{{Citaĵo|* Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.}}
{{Citaĵo|* Formeti en arĥivon.}}
{{Citaĵo|* Formeti ĝis la grekaj kalendoj.}}
{{Citaĵo|* Formeti la aferon en la keston de forgeso.}}
{{Citaĵo|* Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!}}
{{Citaĵo|* Forsavis sian korpon kaj animon.}}
{{Citaĵo|* Forte sidas, kiu Dion fidas.}}
{{Citaĵo|* Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.}}
{{Citaĵo|* Forveturis azenido kaj revenis azeno.}}
{{Citaĵo|* Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.}}
{{Citaĵo|* France saĝa, angle sovaĝa.}}
{{Citaĵo|* Fremda animo estas abismo sen limo.}}
{{Citaĵo|* Fremda doloro ne kondukas al ploro.}}
{{Citaĵo|* Fremda korpo ne doloras.}}
{{Citaĵo|* Fremda malfeliĉo instruas.}}
{{Citaĵo|* Fremda manĝo havas bonan guston.}}
{{Citaĵo|* Fremda medito estas kaŝita.}}
{{Citaĵo|* Fremda mizero ne estas sufero.}}
{{Citaĵo|* Fremda mizero -- ridinda afero.}}
{{Citaĵo|* Fremda spesmilo estas sen utilo.}}
{{Citaĵo|* Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni.}}
{{Citaĵo|* Fremdan [[vundo]]n kaŝas [[vesto]].}}
{{Citaĵo|* Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.}}
{{Citaĵo|* Frosto lin atakis.}}
{{Citaĵo|* Frue leviĝu kaj frue edziĝu.}}
{{Citaĵo|* Frukto malpermesita estas plej bongusta.}}
{{Citaĵo|* Fungon englutis!}}
 
== G ==
{{Citaĵo|* Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.}}
{{Citaĵo|* Gardu kandelon por la nokto.}}
{{Citaĵo|* Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.}}
{{Citaĵo|* Gardu min Dio kontraŭ amikoj, -- kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.}}
{{Citaĵo|* Gardu vin [[du]] baroj: lipoj kaj dentaroj.}}
{{Citaĵo|* Gast' en tempo malĝusta estas [[ŝtono]] sur brusto.}}
{{Citaĵo|* Gasto havas akrajn [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Gasto kiel [[fiŝo]] baldaŭ fariĝas malfreŝa.}}
{{Citaĵo|* Gasto sen avizo estas agrabla [[surprizo]].}}
{{Citaĵo|* Gasto tro petata foriras malsata.}}
{{Citaĵo|* Geamantoj sin pikas.}}
{{Citaĵo|* Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.}}
{{Citaĵo|* Granda [[doto]] kaj oro, sed mankas la koro.}}
{{Citaĵo|* Granda estas la mondo, sed [[rifuĝo]]n ne donas.}}
{{Citaĵo|* Granda frakaso en malgranda [[glaso]].}}
{{Citaĵo|* Granda kranio, sed interne nenio.}}
{{Citaĵo|* Granda nubo, eta pluvo.}}
{{Citaĵo|* Granda nubo, malgranda pluvo.}}
{{Citaĵo|* Granda ofico -- grandaj zorgoj.}}
{{Citaĵo|* Granda parolisto estas duba faristo.}}
{{Citaĵo|* Granda parolisto, malgranda faristo.}}
{{Citaĵo|* Granda parolo, sed malgranda volo.}}
{{Citaĵo|* Granda ŝipo bezonas profundon.}}
{{Citaĵo|* Granda telero, malplena kulero.}}
{{Citaĵo|* Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj.}}
{{Citaĵo|* Griza barbo [[saĝo]]n ne atestas.}}
{{Citaĵo|* Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.}}
{{Citaĵo|* Groŝon ŝtelis -- ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto.}}
{{Citaĵo|* [[Guto]] malgranda, sed [[ŝtono]]n ĝi boras.}}
 
== Ĝ ==
{{Citaĵo|* Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino [[laboro|laboru]].}}
{{Citaĵo|* Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.}}
{{Citaĵo|* Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas akvo al lia muelilo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas al li tre bonvena.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas ankoraŭ [[pasero]] en aero.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas kiel mustardo post la [[manĝo]].}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas [[malpaco]] pri la reĝa palaco.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas mustardo post la manĝo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas nek lakto, nek selakto.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas nek [[viando]] nek [[fiŝo]].}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas nek [[viando]], nek [[fiŝo]].}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas por mi ĥina scienco.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas por mi makulo en la [[okulo]].}}
{{Citaĵo|* Ĝi estas por mi volapukaĵo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi estu por vi al sano!}}
{{Citaĵo|* Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.}}
{{Citaĵo|* Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.}}
{{Citaĵo|* Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.}}
{{Citaĵo|* Ĝi iris al li preter la buŝon.}}
{{Citaĵo|* Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi ne estas tiel facila, kiel [[laboro]] argila.}}
{{Citaĵo|* Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.}}
{{Citaĵo|* Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.}}
{{Citaĵo|* Ĝibulo ĝis [[morto]] restos ĝibulo.}}
{{Citaĵo|* Ĝis la [[edziĝo]] ĝi resaniĝos.}}
{{Citaĵo|* Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.}}
{{Citaĵo|* Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.}}
{{Citaĵo|* Ĝustatempa vorto estas granda forto.}}
 
== H ==
{{Citaĵo|* Hakado de ligno donas lignerojn.}}
{{Citaĵo|* Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.}}
{{Citaĵo|* Hako post hako estas la plej efika atako.}}
{{Citaĵo|* Havi ĉe iu [[kredito]]n kaj [[merito]]n.}}
{{Citaĵo|* Havi iom da vaporo en la kapo.}}
{{Citaĵo|* Havi la ĉefan [[voĉo]]n.}}
{{Citaĵo|* Havi la orelojn sur ĝusta loko.}}
{{Citaĵo|* Havi larĝan [[konscienco]]n.}}
{{Citaĵo|* Havi malprofiton.}}
{{Citaĵo|* Havi orelojn sur ĝusta loko.}}
{{Citaĵo|* Havi varman lokon.}}
{{Citaĵo|* Havi vinagron en la mieno.}}
{{Citaĵo|* Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.}}
{{Citaĵo|* Hazardo estas malbona gardo.}}
{{Citaĵo|* Hejma dometo estas kiel patrineto.}}
{{Citaĵo|* Helpas krako kontraŭ atako.}}
{{Citaĵo|* Ho ve!}}
{{Citaĵo|* Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.}}
{{Citaĵo|* Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.}}
{{Citaĵo|* Hodiaŭ [[forto]], morgaŭ [[morto]].}}
{{Citaĵo|* Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.}}
{{Citaĵo|* Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.}}
{{Citaĵo|* [[Hoko]] elsaltis, afero haltis.}}
{{Citaĵo|* Hom' [[malespero|malesperas]], Dio aperas.}}
{{Citaĵo|* Homo bagatelema.}}
{{Citaĵo|* Homo esperas, morto aperas.}}
{{Citaĵo|* Homo esperas, -- [[morto]] aperas.}}
{{Citaĵo|* Homo fidas, [[feliĉo]] decidas.}}
{{Citaĵo|* Homo [[lernado|lernas]] la tutan vivon.}}
{{Citaĵo|* Homo pafas, Dio trafas.}}
{{Citaĵo|* Homo proponas, Dio disponas.}}
{{Citaĵo|* Homo senpeka neniam ekzistis.}}
{{Citaĵo|* Honoro ne donas, kion stomako bezonas.}}
{{Citaĵo|* Horo matena estas horo bena.}}
{{Citaĵo|* Hunda vivo.}}
{{Citaĵo|* Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.}}
{{Citaĵo|* Hundo bojas, homo vojas.}}
{{Citaĵo|* Hundo bojas, pasanto vojas.}}
{{Citaĵo|* Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.}}
{{Citaĵo|* Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.}}
 
== I ==
{{Citaĵo|* Iafoje oni devas [[okulo]]n fermeti.}}
{{Citaĵo|* Iele, iome, duone malbone.}}
{{Citaĵo|* Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.}}
{{Citaĵo|* Ili vivas per [[unu]] animo en [[du]] korpoj.}}
{{Citaĵo|* Ilo el [[oro]] taŭgas por ĉiu [[laboro]].}}
{{Citaĵo|* Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.}}
{{Citaĵo|* Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron.}}
{{Citaĵo|* Infana inklino restas ĝis la fino.}}
{{Citaĵo|* Infano ne krias, patrino ne scias.}}
{{Citaĵo|* Infano ŝtelas [[ovo]]n, grandaĝulo ŝtelas [[bovo]]n.}}
{{Citaĵo|* Infanoj kaj [[fiŝo]]j [[voĉo]]n ne havas.}}
{{Citaĵo|* Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.}}
{{Citaĵo|* Instruas mizero manĝi panon sen butero.}}
{{Citaĵo|* Insulto ne algluiĝas.}}
{{Citaĵo|* Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.}}
{{Citaĵo|* Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.}}
{{Citaĵo|* Inter generaloj parolu pri bataloj.}}
{{Citaĵo|* Inter kornikoj ne konvenas [[prediko]]j.}}
{{Citaĵo|* Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.}}
{{Citaĵo|* Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.}}
{{Citaĵo|* Inter lupoj kriu lupe.}}
{{Citaĵo|* Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.}}
{{Citaĵo|* Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.}}
{{Citaĵo|* Interkonsento estas pli bona ol mono.}}
{{Citaĵo|* Iom da [[malvero]] ne estas danĝero.}}
{{Citaĵo|* Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.}}
{{Citaĵo|* Iri for en bona hor'.}}
 
== J ==
{{Citaĵo|* Jen havu!}}
{{Citaĵo|* Jen kiaj ni estas!}}
{{Citaĵo|* Jen staras la [[bovo]]j antaŭ la monto!}}
{{Citaĵo|* Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.}}
{{Citaĵo|* Ju [[disputo]] pli forta, des pli multaj la vortoj.}}
{{Citaĵo|* Ju homo pli fiera, des [[puno]] pli severa.}}
{{Citaĵo|* Ju laboro pli publika, des pli granda la [[kritiko]].}}
{{Citaĵo|* Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.}}
{{Citaĵo|* Ju pli da [[babilado]], des pli da [[peko|pekado]].}}
{{Citaĵo|* Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.}}
{{Citaĵo|* Ju pli da donoj, des pli da amikoj.}}
{{Citaĵo|* Ju pli da havo, des pli da pravo.}}
{{Citaĵo|* Ju pli da [[honoro]], des pli da laboro.}}
{{Citaĵo|* Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.}}
{{Citaĵo|* Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte.}}
{{Citaĵo|* Ju pli granda [[bezono]], des pli granda la prezo.}}
{{Citaĵo|* Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.}}
{{Citaĵo|* Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.}}
{{Citaĵo|* Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.}}
{{Citaĵo|* Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.}}
{{Citaĵo|* Ju pli oni posedas, des pli oni [[avideco|avidas]].}}
{{Citaĵo|* Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.}}
{{Citaĵo|* Jugo propravola ne estas malmola.}}
{{Citaĵo|* Juĝanto decidas, kiel li vidas.}}
{{Citaĵo|* Juĝanto devas havi [[du]] orelojn.}}
{{Citaĵo|* Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.}}
{{Citaĵo|* Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.}}
{{Citaĵo|* Juneco ne scias, maljuneco ne povas.}}
{{Citaĵo|* Juneco petolis, maljuneco malsatos.}}
 
== Ĵ ==
{{Citaĵo|* Ĵeti bastonon en la radon.}}
{{Citaĵo|* Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.}}
{{Citaĵo|* Ĵeti polvon en la [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Ĵuri kaj reĵuri.}}
{{Citaĵo|* Ĵuri per la barbo de l' profeto.}}
 
== K ==
{{Citaĵo|* Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.}}
{{Citaĵo|* Kalkuli muŝojn.}}
{{Citaĵo|* [[kalumnio|Kalumniante]] konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.}}
{{Citaĵo|* Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.}}
{{Citaĵo|* Kapo kun herbo, sen [[guto]] da cerbo.}}
{{Citaĵo|* Kapo majesta, sed cerbo modesta.}}
{{Citaĵo|* Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.}}
{{Citaĵo|* Kapo pekas, piedoj suferas.}}
{{Citaĵo|* Kapoj diferencas, kranioj egalas.}}
{{Citaĵo|* [[kaprico|Kaprica]] fianĉino restos eterne fraŭlino.}}
{{Citaĵo|* Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.}}
{{Citaĵo|* Kaptu lin kiel forflugintan venton.}}
{{Citaĵo|* Kapuĉo [[monaĥo]]n ne faras.}}
{{Citaĵo|* Kara estas dono en minuto de bezono.}}
{{Citaĵo|* Kara estas [[ovo]], kiam venas la Pasko.}}
{{Citaĵo|* Karaktero olea.}}
{{Citaĵo|* Karakteron al kanto donas la tono.}}
{{Citaĵo|* Karesi al iu la barbon.}}
{{Citaĵo|* Karesi kontraŭ la haroj.}}
{{Citaĵo|* Kastel' en aero -- malsato sur tero.}}
{{Citaĵo|* Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.}}
{{Citaĵo|* Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.}}
{{Citaĵo|* Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.}}
{{Citaĵo|* Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.}}
{{Citaĵo|* Kia ago, tia [[pago]].}}
{{Citaĵo|* Kia demando, tia respondo.}}
{{Citaĵo|* Kia domaĝo!}}
{{Citaĵo|* Kia drapo, tia [[vesto]].}}
{{Citaĵo|* Kia estas la homo, tia estas lia nomo.}}
{{Citaĵo|* Kia estas via laboro, tia estas via valoro.}}
{{Citaĵo|* Kia fripono, tia bastono.}}
{{Citaĵo|* Kia greno, tia pano.}}
{{Citaĵo|* Kia la birdo, tia la kaĝo.}}
{{Citaĵo|* Kia la homo, tia lia nomo.}}
{{Citaĵo|* Kia la kapo, tia la ĉapo.}}
{{Citaĵo|* Kia la poto, tia la kovrilo.}}
{{Citaĵo|* Kia la semo, tia la rikolto.}}
{{Citaĵo|* Kia naskiĝis, tia grandiĝis.}}
{{Citaĵo|* Kia naskinto, tiaj naskitoj.}}
{{Citaĵo|* Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.}}
{{Citaĵo|* Kia pago, tia ago.}}
{{Citaĵo|* Kia paroĥestro, tia paroĥo.}}
{{Citaĵo|* Kia patrino, tia filino.}}
{{Citaĵo|* Kia regalato, tia regalado.}}
{{Citaĵo|* Kia [[reganto]], tia servanto.}}
{{Citaĵo|* Kia sono, tia resono.}}
{{Citaĵo|* Kia sufloro, tia [[aktoro]].}}
{{Citaĵo|* Kia vivo, tia morto.}}
{{Citaĵo|* Kiaj [[kolego]]j, tiaj kutimoj.}}
{{Citaĵo|* Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.}}
{{Citaĵo|* Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.}}
{{Citaĵo|* Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.}}
{{Citaĵo|* Kiam havo malaperis, saĝo aperis.}}
{{Citaĵo|* Kiam [[kato]] jam formanĝis, forpelado ne helpos.}}
{{Citaĵo|* Kiam [[kato]] promenas, la musoj festenas.}}
{{Citaĵo|* Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.}}
{{Citaĵo|* Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.}}
{{Citaĵo|* Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.}}
{{Citaĵo|* Kiam pasis la aĝo, aperas la [[saĝo]].}}
{{Citaĵo|* Kiam sako mizeras, amo malaperas.}}
{{Citaĵo|* Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.}}
{{Citaĵo|* Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.}}
{{Citaĵo|* Kie dento doloras, tien iras la lango.}}
{{Citaĵo|* Kie [[diablo]] ne povas, tien virinon li ŝovas.}}
{{Citaĵo|* Kie estas harmonio, estas beno de Dio.}}
{{Citaĵo|* Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.}}
{{Citaĵo|* Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.}}
{{Citaĵo|* Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.}}
{{Citaĵo|* Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.}}
{{Citaĵo|* Kie jukas, tie ni gratas.}}
{{Citaĵo|* Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.}}
{{Citaĵo|* Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.}}
{{Citaĵo|* Kie maldike, tie rompiĝas.}}
{{Citaĵo|* Kie mi disponas, tie mi ordonas.}}
{{Citaĵo|* Kie minaco, tie malpaco.}}
{{Citaĵo|* Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.}}
{{Citaĵo|* Kie pano estas, tie musoj ne mankas.}}
{{Citaĵo|* Kie regas konkordo, regas [[ordo]].}}
{{Citaĵo|* Kie regas la forto, tie rajto silentas.}}
{{Citaĵo|* Kie regas virino, malbona estas la fino.}}
{{Citaĵo|* Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.}}
{{Citaĵo|* Kie timo, tie honto.}}
{{Citaĵo|* Kiel akirite, tiel perdite.}}
{{Citaĵo|* Kiel li meritis, tiel li profitis.}}
{{Citaĵo|* Kiel oni sternas, tiel oni dormas.}}
{{Citaĵo|* Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.}}
{{Citaĵo|* Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.}}
{{Citaĵo|* Kiel oni, tiel ĉe ni.}}
{{Citaĵo|* Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.}}
{{Citaĵo|* Kien kudrilo iras, tien [[fadeno]]n ĝi tiras.}}
{{Citaĵo|* Kien vi vin turnos, ĉie malbone.}}
{{Citaĵo|* Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.}}
{{Citaĵo|* Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Kio al mi sonis, tion mi resonas.}}
{{Citaĵo|* Kio al [[unu]] donas forton, al alia donas morton.}}
{{Citaĵo|* Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.}}
{{Citaĵo|* Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.}}
{{Citaĵo|* Kio doloras, pri tio ni ploras.}}
{{Citaĵo|* Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.}}
{{Citaĵo|* Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.}}
{{Citaĵo|* Kio en la kapo, tio sur la lango.}}
{{Citaĵo|* Kio estas bona por vi, estas bona por mi.}}
{{Citaĵo|* Kio estas farita, estas sankciita.}}
{{Citaĵo|* Kio estas lernita, ne estas perdita.}}
{{Citaĵo|* Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.}}
{{Citaĵo|* Kio fariĝis, jam ne refariĝos.}}
{{Citaĵo|* Kio iras el koro, venas al koro.}}
{{Citaĵo|* Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.}}
{{Citaĵo|* Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.}}
{{Citaĵo|* Kio kostas malmulte, kostas plej kare.}}
{{Citaĵo|* Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.}}
{{Citaĵo|* Kio mia, tio bona.}}
{{Citaĵo|* Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.}}
{{Citaĵo|* Kio multe kostas, multe valoras.}}
{{Citaĵo|* Kio pasis, ne revenos.}}
{{Citaĵo|* Kio pasis, nin forlasis.}}
{{Citaĵo|* Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.}}
{{Citaĵo|* Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.}}
{{Citaĵo|* Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.}}
{{Citaĵo|* Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.}}
{{Citaĵo|* Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.}}
{{Citaĵo|* Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.}}
{{Citaĵo|* Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.}}
{{Citaĵo|* Kiom da homoj, tiom da gustoj.}}
{{Citaĵo|* Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.}}
{{Citaĵo|* Kiom da kapoj, tiom da opinioj.}}
{{Citaĵo|* Kiom da koroj, tiom da voloj.}}
{{Citaĵo|* Kiom la koro deziras.}}
{{Citaĵo|* Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.}}
{{Citaĵo|* Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.}}
{{Citaĵo|* Kion fari!}}
{{Citaĵo|* Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.}}
{{Citaĵo|* Kion koro portas, [[vizaĝo]] raportas.}}
{{Citaĵo|* Kion koro sentas, lango prezentas.}}
{{Citaĵo|* Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.}}
{{Citaĵo|* Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.}}
{{Citaĵo|* Kion mi ne scias, tion mi ne envias.}}
{{Citaĵo|* Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.}}
{{Citaĵo|* Kion mi povas, tion mi elŝovas.}}
{{Citaĵo|* Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras.}}
{{Citaĵo|* Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.}}
{{Citaĵo|* Kion oni volas, tion oni povas.}}
{{Citaĵo|* Kion [[Parizo]] aplaŭdas, [[Berlino]] mallaŭdas.}}
{{Citaĵo|* Kion rajtas [[leono]], ne rajtas [[azeno]].}}
{{Citaĵo|* Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.}}
{{Citaĵo|* Kion [[sobreco]] deziras, [[ebrieco]] ĝin diras.}}
{{Citaĵo|* Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.}}
{{Citaĵo|* Kion vi pripenas, tio al vi venas.}}
{{Citaĵo|* Kion vi semas, tion vi rikoltos.}}
{{Citaĵo|* Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.}}
{{Citaĵo|* Kiso malsincera estas danĝera.}}
{{Citaĵo|* Kiso publika estas kiso malamika.}}
{{Citaĵo|* Kiu agas afable, vivas agrable.}}
{{Citaĵo|* Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.}}
{{Citaĵo|* Kiu akvon evitas, droni ne timas.}}
{{Citaĵo|* Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.}}
{{Citaĵo|* Kiu amas honoron, amu laboron.}}
{{Citaĵo|* Kiu amas la [[lito]]n, ne akiros [[profito]]n.}}
{{Citaĵo|* Kiu amas [[Okulo|okulaĉi]], ne havas kion maĉi.}}
{{Citaĵo|* Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.}}
{{Citaĵo|* Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.}}
{{Citaĵo|* Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.}}
{{Citaĵo|* Kiu batas edzinon, tiu [[Vundo|vundas]] sin mem.}}
{{Citaĵo|* Kiu bati deziras, trovas bastonon.}}
{{Citaĵo|* Kiu bojas, ne mordas.}}
{{Citaĵo|* Kiu bone agas, timi ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.}}
{{Citaĵo|* Kiu bone ŝmiras, bone veturas.}}
{{Citaĵo|* Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.}}
{{Citaĵo|* Kiu ĉasas [[du]] leporojn, kaptas neniun.}}
{{Citaĵo|* Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.}}
{{Citaĵo|* Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.}}
{{Citaĵo|* Kiu demandas, tiu ne eraras.}}
{{Citaĵo|* Kiu devas, tiu elekti ne povas.}}
{{Citaĵo|* Kiu devas, tiu povas.}}
{{Citaĵo|* Kiu diras la veron, havas suferon.}}
{{Citaĵo|* Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.}}
{{Citaĵo|* Kiu [[donaco]]n prenas, tiu sin katenas.}}
{{Citaĵo|* Kiu donas rapide, donas duoble.}}
{{Citaĵo|* Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.}}
{{Citaĵo|* Kiu dormas longe, vivas mallonge.}}
{{Citaĵo|* Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.}}
{{Citaĵo|* Kiu entreprenis, tiu sin tenu.}}
{{Citaĵo|* Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.}}
{{Citaĵo|* Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.}}
{{Citaĵo|* Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.}}
{{Citaĵo|* Kiu frapas, al tiu oni malfermas.}}
{{Citaĵo|* Kiu fremdan avidas, propran forperdas.}}
{{Citaĵo|* Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiu garantias, trankvilon ne scias.}}
{{Citaĵo|* Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.}}
{{Citaĵo|* Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.}}
{{Citaĵo|* Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas abelojn, havas mielon.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas forton, havas rajton.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas la forton, havas la rajton.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas nenion, estas nenio.}}
{{Citaĵo|* Kiu havas oron, havas honoron.}}
{{Citaĵo|* Kiu hontas nenion, ne timas Dion.}}
{{Citaĵo|* Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.}}
{{Citaĵo|* Kiu iras sperte, iras certe.}}
{{Citaĵo|* Kiu iras trankvile, iras facile.}}
{{Citaĵo|* Kiu jam havas, tiu pravas.}}
{{Citaĵo|* Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.}}
{{Citaĵo|* Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.}}
{{Citaĵo|* Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.}}
{{Citaĵo|* Kiu koleras, tiu ne prosperas.}}
{{Citaĵo|* Kiu koleras, tiu perdas.}}
{{Citaĵo|* Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.}}
{{Citaĵo|* Kiu komencas tro frue, finas malfrue.}}
{{Citaĵo|* Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.}}
{{Citaĵo|* Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.}}
{{Citaĵo|* Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.}}
{{Citaĵo|* Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.}}
{{Citaĵo|* Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas.}}
{{Citaĵo|* Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.}}
{{Citaĵo|* Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.}}
{{Citaĵo|* Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.}}
{{Citaĵo|* Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.}}
{{Citaĵo|* Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.}}
{{Citaĵo|* Kiu lupo naskiĝis, [[vulpo]] ne fariĝos.}}
{{Citaĵo|* Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.}}
{{Citaĵo|* Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.}}
{{Citaĵo|* Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.}}
{{Citaĵo|* Kiu mem sin adoras, nenion valoras.}}
{{Citaĵo|* Kiu mem sin gloras, malbone odoras.}}
{{Citaĵo|* Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.}}
{{Citaĵo|* Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.}}
{{Citaĵo|* Kiu mensogis per [[unu]] vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.}}
{{Citaĵo|* Kiu metion disponas, mizeron ne konas.}}
{{Citaĵo|* Kiu minacas, tiu avertas.}}
{{Citaĵo|* Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.}}
{{Citaĵo|* Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe babilas, al si mem malutilas.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe babilas, pensas malmulte.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe [[minaco|minacas]], ne estas danĝera.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe parolas, malamikon konsolas.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe parolas, ne multe faras.}}
{{Citaĵo|* Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.}}
{{Citaĵo|* Kiu multon deziras, nenion akiras.}}
{{Citaĵo|* Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".}}
{{Citaĵo|* Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne krimas, tiu ne timas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne pekis, kiu ne eraris?}}
{{Citaĵo|* Kiu ne petas, tiu ne ricevas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ne riskas, tiu ne havas.}}
{{Citaĵo|* Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.}}
{{Citaĵo|* Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.}}
{{Citaĵo|* Kiu neniun savis, malamikon ne havas.}}
{{Citaĵo|* Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.}}
{{Citaĵo|* Kiu panon donas, malsaton ne konas.}}
{{Citaĵo|* Kiu pekis, tiu pagas.}}
{{Citaĵo|* Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.}}
{{Citaĵo|* Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.}}
{{Citaĵo|* Kiu pli frue venas, pli frue muelas.}}
{{Citaĵo|* Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.}}
{{Citaĵo|* Kiu povas antaŭvidi!}}
{{Citaĵo|* Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.}}
{{Citaĵo|* Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.}}
{{Citaĵo|* Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.}}
{{Citaĵo|* Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.}}
{{Citaĵo|* Kiu regalas per [[ŝtono]]j, tiun oni dankas per bastonoj.}}
{{Citaĵo|* Kiu resonis, tiu sin donis.}}
{{Citaĵo|* Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.}}
{{Citaĵo|* Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.}}
{{Citaĵo|* Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.}}
{{Citaĵo|* Kiu rompis la [[glaso]]n, ordigu la kason.}}
{{Citaĵo|* Kiu rompis, tiu pagu.}}
{{Citaĵo|* Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.}}
{{Citaĵo|* Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.}}
{{Citaĵo|* Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas.}}
{{Citaĵo|* Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.}}
{{Citaĵo|* Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.}}
{{Citaĵo|* Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.}}
{{Citaĵo|* Kiu sin enjungis, devas tiri.}}
{{Citaĵo|* Kiu sin gardas, tiu sin savas.}}
{{Citaĵo|* Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.}}
{{Citaĵo|* Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.}}
{{Citaĵo|* Kiu ŝvitas, tiu profitas.}}
{{Citaĵo|* Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.}}
{{Citaĵo|* Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro alte svingas, nenion atingas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ [[okulo]]jn difektas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro multe deziras, nenion akiras.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro pelas, nur malakcelas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.}}
{{Citaĵo|* Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.}}
{{Citaĵo|* Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.}}
{{Citaĵo|* Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.}}
{{Citaĵo|* Kiu venis unue, muelas pli frue.}}
{{Citaĵo|* Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.}}
{{Citaĵo|* Kiu vivas trankvile, vivas facile.}}
{{Citaĵo|* Kiu vivos, tiu vidos.}}
{{Citaĵo|* Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.}}
{{Citaĵo|* Kiu volas mensogi, devas bone memori.}}
{{Citaĵo|* Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.}}
{{Citaĵo|* Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas [[ovo]]porta.}}
{{Citaĵo|* Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.}}
{{Citaĵo|* Kiun la [[sorto]] karesas, al tiu ĉio sukcesas.}}
{{Citaĵo|* Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.}}
{{Citaĵo|* Kiun malĝojo ne [[turmento|turmentis]], tiu ĝojon ne sentas.}}
{{Citaĵo|* Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.}}
{{Citaĵo|* Kiun [[vesto]] ornamas, tiun homoj ekamas.}}
{{Citaĵo|* Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.}}
{{Citaĵo|* Klopodi sen limo per korpo kaj animo.}}
{{Citaĵo|* Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.}}
{{Citaĵo|* Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.}}
{{Citaĵo|* Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.}}
{{Citaĵo|* Koko krias fiere, sed ne danĝere.}}
{{Citaĵo|* Kolera kiel cento da diabloj.}}
{{Citaĵo|* Kolera kiel rabia hundo.}}
{{Citaĵo|* [[Kolero]] montras malsaĝulon.}}
{{Citaĵo|* Kolero pravecon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Komenca inklino daŭras ĝis la fino.}}
{{Citaĵo|* Komenci de Adamo.}}
{{Citaĵo|* Komenci per Dio kaj fini per diablo.}}
{{Citaĵo|* Komenci per flato kaj fini per bato.}}
{{Citaĵo|* Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.}}
{{Citaĵo|* Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.}}
{{Citaĵo|* Komenco Aprila -- trompo facila.}}
{{Citaĵo|* [[Komenco]] bona -- laboro duona.}}
{{Citaĵo|* [[Komercisto]] estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.}}
{{Citaĵo|* [[Komparo]] ne estas pruvo.}}
{{Citaĵo|* Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.}}
{{Citaĵo|* Konateco ne estas hereda.}}
{{Citaĵo|* Konduki la dancojn.}}
{{Citaĵo|* [[Konfido]] naskas konfidon.}}
{{Citaĵo|* Konfidu, sed vidu.}}
{{Citaĵo|* Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.}}
{{Citaĵo|* Koniĝas majstro laŭ sia verko.}}
{{Citaĵo|* Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.}}
{{Citaĵo|* [[Konscienco]] senmakula estas kuseno plej mola.}}
{{Citaĵo|* Konscienco trankvila estas bona dormilo.}}
{{Citaĵo|* [[Konsento]] konstruas, malpaco detruas.}}
{{Citaĵo|* Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.}}
{{Citaĵo|* Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.}}
{{Citaĵo|* Konsilu kiu povas.}}
{{Citaĵo|* Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.}}
{{Citaĵo|* Konstrui kastelojn en aero.}}
{{Citaĵo|* Konstrui kastelon sur [[glacio]].}}
{{Citaĵo|* Konsumi sian antaŭan grason.}}
{{Citaĵo|* Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.}}
{{Citaĵo|* [[Kontenteco]] estas pli bona ol riĉeco.}}
{{Citaĵo|* Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.}}
{{Citaĵo|* Kontentigi la [[kato]]n kaj kune la raton.}}
{{Citaĵo|* Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ ĉiu [[tedo]] ekzistas rimedo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ [[doloro]] helpas bona humoro.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ faro farita ne helpas [[medito]].}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ [[kalumnio]] helpas nenio.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ neesto ne helpas protesto.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ [[vesto]] malbona konspiras ĉiu [[ŝtono]].}}
{{Citaĵo|* Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.}}
{{Citaĵo|* Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.}}
{{Citaĵo|* Konu nin, ŝatu nin!}}
{{Citaĵo|* Korniko vundita propran [[vosto]]n timas.}}
{{Citaĵo|* Koro pleniĝas -- lango moviĝas.}}
{{Citaĵo|* Koro tro plena -- buŝo parolas.}}
{{Citaĵo|* Korvo al korvo [[okulo]]n ne pikas.}}
{{Citaĵo|* Kovri la buŝon de sia konscienco.}}
{{Citaĵo|* Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.}}
{{Citaĵo|* Krevis la vazo antaŭ la nazo.}}
{{Citaĵo|* Krii el la tuta gorĝo.}}
{{Citaĵo|* [[Kritiko|Kritiki]] estas facile, fari malfacile.}}
{{Citaĵo|* Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.}}
{{Citaĵo|* Kudri per fluganta kudrilo.}}
{{Citaĵo|* Kuiriston vaporo satigas.}}
{{Citaĵo|* Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.}}
{{Citaĵo|* Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.}}
{{Citaĵo|* Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.}}
{{Citaĵo|* Kun kiu vi festas, tia vi estas.}}
{{Citaĵo|* Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.}}
{{Citaĵo|* Kun konfido neniam rapidu.}}
{{Citaĵo|* Kun la peko en mano.}}
{{Citaĵo|* Kun sia tuta domo kaj havo.}}
{{Citaĵo|* Kun sia tuta [[posedo]] kaj [[heredo]].}}
{{Citaĵo|* Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.}}
{{Citaĵo|* Kun vero severa komercaĵo forvelkos.}}
{{Citaĵo|* Kune kaptite, kune [[puno|punite]].}}
{{Citaĵo|* Kuradi kiel venenita muso.}}
{{Citaĵo|* Kuraĝa homo en sia domo.}}
{{Citaĵo|* Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.}}
{{Citaĵo|* Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.}}
{{Citaĵo|* Kuraĝo ĉion atingas.}}
{{Citaĵo|* Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.}}
{{Citaĵo|* Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.}}
{{Citaĵo|* Kurbiĝu [[hoko]] laŭ postuloj de l' loko.}}
{{Citaĵo|* Kuri de sia propra korpo.}}
{{Citaĵo|* [[Kutimo]] estas dua naturo.}}
{{Citaĵo|* Kvalito bona ne bezonas admonon.}}
{{Citaĵo|* Kvina rado ĉe veturado.}}
{{Citaĵo|* Kvitiĝas servo per reservo.}}
 
== L ==
{{Citaĵo|* La "por" kaj la "kontraŭ".}}
{{Citaĵo|* La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.}}
{{Citaĵo|* La afero estas plenumita.}}
{{Citaĵo|* La afero havas tempon.}}
{{Citaĵo|* La afero malsukcesis.}}
{{Citaĵo|* La afero ne brulas.}}
{{Citaĵo|* La afero ne iras glate.}}
{{Citaĵo|* La afero ne staras sur pinto de ponto.}}
{{Citaĵo|* La afero ne urĝas.}}
{{Citaĵo|* La [[dormo|dorm']] estas bona, se mankas la [[mono]].}}
{{Citaĵo|* La enigmo simple solviĝas.}}
{{Citaĵo|* La felo tanadon ne valoras.}}
{{Citaĵo|* La fino kronas la verkon.}}
{{Citaĵo|* La forestanto ĉiam estas malprava.}}
{{Citaĵo|* La haroj disstariĝas.}}
{{Citaĵo|* La haroj streĉiĝas.}}
{{Citaĵo|* La ĵeto estas farita.}}
{{Citaĵo|* La [[konscienco]] lin ne turmentas.}}
{{Citaĵo|* La lango de virino estas ŝia glavo.}}
{{Citaĵo|* La lastan el amaso atakas la hundo.}}
{{Citaĵo|* La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.}}
{{Citaĵo|* La loto estas tirita.}}
{{Citaĵo|* La ludo kandelon ne valoras.}}
{{Citaĵo|* La [[lumo]] por [[vero]] ofte estas [[danĝero]].}}
{{Citaĵo|* La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.}}
{{Citaĵo|* La manĝota [[fiŝo]] estas ankoraŭ en la [[rivero]].}}
{{Citaĵo|* La mano lin jukas.}}
{{Citaĵo|* La [[morto]] ne distingas, ĉiujn egale atingas.}}
{{Citaĵo|* La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.}}
{{Citaĵo|* La muro havas orelojn.}}
{{Citaĵo|* La parto plej vasta venos la lasta.}}
{{Citaĵo|* La plej danĝera homo -- malbona in' en domo.}}
{{Citaĵo|* La sama afero, sed kun la kapo al tero.}}
{{Citaĵo|* La sigelo ankoraŭ ne estas metita.}}
{{Citaĵo|* La tempo ĉiam malkaŝas la [[vero]]n.}}
{{Citaĵo|* La tempo venos, ni ĉion komprenos.}}
{{Citaĵo|* La tuta ludo ne valoras kandelon.}}
{{Citaĵo|* La unua trovita.}}
{{Citaĵo|* La vivo staras sur la karto.}}
{{Citaĵo|* Laboro donas bonstaton, mallaboro [[malsato]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Laboro]] finita, -- [[ripozo]] merita.}}
{{Citaĵo|* Laboro fortigas, ripozo putrigas.}}
{{Citaĵo|* Laboro homon nutras, sen laboro li putras.}}
{{Citaĵo|* Laboro kaj [[pacienco]] kondukas al [[potenco]].}}
{{Citaĵo|* Laboro kondukas al [[honoro]] kaj [[oro]].}}
{{Citaĵo|* Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.}}
{{Citaĵo|* Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos.}}
{{Citaĵo|* Lang' estas mola kaj laŭvole petola.}}
{{Citaĵo|* Langa [[vundo]] plej profunda.}}
{{Citaĵo|* Lango miela, sed koro kruela.}}
{{Citaĵo|* Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.}}
{{Citaĵo|* Larmo virina baldaŭ sekiĝas.}}
{{Citaĵo|* Larmoj [[praveco]]n ne pruvas.}}
{{Citaĵo|* Larmoj [[ŝuldo]]n ne pagas.}}
{{Citaĵo|* Lasi fali la manojn.}}
{{Citaĵo|* Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.}}
{{Citaĵo|* Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.}}
{{Citaĵo|* Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.}}
{{Citaĵo|* Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.}}
{{Citaĵo|* Laŭdu la maron, sed restu sur tero.}}
{{Citaĵo|* Laŭdu tagon nur vespere.}}
{{Citaĵo|* Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.}}
{{Citaĵo|* Lecionoj al profesoro estas vana laboro.}}
{{Citaĵo|* Leĝe kaj rajte.}}
{{Citaĵo|* Leĝo estas bona, se [[advokato]] ĝin helpas.}}
{{Citaĵo|* Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.}}
{{Citaĵo|* [[Leĝo]] malaperas, [[moro]] daŭras.}}
{{Citaĵo|* Leĝo [[mallertulo]]n ligas, [[lertulo]]n fortigas.}}
{{Citaĵo|* Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.}}
{{Citaĵo|* Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.}}
{{Citaĵo|* Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.}}
{{Citaĵo|* Lernado sen fruktoj ne restas.}}
{{Citaĵo|* Lerneja sekreto ne iru al gazeto.}}
{{Citaĵo|* Lernu juna, por esti saĝa maljuna.}}
{{Citaĵo|* Lernu juna -- vi scios maljuna.}}
{{Citaĵo|* Lerteco sorĉon ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Leviĝu kun la suno, [[edziĝo|edziĝu]] dum juna.}}
{{Citaĵo|* Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.}}
{{Citaĵo|* Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.}}
{{Citaĵo|* Li bruligis al si la lipharojn.}}
{{Citaĵo|* Li dentojn prunti ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Li diris adiaŭ al la mondo surtera.}}
{{Citaĵo|* Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.}}
{{Citaĵo|* Li eĉ el sablo vipojn tordas.}}
{{Citaĵo|* Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.}}
{{Citaĵo|* Li esploris iom la fundon de la [[glaso]].}}
{{Citaĵo|* Li estas bravulo en sia angulo.}}
{{Citaĵo|* Li estas en acida humoro.}}
{{Citaĵo|* Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.}}
{{Citaĵo|* Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.}}
{{Citaĵo|* Li estas frotita kaj polurita.}}
{{Citaĵo|* Li estas homo sperta kaj lerta.}}
{{Citaĵo|* Li estas kompetenta, kiel besto pri [[arĝento]].}}
{{Citaĵo|* Li estas la portreto de sia patro.}}
{{Citaĵo|* Li estas portreto de sia patro.}}
{{Citaĵo|* Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.}}
{{Citaĵo|* Li estas sia propra mastrino.}}
{{Citaĵo|* Li estas vera hidrargo.}}
{{Citaĵo|* Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.}}
{{Citaĵo|* Li faris sian lastan translokiĝon.}}
{{Citaĵo|* Li foriris kun longa nazo.}}
{{Citaĵo|* Li forpelis siajn piedojn.}}
{{Citaĵo|* Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.}}
{{Citaĵo|* Li havas ankoraŭ printempon en kapo.}}
{{Citaĵo|* Li havas [[cerbo]]n ne tro potencan.}}
{{Citaĵo|* Li havas ĉiun horon alian [[moro]]n.}}
{{Citaĵo|* Li havas dentojn ne por parado.}}
{{Citaĵo|* Li havas en la [[cerbo]] tro multe da herbo.}}
{{Citaĵo|* Li havas la kapon fortike sur la kolo.}}
{{Citaĵo|* Li havas la kapon sur ĝusta loko.}}
{{Citaĵo|* Li havas la kapon sur la ĝusta loko.}}
{{Citaĵo|* Li havas muŝon en la kapo.}}
{{Citaĵo|* Li havas nek ĉelon, nek kelon.}}
{{Citaĵo|* Li havas pli da [[mono]] ol da [[bezono]].}}
{{Citaĵo|* Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.}}
{{Citaĵo|* Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.}}
{{Citaĵo|* Li havas siajn kapricojn.}}
{{Citaĵo|* Li havas truon en la manplato.}}
{{Citaĵo|* Li havis [[viando]]n, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston.}}
{{Citaĵo|* Li jam estas trans montoj kaj maro.}}
{{Citaĵo|* Li jam faras la lastan spiron.}}
{{Citaĵo|* Li ĵus elrampis el la [[Ovo|ova]] ŝelo.}}
{{Citaĵo|* Li komprenas [[prediko]]n, kiel [[bovo]] [[muziko]]n.}}
{{Citaĵo|* Li [[kuraĝo]]n kolekti ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.}}
{{Citaĵo|* Li mem estas patrono por sia persono.}}
{{Citaĵo|* Li mensogas maŝine.}}
{{Citaĵo|* Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.}}
{{Citaĵo|* Li minacas per fingro en la poŝo.}}
{{Citaĵo|* Li ne elpensis la filozofian [[ŝtono]]n.}}
{{Citaĵo|* Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.}}
{{Citaĵo|* Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.}}
{{Citaĵo|* Li ne estas el la grandaj saĝuloj.}}
{{Citaĵo|* Li ne estas el la regimento de timuloj.}}
{{Citaĵo|* Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.}}
{{Citaĵo|* Li ne havas kapon de ministro.}}
{{Citaĵo|* Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.}}
{{Citaĵo|* Li neniam venkis la alfabeton.}}
{{Citaĵo|* Li pafis sin for.}}
{{Citaĵo|* Li parolas sen senco kaj sen interligo.}}
{{Citaĵo|* Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.}}
{{Citaĵo|* Li prenos kaj benos.}}
{{Citaĵo|* Li pulvon ne elpensis.}}
{{Citaĵo|* Li ripozu trankvile!}}
{{Citaĵo|* Li saltas gracie, kiel urso ebria.}}
{{Citaĵo|* Li salutas profunde kaj mordas hunde.}}
{{Citaĵo|* Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.}}
{{Citaĵo|* Li serĉas la venton sur la kampo.}}
{{Citaĵo|* Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.}}
{{Citaĵo|* Li ŝtelas de [[najbaro]], por doni al altaro.}}
{{Citaĵo|* Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.}}
{{Citaĵo|* Li taŭgas nek por [[studo]], nek por [[ludo]].}}
{{Citaĵo|* Li tenas la nazon supren.}}
{{Citaĵo|* Li trafis el sub pluvo en [[rivero]]n.}}
{{Citaĵo|* Li tremas kiel aŭtuna folio.}}
{{Citaĵo|* Li tremas, kiel aŭtuna folio.}}
{{Citaĵo|* Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.}}
{{Citaĵo|* Li vivas en ĝuo kaj bruo.}}
{{Citaĵo|* Li vivas sur la tero kiel en [[infero]].}}
{{Citaĵo|* Li vorton en la poŝo ne serĉas.}}
{{Citaĵo|* Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.}}
{{Citaĵo|* Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.}}
{{Citaĵo|* Lia [[cerbo]] iris promeni.}}
{{Citaĵo|* Liaj dentoj povas festi sabaton.}}
{{Citaĵo|* Liaj dentoj povas forgesi sian metion.}}
{{Citaĵo|* Liaj flugiloj paraliziĝis.}}
{{Citaĵo|* [[Liberulo]] iras, kien li deziras.}}
{{Citaĵo|* Ligno fendita facile flamiĝas.}}
{{Citaĵo|* Lin tuŝas nek [[admono]], nek [[ordono]].}}
{{Citaĵo|* Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.}}
{{Citaĵo|* Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.}}
{{Citaĵo|* Loĝi en la fino de la mondo.}}
{{Citaĵo|* Longa dormado ŝuldojn kreskigas.}}
{{Citaĵo|* Longa konsidero savas de sufero.}}
{{Citaĵo|* Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.}}
{{Citaĵo|* Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.}}
{{Citaĵo|* Ludi kun iu ludon de pugnoj.}}
{{Citaĵo|* Ludi ventobatadon.}}
{{Citaĵo|* Ludo aparte, kaj afero aparte.}}
{{Citaĵo|* [[lukso|Luksa]] la [[vesto]], sed malplena la poŝo.}}
{{Citaĵo|* [[Lumo]] fariĝos, kulpulo troviĝos.}}
{{Citaĵo|* Lupo [[dormo|dormanta]] ŝafon ne kaptas.}}
{{Citaĵo|* Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.}}
{{Citaĵo|* Lupo lupon ne manĝas.}}
{{Citaĵo|* Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.}}
{{Citaĵo|* Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.}}
 
== M ==
{{Citaĵo|* Maĉi kaj remaĉi.}}
{{Citaĵo|* Magia rondo.}}
{{Citaĵo|* Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.}}
{{Citaĵo|* Malantaŭ barilo [[kuraĝo]] estas facila.}}
{{Citaĵo|* Malantaŭe [[mizero]], antaŭe malespero.}}
{{Citaĵo|* Malaperis kiel [[ŝtono]] en maron.}}
{{Citaĵo|* Malaperis kiel vaporo.}}
{{Citaĵo|* Malaperis, kiel vaporo.}}
{{Citaĵo|* Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.}}
{{Citaĵo|* Malbona herbo froston ne timas.}}
{{Citaĵo|* Malbona [[virino]] [[diablo]]n superas.}}
{{Citaĵo|* Malbone kaŝita [[ŝtelisto]]n incitas.}}
{{Citaĵo|* Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.}}
{{Citaĵo|* Malbonulon diablo ne prenas.}}
{{Citaĵo|* Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.}}
{{Citaĵo|* [[Malfeliĉo]] inviton ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo kaj [[peko]] leviĝas sen veko.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo malofte venas sole.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo venas sen alvoko.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.}}
{{Citaĵo|* Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.}}
{{Citaĵo|* Malfermita kelo tentas al ŝtelo.}}
{{Citaĵo|* Malgranda [[aspekto|aspekte]], sed granda [[intelekto|intelekte]].}}
{{Citaĵo|* Malgranda birdeto, sed akra ungeto.}}
{{Citaĵo|* Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.}}
{{Citaĵo|* Malgranda [[pezo]], sed granda [[prezo]].}}
{{Citaĵo|* Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron.}}
{{Citaĵo|* [[Malhumileco]] estas kara [[plezuro]].}}
{{Citaĵo|* Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.}}
{{Citaĵo|* Malkovri antaŭ iu sian koron.}}
{{Citaĵo|* Malnova afero en nova livero.}}
{{Citaĵo|* Malpaco pro limo fariĝas kutimo, [[malpaco]] pro kredo fariĝas [[heredo]].}}
{{Citaĵo|* Malpaculo.}}
{{Citaĵo|* Malpaculon ĉiu batas.}}
{{Citaĵo|* Malplaĉas nenio, se taksas [[pasio]].}}
{{Citaĵo|* Malplena sako puŝas al [[peko]].}}
{{Citaĵo|* Malplena sako tentas al peko.}}
{{Citaĵo|* Malpli da havo, malpli da [[zorgo]]j.}}
{{Citaĵo|* Malpli da [[posedo]], malpli da [[tedo]].}}
{{Citaĵo|* Malpli esperu, pli konsideru.}}
{{Citaĵo|* Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.}}
{{Citaĵo|* Malpurulo.}}
{{Citaĵo|* Malriĉa kiel muso preĝeja.}}
{{Citaĵo|* Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.}}
{{Citaĵo|* Malriĉeco ne estas [[malvirto]].}}
{{Citaĵo|* Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.}}
{{Citaĵo|* Malriĉulo parencojn ne havas.}}
{{Citaĵo|* Malriĉulo [[rabisto]]n ne timas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝa kiel ŝtipo.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝo estas [[najbaro]] de [[mizero]].}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.}}
{{Citaĵo|* [[Malsaĝulo]] diris vorteron, [[saĝulo]] komprenas la tutan aferon.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo kaj [[infano]] parolas la [[vero]]n.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo kiel tamburo, -- kiu pasas, lin batas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo malpacigis kaj [[dek]] saĝuloj repacigi ne povas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo ofte estas [[profeto]].}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo [[ŝtono]]n ĵetis, [[dek]] saĝuloj ĝin ne atingos.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulo venas, [[komercisto]] festenas.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulon favoras [[feliĉo]].}}
{{Citaĵo|* Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.}}
{{Citaĵo|* Malsanan demandu, al sana donu.}}
{{Citaĵo|* Malsano venas rapide, foriras rigide.}}
{{Citaĵo|* Malsata stomako orelon ne havas.}}
{{Citaĵo|* Malsato donas [[spriton]].}}
{{Citaĵo|* Malsato malfortigas, [[ŝuldo]] suferigas.}}
{{Citaĵo|* Malsato ne estas frato.}}
{{Citaĵo|* Malsato plej bone gustigas la [[manĝo]]n.}}
{{Citaĵo|* Malsatulon la fabloj ne nutros.}}
{{Citaĵo|* Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.}}
{{Citaĵo|* Mankas klapo en lia kapo.}}
{{Citaĵo|* Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.}}
{{Citaĵo|* [[Manko]] de [[oro]] ne estas malhonoro.}}
{{Citaĵo|* Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.}}
{{Citaĵo|* Mano manon lavas.}}
{{Citaĵo|* Mano pekis, dorso pagas.}}
{{Citaĵo|* Manon malkvietan ĉiu muro atakas.}}
{{Citaĵo|* Marĉandado aĉeti ne devigas.}}
{{Citaĵo|* Marĉando aĉeti ne devigas.}}
{{Citaĵo|* Maro ĉiujn [[rivero]]jn ricevas kaj tamen ne krevas.}}
{{Citaĵo|* Maro da mizeroj.}}
{{Citaĵo|* Mastro elbabilis, [[gasto]]j ne silentos.}}
{{Citaĵo|* [[Mastro]] en vojo -- servantoj en ĝojo.}}
{{Citaĵo|* Matena horo estas plena de oro.}}
{{Citaĵo|* Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas.}}
{{Citaĵo|* Matura aĝo.}}
{{Citaĵo|* Melki kaproviron.}}
{{Citaĵo|* Melku [[bovo]]n senfine, li lakton ne donos.}}
{{Citaĵo|* Memori pri [[mezuro]] en [[laboro]] kaj [[plezuro]].}}
{{Citaĵo|* [[Mensoganto]] devas havi bonan [[memoro]]n.}}
{{Citaĵo|* Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.}}
{{Citaĵo|* [[Mensogo]] kaj ŝtelo estas [[du]] fratoj.}}
{{Citaĵo|* Mensogo malproksimen ne kondukas.}}
{{Citaĵo|* Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.}}
{{Citaĵo|* Meti trabojn sur la vojon.}}
{{Citaĵo|* [[Metio]] lacigas, metio vivigas.}}
{{Citaĵo|* Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.}}
{{Citaĵo|* Mezuri laŭ sia metro.}}
{{Citaĵo|* Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.}}
{{Citaĵo|* Mi blinde pafos, eble trafos.}}
{{Citaĵo|* Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.}}
{{Citaĵo|* Mi havas pri tio nek scion nek supozon.}}
{{Citaĵo|* Mi hejme sidis, nenion vidis.}}
{{Citaĵo|* Mi konas miajn homojn.}}
{{Citaĵo|* Mi lavas al mi la manojn.}}
{{Citaĵo|* Mi lin liberigis, li min saĝigis.}}
{{Citaĵo|* Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.}}
{{Citaĵo|* Mi ne volas [[baton]], mi ne volas [[kompato]]n.}}
{{Citaĵo|* Mi ne volas tion ĉi scii.}}
{{Citaĵo|* Mi [[pano]]n ne esperis, subite [[kuko]] aperis.}}
{{Citaĵo|* Mia lango -- mia malamiko.}}
{{Citaĵo|* Mia [[loĝejo]] estas mia reĝejo.}}
{{Citaĵo|* Mia loĝejo -- mia reĝejo.}}
{{Citaĵo|* [[Mielo]] sur lango, kaj [[glacio]] en koro.}}
{{Citaĵo|* Mieno fiera al [[ludo]] mizera.}}
{{Citaĵo|* Miljaroj ne povis, -- minuto elŝovis.}}
{{Citaĵo|* Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.}}
{{Citaĵo|* Minacas dento al la vento.}}
{{Citaĵo|* Minaci per pugno en la poŝo.}}
{{Citaĵo|* [[Minaco]]j ne mortigas.}}
{{Citaĵo|* [[Miraklo]] inter mirakloj.}}
{{Citaĵo|* [[Mizero]] faras lerta, mizero faras sperta.}}
{{Citaĵo|* Mizero faras viziton, ne atendante inviton.}}
{{Citaĵo|* Mizero havas [[talento|talentan]] kapon.}}
{{Citaĵo|* Mizero instruas.}}
{{Citaĵo|* Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.}}
{{Citaĵo|* Mizero plej ekstreme, [[Dio]] plej proksime.}}
{{Citaĵo|* Mizero saltas, mizero haltas.}}
{{Citaĵo|* Mizero sur mizero.}}
{{Citaĵo|* Mola kiel vakso.}}
{{Citaĵo|* Mono amas kalkulon.}}
{{Citaĵo|* [[Mono]] estas reĝo, mono estas leĝo.}}
{{Citaĵo|* Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.}}
{{Citaĵo|* Mono kuras al mono.}}
{{Citaĵo|* Mono mondon regas.}}
{{Citaĵo|* Mono monon naskas.}}
{{Citaĵo|* Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.}}
{{Citaĵo|* Mono perdita, nenio perdita, -- honoro perdita, ĉio perdita.}}
{{Citaĵo|* Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.}}
{{Citaĵo|* Mono plenumas ĉiujn oficojn.}}
{{Citaĵo|* Mono publika estu fortika.}}
{{Citaĵo|* Monto gravediĝis, muso naskiĝis.}}
{{Citaĵo|* Montradi al si reciproke la dentojn.}}
{{Citaĵo|* Montras parolo, kion [[cerbo]] valoras.}}
{{Citaĵo|* Montroj kaj konsiloj estas facilaj.}}
{{Citaĵo|* Montru [[monero]]n, ĉio fariĝos.}}
{{Citaĵo|* Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun [[vundo]]j.}}
{{Citaĵo|* Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.}}
{{Citaĵo|* Morgaŭ frue venos plue.}}
{{Citaĵo|* Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.}}
{{Citaĵo|* Muele sencele.}}
{{Citaĵo|* Muelilo haltas, muelisto eksaltas.}}
{{Citaĵo|* Multaj kompatantoj, sed neniu [[helpanto]].}}
{{Citaĵo|* Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.}}
{{Citaĵo|* Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.}}
{{Citaĵo|* Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.}}
{{Citaĵo|* Multe da peno, neniom da pano.}}
{{Citaĵo|* Multe da [[sprito]], sed neniom da profito.}}
{{Citaĵo|* Multe en kapo, sed nenio en poŝo.}}
{{Citaĵo|* Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.}}
{{Citaĵo|* Multe komencite, malmulte plenumite.}}
{{Citaĵo|* Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.}}
{{Citaĵo|* Murmuri tra la dentoj.}}
{{Citaĵo|* Muso la [[kato]]n ĉiam ofendis.}}
{{Citaĵo|* Muso satiĝis, faruno malboniĝis.}}
 
== N ==
{{Citaĵo|* [[Naivulo]]j jam ne ekzistas.}}
{{Citaĵo|* [[Najbaro]] ne ĝemas, kiam boto nin premas.}}
{{Citaĵo|* Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.}}
{{Citaĵo|* Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam [[mono]]n alportu.}}
{{Citaĵo|* Nazo supren, vento antaŭen.}}
{{Citaĵo|* Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis.}}
{{Citaĵo|* Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.}}
{{Citaĵo|* Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.}}
{{Citaĵo|* Ne aŭskultinte, ne kondamnu.}}
{{Citaĵo|* Ne [[batalo|batalu]] pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.}}
{{Citaĵo|* Ne batas [[bastono]] sen persono.}}
{{Citaĵo|* Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.}}
{{Citaĵo|* Ne bela estas amata, sed amata estas bela.}}
{{Citaĵo|* Ne bela estas kara, sed kara estas bela.}}
{{Citaĵo|* Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.}}
{{Citaĵo|* Ne bezonas la [[kapo]] konsilon de kruroj.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiam daŭras malbona [[vetero]], ne ĉiam daŭras homa [[sufero]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiam estas [[festo]], venos ankaŭ [[fasto]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiam estas sankta Johano.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiam per [[aĝo]] mezuriĝas la [[saĝo]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉio [[bato|batas]], kio [[tondro|tondras]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉio brilanta estas diamanto.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉio griza estas lupo.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉio [[utilo|utilas]], kio [[brilo|brilas]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉion oni devas severe [[ekzameno|ekzameni]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu [[aspiranto]] devas esti prenanto.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu ĝibulo estas [[sanktulo]].}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu havas egalan [[feliĉo]]n.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu [[hundo]] bojanta estas hundo mordanta.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu papereto estas banka bileto.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiu [[raporto]] estas vera vorto.}}
{{Citaĵo|* Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.}}
{{Citaĵo|* Ne defendas [[oro]] kontraŭ [[doloro]].}}
{{Citaĵo|* Ne demandu scienculon, demandu spertulon.}}
{{Citaĵo|* Ne diru "hop" antaŭ la [[salto]].}}
{{Citaĵo|* Ne doloras frapo sur fremda [[kapo]].}}
{{Citaĵo|* Ne donu kaj ne boju.}}
{{Citaĵo|* Ne ekpepi!}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas en [[komerco]] amikeco nek [[ŝerco]].}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas forto kontraŭ la [[morto]].}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[fumo]] sen brulo.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas fumo sen fajro.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[honoro]] sen laboro.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas juneco sen [[kaprico]]j, nek maljuneco sen [[malico]]j.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[kareso]] sen intereso.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas naiva [[vulpo]], ne ekzistas homo sen [[kulpo]].}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[ofico]] sen benefico.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[regulo]] sen [[escepto]].}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas [[savo]] kontraŭ malbona virino.}}
{{Citaĵo|* Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.}}
{{Citaĵo|* Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.}}
{{Citaĵo|* Ne el [[unu]] forno li manĝis jam panon.}}
{{Citaĵo|* Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.}}
{{Citaĵo|* Ne elvoku [[lupo]]n el la arbaro.}}
{{Citaĵo|* Ne en ĉiu afero estu severa.}}
{{Citaĵo|* Ne en [[unu]] tago elkreskis Kartago.}}
{{Citaĵo|* Ne esperite, ne sonĝite.}}
{{Citaĵo|* Ne estas piediranto kolego al rajdanto.}}
{{Citaĵo|* Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.}}
{{Citaĵo|* Ne falas frukto malproksime de l' arbo.}}
{{Citaĵo|* Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.}}
{{Citaĵo|* Ne faru kalkulon sen la [[mastro]].}}
{{Citaĵo|* Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.}}
{{Citaĵo|* Ne fidu fidelulon, fidu propran [[okulo]]n.}}
{{Citaĵo|* Ne fidu [[heredo]]n, fidu [[posedo]]n.}}
{{Citaĵo|* Ne [[guta]]s mielo el la ĉielo.}}
{{Citaĵo|* Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.}}
{{Citaĵo|* Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.}}
{{Citaĵo|* Ne helpas [[plendo]] nek [[ploro]] kontraŭ [[kreditoro]].}}
{{Citaĵo|* Ne helpas ploro al doloro.}}
{{Citaĵo|* Ne helpas spegulo al malbelulo.}}
{{Citaĵo|* Ne hontu [[pento|penti]] pri faro, hontu persisti en eraro.}}
{{Citaĵo|* Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.}}
{{Citaĵo|* Ne iras hakilo al kolo humila.}}
{{Citaĵo|* Ne iru al fremda anaro kun via regularo.}}
{{Citaĵo|* Ne iru [[fadeno]] antaŭ kudrilo.}}
{{Citaĵo|* Ne iru [[okulo]]j super la frunton.}}
{{Citaĵo|* Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.}}
{{Citaĵo|* Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.}}
{{Citaĵo|* Ne kaptita -- ne punita.}}
{{Citaĵo|* Ne karesu per mano, sed karesu per pano.}}
{{Citaĵo|* Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.}}
{{Citaĵo|* Ne konante la profundecon, ne iru en la [[rivero]]n.}}
{{Citaĵo|* Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.}}
{{Citaĵo|* Ne kotas besto en sia nesto.}}
{{Citaĵo|* Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.}}
{{Citaĵo|* Ne kredas [[ŝtelisto]], ke honestaj ekzistas.}}
{{Citaĵo|* Ne kredu al orelo, kredu al [[okulo]].}}
{{Citaĵo|* Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.}}
{{Citaĵo|* Ne [[kvanto]], sed [[kvalito]] decidas pri [[merito]].}}
{{Citaĵo|* Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.}}
{{Citaĵo|* Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj [[infano]]j.}}
{{Citaĵo|* Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.}}
{{Citaĵo|* Ne longe sinjora daŭras favoro.}}
{{Citaĵo|* Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.}}
{{Citaĵo|* Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.}}
{{Citaĵo|* Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.}}
{{Citaĵo|* Ne moku [[mizero]]n de alia, ĉar baldaŭ venos via.}}
{{Citaĵo|* Ne [[moko|moku]] [[rivero]]n, ne atinginte la teron.}}
{{Citaĵo|* Ne movi la buŝon!}}
{{Citaĵo|* Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.}}
{{Citaĵo|* Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.}}
{{Citaĵo|* Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.}}
{{Citaĵo|* Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.}}
{{Citaĵo|* Ne pentru [[diablo]]n sur la muro.}}
{{Citaĵo|* Ne por [[lupo]] estas supo.}}
{{Citaĵo|* Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.}}
{{Citaĵo|* Ne prediku knabino al via patrino.}}
{{Citaĵo|* Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon.}}
{{Citaĵo|* Ne [[prokrasto|prokrastu]] ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.}}
{{Citaĵo|* Ne punu edzinon antaŭ infanaj [[okulo]]j, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.}}
{{Citaĵo|* Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.}}
{{Citaĵo|* Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.}}
{{Citaĵo|* Ne rapidu kun [[fido]] antaŭ longa kunesido.}}
{{Citaĵo|* Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.}}
{{Citaĵo|* Ne rapidu, trankvile decidu.}}
{{Citaĵo|* Ne [[rezonado|rezonu]] pri tio, kio estas ekster via metio.}}
{{Citaĵo|* Ne sama la vento blovas konstante.}}
{{Citaĵo|* Ne sanktuloj potojn faras.}}
{{Citaĵo|* Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.}}
{{Citaĵo|* Ne servas [[larmo]] anstataŭ [[armo]].}}
{{Citaĵo|* Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.}}
{{Citaĵo|* Ne sufiĉas [[ploro]] al [[kreditoro]].}}
{{Citaĵo|* Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.}}
{{Citaĵo|* Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.}}
{{Citaĵo|* Ne ŝpari monon nek penon.}}
{{Citaĵo|* Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.}}
{{Citaĵo|* Ne taŭgas [[du]] ursoj por [[unu]] nesto.}}
{{Citaĵo|* Ne taŭgas la [[vero]] por komerca afero.}}
{{Citaĵo|* Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.}}
{{Citaĵo|* Ne timu tranĉilon, timu babilon.}}
{{Citaĵo|* Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.}}
{{Citaĵo|* Ne [[unu]] fajron li pasis, ne [[unu]] hundo lin ĉasis.}}
{{Citaĵo|* Ne [[unu]] hundo lin mordis, ne [[unu]] vento lin tordis.}}
{{Citaĵo|* Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.}}
{{Citaĵo|* Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.}}
{{Citaĵo|* Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.}}
{{Citaĵo|* Ne valoras la faro la koston de l' preparo.}}
{{Citaĵo|* Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.}}
{{Citaĵo|* Ne venas [[honoro]] sen [[laboro]].}}
{{Citaĵo|* Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.}}
{{Citaĵo|* Ne venas rato mem al [[kato]].}}
{{Citaĵo|* Ne venos rato mem al [[kato]].}}
{{Citaĵo|* Ne venos rato mem al la [[kato]].}}
{{Citaĵo|* Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.}}
{{Citaĵo|* Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.}}
{{Citaĵo|* Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.}}
{{Citaĵo|* Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.}}
{{Citaĵo|* Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.}}
{{Citaĵo|* Nebuligi al iu la [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Nebuligi la [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.}}
{{Citaĵo|* Neceso ne estas kareso.}}
{{Citaĵo|* Neevitebla malbono.}}
{{Citaĵo|* Negocaj aferoj estas severaj.}}
{{Citaĵo|* Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.}}
{{Citaĵo|* Nek al teksto, nek al preteksto.}}
{{Citaĵo|* Nek al temo, nek al celo.}}
{{Citaĵo|* Nek eniro, nek eliro.}}
{{Citaĵo|* Nek [[ĝojo]], nek [[malĝojo]] daŭras eterne.}}
{{Citaĵo|* Nek helpeble, nek konsileble.}}
{{Citaĵo|* Nek io, nek alio.}}
{{Citaĵo|* Nek pikite, nek hakite.}}
{{Citaĵo|* Nek [[pio]] por [[Dio]], nek kapablo por [[diablo]].}}
{{Citaĵo|* Nek por baki, nek por haki.}}
{{Citaĵo|* Nek transnaĝeble, nek transireble.}}
{{Citaĵo|* Neleĝe akirita ne estas profita.}}
{{Citaĵo|* Nenia ago fariĝas sen pago.}}
{{Citaĵo|* Nenia konstruo povas esti sen bruo.}}
{{Citaĵo|* Nenia peketo restas longe sekreto.}}
{{Citaĵo|* Nenia peno nek provo donos lakton de [[bovo]].}}
{{Citaĵo|* Neniam atendita ofte venas subite.}}
{{Citaĵo|* Nenie semata, ĉie trovata.}}
{{Citaĵo|* Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.}}
{{Citaĵo|* Neniom da [[oro]], sed bona [[gloro]].}}
{{Citaĵo|* Neniu estas profeto en sia urbeto.}}
{{Citaĵo|* Neniu sanktulo estas sen makulo.}}
{{Citaĵo|* Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.}}
{{Citaĵo|* Neniu vidas, kio lin insidas.}}
{{Citaĵo|* Nesciado de leĝo neniun pravigas.}}
{{Citaĵo|* Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.}}
{{Citaĵo|* Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.}}
{{Citaĵo|* Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.}}
{{Citaĵo|* Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.}}
{{Citaĵo|* Ni laboru kaj esperu.}}
{{Citaĵo|* Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Ni vidas, kiu ridas, -- kiu ploras, ni ne vidas.}}
{{Citaĵo|* Nigran kornikon sapo ne blankigos.}}
{{Citaĵo|* Nigro sur blanko pruvas sen manko.}}
{{Citaĵo|* Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.}}
{{Citaĵo|* Nin instruas [[eraro]], kiun faras najbaro.}}
{{Citaĵo|* Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.}}
{{Citaĵo|* Nokte eĉ monstro estas belulo.}}
{{Citaĵo|* Nomo egala, sed esenco mala.}}
{{Citaĵo|* Notu en la kamentubo.}}
{{Citaĵo|* Nova balailo bone balaas.}}
{{Citaĵo|* Nova stato, -- nova vivo.}}
{{Citaĵo|* Novaj sinjoroj, -- novaj moroj.}}
{{Citaĵo|* Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.}}
{{Citaĵo|* Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.}}
{{Citaĵo|* Nun finiĝas mia klereco.}}
{{Citaĵo|* Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.}}
{{Citaĵo|* Nur suferinto ŝatas feliĉon.}}
{{Citaĵo|* Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.}}
{{Citaĵo|* Nutri per promesoj.}}
{{Citaĵo|* Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.}}
 
== O ==
{{Citaĵo|* Obstina kiel kapro.}}
{{Citaĵo|* Ofta [[festo]], malplena kesto.}}
{{Citaĵo|* Ofta festo -- malplena kesto.}}
{{Citaĵo|* Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de [[saĝo|saĝulo]].}}
{{Citaĵo|* Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.}}
{{Citaĵo|* Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.}}
{{Citaĵo|* Ofte ligis malsaĝulo kaj [[dek]] saĝuloj malligi ne povas.}}
{{Citaĵo|* Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.}}
{{Citaĵo|* Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.}}
{{Citaĵo|* Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj [[malsaĝo|malsaĝulo]] feliĉe.}}
{{Citaĵo|* Okaza komplimento ne iras al testamento.}}
{{Citaĵo|* Okazo faras ŝteliston.}}
{{Citaĵo|* Okazo kreas ŝteliston.}}
{{Citaĵo|* Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la [[vosto]] estas glita.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]] avidas ĉion kion vidas.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]] de mastro pli ol beno de pastro.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]] ne atentas, dorso eksentas.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]] ne atentas, -- dorso eksentas.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]] ne vidis -- pagu la sako.}}
{{Citaĵo|* [[Okulo]]j estas pli grandaj ol la ventro.}}
{{Citaĵo|* Okupi sen celo lokon sub ĉielo.}}
{{Citaĵo|* Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.}}
{{Citaĵo|* Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.}}
{{Citaĵo|* Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.}}
{{Citaĵo|* Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.}}
{{Citaĵo|* Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.}}
{{Citaĵo|* Oni bonon forgesos, malbonon memoras.}}
{{Citaĵo|* Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.}}
{{Citaĵo|* Oni ekkonas [[bovo]]n per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.}}
{{Citaĵo|* Oni elbatas kojnon per kojno.}}
{{Citaĵo|* Oni estas [[riĉeco|riĉa]] neniam sufiĉe.}}
{{Citaĵo|* Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.}}
{{Citaĵo|* Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu.}}
{{Citaĵo|* Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.}}
{{Citaĵo|* Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.}}
{{Citaĵo|* Oni lekas la manon, sed celas la panon.}}
{{Citaĵo|* Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan [[monero]]n.}}
{{Citaĵo|* Oni maron admiras, se oni maron ne iras.}}
{{Citaĵo|* Oni metis makulon en mian kalkulon.}}
{{Citaĵo|* Oni ne pagas per [[gloro]] al sia tajloro.}}
{{Citaĵo|* Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.}}
{{Citaĵo|* Oni [[perfido]]n prenas, sed perfidulon abomenas.}}
{{Citaĵo|* Oni prenas avide, oni redonas malrapide.}}
{{Citaĵo|* Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.}}
{{Citaĵo|* Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.}}
{{Citaĵo|* Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.}}
{{Citaĵo|* Oni tondas ŝafinojn, -- tremas la ŝafoj.}}
{{Citaĵo|* Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.}}
{{Citaĵo|* Oni vokas la [[bovo]]n ne festeni, sed treni.}}
{{Citaĵo|* Ora ŝlosilo ĉion malfermas.}}
{{Citaĵo|* Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.}}
{{Citaĵo|* Ordigi al iu la kapon.}}
{{Citaĵo|* [[Ordo]] estas beno por ĉiu entrepreno.}}
{{Citaĵo|* Ordonita kiso havas guston maldolĉan.}}
{{Citaĵo|* Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.}}
{{Citaĵo|* [[Oro]] nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.}}
{{Citaĵo|* [[Ovo]] kokinon ne instruas.}}
 
== P ==
{{Citaĵo|* Paca [[silento]], ke ne blovas eĉ vento.}}
{{Citaĵo|* [[Paco]] al lia cindro!}}
{{Citaĵo|* Pafi -- maltrafi.}}
{{Citaĵo|* Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.}}
{{Citaĵo|* Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.}}
{{Citaĵo|* Pagi por fremda festeno.}}
{{Citaĵo|* Pagi sen partopreno por fremda festeno.}}
{{Citaĵo|* Pago de [[ŝuldo|ŝuldanto]] estas bona en ĉiu kvanto.}}
{{Citaĵo|* Pagos lupo por la ŝafo.}}
{{Citaĵo|* Palpi al iu la pulson.}}
{{Citaĵo|* Pano buŝon ne serĉas.}}
{{Citaĵo|* Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.}}
{{Citaĵo|* Pardonemeco superas [[justeco]]n.}}
{{Citaĵo|* Parenc' al parenco ne malhelpas intence.}}
{{Citaĵo|* Parenco per Adamo.}}
{{Citaĵo|* Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.}}
{{Citaĵo|* Paroli dolĉe en la orelon.}}
{{Citaĵo|* Paroli per vortoj kovritaj.}}
{{Citaĵo|* Paroli sensencaĵon.}}
{{Citaĵo|* Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.}}
{{Citaĵo|* Parolo estas [[arĝento]], oron similas silento.}}
{{Citaĵo|* Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.}}
{{Citaĵo|* [[Pasero]] sperta estas lerta.}}
{{Citaĵo|* [[Pasero]] sperta ne bezonas averton.}}
{{Citaĵo|* Pasinta [[doloro]] for el [[memoro]].}}
{{Citaĵo|* Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.}}
{{Citaĵo|* [[Pastro]] vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.}}
{{Citaĵo|* Pastron nutras preĝejo.}}
{{Citaĵo|* Patroj [[avareco|avaras]], infanoj malŝparas.}}
{{Citaĵo|* Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.}}
{{Citaĵo|* Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.}}
{{Citaĵo|* Peke akirita ne estas profita.}}
{{Citaĵo|* Pekinto pentas, kolero silentas.}}
{{Citaĵo|* Pekinto pentas, -- [[kolero]] silentas.}}
{{Citaĵo|* Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.}}
{{Citaĵo|* Peko malnova perdas pekecon.}}
{{Citaĵo|* Pekon serĉi oni ne bezonas.}}
{{Citaĵo|* Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.}}
{{Citaĵo|* Pelis pavon, falis kavon.}}
{{Citaĵo|* Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.}}
{{Citaĵo|* Pendonto ne dronos.}}
{{Citaĵo|* Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.}}
{{Citaĵo|* Per [[bezono]] venas [[mono]].}}
{{Citaĵo|* Per eraro ne praviĝas la faro.}}
{{Citaĵo|* Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.}}
{{Citaĵo|* Per kio la veto?}}
{{Citaĵo|* Per la kapo malsupren.}}
{{Citaĵo|* Per lango flatas, per mano batas.}}
{{Citaĵo|* Per lerta admono alfluas la mono.}}
{{Citaĵo|* Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.}}
{{Citaĵo|* Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.}}
{{Citaĵo|* Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.}}
{{Citaĵo|* Per oreloj, ne per [[okulo]]j, edzinon elektu.}}
{{Citaĵo|* Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.}}
{{Citaĵo|* Per [[pacienco]] venas [[scienco]].}}
{{Citaĵo|* Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.}}
{{Citaĵo|* Per promesoj estas pavimita la infero.}}
{{Citaĵo|* Per tro multa varto malboniĝas la farto.}}
{{Citaĵo|* Per [[unu]] [[ŝtono]] oni [[du]] ĵetojn ne faras.}}
{{Citaĵo|* Per vorto ĝentila ĉio estas facila.}}
{{Citaĵo|* Perdi la kandelon el la kapo.}}
{{Citaĵo|* Perdi la kuraĝon.}}
{{Citaĵo|* Perdi la saĝon.}}
{{Citaĵo|* Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.}}
{{Citaĵo|* Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.}}
{{Citaĵo|* Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.}}
{{Citaĵo|* Perforta amo estas plej forta malamo.}}
{{Citaĵo|* Peto de barono estas ordono.}}
{{Citaĵo|* Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.}}
{{Citaĵo|* Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.}}
{{Citaĵo|* Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.}}
{{Citaĵo|* Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.}}
{{Citaĵo|* Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.}}
{{Citaĵo|* Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.}}
{{Citaĵo|* Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.}}
{{Citaĵo|* Piaj deziroj.}}
{{Citaĵo|* Piedo ne atentis, kapo eksentis.}}
{{Citaĵo|* Piki al iu la [[Vundo|vundan]] lokon.}}
{{Citaĵo|* Plej bona gvidilo estas la lango.}}
{{Citaĵo|* Plej bona [[kuracisto]] estas la [[tempo]].}}
{{Citaĵo|* Plej bona sprito estas silento.}}
{{Citaĵo|* Plej bone ridas, kiu laste ridas.}}
{{Citaĵo|* Plej certa laboro -- laboro per oro.}}
{{Citaĵo|* Plej danĝera [[malsano]] estas manko de saĝo.}}
{{Citaĵo|* Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.}}
{{Citaĵo|* Plej granda potenco kuŝas en la komenco.}}
{{Citaĵo|* Plej juna katido musojn jam pelas.}}
{{Citaĵo|* Plej kruela estas redono por farita bono.}}
{{Citaĵo|* Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.}}
{{Citaĵo|* Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.}}
{{Citaĵo|* Plena estas la infero de promesitaj aferoj.}}
{{Citaĵo|* Plena [[glaso]] da vino, sed kun [[guto]] da [[veneno]].}}
{{Citaĵo|* Plena kaso ŝteliston altiras.}}
{{Citaĵo|* Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.}}
{{Citaĵo|* Plena stomako laŭdas la faston.}}
{{Citaĵo|* Plenblovi la lipojn.}}
{{Citaĵo|* Plendoj stomakon ne plenigas.}}
{{Citaĵo|* Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.}}
{{Citaĵo|* Plenumita via ofico, nun pasis via vico!}}
{{Citaĵo|* Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.}}
{{Citaĵo|* Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.}}
{{Citaĵo|* Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.}}
{{Citaĵo|* Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.}}
{{Citaĵo|* Pli bona ĉifona [[vesto]], ol riĉeco en malhonesto.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas io, ol nenio.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.}}
{{Citaĵo|* Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.}}
{{Citaĵo|* Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.}}
{{Citaĵo|* Pli bona io ol nenio.}}
{{Citaĵo|* Pli bona io, ol nenio.}}
{{Citaĵo|* Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.}}
{{Citaĵo|* Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.}}
{{Citaĵo|* Pli bona pura [[konscienco]], ol malpura [[potenco]].}}
{{Citaĵo|* Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.}}
{{Citaĵo|* Pli bona -- estas malamiko de bona.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas sensale, ol tro sale.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas ŝviti ol tremi.}}
{{Citaĵo|* Pli bone estas ŝviti, ol tremi.}}
{{Citaĵo|* Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.}}
{{Citaĵo|* Pli bone malfrue, ol neniam.}}
{{Citaĵo|* Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.}}
{{Citaĵo|* Pli bone ne fari, ol erari.}}
{{Citaĵo|* Pli bone ne sali, ol sali tro multe.}}
{{Citaĵo|* Pli da bruo, ol da faro.}}
{{Citaĵo|* Pli da havo, pli da klopodoj.}}
{{Citaĵo|* Pli da infanoj, pli da beno.}}
{{Citaĵo|* Pli da infanoj, pli da manoj.}}
{{Citaĵo|* Pli da mono, pli da zorgo.}}
{{Citaĵo|* Pli da [[okulo]]j, pli da certeco.}}
{{Citaĵo|* Pli efike ol bato pelas malsato.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas eviti ol spiti.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas regi ol agi.}}
{{Citaĵo|* Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.}}
{{Citaĵo|* Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.}}
{{Citaĵo|* Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.}}
{{Citaĵo|* Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.}}
{{Citaĵo|* Pli helpas [[guto]] da feliĉo, ol barelo da saĝo.}}
{{Citaĵo|* Pli kara estas kap' al ĉapo.}}
{{Citaĵo|* Pli kara estas kapo ol ĉapo.}}
{{Citaĵo|* Pli kara kapo ol ĉapo.}}
{{Citaĵo|* Pli kostas la sako, ol la tuta pako.}}
{{Citaĵo|* Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras konkorda [[ovo]], ol malkonkorda [[bovo]].}}
{{Citaĵo|* Pli valoras kontenta spirito, ol granda [[profito]].}}
{{Citaĵo|* Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.}}
{{Citaĵo|* Pli valoras tuj [[ovo]], ol poste [[bovo]].}}
{{Citaĵo|* Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.}}
{{Citaĵo|* Pli zorgas [[unu]] [[patrino]] pri [[dek]] infanoj, ol [[dek]] infanoj pri [[unu]] patrino.}}
{{Citaĵo|* Plibono estas malamiko de bono.}}
{{Citaĵo|* Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.}}
{{Citaĵo|* Plumo ne sentas, papero silentas.}}
{{Citaĵo|* Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo.}}
{{Citaĵo|* Popola [[kutimo]] havas valoron de leĝo.}}
{{Citaĵo|* Popolo diras, Dio diras.}}
{{Citaĵo|* Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.}}
{{Citaĵo|* Por amiko komplezo neniam estas tro peza.}}
{{Citaĵo|* Por ĉiu ago venas la tempo de pago.}}
{{Citaĵo|* Por ĉiu ago venos tempo de pago.}}
{{Citaĵo|* Por ĉiu faro estas horo.}}
{{Citaĵo|* Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.}}
{{Citaĵo|* Por ebriulo ne ekzistas danĝero.}}
{{Citaĵo|* Por fremda koro ne ekzistas esploro.}}
{{Citaĵo|* Por gasto ne petita mankas kulero.}}
{{Citaĵo|* Por glate mensogi, oni [[sprito]]n bezonas.}}
{{Citaĵo|* Por [[honoro]] ni dankas, se manĝ' al ni mankas.}}
{{Citaĵo|* Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.}}
{{Citaĵo|* Por kapti ezokon, bongustigu la [[hoko]]n.}}
{{Citaĵo|* Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.}}
{{Citaĵo|* Por li eĉ la muso ne estas sen felo.}}
{{Citaĵo|* Por longa malsano kurac' estas vana.}}
{{Citaĵo|* Por malfrua gasto restas nur osto.}}
{{Citaĵo|* Por malsaĝulo bastono -- por saĝulo leciono.}}
{{Citaĵo|* Por malsanulo forto, por [[kokido]] la morto.}}
{{Citaĵo|* Por mia mono mi ankaŭ estas barono.}}
{{Citaĵo|* Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.}}
{{Citaĵo|* Por nenio oni faras nenion.}}
{{Citaĵo|* Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.}}
{{Citaĵo|* Por parolo delira ne ekzistas rediro.}}
{{Citaĵo|* Por patrino ne ekzistas infano malbela.}}
{{Citaĵo|* Por Paŭlo sperto, -- por Petro averto.}}
{{Citaĵo|* Por Paŭlo sperto -- por Petro averto.}}
{{Citaĵo|* Por peko senkonscia puno nenia.}}
{{Citaĵo|* Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.}}
{{Citaĵo|* Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.}}
{{Citaĵo|* Por regna speso ne ekzistas forgeso.}}
{{Citaĵo|* Por riĉulo [[fasto]] -- por malriĉulo festo.}}
{{Citaĵo|* Por saĝulo sufiĉas aludo.}}
{{Citaĵo|* Por sia oro ĉiu estas sinjoro.}}
{{Citaĵo|* Por [[sperto]] kaj lerno ne sufiĉas eterno.}}
{{Citaĵo|* Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.}}
{{Citaĵo|* Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.}}
{{Citaĵo|* Por [[unu]] -- festeno, por alia -- ĉagreno.}}
{{Citaĵo|* Por [[vendisto]] mensogo estas necesa apogo.}}
{{Citaĵo|* Por via bono vin regalas bastono.}}
{{Citaĵo|* Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.}}
{{Citaĵo|* Post alkutimiĝo doloras disiĝo.}}
{{Citaĵo|* Post brua vento subita silento.}}
{{Citaĵo|* Post dolĉa vino restas acida vinagro.}}
{{Citaĵo|* Post domaĝo venas saĝo.}}
{{Citaĵo|* Post dorma trankvilo venas bona [[konsilo]].}}
{{Citaĵo|* Post [[kolero]] venas favoro.}}
{{Citaĵo|* Post [[konfeso]] venas forgeso.}}
{{Citaĵo|* Post la batalo preĝo ne helpas.}}
{{Citaĵo|* Post la falo oni fariĝas singarda.}}
{{Citaĵo|* Post la fasto venas festo.}}
{{Citaĵo|* Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.}}
{{Citaĵo|* Post mia malapero renversiĝu la tero.}}
{{Citaĵo|* Post morto kuracilo jam estas sen utilo.}}
{{Citaĵo|* Post nokta ripozo helpas la [[muzo]].}}
{{Citaĵo|* Post [[sufero]] venas [[prospero]].}}
{{Citaĵo|* Post vetero malbela lumas suno plej hela.}}
{{Citaĵo|* Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.}}
{{Citaĵo|* Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.}}
{{Citaĵo|* Prave li ricevas.}}
{{Citaĵo|* Prave punite laŭmerite.}}
{{Citaĵo|* Prediki al surduloj.}}
{{Citaĵo|* Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.}}
{{Citaĵo|* Preĝon faru, sed farunon preparu.}}
{{Citaĵo|* Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.}}
{{Citaĵo|* Preĝu kore kaj laboru fervore.}}
{{Citaĵo|* Preni iun sur la dentojn.}}
{{Citaĵo|* Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.}}
{{Citaĵo|* Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.}}
{{Citaĵo|* Pri gustoj oni disputi ne devas.}}
{{Citaĵo|* Pri havo najbara oni estas [[malavereco|malavara]].}}
{{Citaĵo|* Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.}}
{{Citaĵo|* Pri kio estas la afero?}}
{{Citaĵo|* Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.}}
{{Citaĵo|* Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.}}
{{Citaĵo|* Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.}}
{{Citaĵo|* Pri lando malproksima estas bone mensogi.}}
{{Citaĵo|* Pri nenio oni povas ĵuri.}}
{{Citaĵo|* Pri propra afero neniu juĝas libere.}}
{{Citaĵo|* Pri tio jam ĉiuj [[pasero]]j babilas.}}
{{Citaĵo|* Printempo semas, aŭtuno rikoltas.}}
{{Citaĵo|* Pripensu malrapide kaj agu decide.}}
{{Citaĵo|* Pro amo al la kandelo [[kato]] lekas la kandelingon.}}
{{Citaĵo|* Pro eraro ne praviĝas la faro.}}
{{Citaĵo|* Pro homo fiera ĝojas [[infero]].}}
{{Citaĵo|* Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.}}
{{Citaĵo|* Pro karta preno perdiĝis bieno.}}
{{Citaĵo|* Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.}}
{{Citaĵo|* Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.}}
{{Citaĵo|* Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.}}
{{Citaĵo|* Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.}}
{{Citaĵo|* Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.}}
{{Citaĵo|* Profiton celu, sed aliajn ne pelu.}}
{{Citaĵo|* Prokrastita ne estas perdita.}}
{{Citaĵo|* Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.}}
{{Citaĵo|* Promesi orajn montojn.}}
{{Citaĵo|* Promesita [[trezoro]] estas sen valoro.}}
{{Citaĵo|* Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.}}
{{Citaĵo|* Promeso ne satigas.}}
{{Citaĵo|* Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.}}
{{Citaĵo|* Propeka kapro.}}
{{Citaĵo|* Propra opinio ne estas leĝo por alia.}}
{{Citaĵo|* Propra sufero -- plej granda sur tero.}}
{{Citaĵo|* Propra supo brogas, fremda allogas.}}
{{Citaĵo|* Propra volo ordonon superas.}}
{{Citaĵo|* Propran ĝibon neniu vidas.}}
{{Citaĵo|* Propran vangon neniu batas.}}
{{Citaĵo|* Proverbo estas sperto, [[proverbo]] estas averto.}}
{{Citaĵo|* Prunto amikon forpelas.}}
{{Citaĵo|* Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.}}
{{Citaĵo|* Pura ĉielo fulmon ne timas.}}
{{Citaĵo|* Pura konscienco estas plej granda potenco.}}
{{Citaĵo|* Putrado de [[fiŝo]] komenciĝas de l' kapo.}}
 
== R ==
{{Citaĵo|* Rado malbona knaras plej multe.}}
{{Citaĵo|* Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.}}
{{Citaĵo|* Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.}}
{{Citaĵo|* Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.}}
{{Citaĵo|* Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.}}
{{Citaĵo|* Rapide iras la [[vorto]]j, sed ne rapide la faroj.}}
{{Citaĵo|* Rapide -- senvide.}}
{{Citaĵo|* Rapidu malrapide.}}
{{Citaĵo|* Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.}}
{{Citaĵo|* Razisto raziston razas.}}
{{Citaĵo|* Regna kaso -- bona ĉaso.}}
{{Citaĵo|* [[Reĝo]] donacis, sed [[polico]] minacas.}}
{{Citaĵo|* [[Rekomendo]] kondukas al [[plendo]].}}
{{Citaĵo|* Renkontiĝis la [[kato]] kun sentima rato.}}
{{Citaĵo|* Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la [[leĝo]]n.}}
{{Citaĵo|* Restas nek konsilo, nek konsolo.}}
{{Citaĵo|* Resti maljuna knabino.}}
{{Citaĵo|* Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.}}
{{Citaĵo|* Restu tajloro ĉe via [[laboro]].}}
{{Citaĵo|* [[Rezonado]] kaj [[filozofio|filozofado]] panon ne donas.}}
{{Citaĵo|* Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.}}
{{Citaĵo|* Ricevi muŝon en la cerbon.}}
{{Citaĵo|* Ricevis bandito laŭ sia merito.}}
{{Citaĵo|* Ricevos [[vulpo]] por sia kulpo.}}
{{Citaĵo|* [[riĉeco|Riĉa]] estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.}}
{{Citaĵo|* Riĉa preparo, sed povo avara.}}
{{Citaĵo|* Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.}}
{{Citaĵo|* [[Riĉeco]] estas frato de fiereco.}}
{{Citaĵo|* [[Riĉeco]] sen gvido kiel ĉevalo sen brido.}}
{{Citaĵo|* Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.}}
{{Citaĵo|* Riĉulo havas grandan parencaron.}}
{{Citaĵo|* Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.}}
{{Citaĵo|* Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.}}
{{Citaĵo|* Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.}}
{{Citaĵo|* Ridas blindulo pri lamulo.}}
{{Citaĵo|* Rido matene -- ploro vespere.}}
{{Citaĵo|* Rigardaĉi kiel bovido.}}
{{Citaĵo|* Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.}}
{{Citaĵo|* Rigardi malafable.}}
{{Citaĵo|* Rigardi per ambaŭ [[okulo]]j.}}
{{Citaĵo|* Rigardu per ambaŭ [[okulo]]j!}}
{{Citaĵo|* Ripetado estas plej bona lernado.}}
{{Citaĵo|* Ripetata parolo pri la sama titolo.}}
{{Citaĵo|* Riveretoj fluas al [[rivero]]j.}}
{{Citaĵo|* Rol' de virino -- bona mastrino.}}
{{Citaĵo|* Romo estas tie, kie estas la papo.}}
{{Citaĵo|* Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.}}
{{Citaĵo|* Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.}}
{{Citaĵo|* Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.}}
 
== S ==
{{Citaĵo|* Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.}}
{{Citaĵo|* Saĝa estas la hundo post ricevo de l' [[vundo]].}}
{{Citaĵo|* Saĝa hundo post la [[vundo]].}}
{{Citaĵo|* Saĝa kapo duonvorton komprenas.}}
{{Citaĵo|* Saĝa scias, kion li diras, -- malsaĝa diras, kion li scias.}}
{{Citaĵo|* Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.}}
{{Citaĵo|* [[Saĝo]] abunda, sed ne profunda.}}
{{Citaĵo|* [[Saĝo]] barbon ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.}}
{{Citaĵo|* Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.}}
{{Citaĵo|* Sako malplena sin rekte ne tenas.}}
{{Citaĵo|* Sako ne sonas, -- amiko ne konas.}}
{{Citaĵo|* Sako ne sonas -- amiko ne konas.}}
{{Citaĵo|* Sakon kun truo vi neniam plenigos.}}
{{Citaĵo|* Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.}}
{{Citaĵo|* Saltadi el unua al deka.}}
{{Citaĵo|* Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.}}
{{Citaĵo|* Sama gento, sama sento.}}
{{Citaĵo|* Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.}}
{{Citaĵo|* [[Sango]] bolas, juneco petolas.}}
{{Citaĵo|* [[Sango]] komuna reciproke sin altiras.}}
{{Citaĵo|* Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.}}
{{Citaĵo|* Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.}}
{{Citaĵo|* Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.}}
{{Citaĵo|* Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.}}
{{Citaĵo|* Sapumi la [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Sata malsatan ne povas kompreni.}}
{{Citaĵo|* Sata stomako ne lernas volonte.}}
{{Citaĵo|* Scias la [[kato]], kies lardon ĝi manĝis.}}
{{Citaĵo|* [[Scienco]] havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.}}
{{Citaĵo|* Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.}}
{{Citaĵo|* Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.}}
{{Citaĵo|* Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.}}
{{Citaĵo|* Sciu funde, sed tenu profunde.}}
{{Citaĵo|* Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.}}
{{Citaĵo|* Se amas Dio, prosperas ĉio.}}
{{Citaĵo|* Se amiko petas, li neniam ripetas.}}
{{Citaĵo|* Se birdo tro bekas, la [[kato]]n ĝi vekas.}}
{{Citaĵo|* Se brulas nenio, fumo ne iras.}}
{{Citaĵo|* Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.}}
{{Citaĵo|* Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.}}
{{Citaĵo|* Se decidos la sorto, helpos nenia forto.}}
{{Citaĵo|* Se devigas neceso, faru kun kareso.}}
{{Citaĵo|* Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.}}
{{Citaĵo|* Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.}}
{{Citaĵo|* Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.}}
{{Citaĵo|* Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.}}
{{Citaĵo|* Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.}}
{{Citaĵo|* Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.}}
{{Citaĵo|* Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.}}
{{Citaĵo|* Se forestas la suno, sufiĉas la luno.}}
{{Citaĵo|* Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.}}
{{Citaĵo|* Se gut' al [[guto]] aliĝas, maro fariĝas.}}
{{Citaĵo|* Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.}}
{{Citaĵo|* Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.}}
{{Citaĵo|* Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.}}
{{Citaĵo|* Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!}}
{{Citaĵo|* Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.}}
{{Citaĵo|* Se [[kalumnio]] eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.}}
{{Citaĵo|* Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.}}
{{Citaĵo|* Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.}}
{{Citaĵo|* Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.}}
{{Citaĵo|* Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.}}
{{Citaĵo|* Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.}}
{{Citaĵo|* Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.}}
{{Citaĵo|* Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.}}
{{Citaĵo|* Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.}}
{{Citaĵo|* Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.}}
{{Citaĵo|* Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.}}
{{Citaĵo|* Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.}}
{{Citaĵo|* Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.}}
{{Citaĵo|* Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.}}
{{Citaĵo|* Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.}}
{{Citaĵo|* Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.}}
{{Citaĵo|* Se muso nur [[unu]] truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.}}
{{Citaĵo|* Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.}}
{{Citaĵo|* Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.}}
{{Citaĵo|* Se ne plaĉas la [[najbaro]], ne plaĉas lia faro.}}
{{Citaĵo|* Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.}}
{{Citaĵo|* Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.}}
{{Citaĵo|* Se neniu plendas, neniu defendas.}}
{{Citaĵo|* Se [[okulo]] ne atentas, dorso eksentas.}}
{{Citaĵo|* Se [[okulo]] ne vidas, koro ne avidas.}}
{{Citaĵo|* Se [[okulo]] ne vidis, pagas la poŝo.}}
{{Citaĵo|* Se oni amas la [[gasto]]n, oni zorgas la paston.}}
{{Citaĵo|* Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.}}
{{Citaĵo|* Se [[peko]] trafas, eĉ bastono ekpafas.}}
{{Citaĵo|* Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.}}
{{Citaĵo|* Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.}}
{{Citaĵo|* Se stomako doloras, kapo laboras.}}
{{Citaĵo|* Se [[unu]] ne venis, [[dek]] ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Se [[vendisto]] ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.}}
{{Citaĵo|* Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.}}
{{Citaĵo|* Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.}}
{{Citaĵo|* Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.}}
{{Citaĵo|* Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.}}
{{Citaĵo|* Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.}}
{{Citaĵo|* Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.}}
{{Citaĵo|* Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.}}
{{Citaĵo|* Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.}}
{{Citaĵo|* Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.}}
{{Citaĵo|* Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.}}
{{Citaĵo|* Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.}}
{{Citaĵo|* Se vi volas filinon, flatu la patrinon.}}
{{Citaĵo|* Se [[vulpo]] pentofaras, gardu la [[kokido]]jn.}}
{{Citaĵo|* Seka panpeco, sed en libereco.}}
{{Citaĵo|* Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.}}
{{Citaĵo|* Sen atendo, sen espero venis mizero.}}
{{Citaĵo|* Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.}}
{{Citaĵo|* Sen [[guto]]j malgrandaj maro ne ekzistus.}}
{{Citaĵo|* Sen laboro ne venas oro.}}
{{Citaĵo|* Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.}}
{{Citaĵo|* Sen mono en urbon ne iru.}}
{{Citaĵo|* Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo.}}
{{Citaĵo|* Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.}}
{{Citaĵo|* Sen povo [[kolero]] estas ridinda afero.}}
{{Citaĵo|* Sen regalo ne estas [[balo]].}}
{{Citaĵo|* Sen rigardo, sen gardo.}}
{{Citaĵo|* Sen speso unua ne ekzistas la dua.}}
{{Citaĵo|* Senĉesa [[guto]] eĉ [[ŝtono]]n traboras.}}
{{Citaĵo|* Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.}}
{{Citaĵo|* Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.}}
{{Citaĵo|* Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.}}
{{Citaĵo|* Senfara plendo ne estas defendo.}}
{{Citaĵo|* Senfortuloj longe vivas.}}
{{Citaĵo|* Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.}}
{{Citaĵo|* Senkonscie vi agis, -- konscie vi pagos.}}
{{Citaĵo|* Senlaboreco dormon alportas.}}
{{Citaĵo|* Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.}}
{{Citaĵo|* Senlanigu, sed ne senfeligu.}}
{{Citaĵo|* Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.}}
{{Citaĵo|* Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.}}
{{Citaĵo|* Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.}}
{{Citaĵo|* Serĉi la tagon pasintan.}}
{{Citaĵo|* Serpenton oni povas eviti, sed [[kalumnio]]n neniam.}}
{{Citaĵo|* Servo al Dio vana ne restas.}}
{{Citaĵo|* Servo ne petita ne estas merita.}}
{{Citaĵo|* Servo postulas reservon.}}
{{Citaĵo|* Sia estas kara pli ol la najbara.}}
{{Citaĵo|* Sia estas kara pli ol najbara.}}
{{Citaĵo|* Sian sorton neniu evitos.}}
{{Citaĵo|* Sidas [[gasto]] minuton, sed vidas la tuton.}}
{{Citaĵo|* Sidi en amaso da embaraso.}}
{{Citaĵo|* Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.}}
{{Citaĵo|* Sidi kiel muso sub balailo.}}
{{Citaĵo|* Sidi kiel sur pingloj.}}
{{Citaĵo|* Sidi sur pingloj.}}
{{Citaĵo|* Sidu lango malantaŭ la vango.}}
{{Citaĵo|* Sieĝi ies pordon.}}
{{Citaĵo|* Silente!}}
{{Citaĵo|* Silento estas konsento.}}
{{Citaĵo|* Silentu donante, parolu ricevante.}}
{{Citaĵo|* Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.}}
{{Citaĵo|* Sin turni al la poŝo.}}
{{Citaĵo|* Singardeman Dio gardas.}}
{{Citaĵo|* Sinjorino kaj sinjoro, [[unu]] alian valoras.}}
{{Citaĵo|* Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.}}
{{Citaĵo|* Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.}}
{{Citaĵo|* Sinjoroj sin batas, servantoj [[vundo]]jn ricevas.}}
{{Citaĵo|* Situacio sen eliro.}}
{{Citaĵo|* [[Sklavo]] kun forta mano estas plej granda tirano.}}
{{Citaĵo|* Sola vojo libera al la fundo [[Rivero|rivera]].}}
{{Citaĵo|* Sonĝo teruras, [[sonĝo]] forkuras.}}
{{Citaĵo|* Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas.}}
{{Citaĵo|* Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.}}
{{Citaĵo|* Sorto donas favoron, sorto donas doloron.}}
{{Citaĵo|* Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.}}
{{Citaĵo|* Sperta mano ne restas sen pano.}}
{{Citaĵo|* [[Sperto]] [[saĝo]]n akrigas.}}
{{Citaĵo|* Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.}}
{{Citaĵo|* Spesmilo vojon trabatas.}}
{{Citaĵo|* Spiko malplena plej alte sin tenas.}}
{{Citaĵo|* Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.}}
{{Citaĵo|* Sprita vorto tentas, nenion atentas.}}
{{Citaĵo|* Staras la morto jam en la korto.}}
{{Citaĵo|* Stari per [[unu]] piedo en la tombo.}}
{{Citaĵo|* Stari por iu kiel muro kaj turo.}}
{{Citaĵo|* Stariĝi obstine.}}
{{Citaĵo|* Staris, ekfaris.}}
{{Citaĵo|* Stomako malsata nur pri pano meditas.}}
{{Citaĵo|* Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas [[okulo]].}}
{{Citaĵo|* Streĉi la orelojn.}}
{{Citaĵo|* Streĉiĝi el la haŭto.}}
{{Citaĵo|* Streĉu la [[okulo]]jn!}}
{{Citaĵo|* Sub seruro [[promeso]]jn tenu, sed doninte ne reprenu.}}
{{Citaĵo|* Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.}}
{{Citaĵo|* Suferinto pli valoras, ol lerninto.}}
{{Citaĵo|* [[Sufero]]j sufokas kaj homoj mokas.}}
{{Citaĵo|* Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.}}
{{Citaĵo|* Superpinte -- nur tuŝinte.}}
{{Citaĵo|* Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.}}
{{Citaĵo|* Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.}}
{{Citaĵo|* Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.}}
{{Citaĵo|* Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.}}
{{Citaĵo|* Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.}}
{{Citaĵo|* Sur leĝa bazo.}}
{{Citaĵo|* Sur lia nuko sidas pli ol peruko.}}
{{Citaĵo|* Surmeto rompas, komparo trompas.}}
{{Citaĵo|* Suspekto pruvon ne egalas.}}
 
== Ŝ ==
{{Citaĵo|* [[ŝafo|Ŝafaro]] harmonia [[lupo]]n ne timas.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝafo]] donas sian [[lano]]n, por ke [[mastro]] havu [[pano]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝafo]] kalkulita ne estas savita.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝajno]] trompas.}}
{{Citaĵo|* Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.}}
{{Citaĵo|* Ŝatu [[amiko]]n laŭ la [[dato]] de [[akiro]].}}
{{Citaĵo|* Ŝerce dirite, cele pensite.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝipo]]n rompitan ĉiuj [[vento]]j atakas.}}
{{Citaĵo|* Ŝiriĝis [[fadeno]] sur la [[bobeno]].}}
{{Citaĵo|* Ŝiru [[rozo]]jn en [[somero]], ĉar en [[vintro]] ili ne estas.}}
{{Citaĵo|* Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.}}
{{Citaĵo|* Ŝiru vin en [[du]] [[parto]]jn, la [[mondo]] trian postulos.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝlosilo]] uzata [[rusto]]n ne konas.}}
{{Citaĵo|* [[ŝparo|Ŝparu]] [[groŝo]]n -- vi havos plenan [[poŝo]]n.}}
{{Citaĵo|* Ŝparu kiam bone, vi havos kiam [[bezono|bezone]].}}
{{Citaĵo|* Ŝtelaĵokaŝisto mem estas [[ŝtelisto]].}}
{{Citaĵo|* [[Ŝteletisto]]n oni batas, [[ŝtelegisto]]n oni ŝatas.}}
{{Citaĵo|* Ŝteli ĉe [[ŝtelisto]] estas malfacile.}}
{{Citaĵo|* Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.}}
{{Citaĵo|* Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.}}
{{Citaĵo|* Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.}}
{{Citaĵo|* [[Ŝtono]] de [[falpuŝiĝo]].}}
{{Citaĵo|* [[Ŝuldo]] estas unua [[heredanto]].}}
{{Citaĵo|* Ŝuldo havas longan vivon.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldo kaj [[mizero]] estas [[najbaro]]j.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldo ne bruas, tamen [[dormo]]n detruas.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldo ne makulas, sed [[pago]]n postulas.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.}}
{{Citaĵo|* Ŝuldon [[tempo]] ne kuracas.}}
{{Citaĵo|* Ŝuti [[polvo]]n en la [[okulo]]jn.}}
 
== T ==
{{Citaĵo|* Tablo festena, sed telero malplena.}}
{{Citaĵo|* Tablo kovrita faras [[amiko]]jn.}}
{{Citaĵo|* Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.}}
{{Citaĵo|* Tablon ornamas ne tuko, sed [[kuko]].}}
{{Citaĵo|* Tago aranĝas, tago ŝanĝas.}}
{{Citaĵo|* Tago festa -- for aferoj.}}
{{Citaĵo|* Tago tagon sekvas, sed ne similas.}}
{{Citaĵo|* Tajloro [[krimo|krimis]], botisto pendas.}}
{{Citaĵo|* Taksi la [[sano]]n ni lernas en malsano.}}
{{Citaĵo|* Tani al iu la haŭton.}}
{{Citaĵo|* Tapiŝon ne deziris, maton akiris.}}
{{Citaĵo|* Temp' estas [[mono]].}}
{{Citaĵo|* Temp' estas valoro simile al oro.}}
{{Citaĵo|* [[Tempo]] flatas, tempo batas.}}
{{Citaĵo|* Tempo kaj cirkonstancoj [[saĝo]]n alportas.}}
{{Citaĵo|* Tempo prenas, tempo pagas.}}
{{Citaĵo|* Tempo toleras, sed [[vero]] aperas.}}
{{Citaĵo|* Tempo venos, zorgon prenos.}}
{{Citaĵo|* Teni iun per fera mano.}}
{{Citaĵo|* Teni la [[okulo]]jn en streĉo.}}
{{Citaĵo|* Teni sian langon en la buŝo.}}
{{Citaĵo|* Tie ĉi malbone, tie nebone.}}
{{Citaĵo|* Tie iras fumo per densaj nuboj.}}
{{Citaĵo|* Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.}}
{{Citaĵo|* Tiel estas, tiel restas.}}
{{Citaĵo|* Tien [[okulo]]j iras, kion la koro deziras.}}
{{Citaĵo|* Timi sian propran ombron.}}
{{Citaĵo|* [[Timo]] havas grandajn [[okulo]]jn.}}
{{Citaĵo|* Timu lupon [[edukado|edukitan]] kaj malamikon repacigitan.}}
{{Citaĵo|* Tio ĉi estas laŭ lia [[gusto]].}}
{{Citaĵo|* Tio estas lia amata ĉevaleto.}}
{{Citaĵo|* Titolo sen [[mono]] -- sensignifa sono.}}
{{Citaĵo|* Tolaĵon malpuran lavu en la domo.}}
{{Citaĵo|* [[Tondro]] kampulon memorigas pri Dio.}}
{{Citaĵo|* Tordi ŝnurojn el sablo.}}
{{Citaĵo|* Tra [[unu]] orelo eniras, tra la dua eliras.}}
{{Citaĵo|* Tra [[vitro]] de teruro pligrandiĝas la mezuro.}}
{{Citaĵo|* Trafe aŭ maltrafe.}}
{{Citaĵo|* Trafi de Scilo al Ĥaribdo.}}
{{Citaĵo|* Trafi [[du]] celojn per [[unu]] [[ŝtono]].}}
{{Citaĵo|* Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.}}
{{Citaĵo|* Trafi per la vizaĝo en koton.}}
{{Citaĵo|* Trafis falĉilo sur [[ŝtono]]n.}}
{{Citaĵo|* Trafis hakilo al ligno malmola.}}
{{Citaĵo|* Trafis pugno pugnon.}}
{{Citaĵo|* Traflugis [[anĝelo]] preter orelo.}}
{{Citaĵo|* Trafos hakilo al ligno malmola.}}
{{Citaĵo|* Tralavi la gorĝon.}}
{{Citaĵo|* Tranĉi rekte en la karnon.}}
{{Citaĵo|* Transsalte-senhalte.}}
{{Citaĵo|* Trapafadi la aeron.}}
{{Citaĵo|* Tremo atakas.}}
{{Citaĵo|* Treni sian vivon de [[mizero]] al mizero.}}
{{Citaĵo|* Trinki pro ies sano.}}
{{Citaĵo|* Trio plaĉas al Dio.}}
{{Citaĵo|* Tro akra fajro estas sen daŭro.}}
{{Citaĵo|* Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.}}
{{Citaĵo|* Tro da bono ne turmentas.}}
{{Citaĵo|* Tro da [[enspezo]] ne estas tro da pezo.}}
{{Citaĵo|* Tro da [[konfido]] kondukas al [[perfido]].}}
{{Citaĵo|* Tro da kuiristoj kaĉon difektas.}}
{{Citaĵo|* Tro da [[libero]] kondukas al mizero.}}
{{Citaĵo|* Tro da metioj, -- profitoj neniaj.}}
{{Citaĵo|* Tro elektema ricevas nenion.}}
{{Citaĵo|* Tro forta ĵuro -- la afero ne pura.}}
{{Citaĵo|* Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.}}
{{Citaĵo|* Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.}}
{{Citaĵo|* Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.}}
{{Citaĵo|* Tro longa [[sufero]] -- malgranda [[espero]].}}
{{Citaĵo|* Tro multe da salo malbonigas la manĝon.}}
{{Citaĵo|* Tro nutrata [[kapro]] fariĝas kiel apro.}}
{{Citaĵo|* Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.}}
{{Citaĵo|* Tro rapida edziĝo -- porĉiama kateniĝo.}}
{{Citaĵo|* Tro rapida faro estas nur baro.}}
{{Citaĵo|* Tro rapida laboro, tro malgranda [[valoro]].}}
{{Citaĵo|* Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.}}
{{Citaĵo|* Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la [[kato]].}}
{{Citaĵo|* Tro sata, tro bata.}}
{{Citaĵo|* Troa festeno estas [[veneno]].}}
{{Citaĵo|* Troa petolo danĝera al kolo.}}
{{Citaĵo|* Troa petolo estas danĝera por la kolo.}}
{{Citaĵo|* Troviĝas bonaj homoj en la mondo.}}
{{Citaĵo|* Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.}}
{{Citaĵo|* Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.}}
{{Citaĵo|* Turniĝadi kiel [[serpento]].}}
{{Citaĵo|* Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.}}
{{Citaĵo|* Tuta jam sata, sed [[okulo]] malsatas.}}
{{Citaĵo|* Tute ĝuste laŭ lia gusto.}}
{{Citaĵo|* Tute libera, kiel [[birdo]] aera.}}
 
== U ==
{{Citaĵo|* [[Unu]] amiko malnova pli valoras ol [[du]] novaj.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] floras, alia ploras.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] floro ne estas krono, [[unu]] [[monero]] ne estas mono.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] fojon ŝtelis [[pomo]]n kaj perdis por ĉiam honestan nomon.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[guto]] plenigas la [[glaso]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] hako kverkon ne faligas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[hirundo]] printempon ne alportas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] kapo facile trovas apogon.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] malamiko pli difektas, ol [[cent]] amikoj protektas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] orienten, alia okcidenten.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[ovo]] malbona tutan manĝon difektas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[pasero]] alian valoras.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] saĝo estas bona, [[du]] estas pli bonaj.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] similas nulon, ne prezentas kalkulon.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] sola [[guto]] la [[glaso]]n plenigas.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[soldato]] militon ne faras.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] vido taŭgas pli ol [[dek]] aŭdoj.}}
{{Citaĵo|* [[Unu]] [[vundo]] alian kuracas.}}
{{Citaĵo|* Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.}}
{{Citaĵo|* Unua atesto estas la [[vesto]].}}
{{Citaĵo|* Unua paŝo iron direktas.}}
{{Citaĵo|* Unua venis, unua prenis.}}
{{Citaĵo|* Unueco donas fortecon.}}
{{Citaĵo|* Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.}}
{{Citaĵo|* Urson al mielo oni ne tiras per orelo.}}
{{Citaĵo|* Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.}}
{{Citaĵo|* Urtikon frosto ne difektas.}}
{{Citaĵo|* Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.}}
{{Citaĵo|* Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.}}
 
== V ==
{{Citaĵo|* Valoras ne la [[vesto]], valoras la [[enesto]].}}
{{Citaĵo|* Valoron de [[objekto]] ni ekkonas post [[difekto]].}}
{{Citaĵo|* Vane vi tentas, mi ne konsentos.}}
{{Citaĵo|* [[Vazo]] rompita longe sin tenas.}}
{{Citaĵo|* Venas [[ĉagreno]] sen granda [[peno]].}}
{{Citaĵo|* Venas kvazaŭ vokita kaj petita.}}
{{Citaĵo|* Venas [[profito]] -- venas [[merito]].}}
{{Citaĵo|* Venas [[proverbo]] el popola la [[cerbo]].}}
{{Citaĵo|* Venas [[prudento]] post la ĝusta [[momento]].}}
{{Citaĵo|* Venas [[rido]] post [[minaco]], kaj [[paco|paciĝo]] post [[malpaco]].}}
{{Citaĵo|* Venis [[fino]] al mia [[latino]].}}
{{Citaĵo|* Venis [[mizero]], -- helpu min, frato; pasis [[mizero]], -- for, [[malamato]].}}
{{Citaĵo|* Venis [[tranĉilo]] al la [[gorĝo]].}}
{{Citaĵo|* [[Venko|Venkas]] ne [[forto]], venkas la [[sorto]].}}
{{Citaĵo|* Venkiton oni ne batas.}}
{{Citaĵo|* Venos [[knabeto]] ankaŭ kun [[peto]].}}
{{Citaĵo|* Venos [[ŝtelisto]] al la [[juĝisto]].}}
{{Citaĵo|* Venos [[tempo]], venos [[konsilo]].}}
{{Citaĵo|* [[Vento]] al li ekflugis sub la [[haŭto]].}}
{{Citaĵo|* Vento sendita [[tondro]]n reportos.}}
{{Citaĵo|* [[Ventro]] malsata [[orelo]]n ne havas.}}
{{Citaĵo|* Vera kiel [[vorto]] de [[profeto]].}}
{{Citaĵo|* Vera [[opinio]] montriĝas en [[ebrio]].}}
{{Citaĵo|* [[Vergo]] doloras, sed [[saĝo]]n ellaboras.}}
{{Citaĵo|* Vero ne bezonas mediti nek spriti.}}
{{Citaĵo|* Verŝi [[aero]]n al aero.}}
{{Citaĵo|* Vespere ĝuu [[luno]]n, sed ne serĉu la [[suno]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Vespero]] lacigas, [[mateno]] freŝigas.}}
{{Citaĵo|* [[Vesto]] eluzita, sed [[pureco]] spirita.}}
{{Citaĵo|* [[Vesto]] [[homo]]n prezentas.}}
{{Citaĵo|* Veturi sur sia paro da [[kruro]]j.}}
{{Citaĵo|* Vi amas preni, amu redoni.}}
{{Citaĵo|* Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.}}
{{Citaĵo|* Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.}}
{{Citaĵo|* Vi povas eĉ haki lignon sur lia [[kapo]].}}
{{Citaĵo|* Vi sekrete [[vorto]]n diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.}}
{{Citaĵo|* Vi sekretos al [[edzino]], ŝi sekretos al [[fratino]], kaj tiel la [[sekreto]] promenados sen fino.}}
{{Citaĵo|* Vi varmigos [[serpento]]n, ĝi al vi enpikos la [[dento]]n.}}
{{Citaĵo|* Via dekstra [[mano]] ne sciu, kion faras la maldekstra.}}
{{Citaĵo|* Vian [[vivo]]n ĝuu, sed fremdan ne detruu.}}
{{Citaĵo|* Vidas [[okulo]], sed mano ne trafas.}}
{{Citaĵo|* Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.}}
{{Citaĵo|* Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.}}
{{Citaĵo|* Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.}}
{{Citaĵo|* Virina [[lango]] buĉas sen [[sango]].}}
{{Citaĵo|* Virina [[ploro]] sen [[valoro]].}}
{{Citaĵo|* Virina [[rideto]] pli kaptas ol reto.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] batas per [[lango]], -- aperas [[vundo]] plej sanga.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] bonorda estas muta kaj surda.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] havas [[haro]]n longan kaj [[saĝo]]n mallongan.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] kolera pli ol [[hundo]] danĝera.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] scias, tuta mondo scias.}}
{{Citaĵo|* [[Virino]] scias -- tuta mondo scias.}}
{{Citaĵo|* Virta [[virino]] [[strato]]n ne konas.}}
{{Citaĵo|* [[Vitro]] kaj [[feliĉo]] ne estas fortikaj.}}
{{Citaĵo|* Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.}}
{{Citaĵo|* Vivi de estontaj enspezoj.}}
{{Citaĵo|* Vivi de ŝparita [[kaso]].}}
{{Citaĵo|* Vivi emerite.}}
{{Citaĵo|* Vivi en [[silko]] kaj [[veluro]], en [[ĝojo]] kaj [[plezuro]].}}
{{Citaĵo|* Vivi iele-trapele.}}
{{Citaĵo|* Vivi inter [[forno]] hejtita kaj [[tablo]] kovrita.}}
{{Citaĵo|* Vivi kiel ĉe la [[brusto]] de [[Dio]].}}
{{Citaĵo|* Vivi kiel [[kuko]] en [[butero]].}}
{{Citaĵo|* Vivi kun iu en [[fido]] kaj [[konfido]].}}
{{Citaĵo|* Vivi kun iu en intima [[amikeco]].}}
{{Citaĵo|* Vivi kun iu kiel [[hundo]] kun [[kato]].}}
{{Citaĵo|* Vivi larĝe kaj lukse.}}
{{Citaĵo|* Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj [[kalkulo]]j.}}
{{Citaĵo|* Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.}}
{{Citaĵo|* Vivi per sistemo de "el mano al buŝo".}}
{{Citaĵo|* Vivi sate kaj glate.}}
{{Citaĵo|* Vivis puninde, mortis ridinde.}}
{{Citaĵo|* [[Vivo]] glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.}}
{{Citaĵo|* [[Vivo]] modera estas vivo sendanĝera.}}
{{Citaĵo|* Vivo sen modero kondukas al [[mizero]].}}
{{Citaĵo|* Vivon privatan kaŝu la [[muro]]j.}}
{{Citaĵo|* Vivon travivi estas art' malfacila.}}
{{Citaĵo|* Vivu mizere, sed vivu libere!}}
{{Citaĵo|* Vivu [[stomako]] laŭ stato de l' [[sako]].}}
{{Citaĵo|* Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.}}
{{Citaĵo|* Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.}}
{{Citaĵo|* Vizaĝo de [[Kato]]no, sed virto de [[fripono]].}}
{{Citaĵo|* Vizaĝo sen [[kulpo]], sed [[koro]] de [[vulpo]].}}
{{Citaĵo|* Vojon batitan [[herbo]] ne kovras.}}
{{Citaĵo|* Volanta kruro ne laciĝas de [[kuro]].}}
{{Citaĵo|* Vole-nevole.}}
{{Citaĵo|* Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.}}
{{Citaĵo|* [[Volo]] kaj [[deziro]] [[leĝo]]jn ne konas.}}
{{Citaĵo|* Volo kaj [[sento]] faras pli ol [[prudento]].}}
{{Citaĵo|* Volu-ne-volu, -- [[elekto]] ne ekzistas.}}
{{Citaĵo|* Volus [[kato]] [[fiŝo]]jn, sed la [[akvo]]n ĝi timas.}}
{{Citaĵo|* Vort' en ĝusta [[momento]] faras pli ol [[arĝento]].}}
{{Citaĵo|* Vorto dirita al la [[mondo]] apartenas kaj neniam revenas.}}
{{Citaĵo|* Vorto donita estas kiel [[leĝo]].}}
{{Citaĵo|* [[Vorto]] sona estas plej admona.}}
{{Citaĵo|* Vortoj [[sako]]n ne plenigas.}}
{{Citaĵo|* Vortojn ŝparu, agojn faru.}}
{{Citaĵo|* [[Vulpo]] faras [[ofero]]n -- atendu [[danĝero]]n.}}
{{Citaĵo|* [[Vulpo]] [[mieno]]n ŝanĝas, sed plue [[kokido]]jn manĝas.}}
{{Citaĵo|* [[Vundo|Vundan]] lokon protektis, alian difektis.}}
{{Citaĵo|* [[Vundo]] pasas, vorto restas.}}
{{Citaĵo|* [[Vundo]] sekreta doloras plej multe.}}
 
== Z ==
{{Citaĵo|* Zorgu pri vi, kaj nenion pli.}}
{{Citaĵo|* Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.}}
{{Citaĵo|* Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.}}
 
 
[[Kategorio:Proverboj]]