Zamenhofa proverbaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎L: ortografio alrĝento>arĝento
Linio 39:
{{citaĵo|Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.}}{{citaĵo|Kalkuli muŝojn.}}{{citaĵo|[[kalumnio|Kalumniante]] konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.}}{{citaĵo|Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.}}{{citaĵo|Kapo kun herbo, sen [[guto]] da cerbo.}}{{citaĵo|Kapo majesta, sed cerbo modesta.}}{{citaĵo|Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.}}{{citaĵo|Kapo pekas, piedoj suferas.}}{{citaĵo|Kapoj diferencas, kranioj egalas.}}{{citaĵo|[[kaprico|Kaprica]] fianĉino restos eterne fraŭlino.}}{{citaĵo|Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.}}{{citaĵo|Kaptu lin kiel forflugintan venton.}}{{citaĵo|Kapuĉo [[monaĥo]]n ne faras.}}{{citaĵo|Kara estas dono en minuto de bezono.}}{{citaĵo|Kara estas [[ovo]], kiam venas la Pasko.}}{{citaĵo|Karaktero olea.}}{{citaĵo|Karakteron al kanto donas la tono.}}{{citaĵo|Karesi al iu la barbon.}}{{citaĵo|Karesi kontraŭ la haroj.}}{{citaĵo|Kastel' en aero -- malsato sur tero.}}{{citaĵo|Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.}}{{citaĵo|Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.}}{{citaĵo|Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.}}{{citaĵo|Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.}}{{citaĵo|Kia ago, tia [[pago]].}}{{citaĵo|Kia demando, tia respondo.}}{{citaĵo|Kia domaĝo!}}{{citaĵo|Kia drapo, tia [[vesto]].}}{{citaĵo|Kia estas la homo, tia estas lia nomo.}}{{citaĵo|Kia estas via laboro, tia estas via valoro.}}{{citaĵo|Kia fripono, tia bastono.}}{{citaĵo|Kia greno, tia pano.}}{{citaĵo|Kia la birdo, tia la kaĝo.}}{{citaĵo|Kia la homo, tia lia nomo.}}{{citaĵo|Kia la kapo, tia la ĉapo.}}{{citaĵo|Kia la poto, tia la kovrilo.}}{{citaĵo|Kia la semo, tia la rikolto.}}{{citaĵo|Kia naskiĝis, tia grandiĝis.}}{{citaĵo|Kia naskinto, tiaj naskitoj.}}{{citaĵo|Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.}}{{citaĵo|Kia pago, tia ago.}}{{citaĵo|Kia paroĥestro, tia paroĥo.}}{{citaĵo|Kia patrino, tia filino.}}{{citaĵo|Kia regalato, tia regalado.}}{{citaĵo|Kia [[reganto]], tia servanto.}}{{citaĵo|Kia sono, tia resono.}}{{citaĵo|Kia sufloro, tia [[aktoro]].}}{{citaĵo|Kia vivo, tia morto.}}{{citaĵo|Kiaj [[kolego]]j, tiaj kutimoj.}}{{citaĵo|Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.}}{{citaĵo|Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.}}{{citaĵo|Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.}}{{citaĵo|Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.}}{{citaĵo|Kiam havo malaperis, saĝo aperis.}}{{citaĵo|Kiam [[kato]] jam formanĝis, forpelado ne helpos.}}{{citaĵo|Kiam [[kato]] promenas, la musoj festenas.}}{{citaĵo|Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.}}{{citaĵo|Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.}}{{citaĵo|Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.}}{{citaĵo|Kiam pasis la aĝo, aperas la [[saĝo]].}}{{citaĵo|Kiam sako mizeras, amo malaperas.}}{{citaĵo|Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.}}{{citaĵo|Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.}}{{citaĵo|Kie dento doloras, tien iras la lango.}}{{citaĵo|Kie [[diablo]] ne povas, tien virinon li ŝovas.}}{{citaĵo|Kie estas harmonio, estas beno de Dio.}}{{citaĵo|Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.}}{{citaĵo|Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.}}{{citaĵo|Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.}}{{citaĵo|Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.}}{{citaĵo|Kie jukas, tie ni gratas.}}{{citaĵo|Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.}}{{citaĵo|Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.}}{{citaĵo|Kie maldike, tie rompiĝas.}}{{citaĵo|Kie mi disponas, tie mi ordonas.}}{{citaĵo|Kie minaco, tie malpaco.}}{{citaĵo|Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.}}{{citaĵo|Kie pano estas, tie musoj ne mankas.}}{{citaĵo|Kie regas konkordo, regas [[ordo]].}}{{citaĵo|Kie regas la forto, tie rajto silentas.}}{{citaĵo|Kie regas virino, malbona estas la fino.}}{{citaĵo|Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.}}{{citaĵo|Kie timo, tie honto.}}{{citaĵo|Kiel akirite, tiel perdite.}}{{citaĵo|Kiel li meritis, tiel li profitis.}}{{citaĵo|Kiel oni sternas, tiel oni dormas.}}{{citaĵo|Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.}}{{citaĵo|Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.}}{{citaĵo|Kiel oni, tiel ĉe ni.}}{{citaĵo|Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.}}{{citaĵo|Kien kudrilo iras, tien [[fadeno]]n ĝi tiras.}}{{citaĵo|Kien vi vin turnos, ĉie malbone.}}{{citaĵo|Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.}}{{citaĵo|Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.}}{{citaĵo|Kio al mi sonis, tion mi resonas.}}{{citaĵo|Kio al [[unu]] donas forton, al alia donas morton.}}{{citaĵo|Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.}}{{citaĵo|Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.}}{{citaĵo|Kio doloras, pri tio ni ploras.}}{{citaĵo|Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.}}{{citaĵo|Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.}}{{citaĵo|Kio en la kapo, tio sur la lango.}}{{citaĵo|Kio estas bona por vi, estas bona por mi.}}{{citaĵo|Kio estas farita, estas sankciita.}}{{citaĵo|Kio estas lernita, ne estas perdita.}}{{citaĵo|Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.}}{{citaĵo|Kio fariĝis, jam ne refariĝos.}}{{citaĵo|Kio iras el koro, venas al koro.}}{{citaĵo|Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.}}{{citaĵo|Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.}}{{citaĵo|Kio kostas malmulte, kostas plej kare.}}{{citaĵo|Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.}}{{citaĵo|Kio mia, tio bona.}}{{citaĵo|Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.}}{{citaĵo|Kio multe kostas, multe valoras.}}{{citaĵo|Kio pasis, ne revenos.}}{{citaĵo|Kio pasis, nin forlasis.}}{{citaĵo|Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.}}{{citaĵo|Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.}}{{citaĵo|Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.}}{{citaĵo|Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.}}{{citaĵo|Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.}}{{citaĵo|Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.}}{{citaĵo|Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.}}{{citaĵo|Kiom da homoj, tiom da gustoj.}}{{citaĵo|Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.}}{{citaĵo|Kiom da kapoj, tiom da opinioj.}}{{citaĵo|Kiom da koroj, tiom da voloj.}}{{citaĵo|Kiom la koro deziras.}}{{citaĵo|Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.}}{{citaĵo|Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.}}{{citaĵo|Kion fari!}}{{citaĵo|Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.}}{{citaĵo|Kion koro portas, [[vizaĝo]] raportas.}}{{citaĵo|Kion koro sentas, lango prezentas.}}{{citaĵo|Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.}}{{citaĵo|Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.}}{{citaĵo|Kion mi ne scias, tion mi ne envias.}}{{citaĵo|Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.}}{{citaĵo|Kion mi povas, tion mi elŝovas.}}{{citaĵo|Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras.}}{{citaĵo|Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.}}{{citaĵo|Kion oni volas, tion oni povas.}}{{citaĵo|Kion [[Parizo]] aplaŭdas, [[Berlino]] mallaŭdas.}}{{citaĵo|Kion rajtas [[leono]], ne rajtas [[azeno]].}}{{citaĵo|Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.}}{{citaĵo|Kion [[sobreco]] deziras, [[ebrieco]] ĝin diras.}}{{citaĵo|Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.}}{{citaĵo|Kion vi pripenas, tio al vi venas.}}{{citaĵo|Kion vi semas, tion vi rikoltos.}}{{citaĵo|Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.}}{{citaĵo|Kiso malsincera estas danĝera.}}{{citaĵo|Kiso publika estas kiso malamika.}}{{citaĵo|Kiu agas afable, vivas agrable.}}{{citaĵo|Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.}}{{citaĵo|Kiu akvon evitas, droni ne timas.}}{{citaĵo|Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.}}{{citaĵo|Kiu amas honoron, amu laboron.}}{{citaĵo|Kiu amas la [[lito]]n, ne akiros [[profito]]n.}}{{citaĵo|Kiu amas [[okula]]ĉi, ne havas kion maĉi.}}{{citaĵo|Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.}}{{citaĵo|Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.}}{{citaĵo|Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.}}{{citaĵo|Kiu batas edzinon, tiu [[vunda]]s sin mem.}}{{citaĵo|Kiu bati deziras, trovas bastonon.}}{{citaĵo|Kiu bojas, ne mordas.}}{{citaĵo|Kiu bone agas, timi ne bezonas.}}{{citaĵo|Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.}}{{citaĵo|Kiu bone ŝmiras, bone veturas.}}{{citaĵo|Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.}}{{citaĵo|Kiu ĉasas [[du]] leporojn, kaptas neniun.}}{{citaĵo|Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.}}{{citaĵo|Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.}}{{citaĵo|Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.}}{{citaĵo|Kiu demandas, tiu ne eraras.}}{{citaĵo|Kiu devas, tiu elekti ne povas.}}{{citaĵo|Kiu devas, tiu povas.}}{{citaĵo|Kiu diras la veron, havas suferon.}}{{citaĵo|Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.}}{{citaĵo|Kiu [[donaco]]n prenas, tiu sin katenas.}}{{citaĵo|Kiu donas rapide, donas duoble.}}{{citaĵo|Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.}}{{citaĵo|Kiu dormas longe, vivas mallonge.}}{{citaĵo|Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.}}{{citaĵo|Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.}}{{citaĵo|Kiu entreprenis, tiu sin tenu.}}{{citaĵo|Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.}}{{citaĵo|Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.}}{{citaĵo|Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.}}{{citaĵo|Kiu frapas, al tiu oni malfermas.}}{{citaĵo|Kiu fremdan avidas, propran forperdas.}}{{citaĵo|Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.}}{{citaĵo|Kiu garantias, trankvilon ne scias.}}{{citaĵo|Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.}}{{citaĵo|Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.}}{{citaĵo|Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.}}{{citaĵo|Kiu havas abelojn, havas mielon.}}{{citaĵo|Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.}}{{citaĵo|Kiu havas forton, havas rajton.}}{{citaĵo|Kiu havas la forton, havas la rajton.}}{{citaĵo|Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.}}{{citaĵo|Kiu havas nenion, estas nenio.}}{{citaĵo|Kiu havas oron, havas honoron.}}{{citaĵo|Kiu hontas nenion, ne timas Dion.}}{{citaĵo|Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.}}{{citaĵo|Kiu iras sperte, iras certe.}}{{citaĵo|Kiu iras trankvile, iras facile.}}{{citaĵo|Kiu jam havas, tiu pravas.}}{{citaĵo|Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.}}{{citaĵo|Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.}}{{citaĵo|Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.}}{{citaĵo|Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.}}{{citaĵo|Kiu koleras, tiu ne prosperas.}}{{citaĵo|Kiu koleras, tiu perdas.}}{{citaĵo|Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.}}{{citaĵo|Kiu komencas tro frue, finas malfrue.}}{{citaĵo|Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.}}{{citaĵo|Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.}}{{citaĵo|Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.}}{{citaĵo|Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.}}{{citaĵo|Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.}}{{citaĵo|Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.}}{{citaĵo|Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas.}}{{citaĵo|Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.}}{{citaĵo|Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.}}{{citaĵo|Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.}}{{citaĵo|Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.}}{{citaĵo|Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.}}{{citaĵo|Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.}}{{citaĵo|Kiu lupo naskiĝis, [[vulpo]] ne fariĝos.}}{{citaĵo|Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.}}{{citaĵo|Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.}}{{citaĵo|Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.}}{{citaĵo|Kiu mem sin adoras, nenion valoras.}}{{citaĵo|Kiu mem sin gloras, malbone odoras.}}{{citaĵo|Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.}}{{citaĵo|Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.}}{{citaĵo|Kiu mensogis per [[unu]] vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.}}{{citaĵo|Kiu metion disponas, mizeron ne konas.}}{{citaĵo|Kiu minacas, tiu avertas.}}{{citaĵo|Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.}}{{citaĵo|Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.}}{{citaĵo|Kiu multe babilas, al si mem malutilas.}}{{citaĵo|Kiu multe babilas, pensas malmulte.}}{{citaĵo|Kiu multe [[minaco|minacas]], ne estas danĝera.}}{{citaĵo|Kiu multe parolas, malamikon konsolas.}}{{citaĵo|Kiu multe parolas, ne multe faras.}}{{citaĵo|Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.}}{{citaĵo|Kiu multon deziras, nenion akiras.}}{{citaĵo|Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.}}{{citaĵo|Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.}}{{citaĵo|Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".}}{{citaĵo|Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.}}{{citaĵo|Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.}}{{citaĵo|Kiu ne krimas, tiu ne timas.}}{{citaĵo|Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.}}{{citaĵo|Kiu ne pekis, kiu ne eraris?}}{{citaĵo|Kiu ne petas, tiu ne ricevas.}}{{citaĵo|Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.}}{{citaĵo|Kiu ne riskas, tiu ne havas.}}{{citaĵo|Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.}}{{citaĵo|Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.}}{{citaĵo|Kiu neniun savis, malamikon ne havas.}}{{citaĵo|Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.}}{{citaĵo|Kiu panon donas, malsaton ne konas.}}{{citaĵo|Kiu pekis, tiu pagas.}}{{citaĵo|Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.}}{{citaĵo|Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.}}{{citaĵo|Kiu pli frue venas, pli frue muelas.}}{{citaĵo|Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.}}{{citaĵo|Kiu povas antaŭvidi!}}{{citaĵo|Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.}}{{citaĵo|Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.}}{{citaĵo|Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.}}{{citaĵo|Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.}}{{citaĵo|Kiu regalas per [[ŝtono]]j, tiun oni dankas per bastonoj.}}{{citaĵo|Kiu resonis, tiu sin donis.}}{{citaĵo|Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.}}{{citaĵo|Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.}}{{citaĵo|Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.}}{{citaĵo|Kiu rompis la [[glaso]]n, ordigu la kason.}}{{citaĵo|Kiu rompis, tiu pagu.}}{{citaĵo|Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.}}{{citaĵo|Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.}}{{citaĵo|Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas.}}{{citaĵo|Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.}}{{citaĵo|Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.}}{{citaĵo|Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.}}{{citaĵo|Kiu sin enjungis, devas tiri.}}{{citaĵo|Kiu sin gardas, tiu sin savas.}}{{citaĵo|Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.}}{{citaĵo|Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.}}{{citaĵo|Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.}}{{citaĵo|Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.}}{{citaĵo|Kiu ŝvitas, tiu profitas.}}{{citaĵo|Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.}}{{citaĵo|Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.}}{{citaĵo|Kiu tro alte svingas, nenion atingas.}}{{citaĵo|Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ [[okulo]]jn difektas.}}{{citaĵo|Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.}}{{citaĵo|Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.}}{{citaĵo|Kiu tro multe deziras, nenion akiras.}}{{citaĵo|Kiu tro pelas, nur malakcelas.}}{{citaĵo|Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.}}{{citaĵo|Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.}}{{citaĵo|Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.}}{{citaĵo|Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.}}{{citaĵo|Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.}}{{citaĵo|Kiu venis unue, muelas pli frue.}}{{citaĵo|Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.}}{{citaĵo|Kiu vivas trankvile, vivas facile.}}{{citaĵo|Kiu vivos, tiu vidos.}}{{citaĵo|Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.}}{{citaĵo|Kiu volas mensogi, devas bone memori.}}{{citaĵo|Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.}}{{citaĵo|Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas [[ovo]]porta.}}{{citaĵo|Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.}}{{citaĵo|Kiun la [[sorto]] karesas, al tiu ĉio sukcesas.}}{{citaĵo|Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.}}{{citaĵo|Kiun malĝojo ne [[turmento|turmentis]], tiu ĝojon ne sentas.}}{{citaĵo|Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.}}{{citaĵo|Kiun [[vesto]] ornamas, tiun homoj ekamas.}}{{citaĵo|Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.}}{{citaĵo|Klopodi sen limo per korpo kaj animo.}}{{citaĵo|Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.}}{{citaĵo|Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.}}{{citaĵo|Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.}}{{citaĵo|Koko krias fiere, sed ne danĝere.}}{{citaĵo|Kolera kiel cento da diabloj.}}{{citaĵo|Kolera kiel rabia hundo.}}{{citaĵo|[[Kolero]] montras malsaĝulon.}}{{citaĵo|Kolero pravecon ne donas.}}{{citaĵo|Komenca inklino daŭras ĝis la fino.}}{{citaĵo|Komenci de Adamo.}}{{citaĵo|Komenci per Dio kaj fini per diablo.}}{{citaĵo|Komenci per flato kaj fini per bato.}}{{citaĵo|Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.}}{{citaĵo|Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.}}{{citaĵo|Komenco Aprila -- trompo facila.}}{{citaĵo|[[Komenco]] bona -- laboro duona.}}{{citaĵo|[[Komercisto]] estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.}}{{citaĵo|[[Komparo]] ne estas pruvo.}}{{citaĵo|Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.}}{{citaĵo|Konateco ne estas hereda.}}{{citaĵo|Konduki la dancojn.}}{{citaĵo|[[Konfido]] naskas konfidon.}}{{citaĵo|Konfidu, sed vidu.}}{{citaĵo|Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.}}{{citaĵo|Koniĝas majstro laŭ sia verko.}}{{citaĵo|Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.}}{{citaĵo|[[Konscienco]] senmakula estas kuseno plej mola.}}{{citaĵo|Konscienco trankvila estas bona dormilo.}}{{citaĵo|[[Konsento]] konstruas, malpaco detruas.}}{{citaĵo|Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.}}{{citaĵo|Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.}}{{citaĵo|Konsilu kiu povas.}}{{citaĵo|Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.}}{{citaĵo|Konstrui kastelojn en aero.}}{{citaĵo|Konstrui kastelon sur [[glacio]].}}{{citaĵo|Konsumi sian antaŭan grason.}}{{citaĵo|Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.}}{{citaĵo|[[Kontenteco]] estas pli bona ol riĉeco.}}{{citaĵo|Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.}}{{citaĵo|Kontentigi la [[kato]]n kaj kune la raton.}}{{citaĵo|Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.}}{{citaĵo|Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu [[tedo]] ekzistas rimedo.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[doloro]] helpas bona humoro.}}{{citaĵo|Kontraŭ faro farita ne helpas [[medito]].}}{{citaĵo|Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.}}{{citaĵo|Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[kalumnio]] helpas nenio.}}{{citaĵo|Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.}}{{citaĵo|Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.}}{{citaĵo|Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.}}{{citaĵo|Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.}}{{citaĵo|Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.}}{{citaĵo|Kontraŭ neesto ne helpas protesto.}}{{citaĵo|Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.}}{{citaĵo|Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.}}{{citaĵo|Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.}}{{citaĵo|Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[vesto]] malbona konspiras ĉiu [[ŝtono]].}}{{citaĵo|Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.}}{{citaĵo|Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.}}{{citaĵo|Konu nin, ŝatu nin!}}{{citaĵo|Korniko vundita propran [[vosto]]n timas.}}{{citaĵo|Koro pleniĝas -- lango moviĝas.}}{{citaĵo|Koro tro plena -- buŝo parolas.}}{{citaĵo|Korvo al korvo [[okulo]]n ne pikas.}}{{citaĵo|Kovri la buŝon de sia konscienco.}}{{citaĵo|Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.}}{{citaĵo|Krevis la vazo antaŭ la nazo.}}{{citaĵo|Krii el la tuta gorĝo.}}{{citaĵo|[[Kritiko|Kritiki]] estas facile, fari malfacile.}}{{citaĵo|Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.}}{{citaĵo|Kudri per fluganta kudrilo.}}{{citaĵo|Kuiriston vaporo satigas.}}{{citaĵo|Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.}}{{citaĵo|Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.}}{{citaĵo|Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.}}{{citaĵo|Kun kiu vi festas, tia vi estas.}}{{citaĵo|Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.}}{{citaĵo|Kun konfido neniam rapidu.}}{{citaĵo|Kun la peko en mano.}}{{citaĵo|Kun sia tuta domo kaj havo.}}{{citaĵo|Kun sia tuta [[posedo]] kaj [[heredo]].}}{{citaĵo|Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.}}{{citaĵo|Kun vero severa komercaĵo forvelkos.}}{{citaĵo|Kune kaptite, kune [[puno|punite]].}}{{citaĵo|Kuradi kiel venenita muso.}}{{citaĵo|Kuraĝa homo en sia domo.}}{{citaĵo|Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.}}{{citaĵo|Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.}}{{citaĵo|Kuraĝo ĉion atingas.}}{{citaĵo|Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.}}{{citaĵo|Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.}}{{citaĵo|Kurbiĝu [[hoko]] laŭ postuloj de l' loko.}}{{citaĵo|Kuri de sia propra korpo.}}{{citaĵo|[[Kutimo]] estas dua naturo.}}{{citaĵo|Kvalito bona ne bezonas admonon.}}{{citaĵo|Kvina rado ĉe veturado.}}{{citaĵo|Kvitiĝas servo per reservo.}}
==L==
{{citaĵo|La "por" kaj la "kontraŭ".}}{{citaĵo|La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.}}{{citaĵo|La afero estas plenumita.}}{{citaĵo|La afero havas tempon.}}{{citaĵo|La afero malsukcesis.}}{{citaĵo|La afero ne brulas.}}{{citaĵo|La afero ne iras glate.}}{{citaĵo|La afero ne staras sur pinto de ponto.}}{{citaĵo|La afero ne urĝas.}}{{citaĵo|La [[dormo|dorm']] estas bona, se mankas la [[mono]].}}{{citaĵo|La enigmo simple solviĝas.}}{{citaĵo|La felo tanadon ne valoras.}}{{citaĵo|La fino kronas la verkon.}}{{citaĵo|La forestanto ĉiam estas malprava.}}{{citaĵo|La haroj disstariĝas.}}{{citaĵo|La haroj streĉiĝas.}}{{citaĵo|La ĵeto estas farita.}}{{citaĵo|La [[konscienco]] lin ne turmentas.}}{{citaĵo|La lango de virino estas ŝia glavo.}}{{citaĵo|La lastan el amaso atakas la hundo.}}{{citaĵo|La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.}}{{citaĵo|La loto estas tirita.}}{{citaĵo|La ludo kandelon ne valoras.}}{{citaĵo|La [[lumo]] por [[vero]] ofte estas [[danĝero]].}}{{citaĵo|La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.}}{{citaĵo|La manĝota [[fiŝo]] estas ankoraŭ en la [[rivero]].}}{{citaĵo|La mano lin jukas.}}{{citaĵo|La [[morto]] ne distingas, ĉiujn egale atingas.}}{{citaĵo|La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.}}{{citaĵo|La muro havas orelojn.}}{{citaĵo|La parto plej vasta venos la lasta.}}{{citaĵo|La plej danĝera homo -- malbona in' en domo.}}{{citaĵo|La sama afero, sed kun la kapo al tero.}}{{citaĵo|La sigelo ankoraŭ ne estas metita.}}{{citaĵo|La tempo ĉiam malkaŝas la [[vero]]n.}}{{citaĵo|La tempo venos, ni ĉion komprenos.}}{{citaĵo|La tuta ludo ne valoras kandelon.}}{{citaĵo|La unua trovita.}}{{citaĵo|La vivo staras sur la karto.}}{{citaĵo|Laboro donas bonstaton, mallaboro [[malsato]]n.}}{{citaĵo|[[Laboro]] finita, -- [[ripozo]] merita.}}{{citaĵo|Laboro fortigas, ripozo putrigas.}}{{citaĵo|Laboro homon nutras, sen laboro li putras.}}{{citaĵo|Laboro kaj [[pacienco]] kondukas al [[potenco]].}}{{citaĵo|Laboro kondukas al [[honoro]] kaj [[oro]].}}{{citaĵo|Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.}}{{citaĵo|Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos.}}{{citaĵo|Lang' estas mola kaj laŭvole petola.}}{{citaĵo|Langa [[vundo]] plej profunda.}}{{citaĵo|Lango miela, sed koro kruela.}}{{citaĵo|Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.}}{{citaĵo|Larmo virina baldaŭ sekiĝas.}}{{citaĵo|Larmoj [[praveco]]n ne pruvas.}}{{citaĵo|Larmoj [[ŝuldo]]n ne pagas.}}{{citaĵo|Lasi fali la manojn.}}{{citaĵo|Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.}}{{citaĵo|Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.}}{{citaĵo|Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.}}{{citaĵo|Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.}}{{citaĵo|Laŭdu la maron, sed restu sur tero.}}{{citaĵo|Laŭdu tagon nur vespere.}}{{citaĵo|Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.}}{{citaĵo|Lecionoj al profesoro estas vana laboro.}}{{citaĵo|Leĝe kaj rajte.}}{{citaĵo|Leĝo estas bona, se [[advokato]] ĝin helpas.}}{{citaĵo|Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.}}{{citaĵo|[[Leĝo]] malaperas, [[moro]] daŭras.}}{{citaĵo|Leĝo [[mallertulo]]n ligas, [[lertulo]]n fortigas.}}{{citaĵo|Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.}}{{citaĵo|Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.}}{{citaĵo|Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.}}{{citaĵo|Lernado sen fruktoj ne restas.}}{{citaĵo|Lerneja sekreto ne iru al gazeto.}}{{citaĵo|Lernu juna, por esti saĝa maljuna.}}{{citaĵo|Lernu juna -- vi scios maljuna.}}{{citaĵo|Lerteco sorĉon ne bezonas.}}{{citaĵo|Leviĝu kun la suno, [[edziĝo|edziĝu]] dum juna.}}{{citaĵo|Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.}}{{citaĵo|Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.}}{{citaĵo|Li bruligis al si la lipharojn.}}{{citaĵo|Li dentojn prunti ne bezonas.}}{{citaĵo|Li diris adiaŭ al la mondo surtera.}}{{citaĵo|Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.}}{{citaĵo|Li eĉ el sablo vipojn tordas.}}{{citaĵo|Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.}}{{citaĵo|Li esploris iom la fundon de la [[glaso]].}}{{citaĵo|Li estas bravulo en sia angulo.}}{{citaĵo|Li estas en acida humoro.}}{{citaĵo|Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.}}{{citaĵo|Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.}}{{citaĵo|Li estas frotita kaj polurita.}}{{citaĵo|Li estas homo sperta kaj lerta.}}{{citaĵo|Li estas kompetenta, kiel besto pri [[alrĝentoarĝento]].}}{{citaĵo|Li estas la portreto de sia patro.}}{{citaĵo|Li estas portreto de sia patro.}}{{citaĵo|Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.}}{{citaĵo|Li estas sia propra mastrino.}}{{citaĵo|Li estas vera hidrargo.}}{{citaĵo|Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.}}{{citaĵo|Li faris sian lastan translokiĝon.}}{{citaĵo|Li foriris kun longa nazo.}}{{citaĵo|Li forpelis siajn piedojn.}}{{citaĵo|Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.}}{{citaĵo|Li havas ankoraŭ printempon en kapo.}}{{citaĵo|Li havas [[cerbo]]n ne tro potencan.}}{{citaĵo|Li havas ĉiun horon alian [[moro]]n.}}{{citaĵo|Li havas dentojn ne por parado.}}{{citaĵo|Li havas en la [[cerbo]] tro multe da herbo.}}{{citaĵo|Li havas la kapon fortike sur la kolo.}}{{citaĵo|Li havas la kapon sur ĝusta loko.}}{{citaĵo|Li havas la kapon sur la ĝusta loko.}}{{citaĵo|Li havas muŝon en la kapo.}}{{citaĵo|Li havas nek ĉelon, nek kelon.}}{{citaĵo|Li havas pli da [[mono]] ol da [[bezono]].}}{{citaĵo|Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.}}{{citaĵo|Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.}}{{citaĵo|Li havas siajn kapricojn.}}{{citaĵo|Li havas truon en la manplato.}}{{citaĵo|Li havis [[viando]]n, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston.}}{{citaĵo|Li jam estas trans montoj kaj maro.}}{{citaĵo|Li jam faras la lastan spiron.}}{{citaĵo|Li ĵus elrampis el la [[ova]] ŝelo.}}{{citaĵo|Li komprenas [[prediko]]n, kiel [[blovo]] [[muziko]]n.}}{{citaĵo|Li [[kuraĝo]]n kolekti ne bezonas.}}{{citaĵo|Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.}}{{citaĵo|Li mem estas patrono por sia persono.}}{{citaĵo|Li mensogas maŝine.}}{{citaĵo|Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.}}{{citaĵo|Li minacas per fingro en la poŝo.}}{{citaĵo|Li ne elpensis la filozofian [[ŝtono]]n.}}{{citaĵo|Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.}}{{citaĵo|Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.}}{{citaĵo|Li ne estas el la grandaj saĝuloj.}}{{citaĵo|Li ne estas el la regimento de timuloj.}}{{citaĵo|Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.}}{{citaĵo|Li ne havas kapon de ministro.}}{{citaĵo|Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.}}{{citaĵo|Li neniam venkis la alfabeton.}}{{citaĵo|Li pafis sin for.}}{{citaĵo|Li parolas sen senco kaj sen interligo.}}{{citaĵo|Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.}}{{citaĵo|Li prenos kaj benos.}}{{citaĵo|Li pulvon ne elpensis.}}{{citaĵo|Li ripozu trankvile!}}{{citaĵo|Li saltas gracie, kiel urso ebria.}}{{citaĵo|Li salutas profunde kaj mordas hunde.}}{{citaĵo|Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.}}{{citaĵo|Li serĉas la venton sur la kampo.}}{{citaĵo|Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.}}{{citaĵo|Li ŝtelas de [[najbaro]], por doni al altaro.}}{{citaĵo|Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.}}{{citaĵo|Li taŭgas nek por [[studo]], nek por [[ludo]].}}{{citaĵo|Li tenas la nazon supren.}}{{citaĵo|Li trafis el sub pluvo en [[rivero]]n.}}{{citaĵo|Li tremas kiel aŭtuna folio.}}{{citaĵo|Li tremas, kiel aŭtuna folio.}}{{citaĵo|Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.}}{{citaĵo|Li vivas en ĝuo kaj bruo.}}{{citaĵo|Li vivas sur la tero kiel en [[infero]].}}{{citaĵo|Li vorton en la poŝo ne serĉas.}}{{citaĵo|Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.}}{{citaĵo|Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.}}{{citaĵo|Lia [[cerbo]] iris promeni.}}{{citaĵo|Liaj dentoj povas festi sabaton.}}{{citaĵo|Liaj dentoj povas forgesi sian metion.}}{{citaĵo|Liaj flugiloj paraliziĝis.}}{{citaĵo|[[Liberulo]] iras, kien li deziras.}}{{citaĵo|Ligno fendita facile flamiĝas.}}{{citaĵo|Lin tuŝas nek [[admono]], nek [[ordono]].}}{{citaĵo|Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.}}{{citaĵo|Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.}}{{citaĵo|Loĝi en la fino de la mondo.}}{{citaĵo|Longa dormado ŝuldojn kreskigas.}}{{citaĵo|Longa konsidero savas de sufero.}}{{citaĵo|Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.}}{{citaĵo|Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.}}{{citaĵo|Ludi kun iu ludon de pugnoj.}}{{citaĵo|Ludi ventobatadon.}}{{citaĵo|Ludo aparte, kaj afero aparte.}}{{citaĵo|[[lukso|Luksa]] la [[vesto]], sed malplena la poŝo.}}{{citaĵo|[[Lumo]] fariĝos, kulpulo troviĝos.}}{{citaĵo|Lupo [[dormo|dormanta]] ŝafon ne kaptas.}}{{citaĵo|Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.}}{{citaĵo|Lupo lupon ne manĝas.}}{{citaĵo|Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.}}{{citaĵo|Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.}}
 
==M==
{{citaĵo|Maĉi kaj remaĉi.}}{{citaĵo|Magia rondo.}}{{citaĵo|Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.}}{{citaĵo|Malantaŭ barilo [[kuraĝo]] estas facila.}}{{citaĵo|Malantaŭe [[mizero]], antaŭe malespero.}}{{citaĵo|Malaperis kiel [[ŝtono]] en maron.}}{{citaĵo|Malaperis kiel vaporo.}}{{citaĵo|Malaperis, kiel vaporo.}}{{citaĵo|Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.}}{{citaĵo|Malbona herbo froston ne timas.}}{{citaĵo|Malbona [[virino]] [[diablo]]n superas.}}{{citaĵo|Malbone kaŝita [[ŝtelisto]]n incitas.}}{{citaĵo|Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.}}{{citaĵo|Malbonulon diablo ne prenas.}}{{citaĵo|Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.}}{{citaĵo|[[Malfeliĉo]] inviton ne atendas.}}{{citaĵo|Malfeliĉo kaj [[peko]] leviĝas sen veko.}}{{citaĵo|Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.}}{{citaĵo|Malfeliĉo malofte venas sole.}}{{citaĵo|Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas sen alvoko.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.}}{{citaĵo|Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.}}{{citaĵo|Malfermita kelo tentas al ŝtelo.}}{{citaĵo|Malgranda [[aspekto|aspekte]], sed granda [[intelekto|intelekte]].}}{{citaĵo|Malgranda birdeto, sed akra ungeto.}}{{citaĵo|Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.}}{{citaĵo|Malgranda [[pezo]], sed granda [[prezo]].}}{{citaĵo|Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron.}}{{citaĵo|[[Malhumileco]] estas kara [[plezuro]].}}{{citaĵo|Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.}}{{citaĵo|Malkovri antaŭ iu sian koron.}}{{citaĵo|Malnova afero en nova livero.}}{{citaĵo|Malpaco pro limo fariĝas kutimo, [[malpaco]] pro kredo fariĝas [[heredo]].}}{{citaĵo|Malpaculo.}}{{citaĵo|Malpaculon ĉiu batas.}}{{citaĵo|Malplaĉas nenio, se taksas [[pasio]].}}{{citaĵo|Malplena sako puŝas al [[peko]].}}{{citaĵo|Malplena sako tentas al peko.}}{{citaĵo|Malpli da havo, malpli da [[zorgo]]j.}}{{citaĵo|Malpli da [[posedo]], malpli da [[tedo]].}}{{citaĵo|Malpli esperu, pli konsideru.}}{{citaĵo|Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.}}{{citaĵo|Malpurulo.}}{{citaĵo|Malriĉa kiel muso preĝeja.}}{{citaĵo|Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.}}{{citaĵo|Malriĉeco ne estas [[malvirto]].}}{{citaĵo|Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.}}{{citaĵo|Malriĉulo parencojn ne havas.}}{{citaĵo|Malriĉulo [[rabisto]]n ne timas.}}{{citaĵo|Malsaĝa kiel ŝtipo.}}{{citaĵo|Malsaĝo estas [[najbaro]] de [[mizero]].}}{{citaĵo|Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.}}{{citaĵo|[[Malsaĝulo]] diris vorteron, [[saĝulo]] komprenas la tutan aferon.}}{{citaĵo|Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.}}{{citaĵo|Malsaĝulo kaj [[infano]] parolas la [[vero]]n.}}{{citaĵo|Malsaĝulo kiel tamburo, -- kiu pasas, lin batas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo malpacigis kaj [[dek]] saĝuloj repacigi ne povas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo ofte estas [[profeto]].}}{{citaĵo|Malsaĝulo [[ŝtono]]n ĵetis, [[dek]] saĝuloj ĝin ne atingos.}}{{citaĵo|Malsaĝulo venas, [[komercisto]] festenas.}}{{citaĵo|Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.}}{{citaĵo|Malsaĝulon favoras [[feliĉo]].}}{{citaĵo|Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.}}{{citaĵo|Malsanan demandu, al sana donu.}}{{citaĵo|Malsano venas rapide, foriras rigide.}}{{citaĵo|Malsata stomako orelon ne havas.}}{{citaĵo|Malsato donas [[spriton]].}}{{citaĵo|Malsato malfortigas, [[ŝuldo]] suferigas.}}{{citaĵo|Malsato ne estas frato.}}{{citaĵo|Malsato plej bone gustigas la [[manĝo]]n.}}{{citaĵo|Malsatulon la fabloj ne nutros.}}{{citaĵo|Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.}}{{citaĵo|Mankas klapo en lia kapo.}}{{citaĵo|Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.}}{{citaĵo|[[Manko]] de [[oro]] ne estas malhonoro.}}{{citaĵo|Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.}}{{citaĵo|Mano manon lavas.}}{{citaĵo|Mano pekis, dorso pagas.}}{{citaĵo|Manon malkvietan ĉiu muro atakas.}}{{citaĵo|Marĉandado aĉeti ne devigas.}}{{citaĵo|Marĉando aĉeti ne devigas.}}{{citaĵo|Maro ĉiujn [[rivero]]jn ricevas kaj tamen ne krevas.}}{{citaĵo|Maro da mizeroj.}}{{citaĵo|Mastro elbabilis, [[gasto]]j ne silentos.}}{{citaĵo|[[Mastro]] en vojo -- servantoj en ĝojo.}}{{citaĵo|Matena horo estas plena de oro.}}{{citaĵo|Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas.}}{{citaĵo|Matura aĝo.}}{{citaĵo|Melki kaproviron.}}{{citaĵo|Melku [[blovo]]n senfine, li lakton ne donos.}}{{citaĵo|Memori pri [[mezuro]] en [[laboro]] kaj [[plezuro]].}}{{citaĵo|[[Mensoganto]] devas havi bonan [[memoro]]n.}}{{citaĵo|Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.}}{{citaĵo|[[Mensogo]] kaj ŝtelo estas [[du]] fratoj.}}{{citaĵo|Mensogo malproksimen ne kondukas.}}{{citaĵo|Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.}}{{citaĵo|Meti trabojn sur la vojon.}}{{citaĵo|[[Metio]] lacigas, metio vivigas.}}{{citaĵo|Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.}}{{citaĵo|Mezuri laŭ sia metro.}}{{citaĵo|Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.}}{{citaĵo|Mi blinde pafos, eble trafos.}}{{citaĵo|Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.}}{{citaĵo|Mi havas pri tio nek scion nek supozon.}}{{citaĵo|Mi hejme sidis, nenion vidis.}}{{citaĵo|Mi konas miajn homojn.}}{{citaĵo|Mi lavas al mi la manojn.}}{{citaĵo|Mi lin liberigis, li min saĝigis.}}{{citaĵo|Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.}}{{citaĵo|Mi ne volas [[baton]], mi ne volas [[kompato]]n.}}{{citaĵo|Mi ne volas tion ĉi scii.}}{{citaĵo|Mi [[pano]]n ne esperis, subite [[kuko]] aperis.}}{{citaĵo|Mia lango -- mia malamiko.}}{{citaĵo|Mia [[loĝejo]] estas mia reĝejo.}}{{citaĵo|Mia loĝejo -- mia reĝejo.}}{{citaĵo|[[Mielo]] sur lango, kaj [[glacio]] en koro.}}{{citaĵo|Mieno fiera al [[ludo]] mizera.}}{{citaĵo|Miljaroj ne povis, -- minuto elŝovis.}}{{citaĵo|Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.}}{{citaĵo|Minacas dento al la vento.}}{{citaĵo|Minaci per pugno en la poŝo.}}{{citaĵo|[[Minaco]]j ne mortigas.}}{{citaĵo|[[Miraklo]] inter mirakloj.}}{{citaĵo|[[Mizero]] faras lerta, mizero faras sperta.}}{{citaĵo|Mizero faras viziton, ne atendante inviton.}}{{citaĵo|Mizero havas [[talento|talentan]] kapon.}}{{citaĵo|Mizero instruas.}}{{citaĵo|Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.}}{{citaĵo|Mizero plej ekstreme, [[Dio]] plej proksime.}}{{citaĵo|Mizero saltas, mizero haltas.}}{{citaĵo|Mizero sur mizero.}}{{citaĵo|Mola kiel vakso.}}{{citaĵo|Mono amas kalkulon.}}{{citaĵo|[[Mono]] estas reĝo, mono estas leĝo.}}{{citaĵo|Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.}}{{citaĵo|Mono kuras al mono.}}{{citaĵo|Mono mondon regas.}}{{citaĵo|Mono monon naskas.}}{{citaĵo|Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.}}{{citaĵo|Mono perdita, nenio perdita, -- honoro perdita, ĉio perdita.}}{{citaĵo|Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.}}{{citaĵo|Mono plenumas ĉiujn oficojn.}}{{citaĵo|Mono publika estu fortika.}}{{citaĵo|Monto gravediĝis, muso naskiĝis.}}{{citaĵo|Montradi al si reciproke la dentojn.}}{{citaĵo|Montras parolo, kion [[cerbo]] valoras.}}{{citaĵo|Montroj kaj konsiloj estas facilaj.}}{{citaĵo|Montru [[monero]]n, ĉio fariĝos.}}{{citaĵo|Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun [[vundo]]j.}}{{citaĵo|Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.}}{{citaĵo|Morgaŭ frue venos plue.}}{{citaĵo|Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.}}{{citaĵo|Muele sencele.}}{{citaĵo|Muelilo haltas, muelisto eksaltas.}}{{citaĵo|Multaj kompatantoj, sed neniu [[helpanto]].}}{{citaĵo|Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.}}{{citaĵo|Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.}}{{citaĵo|Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.}}{{citaĵo|Multe da peno, neniom da pano.}}{{citaĵo|Multe da [[sprito]], sed neniom da profito.}}{{citaĵo|Multe en kapo, sed nenio en poŝo.}}{{citaĵo|Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.}}{{citaĵo|Multe komencite, malmulte plenumite.}}{{citaĵo|Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.}}{{citaĵo|Murmuri tra la dentoj.}}{{citaĵo|Muso la [[kato]]n ĉiam ofendis.}}{{citaĵo|Muso satiĝis, faruno malboniĝis.}}