Voltaire: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
AnankeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: sr:Волтер
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
**''Le merveilleŭx de cette entreprise infernale, c'est que chaque chef des meurtriers fait bénir ses drapeaŭx et invoque dieu solennellement avant d'aller exterminer son prochain.''
 
== Traktato pri toleremo ==
 
Preĝo al Dio (el Traktato pri toleremo).
 
"Ne estas plu do al homoj ke mi alparolas; sed al vi, Dio de ĉiuj estaĵoj, de ĉiuj mondoj, de ĉiuj tempoj: se estas permesinde ke malfortaj estaĵoj, perdiĝintaj en la vasteco kaj neperceteblaj por la cetero de la universo, aŭdacas peti ion al vi, kiu ĉion donacis, al vi, kies dekretoj estas malŝanĝeblaj kaj eternaj, degnu rigardi mizerikorde la erarojn kiuj devenas de nia naturo.
Faru vi tiel ke tiuj ĉi eraroj ne estigu nian malfortunon.
Vi ne donacis al ni koron por malami unu la alian, nek manojn por elgorĝigi nin mem reciproke.
Faru vi tiel ke ni reciproke helpu nin mem toleri ŝarĝon de vivo ĉagrena kaj maldaŭra.
Faru vi tiel ke malgrandaj malsamecoj inter vestaĵoj kiuj kovras niajn malfortajn korpojn, inter ĉiuj niaj lingvoj maltaŭgaj, inter ĉiuj niaj ridindaj moroj, inter ĉiuj niaj leĝoj malperfektaj, inter ĉiuj niaj sensencaj opinioj, inter ĉiuj niaj pensaĵoj tiel malsamaj por niaj okuloj kaj tiel samaj antaŭ vi, unufraze ke ĉiuj tiuj ĉi malgrandaj nuancoj kiuj distingas atomojn nomatajn “homoj” ne estu kiel signoj de malamo kaj persekuto.
Faru tiel ke tiuj, kiuj ekbruligas kandelojn plen-sunlume por celebri vin toleru tiujn, kiuj kontentiĝas de la lumo de via suno;
ke tiuj, kiuj kovras iliajn vestaĵojn per blanka tuko por diri ke necesas vin ami, ne malamu tiujn, kiuj diras la samon vestante nigran lanan mantelon; ke estu la samo vin adori per ĵargono naskiĝinta de morinta lingvo aŭ per iu pli lastatempa.
Faru tiel ke tiuj, kies vestaĵo estas tinkturita je ruĝo aŭ violkoloro, kiuj regas sur malgranda parto de malgranda amaso da koto de tiu ĉi mondo, kaj kiuj posidas iom da fragmento rondigita de iu metalo, ĝoju sen fieriĝi pri tio, kion ili nomas “ grandeco” kaj “riĉeco”, kaj ke aliuloj rigardu ilin sen envio: ĉar vi scias ke en tiuj ĉi vanaj aferoj nenio estas enviinda, nenio pri kio fieriĝi.
Povu ĉiuj homoj memori esti fratoj.
Havu ili kiel hororon tiranecon sur animoj , kiel ili malamas ŝteladon kiu elportas perforte frukton de laboro kaj de paca agado.
Se estas neeviteblaj la skurĝoj de milito, ne malamu ni nin mem, ne detruu unu la alian en la tempoj de paco, kaj uzu ni la mallongan momenton de nia ekzisto por beni kune per mil da diversaj lingvoj, de Siam ĝis Kalifornio, vian bonecon kiu donacis al ni tiun ĉi momenton".
 
[[Kategorio:Filozofoj]]