Zamenhofa proverbaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Timwi (diskuto | kontribuoj)
remove dead links
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
Linio 19:
{{citaĵo|Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.}}{{citaĵo|Danci kiel [[kato]] ĉirkaŭ poto.}}{{citaĵo|Danci laŭ ies fajfilo.}}{{citaĵo|Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.}}{{citaĵo|Dando el reĝa hundejo.}}{{citaĵo|Danĝera estas [[blovo]] antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.}}{{citaĵo|Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.}}{{citaĵo|Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.}}{{citaĵo|De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.}}{{citaĵo|De bona vorto lango ne doloras.}}{{citaĵo|De [[edziĝo]] tro malfrua orfoj naskiĝas.}}{{citaĵo|De elekto tro multa plej malbona rezulto.}}{{citaĵo|De fremda dento ni doloron ne sentas.}}{{citaĵo|De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.}}{{citaĵo|De [[guto]] post [[guto]] disfalas granito.}}{{citaĵo|De kantado senpaga doloras la gorĝo.}}{{citaĵo|De kiu la [[kulpo]], por tiu la puno.}}{{citaĵo|De l' koro spegulo estas la [[okulo]].}}{{citaĵo|De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.}}{{citaĵo|De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.}}{{citaĵo|De la volo la ordono pli efikas ol bastono.}}{{citaĵo|De [[legado]] sen atento ne riĉiĝas la prudento.}}{{citaĵo|De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.}}{{citaĵo|De majesta ĝis ridinda estas nur [[unu]] paŝo.}}{{citaĵo|De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.}}{{citaĵo|De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.}}{{citaĵo|De malriĉula manĝo ni guston ne scias.}}{{citaĵo|De manĝo malriĉula ni guston ne scias.}}{{citaĵo|De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.}}{{citaĵo|De parolo ĝis faro estas tre malproksime.}}{{citaĵo|De [[peko]] kaj [[mizero]] estas plena la tero.}}{{citaĵo|De [[plendo]] kaj ploro ne foriĝas doloro.}}{{citaĵo|De pli da suko ne malboniĝas la kuko.}}{{citaĵo|De rigardo tro alta malsaniĝas [[okulo]].}}{{citaĵo|De sama koloro, de sama valoro.}}{{citaĵo|De semo putra venas frukto ne nutra.}}{{citaĵo|De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.}}{{citaĵo|De [[superfluo]] malboniĝas la ĝuo.}}{{citaĵo|De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.}}{{citaĵo|De tro da pano venas malsano.}}{{citaĵo|De tro multa [[scio]] krevas la kranio.}}{{citaĵo|De [[unu]] [[blovo]] oni [[du]] felojn ne deŝiras.}}{{citaĵo|De [[unu]] [[blovo]] oni [[du]] felojn ne ŝiras.}}{{citaĵo|De vorto ĝentila ne doloras la lango.}}{{citaĵo|De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.}}{{citaĵo|[[Dek]] fojojn mezuru, [[unu]] fojon detranĉu.}}{{citaĵo|Deko da [[peko]]j, [[unu]] la [[puno]].}}{{citaĵo|Deko da pekoj -- [[unu]] la puno.}}{{citaĵo|Demando ne kostas, demando ne devigas.}}{{citaĵo|Demeti de si la antikvan Adamon.}}{{citaĵo|Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.}}{{citaĵo|Depost tempo nememorebla.}}{{citaĵo|Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.}}{{citaĵo|Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.}}{{citaĵo|Deziri al iu ĉion bonan.}}{{citaĵo|Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.}}{{citaĵo|Deziro tre granda, sed mankas la forto.}}{{citaĵo|Deziru sincere, vi atingos libere.}}{{citaĵo|Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru!}}{{citaĵo|Diablo ne ĉiam [[unu]] pordon sieĝas.}}{{citaĵo|[[Diablo]] ŝercon ne komprenas, vokite li venas.}}{{citaĵo|Difekton de naturo ne kovros veluro.}}{{citaĵo|Dio al vi donis, por ke vi povu doni.}}{{citaĵo|Dio batas, Dio kompatas.}}{{citaĵo|Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.}}{{citaĵo|Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.}}{{citaĵo|Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.}}{{citaĵo|Dio donis oficon, Dio donas kapablon.}}{{citaĵo|Dio donis oficon, Dio donas prudenton.}}{{citaĵo|Dio donis tagon, Dio donos manĝon.}}{{citaĵo|Dio donis, Dio prenis.}}{{citaĵo|Dio ĝuste faras, neniam eraras.}}{{citaĵo|Dio kompatu!}}{{citaĵo|Dio longe paciencas, sed severe [[rekompenco|rekompencas]].}}{{citaĵo|Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.}}{{citaĵo|Dio ne perfidas, se homo lin fidas.}}{{citaĵo|Dio ne ricevis, diablo forlevis.}}{{citaĵo|Dio orfojn ne forgesas.}}{{citaĵo|Dio punas laŭ la fortoj.}}{{citaĵo|Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.}}{{citaĵo|Dio scias bone pri niaj bezonoj.}}{{citaĵo|Dion fidu, sed senfare ne sidu.}}{{citaĵo|Dion [[kolero|kolerigis]], homojn ridigis.}}{{citaĵo|Dion [[laŭdo|laŭdu]] kaj diablon aplaŭdu.}}{{citaĵo|Diri al iu nudan veron.}}{{citaĵo|Diri la puran veron.}}{{citaĵo|Diris kaj foriris.}}{{citaĵo|Dirite, farite.}}{{citaĵo|Diron oni neas, skribo ne pereas.}}{{citaĵo|[[Disputo]] kredigas, sed ne certigas.}}{{citaĵo|[[Disputo]]j kondukas al malpaco.}}{{citaĵo|Disputu komence -- vi ne malpacos en fino.}}{{citaĵo|Disputu pri ĉio, sed sen garantio.}}{{citaĵo|Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.}}{{citaĵo|Donacetoj subtenas amikecon.}}{{citaĵo|Donaco nesincera estas donaco infera.}}{{citaĵo|Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.}}{{citaĵo|Donado de [[almozo]]j neniam malriĉigas.}}{{citaĵo|Doni al iu la baton de morto.}}{{citaĵo|Doni la finofaran baton.}}{{citaĵo|Doni la tonon.}}{{citaĵo|Doni lecionon de [[moro]]j.}}{{citaĵo|Doni [[ovo]]n, por ricevi [[blovo]]n.}}{{citaĵo|Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.}}{{citaĵo|Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.}}{{citaĵo|Dorloti serpenton sur sia brusto.}}{{citaĵo|Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.}}{{citaĵo|Doto koron ne varmigas.}}{{citaĵo|Draŝi fojnon.}}{{citaĵo|[[Drinko|Drinku]] tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.}}{{citaĵo|Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.}}{{citaĵo|Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.}}{{citaĵo|Droni en detaloj.}}{{citaĵo|[[Du]] botoj faras paron.}}{{citaĵo|[[Du]] kontraŭ [[unu]] prezentas armeon.}}{{citaĵo|[[Du]] manoj faras ĉion, sed [[unu]] nenion.}}{{citaĵo|[[Du]] [[milito|militas]] -- tria profitas.}}{{citaĵo|[[Du]] mortojn vi ne havos, de [[unu]] vi vin ne savos.}}{{citaĵo|[[Du]] sinjoroj en [[unu]] bieno, [[du]] mastrinoj ĉe [[unu]] kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno.}}{{citaĵo|[[Dubo]] gardas kontraŭ risko.}}{{citaĵo|Dum la manĝado venas apetito.}}
==E==
{{citaĵo|[[Ebrieco]] pasas post dormo, malsaĝeco neniam.}}{{citaĵo|Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.}}{{citaĵo|Eĉ bagatelo povas servi al celo.}}{{citaĵo|Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.}}{{citaĵo|Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.}}{{citaĵo|Eĉ el sub la tero aperas la vero.}}{{citaĵo|Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.}}{{citaĵo|Eĉ [[guto]] malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.}}{{citaĵo|Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.}}{{citaĵo|Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.}}{{citaĵo|Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.}}{{citaĵo|Eĉ kontraŭ pastra [[prediko]] troviĝas kritiko.}}{{citaĵo|Eĉ [[kvar]] piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.}}{{citaĵo|Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.}}{{citaĵo|Eĉ malsaĝulon sperto instruos.}}{{citaĵo|Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.}}{{citaĵo|Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.}}{{citaĵo|Eĉ najtingalo ne estas sen galo.}}{{citaĵo|Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.}}{{citaĵo|Eĉ pinglo povas [[koro]]n trapiki.}}{{citaĵo|Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.}}{{citaĵo|Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.}}{{citaĵo|Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.}}{{citaĵo|Eĉ plej ruza [[vulpo]] en kaptilon falas.}}{{citaĵo|Eĉ por plej terura tago venas vespero.}}{{citaĵo|Eĉ por [[pomo]] putranta troviĝas amanto.}}{{citaĵo|Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.}}{{citaĵo|Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.}}{{citaĵo|Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.}}{{citaĵo|Eĉ [[ŝtono]] verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.}}{{citaĵo|Eĉ [[vulpo]] plej ruza fine estas kaptata.}}{{citaĵo|Edzigu filon, kiam vi volas, -- edzinigu filinon, kiam vi povas.}}{{citaĵo|Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.}}{{citaĵo|Edziĝo najbara garantias de eraro.}}{{citaĵo|Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.}}{{citaĵo|Edziĝo tro momenta estas longapenta.}}{{citaĵo|Edzin' admirata -- edzo malsata.}}{{citaĵo|Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.}}{{citaĵo|Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.}}{{citaĵo|Edzo kaj edzino estas nur unu.}}{{citaĵo|Edzo kaj edzino -- ĉiela difino.}}{{citaĵo|Eksalte senhalte.}}{{citaĵo|Eksplodema kiel pulvo.}}{{citaĵo|Eksplodis kiel pulvo.}}{{citaĵo|Ekster via [[ofico]] estas ekster via vico.}}{{citaĵo|Ekstere honoro, interne doloro.}}{{citaĵo|Ekzameni ne devigas preni.}}{{citaĵo|[[Ekzemplo]] proponas, sed ne ordonas.}}{{citaĵo|Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.}}{{citaĵo|Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.}}{{citaĵo|El aero al tero.}}{{citaĵo|El [[du]] malbonoj pli malgrandan elektu.}}{{citaĵo|El flamo sin eltiris, en fajron eniris.}}{{citaĵo|El fremda ledo oni tranĉas larĝe.}}{{citaĵo|El fremda poŝo oni pagas facile.}}{{citaĵo|El kanto oni vortojn ne elĵetas.}}{{citaĵo|El klara ĉielo tondro ekbatis.}}{{citaĵo|El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.}}{{citaĵo|El la faraĉo fariĝis kaĉo.}}{{citaĵo|El la mizero oni devas fari virton.}}{{citaĵo|El la neceseco oni devas fari virton.}}{{citaĵo|El la poŝo al la buŝo.}}{{citaĵo|El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.}}{{citaĵo|El lia mano ĉiu [[monero]] elglitas.}}{{citaĵo|El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj [[rivero]]j.}}{{citaĵo|El malplena telero vane ĉerpas kulero.}}{{citaĵo|El multaj milonoj fariĝas milionoj.}}{{citaĵo|El post la arbo li estas bravulo.}}{{citaĵo|El sama tero devenas, saman sukon entenas.}}{{citaĵo|Elbatadi ies sojlon.}}{{citaĵo|Elektadis sen fino, [[edziĝo|edziĝis]] kun porkino.}}{{citaĵo|Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.}}{{citaĵo|Eliri sen frakaso el granda embaraso.}}{{citaĵo|Elmeti la [[okulo]]n kaj vidi nulon.}}{{citaĵo|Elmetu mielon, muŝoj alflugos.}}{{citaĵo|Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.}}{{citaĵo|Eltrinki per [[unu]] tiro.}}{{citaĵo|Elverŝi sur iun sian koleron.}}{{citaĵo|Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.}}{{citaĵo|Eminenta ŝuldanto -- malbona paganto.}}{{citaĵo|En abelujon ne blovu.}}{{citaĵo|En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.}}{{citaĵo|En amaso eĉ morto estas pli gaja.}}{{citaĵo|En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.}}{{citaĵo|En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.}}{{citaĵo|En bona horo!}}{{citaĵo|En bona ordo tra la pordo!}}{{citaĵo|En buŝo Biblio, en koro malpio.}}{{citaĵo|En ĉeesto amata, en forest' insultata.}}{{citaĵo|En ĉiu aĝo devas kreski la [[saĝo]].}}{{citaĵo|En ĉiu angulo alia postulo.}}{{citaĵo|En ĉiu brusto estas sia gusto.}}{{citaĵo|En ĉiu kranio estas sia opinio.}}{{citaĵo|En ĉiu kranio regas aparta opinio.}}{{citaĵo|En ĉiu malbono estas iom da bono.}}{{citaĵo|En ĉiu objekto troviĝas difekto.}}{{citaĵo|En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.}}{{citaĵo|En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.}}{{citaĵo|En feliĉo ne fieru, en [[malfeliĉo]] esperu.}}{{citaĵo|En fremda [[okulo]] ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.}}{{citaĵo|En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.}}{{citaĵo|En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.}}{{citaĵo|En [[infano]] vidiĝas, kia homo fariĝos.}}{{citaĵo|En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.}}{{citaĵo|En juneco logas, en maljuneco tedas.}}{{citaĵo|En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.}}{{citaĵo|En kompanio eĉ morto faciliĝas.}}{{citaĵo|En la bona malnova tempo.}}{{citaĵo|En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.}}{{citaĵo|En la tago de la sankta Neniamo.}}{{citaĵo|En la triĵaŭda semajno.}}{{citaĵo|En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.}}{{citaĵo|En luma tago.}}{{citaĵo|En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.}}{{citaĵo|En malsata familio mankas harmonio.}}{{citaĵo|En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.}}{{citaĵo|En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.}}{{citaĵo|En plej alta mizero al Dio esperu.}}{{citaĵo|En propra angulo ĉiu estas fortulo.}}{{citaĵo|En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.}}{{citaĵo|En sia afero ĉiu juĝu libere.}}{{citaĵo|En sia angulo li estas bravulo.}}{{citaĵo|En sia dometo li estas atleto.}}{{citaĵo|En sia korto ĉiu kok' estas forta.}}{{citaĵo|En ŝerco kaj [[ludo]] ofte sidas aludo.}}{{citaĵo|En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.}}{{citaĵo|En [[unu]] sako [[du]] [[kato]]j, ĉiam mordoj kaj gratoj.}}{{citaĵo|En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.}}{{citaĵo|Enbati al si en la kapon.}}{{citaĵo|Enbatiĝi.}}{{citaĵo|Enpakiĝu kaj foriĝu.}}{{citaĵo|Enpremi en la teron.}}{{citaĵo|Enpremi iun en funelon.}}{{citaĵo|Enskribu en vian memoron.}}{{citaĵo|Enspezo postulas elspezon.}}{{citaĵo|Envia moko sukceson ne detruas.}}{{citaĵo|Esperis [[flato]]n, -- ricevis baton.}}{{citaĵo|Espero kaj [[pacienco]] kondukas al potenco.}}{{citaĵo|Espero logas, espero mensogas.}}{{citaĵo|Espero panon ne donas.}}{{citaĵo|[[Espero]] postulas oferon.}}{{citaĵo|Estas ŝafoj, estos lano.}}{{citaĵo|Estas tubero en la afero.}}{{citaĵo|Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.}}{{citaĵo|Esti bone enskribita ĉe iu.}}{{citaĵo|Esti en granda embaraso.}}{{citaĵo|Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.}}{{citaĵo|Esti en sia elemento.}}{{citaĵo|Esti en situacio sen eliro.}}{{citaĵo|Esti inter martelo kaj amboso.}}{{citaĵo|Esti sub la ŝuo (de sia edzino).}}{{citaĵo|Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.}}{{citaĵo|Estintaj amikoj plej kruele malpacas.}}{{citaĵo|Estis la tempo, ni ne komprenis, -- pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.}}{{citaĵo|Estro ne malsatas.}}{{citaĵo|Estu ĉapo laŭ la kapo.}}{{citaĵo|Estu saĝa homo en via propra domo.}}{{citaĵo|Estu sinjoro de via vorto.}}
==F==
{{citaĵo|Fabeloj por infanoj.}}{{citaĵo|Facile estas danci, se la feliĉo kantas.}}{{citaĵo|[[Fadeno]] iras, kien kudrilo ĝin tiras.}}{{citaĵo|Fajro provas la oron, mizero la koron.}}{{citaĵo|Fajron estingas akvo, pekon pardono.}}{{citaĵo|Falinton ĉiu atakas.}}{{citaĵo|Falis el mano, prenu satano.}}{{citaĵo|Falis el mano -- prenu satano.}}{{citaĵo|Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.}}{{citaĵo|Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.}}{{citaĵo|Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.}}{{citaĵo|Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.}}{{citaĵo|Fari al iu bonan lavon.}}{{citaĵo|Fari al iu predikon pri moroj.}}{{citaĵo|Fari al iu ursan kareson.}}{{citaĵo|Fari aplaŭdon sur la vangon.}}{{citaĵo|Fari el iu arkon.}}{{citaĵo|Fari el muŝo elefanton.}}{{citaĵo|Farita ne refariĝos.}}{{citaĵo|Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!}}{{citaĵo|Farita -- elstrekita.}}{{citaĵo|Faro farinton rekomendas.}}{{citaĵo|Faru hodiaŭ, kion vi povas, -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos.}}{{citaĵo|Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.}}{{citaĵo|Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.}}{{citaĵo|Feliĉo [[fiereco|fierigas]], malfeliĉo saĝigas.}}{{citaĵo|Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.}}{{citaĵo|Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.}}{{citaĵo|Feliĉo leĝon ne konas.}}{{citaĵo|Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.}}{{citaĵo|Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.}}{{citaĵo|Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.}}{{citaĵo|Feliĉon oni ne heredas nek cedas.}}{{citaĵo|Fendita ligno facile ekbrulas.}}{{citaĵo|Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.}}{{citaĵo|Festotaga laboro estas sen valoro.}}{{citaĵo|Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis.}}{{citaĵo|Fianĉiĝo ne estas edziĝo.}}{{citaĵo|Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.}}{{citaĵo|Fidanta al vorto atendas ĝis morto.}}{{citaĵo|Fiera mieno -- kapo malplena.}}{{citaĵo|[[Fiereco]] venas antaŭ la falo.}}{{citaĵo|Filo konfesis, patro forgesis.}}{{citaĵo|Filo konfesis -- patro forgesis.}}{{citaĵo|Finita kaj glatigita.}}{{citaĵo|Fino bona, ĉio bona.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] granda [[naĝa]]s profunde.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] ne iras, sed [[hoko]] ĝin tiras.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] pli granda malgrandan englutas.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] scias pri [[naĝo]] ankaŭ sen via saĝo.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] sen vino estas [[veneno]].}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] serĉas dronon, homo serĉas bonon.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] serĉas profundon, homo serĉas abundon.}}{{citaĵo|[[Fiŝo]] volas naĝi.}}{{citaĵo|Flamiĝema kiel ligno rezina.}}{{citaĵo|Fleksu arbon dum ĝia juneco.}}{{citaĵo|Flugema kiel vento.}}{{citaĵo|Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.}}{{citaĵo|Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.}}{{citaĵo|For de l' [[okulo]]j, for de la koro.}}{{citaĵo|For el la manoj -- for el kalkulo.}}{{citaĵo|For konscienco, venos potenco.}}{{citaĵo|For!}}{{citaĵo|Fordoni anseron, por ricevi [[pasero]]n.}}{{citaĵo|Fordormi la okazon.}}{{citaĵo|Foresto de ofendo estas plej bona defendo.}}{{citaĵo|Forfluu infano kune kun la bano.}}{{citaĵo|Forĝu feron dum ĝi estas varmega.}}{{citaĵo|Forigu lin!}}{{citaĵo|Foriris bovido, revenis [[blovobovo]].}}{{citaĵo|Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.}}{{citaĵo|Formeti en arĥivon.}}{{citaĵo|Formeti ĝis la grekaj kalendoj.}}{{citaĵo|Formeti la aferon en la keston de forgeso.}}{{citaĵo|Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!}}{{citaĵo|Forsavis sian korpon kaj animon.}}{{citaĵo|Forte sidas, kiu Dion fidas.}}{{citaĵo|Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.}}{{citaĵo|Forveturis azenido kaj revenis azeno.}}{{citaĵo|Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.}}{{citaĵo|France saĝa, angle sovaĝa.}}{{citaĵo|Fremda animo estas abismo sen limo.}}{{citaĵo|Fremda doloro ne kondukas al ploro.}}{{citaĵo|Fremda korpo ne doloras.}}{{citaĵo|Fremda malfeliĉo instruas.}}{{citaĵo|Fremda manĝo havas bonan guston.}}{{citaĵo|Fremda medito estas kaŝita.}}{{citaĵo|Fremda mizero ne estas sufero.}}{{citaĵo|Fremda mizero -- ridinda afero.}}{{citaĵo|Fremda spesmilo estas sen utilo.}}{{citaĵo|Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni.}}{{citaĵo|Fremdan [[vundo]]n kaŝas [[vesto]].}}{{citaĵo|Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.}}{{citaĵo|Frosto lin atakis.}}{{citaĵo|Frue leviĝu kaj frue edziĝu.}}{{citaĵo|Frukto malpermesita estas plej bongusta.}}{{citaĵo|Fungon englutis!}}
==G==
{{citaĵo|Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.}}{{citaĵo|Gardu kandelon por la nokto.}}{{citaĵo|Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.}}{{citaĵo|Gardu min Dio kontraŭ amikoj, -- kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.}}{{citaĵo|Gardu vin [[du]] baroj: lipoj kaj dentaroj.}}{{citaĵo|Gast' en tempo malĝusta estas [[ŝtono]] sur brusto.}}{{citaĵo|Gasto havas akrajn [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Gasto kiel [[fiŝo]] baldaŭ fariĝas malfreŝa.}}{{citaĵo|Gasto sen avizo estas agrabla [[surprizo]].}}{{citaĵo|Gasto tro petata foriras malsata.}}{{citaĵo|Geamantoj sin pikas.}}{{citaĵo|Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.}}{{citaĵo|Granda [[doto]] kaj oro, sed mankas la koro.}}{{citaĵo|Granda estas la mondo, sed [[rifuĝo]]n ne donas.}}{{citaĵo|Granda frakaso en malgranda [[glaso]].}}{{citaĵo|Granda kranio, sed interne nenio.}}{{citaĵo|Granda nubo, eta pluvo.}}{{citaĵo|Granda nubo, malgranda pluvo.}}{{citaĵo|Granda ofico -- grandaj zorgoj.}}{{citaĵo|Granda parolisto estas duba faristo.}}{{citaĵo|Granda parolisto, malgranda faristo.}}{{citaĵo|Granda parolo, sed malgranda volo.}}{{citaĵo|Granda ŝipo bezonas profundon.}}{{citaĵo|Granda telero, malplena kulero.}}{{citaĵo|Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj.}}{{citaĵo|Griza barbo [[saĝo]]n ne atestas.}}{{citaĵo|Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.}}{{citaĵo|Groŝon ŝtelis -- ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto.}}{{citaĵo|[[Guto]] malgranda, sed [[ŝtono]]n ĝi boras.}}
==Ĝ==
{{citaĵo|Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino [[laboro|laboru]].}}{{citaĵo|Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.}}{{citaĵo|Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.}}{{citaĵo|Ĝi estas akvo al lia muelilo.}}{{citaĵo|Ĝi estas al li tre bonvena.}}{{citaĵo|Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.}}{{citaĵo|Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.}}{{citaĵo|Ĝi estas ankoraŭ [[pasero]] en aero.}}{{citaĵo|Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.}}{{citaĵo|Ĝi estas kiel mustardo post la [[manĝo]].}}{{citaĵo|Ĝi estas [[malpaco]] pri la reĝa palaco.}}{{citaĵo|Ĝi estas mustardo post la manĝo.}}{{citaĵo|Ĝi estas nek lakto, nek selakto.}}{{citaĵo|Ĝi estas nek [[viando]] nek [[fiŝo]].}}{{citaĵo|Ĝi estas nek [[viando]], nek [[fiŝo]].}}{{citaĵo|Ĝi estas por mi ĥina scienco.}}{{citaĵo|Ĝi estas por mi makulo en la [[okulo]].}}{{citaĵo|Ĝi estas por mi volapukaĵo.}}{{citaĵo|Ĝi estu por vi al sano!}}{{citaĵo|Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.}}{{citaĵo|Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.}}{{citaĵo|Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.}}{{citaĵo|Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.}}{{citaĵo|Ĝi iris al li preter la buŝon.}}{{citaĵo|Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.}}{{citaĵo|Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.}}{{citaĵo|Ĝi ne estas tiel facila, kiel [[laboro]] argila.}}{{citaĵo|Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.}}{{citaĵo|Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.}}{{citaĵo|Ĝibulo ĝis [[morto]] restos ĝibulo.}}{{citaĵo|Ĝis la [[edziĝo]] ĝi resaniĝos.}}{{citaĵo|Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.}}{{citaĵo|Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.}}{{citaĵo|Ĝustatempa vorto estas granda forto.}}
==H==
{{citaĵo|Hakado de ligno donas lignerojn.}}{{citaĵo|Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.}}{{citaĵo|Hako post hako estas la plej efika atako.}}{{citaĵo|Havi ĉe iu [[kredito]]n kaj [[merito]]n.}}{{citaĵo|Havi iom da vaporo en la kapo.}}{{citaĵo|Havi la ĉefan [[voĉo]]n.}}{{citaĵo|Havi la orelojn sur ĝusta loko.}}{{citaĵo|Havi larĝan [[konscienco]]n.}}{{citaĵo|Havi malprofiton.}}{{citaĵo|Havi orelojn sur ĝusta loko.}}{{citaĵo|Havi varman lokon.}}{{citaĵo|Havi vinagron en la mieno.}}{{citaĵo|Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.}}{{citaĵo|Hazardo estas malbona gardo.}}{{citaĵo|Hejma dometo estas kiel patrineto.}}{{citaĵo|Helpas krako kontraŭ atako.}}{{citaĵo|Ho ve!}}{{citaĵo|Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.}}{{citaĵo|Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.}}{{citaĵo|Hodiaŭ [[forto]], morgaŭ [[morto]].}}{{citaĵo|Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.}}{{citaĵo|Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.}}{{citaĵo|[[Hoko]] elsaltis, afero haltis.}}{{citaĵo|Hom' [[malespero|malesperas]], Dio aperas.}}{{citaĵo|Homo bagatelema.}}{{citaĵo|Homo esperas, morto aperas.}}{{citaĵo|Homo esperas, -- [[morto]] aperas.}}{{citaĵo|Homo fidas, [[feliĉo]] decidas.}}{{citaĵo|Homo [[lernado|lernas]] la tutan vivon.}}{{citaĵo|Homo pafas, Dio trafas.}}{{citaĵo|Homo proponas, Dio disponas.}}{{citaĵo|Homo senpeka neniam ekzistis.}}{{citaĵo|Honoro ne donas, kion stomako bezonas.}}{{citaĵo|Horo matena estas horo bena.}}{{citaĵo|Hunda vivo.}}{{citaĵo|Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.}}{{citaĵo|Hundo bojas, homo vojas.}}{{citaĵo|Hundo bojas, pasanto vojas.}}{{citaĵo|Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.}}{{citaĵo|Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.}}
==I==
{{citaĵo|Iafoje oni devas [[okulo]]n fermeti.}}{{citaĵo|Iele, iome, duone malbone.}}{{citaĵo|Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.}}{{citaĵo|Ili vivas per [[unu]] animo en [[du]] korpoj.}}{{citaĵo|Ilo el [[oro]] taŭgas por ĉiu [[laboro]].}}{{citaĵo|Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.}}{{citaĵo|Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron.}}{{citaĵo|Infana inklino restas ĝis la fino.}}{{citaĵo|Infano ne krias, patrino ne scias.}}{{citaĵo|Infano ŝtelas [[ovo]]n, grandaĝulo ŝtelas [[blovo]]n.}}{{citaĵo|Infanoj kaj [[fiŝo]]j [[voĉo]]n ne havas.}}{{citaĵo|Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.}}{{citaĵo|Instruas mizero manĝi panon sen butero.}}{{citaĵo|Insulto ne algluiĝas.}}{{citaĵo|Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.}}{{citaĵo|Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.}}{{citaĵo|Inter generaloj parolu pri bataloj.}}{{citaĵo|Inter kornikoj ne konvenas [[prediko]]j.}}{{citaĵo|Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.}}{{citaĵo|Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.}}{{citaĵo|Inter lupoj kriu lupe.}}{{citaĵo|Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.}}{{citaĵo|Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.}}{{citaĵo|Interkonsento estas pli bona ol mono.}}{{citaĵo|Iom da [[malvero]] ne estas danĝero.}}{{citaĵo|Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.}}{{citaĵo|Iri for en bona hor'.}}
==J==
{{citaĵo|Jen havu!}}{{citaĵo|Jen kiaj ni estas!}}{{citaĵo|Jen staras la [[blovo]]j antaŭ la monto!}}{{citaĵo|Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.}}{{citaĵo|Ju [[disputo]] pli forta, des pli multaj la vortoj.}}{{citaĵo|Ju homo pli fiera, des [[puno]] pli severa.}}{{citaĵo|Ju laboro pli publika, des pli granda la [[kritiko]].}}{{citaĵo|Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.}}{{citaĵo|Ju pli da [[babilado]], des pli da [[peko|pekado]].}}{{citaĵo|Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.}}{{citaĵo|Ju pli da donoj, des pli da amikoj.}}{{citaĵo|Ju pli da havo, des pli da pravo.}}{{citaĵo|Ju pli da [[honoro]], des pli da laboro.}}{{citaĵo|Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.}}{{citaĵo|Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte.}}{{citaĵo|Ju pli granda [[bezono]], des pli granda la prezo.}}{{citaĵo|Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.}}{{citaĵo|Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.}}{{citaĵo|Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.}}{{citaĵo|Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.}}{{citaĵo|Ju pli oni posedas, des pli oni [[avideco|avidas]].}}{{citaĵo|Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.}}{{citaĵo|Jugo propravola ne estas malmola.}}{{citaĵo|Juĝanto decidas, kiel li vidas.}}{{citaĵo|Juĝanto devas havi [[du]] orelojn.}}{{citaĵo|Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.}}{{citaĵo|Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.}}{{citaĵo|Juneco ne scias, maljuneco ne povas.}}{{citaĵo|Juneco petolis, maljuneco malsatos.}}
==Ĵ==
{{citaĵo|Ĵeti bastonon en la radon.}}{{citaĵo|Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.}}{{citaĵo|Ĵeti polvon en la [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Ĵuri kaj reĵuri.}}{{citaĵo|Ĵuri per la barbo de l' profeto.}}
==K==
{{citaĵo|Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.}}{{citaĵo|Kalkuli muŝojn.}}{{citaĵo|[[kalumnio|Kalumniante]] konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.}}{{citaĵo|Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.}}{{citaĵo|Kapo kun herbo, sen [[guto]] da cerbo.}}{{citaĵo|Kapo majesta, sed cerbo modesta.}}{{citaĵo|Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.}}{{citaĵo|Kapo pekas, piedoj suferas.}}{{citaĵo|Kapoj diferencas, kranioj egalas.}}{{citaĵo|[[kaprico|Kaprica]] fianĉino restos eterne fraŭlino.}}{{citaĵo|Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.}}{{citaĵo|Kaptu lin kiel forflugintan venton.}}{{citaĵo|Kapuĉo [[monaĥo]]n ne faras.}}{{citaĵo|Kara estas dono en minuto de bezono.}}{{citaĵo|Kara estas [[ovo]], kiam venas la Pasko.}}{{citaĵo|Karaktero olea.}}{{citaĵo|Karakteron al kanto donas la tono.}}{{citaĵo|Karesi al iu la barbon.}}{{citaĵo|Karesi kontraŭ la haroj.}}{{citaĵo|Kastel' en aero -- malsato sur tero.}}{{citaĵo|Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.}}{{citaĵo|Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.}}{{citaĵo|Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.}}{{citaĵo|Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.}}{{citaĵo|Kia ago, tia [[pago]].}}{{citaĵo|Kia demando, tia respondo.}}{{citaĵo|Kia domaĝo!}}{{citaĵo|Kia drapo, tia [[vesto]].}}{{citaĵo|Kia estas la homo, tia estas lia nomo.}}{{citaĵo|Kia estas via laboro, tia estas via valoro.}}{{citaĵo|Kia fripono, tia bastono.}}{{citaĵo|Kia greno, tia pano.}}{{citaĵo|Kia la birdo, tia la kaĝo.}}{{citaĵo|Kia la homo, tia lia nomo.}}{{citaĵo|Kia la kapo, tia la ĉapo.}}{{citaĵo|Kia la poto, tia la kovrilo.}}{{citaĵo|Kia la semo, tia la rikolto.}}{{citaĵo|Kia naskiĝis, tia grandiĝis.}}{{citaĵo|Kia naskinto, tiaj naskitoj.}}{{citaĵo|Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.}}{{citaĵo|Kia pago, tia ago.}}{{citaĵo|Kia paroĥestro, tia paroĥo.}}{{citaĵo|Kia patrino, tia filino.}}{{citaĵo|Kia regalato, tia regalado.}}{{citaĵo|Kia [[reganto]], tia servanto.}}{{citaĵo|Kia sono, tia resono.}}{{citaĵo|Kia sufloro, tia [[aktoro]].}}{{citaĵo|Kia vivo, tia morto.}}{{citaĵo|Kiaj [[kolego]]j, tiaj kutimoj.}}{{citaĵo|Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.}}{{citaĵo|Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.}}{{citaĵo|Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.}}{{citaĵo|Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.}}{{citaĵo|Kiam havo malaperis, saĝo aperis.}}{{citaĵo|Kiam [[kato]] jam formanĝis, forpelado ne helpos.}}{{citaĵo|Kiam [[kato]] promenas, la musoj festenas.}}{{citaĵo|Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.}}{{citaĵo|Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.}}{{citaĵo|Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.}}{{citaĵo|Kiam pasis la aĝo, aperas la [[saĝo]].}}{{citaĵo|Kiam sako mizeras, amo malaperas.}}{{citaĵo|Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.}}{{citaĵo|Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.}}{{citaĵo|Kie dento doloras, tien iras la lango.}}{{citaĵo|Kie [[diablo]] ne povas, tien virinon li ŝovas.}}{{citaĵo|Kie estas harmonio, estas beno de Dio.}}{{citaĵo|Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.}}{{citaĵo|Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.}}{{citaĵo|Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.}}{{citaĵo|Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.}}{{citaĵo|Kie jukas, tie ni gratas.}}{{citaĵo|Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.}}{{citaĵo|Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.}}{{citaĵo|Kie maldike, tie rompiĝas.}}{{citaĵo|Kie mi disponas, tie mi ordonas.}}{{citaĵo|Kie minaco, tie malpaco.}}{{citaĵo|Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.}}{{citaĵo|Kie pano estas, tie musoj ne mankas.}}{{citaĵo|Kie regas konkordo, regas [[ordo]].}}{{citaĵo|Kie regas la forto, tie rajto silentas.}}{{citaĵo|Kie regas virino, malbona estas la fino.}}{{citaĵo|Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.}}{{citaĵo|Kie timo, tie honto.}}{{citaĵo|Kiel akirite, tiel perdite.}}{{citaĵo|Kiel li meritis, tiel li profitis.}}{{citaĵo|Kiel oni sternas, tiel oni dormas.}}{{citaĵo|Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.}}{{citaĵo|Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.}}{{citaĵo|Kiel oni, tiel ĉe ni.}}{{citaĵo|Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.}}{{citaĵo|Kien kudrilo iras, tien [[fadeno]]n ĝi tiras.}}{{citaĵo|Kien vi vin turnos, ĉie malbone.}}{{citaĵo|Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.}}{{citaĵo|Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.}}{{citaĵo|Kio al mi sonis, tion mi resonas.}}{{citaĵo|Kio al [[unu]] donas forton, al alia donas morton.}}{{citaĵo|Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.}}{{citaĵo|Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.}}{{citaĵo|Kio doloras, pri tio ni ploras.}}{{citaĵo|Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.}}{{citaĵo|Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.}}{{citaĵo|Kio en la kapo, tio sur la lango.}}{{citaĵo|Kio estas bona por vi, estas bona por mi.}}{{citaĵo|Kio estas farita, estas sankciita.}}{{citaĵo|Kio estas lernita, ne estas perdita.}}{{citaĵo|Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.}}{{citaĵo|Kio fariĝis, jam ne refariĝos.}}{{citaĵo|Kio iras el koro, venas al koro.}}{{citaĵo|Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.}}{{citaĵo|Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.}}{{citaĵo|Kio kostas malmulte, kostas plej kare.}}{{citaĵo|Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.}}{{citaĵo|Kio mia, tio bona.}}{{citaĵo|Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.}}{{citaĵo|Kio multe kostas, multe valoras.}}{{citaĵo|Kio pasis, ne revenos.}}{{citaĵo|Kio pasis, nin forlasis.}}{{citaĵo|Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.}}{{citaĵo|Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.}}{{citaĵo|Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.}}{{citaĵo|Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.}}{{citaĵo|Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.}}{{citaĵo|Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.}}{{citaĵo|Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.}}{{citaĵo|Kiom da homoj, tiom da gustoj.}}{{citaĵo|Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.}}{{citaĵo|Kiom da kapoj, tiom da opinioj.}}{{citaĵo|Kiom da koroj, tiom da voloj.}}{{citaĵo|Kiom la koro deziras.}}{{citaĵo|Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.}}{{citaĵo|Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.}}{{citaĵo|Kion fari!}}{{citaĵo|Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.}}{{citaĵo|Kion koro portas, [[vizaĝo]] raportas.}}{{citaĵo|Kion koro sentas, lango prezentas.}}{{citaĵo|Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.}}{{citaĵo|Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.}}{{citaĵo|Kion mi ne scias, tion mi ne envias.}}{{citaĵo|Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.}}{{citaĵo|Kion mi povas, tion mi elŝovas.}}{{citaĵo|Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras.}}{{citaĵo|Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.}}{{citaĵo|Kion oni volas, tion oni povas.}}{{citaĵo|Kion [[Parizo]] aplaŭdas, [[Berlino]] mallaŭdas.}}{{citaĵo|Kion rajtas [[leono]], ne rajtas [[azeno]].}}{{citaĵo|Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.}}{{citaĵo|Kion [[sobreco]] deziras, [[ebrieco]] ĝin diras.}}{{citaĵo|Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.}}{{citaĵo|Kion vi pripenas, tio al vi venas.}}{{citaĵo|Kion vi semas, tion vi rikoltos.}}{{citaĵo|Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.}}{{citaĵo|Kiso malsincera estas danĝera.}}{{citaĵo|Kiso publika estas kiso malamika.}}{{citaĵo|Kiu agas afable, vivas agrable.}}{{citaĵo|Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.}}{{citaĵo|Kiu akvon evitas, droni ne timas.}}{{citaĵo|Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.}}{{citaĵo|Kiu amas honoron, amu laboron.}}{{citaĵo|Kiu amas la [[lito]]n, ne akiros [[profito]]n.}}{{citaĵo|Kiu amas [[okula]]ĉi, ne havas kion maĉi.}}{{citaĵo|Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.}}{{citaĵo|Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.}}{{citaĵo|Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.}}{{citaĵo|Kiu batas edzinon, tiu [[vunda]]s sin mem.}}{{citaĵo|Kiu bati deziras, trovas bastonon.}}{{citaĵo|Kiu bojas, ne mordas.}}{{citaĵo|Kiu bone agas, timi ne bezonas.}}{{citaĵo|Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.}}{{citaĵo|Kiu bone ŝmiras, bone veturas.}}{{citaĵo|Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.}}{{citaĵo|Kiu ĉasas [[du]] leporojn, kaptas neniun.}}{{citaĵo|Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.}}{{citaĵo|Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.}}{{citaĵo|Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.}}{{citaĵo|Kiu demandas, tiu ne eraras.}}{{citaĵo|Kiu devas, tiu elekti ne povas.}}{{citaĵo|Kiu devas, tiu povas.}}{{citaĵo|Kiu diras la veron, havas suferon.}}{{citaĵo|Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.}}{{citaĵo|Kiu [[donaco]]n prenas, tiu sin katenas.}}{{citaĵo|Kiu donas rapide, donas duoble.}}{{citaĵo|Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.}}{{citaĵo|Kiu dormas longe, vivas mallonge.}}{{citaĵo|Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.}}{{citaĵo|Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.}}{{citaĵo|Kiu entreprenis, tiu sin tenu.}}{{citaĵo|Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.}}{{citaĵo|Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.}}{{citaĵo|Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.}}{{citaĵo|Kiu frapas, al tiu oni malfermas.}}{{citaĵo|Kiu fremdan avidas, propran forperdas.}}{{citaĵo|Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.}}{{citaĵo|Kiu garantias, trankvilon ne scias.}}{{citaĵo|Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.}}{{citaĵo|Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.}}{{citaĵo|Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.}}{{citaĵo|Kiu havas abelojn, havas mielon.}}{{citaĵo|Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.}}{{citaĵo|Kiu havas forton, havas rajton.}}{{citaĵo|Kiu havas la forton, havas la rajton.}}{{citaĵo|Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.}}{{citaĵo|Kiu havas nenion, estas nenio.}}{{citaĵo|Kiu havas oron, havas honoron.}}{{citaĵo|Kiu hontas nenion, ne timas Dion.}}{{citaĵo|Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.}}{{citaĵo|Kiu iras sperte, iras certe.}}{{citaĵo|Kiu iras trankvile, iras facile.}}{{citaĵo|Kiu jam havas, tiu pravas.}}{{citaĵo|Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.}}{{citaĵo|Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.}}{{citaĵo|Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.}}{{citaĵo|Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.}}{{citaĵo|Kiu koleras, tiu ne prosperas.}}{{citaĵo|Kiu koleras, tiu perdas.}}{{citaĵo|Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.}}{{citaĵo|Kiu komencas tro frue, finas malfrue.}}{{citaĵo|Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.}}{{citaĵo|Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.}}{{citaĵo|Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.}}{{citaĵo|Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.}}{{citaĵo|Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.}}{{citaĵo|Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.}}{{citaĵo|Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas.}}{{citaĵo|Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.}}{{citaĵo|Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.}}{{citaĵo|Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.}}{{citaĵo|Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.}}{{citaĵo|Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.}}{{citaĵo|Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.}}{{citaĵo|Kiu lupo naskiĝis, [[vulpo]] ne fariĝos.}}{{citaĵo|Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.}}{{citaĵo|Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.}}{{citaĵo|Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.}}{{citaĵo|Kiu mem sin adoras, nenion valoras.}}{{citaĵo|Kiu mem sin gloras, malbone odoras.}}{{citaĵo|Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.}}{{citaĵo|Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.}}{{citaĵo|Kiu mensogis per [[unu]] vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.}}{{citaĵo|Kiu metion disponas, mizeron ne konas.}}{{citaĵo|Kiu minacas, tiu avertas.}}{{citaĵo|Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.}}{{citaĵo|Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.}}{{citaĵo|Kiu multe babilas, al si mem malutilas.}}{{citaĵo|Kiu multe babilas, pensas malmulte.}}{{citaĵo|Kiu multe [[minaco|minacas]], ne estas danĝera.}}{{citaĵo|Kiu multe parolas, malamikon konsolas.}}{{citaĵo|Kiu multe parolas, ne multe faras.}}{{citaĵo|Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.}}{{citaĵo|Kiu multon deziras, nenion akiras.}}{{citaĵo|Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.}}{{citaĵo|Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.}}{{citaĵo|Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".}}{{citaĵo|Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.}}{{citaĵo|Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.}}{{citaĵo|Kiu ne krimas, tiu ne timas.}}{{citaĵo|Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.}}{{citaĵo|Kiu ne pekis, kiu ne eraris?}}{{citaĵo|Kiu ne petas, tiu ne ricevas.}}{{citaĵo|Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.}}{{citaĵo|Kiu ne riskas, tiu ne havas.}}{{citaĵo|Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.}}{{citaĵo|Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.}}{{citaĵo|Kiu neniun savis, malamikon ne havas.}}{{citaĵo|Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.}}{{citaĵo|Kiu panon donas, malsaton ne konas.}}{{citaĵo|Kiu pekis, tiu pagas.}}{{citaĵo|Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.}}{{citaĵo|Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.}}{{citaĵo|Kiu pli frue venas, pli frue muelas.}}{{citaĵo|Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.}}{{citaĵo|Kiu povas antaŭvidi!}}{{citaĵo|Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.}}{{citaĵo|Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.}}{{citaĵo|Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.}}{{citaĵo|Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.}}{{citaĵo|Kiu regalas per [[ŝtono]]j, tiun oni dankas per bastonoj.}}{{citaĵo|Kiu resonis, tiu sin donis.}}{{citaĵo|Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.}}{{citaĵo|Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.}}{{citaĵo|Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.}}{{citaĵo|Kiu rompis la [[glaso]]n, ordigu la kason.}}{{citaĵo|Kiu rompis, tiu pagu.}}{{citaĵo|Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.}}{{citaĵo|Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.}}{{citaĵo|Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas.}}{{citaĵo|Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.}}{{citaĵo|Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.}}{{citaĵo|Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.}}{{citaĵo|Kiu sin enjungis, devas tiri.}}{{citaĵo|Kiu sin gardas, tiu sin savas.}}{{citaĵo|Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.}}{{citaĵo|Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.}}{{citaĵo|Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.}}{{citaĵo|Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.}}{{citaĵo|Kiu ŝvitas, tiu profitas.}}{{citaĵo|Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.}}{{citaĵo|Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.}}{{citaĵo|Kiu tro alte svingas, nenion atingas.}}{{citaĵo|Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ [[okulo]]jn difektas.}}{{citaĵo|Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.}}{{citaĵo|Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.}}{{citaĵo|Kiu tro multe deziras, nenion akiras.}}{{citaĵo|Kiu tro pelas, nur malakcelas.}}{{citaĵo|Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.}}{{citaĵo|Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.}}{{citaĵo|Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.}}{{citaĵo|Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.}}{{citaĵo|Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.}}{{citaĵo|Kiu venis unue, muelas pli frue.}}{{citaĵo|Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.}}{{citaĵo|Kiu vivas trankvile, vivas facile.}}{{citaĵo|Kiu vivos, tiu vidos.}}{{citaĵo|Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.}}{{citaĵo|Kiu volas mensogi, devas bone memori.}}{{citaĵo|Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.}}{{citaĵo|Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas [[ovo]]porta.}}{{citaĵo|Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.}}{{citaĵo|Kiun la [[sorto]] karesas, al tiu ĉio sukcesas.}}{{citaĵo|Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.}}{{citaĵo|Kiun malĝojo ne [[turmento|turmentis]], tiu ĝojon ne sentas.}}{{citaĵo|Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.}}{{citaĵo|Kiun [[vesto]] ornamas, tiun homoj ekamas.}}{{citaĵo|Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.}}{{citaĵo|Klopodi sen limo per korpo kaj animo.}}{{citaĵo|Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.}}{{citaĵo|Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.}}{{citaĵo|Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.}}{{citaĵo|Koko krias fiere, sed ne danĝere.}}{{citaĵo|Kolera kiel cento da diabloj.}}{{citaĵo|Kolera kiel rabia hundo.}}{{citaĵo|[[Kolero]] montras malsaĝulon.}}{{citaĵo|Kolero pravecon ne donas.}}{{citaĵo|Komenca inklino daŭras ĝis la fino.}}{{citaĵo|Komenci de Adamo.}}{{citaĵo|Komenci per Dio kaj fini per diablo.}}{{citaĵo|Komenci per flato kaj fini per bato.}}{{citaĵo|Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.}}{{citaĵo|Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.}}{{citaĵo|Komenco Aprila -- trompo facila.}}{{citaĵo|[[Komenco]] bona -- laboro duona.}}{{citaĵo|[[Komercisto]] estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.}}{{citaĵo|[[Komparo]] ne estas pruvo.}}{{citaĵo|Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.}}{{citaĵo|Konateco ne estas hereda.}}{{citaĵo|Konduki la dancojn.}}{{citaĵo|[[Konfido]] naskas konfidon.}}{{citaĵo|Konfidu, sed vidu.}}{{citaĵo|Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.}}{{citaĵo|Koniĝas majstro laŭ sia verko.}}{{citaĵo|Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.}}{{citaĵo|[[Konscienco]] senmakula estas kuseno plej mola.}}{{citaĵo|Konscienco trankvila estas bona dormilo.}}{{citaĵo|[[Konsento]] konstruas, malpaco detruas.}}{{citaĵo|Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.}}{{citaĵo|Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.}}{{citaĵo|Konsilu kiu povas.}}{{citaĵo|Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.}}{{citaĵo|Konstrui kastelojn en aero.}}{{citaĵo|Konstrui kastelon sur [[glacio]].}}{{citaĵo|Konsumi sian antaŭan grason.}}{{citaĵo|Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.}}{{citaĵo|[[Kontenteco]] estas pli bona ol riĉeco.}}{{citaĵo|Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.}}{{citaĵo|Kontentigi la [[kato]]n kaj kune la raton.}}{{citaĵo|Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.}}{{citaĵo|Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.}}{{citaĵo|Kontraŭ ĉiu [[tedo]] ekzistas rimedo.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[doloro]] helpas bona humoro.}}{{citaĵo|Kontraŭ faro farita ne helpas [[medito]].}}{{citaĵo|Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.}}{{citaĵo|Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[kalumnio]] helpas nenio.}}{{citaĵo|Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.}}{{citaĵo|Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.}}{{citaĵo|Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.}}{{citaĵo|Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.}}{{citaĵo|Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.}}{{citaĵo|Kontraŭ neesto ne helpas protesto.}}{{citaĵo|Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.}}{{citaĵo|Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.}}{{citaĵo|Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.}}{{citaĵo|Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.}}{{citaĵo|Kontraŭ [[vesto]] malbona konspiras ĉiu [[ŝtono]].}}{{citaĵo|Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.}}{{citaĵo|Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.}}{{citaĵo|Konu nin, ŝatu nin!}}{{citaĵo|Korniko vundita propran [[vosto]]n timas.}}{{citaĵo|Koro pleniĝas -- lango moviĝas.}}{{citaĵo|Koro tro plena -- buŝo parolas.}}{{citaĵo|Korvo al korvo [[okulo]]n ne pikas.}}{{citaĵo|Kovri la buŝon de sia konscienco.}}{{citaĵo|Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.}}{{citaĵo|Krevis la vazo antaŭ la nazo.}}{{citaĵo|Krii el la tuta gorĝo.}}{{citaĵo|[[Kritiko|Kritiki]] estas facile, fari malfacile.}}{{citaĵo|Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.}}{{citaĵo|Kudri per fluganta kudrilo.}}{{citaĵo|Kuiriston vaporo satigas.}}{{citaĵo|Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.}}{{citaĵo|Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.}}{{citaĵo|Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.}}{{citaĵo|Kun kiu vi festas, tia vi estas.}}{{citaĵo|Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.}}{{citaĵo|Kun konfido neniam rapidu.}}{{citaĵo|Kun la peko en mano.}}{{citaĵo|Kun sia tuta domo kaj havo.}}{{citaĵo|Kun sia tuta [[posedo]] kaj [[heredo]].}}{{citaĵo|Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.}}{{citaĵo|Kun vero severa komercaĵo forvelkos.}}{{citaĵo|Kune kaptite, kune [[puno|punite]].}}{{citaĵo|Kuradi kiel venenita muso.}}{{citaĵo|Kuraĝa homo en sia domo.}}{{citaĵo|Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.}}{{citaĵo|Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.}}{{citaĵo|Kuraĝo ĉion atingas.}}{{citaĵo|Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.}}{{citaĵo|Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.}}{{citaĵo|Kurbiĝu [[hoko]] laŭ postuloj de l' loko.}}{{citaĵo|Kuri de sia propra korpo.}}{{citaĵo|[[Kutimo]] estas dua naturo.}}{{citaĵo|Kvalito bona ne bezonas admonon.}}{{citaĵo|Kvina rado ĉe veturado.}}{{citaĵo|Kvitiĝas servo per reservo.}}
==L==
{{citaĵo|La "por" kaj la "kontraŭ".}}{{citaĵo|La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.}}{{citaĵo|La afero estas plenumita.}}{{citaĵo|La afero havas tempon.}}{{citaĵo|La afero malsukcesis.}}{{citaĵo|La afero ne brulas.}}{{citaĵo|La afero ne iras glate.}}{{citaĵo|La afero ne staras sur pinto de ponto.}}{{citaĵo|La afero ne urĝas.}}{{citaĵo|La [[dormo|dorm']] estas bona, se mankas la [[mono]].}}{{citaĵo|La enigmo simple solviĝas.}}{{citaĵo|La felo tanadon ne valoras.}}{{citaĵo|La fino kronas la verkon.}}{{citaĵo|La forestanto ĉiam estas malprava.}}{{citaĵo|La haroj disstariĝas.}}{{citaĵo|La haroj streĉiĝas.}}{{citaĵo|La ĵeto estas farita.}}{{citaĵo|La [[konscienco]] lin ne turmentas.}}{{citaĵo|La lango de virino estas ŝia glavo.}}{{citaĵo|La lastan el amaso atakas la hundo.}}{{citaĵo|La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.}}{{citaĵo|La loto estas tirita.}}{{citaĵo|La ludo kandelon ne valoras.}}{{citaĵo|La [[lumo]] por [[vero]] ofte estas [[danĝero]].}}{{citaĵo|La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.}}{{citaĵo|La manĝota [[fiŝo]] estas ankoraŭ en la [[rivero]].}}{{citaĵo|La mano lin jukas.}}{{citaĵo|La [[morto]] ne distingas, ĉiujn egale atingas.}}{{citaĵo|La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.}}{{citaĵo|La muro havas orelojn.}}{{citaĵo|La parto plej vasta venos la lasta.}}{{citaĵo|La plej danĝera homo -- malbona in' en domo.}}{{citaĵo|La sama afero, sed kun la kapo al tero.}}{{citaĵo|La sigelo ankoraŭ ne estas metita.}}{{citaĵo|La tempo ĉiam malkaŝas la [[vero]]n.}}{{citaĵo|La tempo venos, ni ĉion komprenos.}}{{citaĵo|La tuta ludo ne valoras kandelon.}}{{citaĵo|La unua trovita.}}{{citaĵo|La vivo staras sur la karto.}}{{citaĵo|Laboro donas bonstaton, mallaboro [[malsato]]n.}}{{citaĵo|[[Laboro]] finita, -- [[ripozo]] merita.}}{{citaĵo|Laboro fortigas, ripozo putrigas.}}{{citaĵo|Laboro homon nutras, sen laboro li putras.}}{{citaĵo|Laboro kaj [[pacienco]] kondukas al [[potenco]].}}{{citaĵo|Laboro kondukas al [[honoro]] kaj [[oro]].}}{{citaĵo|Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.}}{{citaĵo|Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos.}}{{citaĵo|Lang' estas mola kaj laŭvole petola.}}{{citaĵo|Langa [[vundo]] plej profunda.}}{{citaĵo|Lango miela, sed koro kruela.}}{{citaĵo|Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.}}{{citaĵo|Larmo virina baldaŭ sekiĝas.}}{{citaĵo|Larmoj [[praveco]]n ne pruvas.}}{{citaĵo|Larmoj [[ŝuldo]]n ne pagas.}}{{citaĵo|Lasi fali la manojn.}}{{citaĵo|Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.}}{{citaĵo|Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.}}{{citaĵo|Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.}}{{citaĵo|Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.}}{{citaĵo|Laŭdu la maron, sed restu sur tero.}}{{citaĵo|Laŭdu tagon nur vespere.}}{{citaĵo|Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.}}{{citaĵo|Lecionoj al profesoro estas vana laboro.}}{{citaĵo|Leĝe kaj rajte.}}{{citaĵo|Leĝo estas bona, se [[advokato]] ĝin helpas.}}{{citaĵo|Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.}}{{citaĵo|[[Leĝo]] malaperas, [[moro]] daŭras.}}{{citaĵo|Leĝo [[mallertulo]]n ligas, [[lertulo]]n fortigas.}}{{citaĵo|Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.}}{{citaĵo|Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.}}{{citaĵo|Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.}}{{citaĵo|Lernado sen fruktoj ne restas.}}{{citaĵo|Lerneja sekreto ne iru al gazeto.}}{{citaĵo|Lernu juna, por esti saĝa maljuna.}}{{citaĵo|Lernu juna -- vi scios maljuna.}}{{citaĵo|Lerteco sorĉon ne bezonas.}}{{citaĵo|Leviĝu kun la suno, [[edziĝo|edziĝu]] dum juna.}}{{citaĵo|Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.}}{{citaĵo|Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.}}{{citaĵo|Li bruligis al si la lipharojn.}}{{citaĵo|Li dentojn prunti ne bezonas.}}{{citaĵo|Li diris adiaŭ al la mondo surtera.}}{{citaĵo|Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.}}{{citaĵo|Li eĉ el sablo vipojn tordas.}}{{citaĵo|Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.}}{{citaĵo|Li esploris iom la fundon de la [[glaso]].}}{{citaĵo|Li estas bravulo en sia angulo.}}{{citaĵo|Li estas en acida humoro.}}{{citaĵo|Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.}}{{citaĵo|Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.}}{{citaĵo|Li estas frotita kaj polurita.}}{{citaĵo|Li estas homo sperta kaj lerta.}}{{citaĵo|Li estas kompetenta, kiel besto pri [[alrĝento]].}}{{citaĵo|Li estas la portreto de sia patro.}}{{citaĵo|Li estas portreto de sia patro.}}{{citaĵo|Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.}}{{citaĵo|Li estas sia propra mastrino.}}{{citaĵo|Li estas vera hidrargo.}}{{citaĵo|Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.}}{{citaĵo|Li faris sian lastan translokiĝon.}}{{citaĵo|Li foriris kun longa nazo.}}{{citaĵo|Li forpelis siajn piedojn.}}{{citaĵo|Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.}}{{citaĵo|Li havas ankoraŭ printempon en kapo.}}{{citaĵo|Li havas [[cerbo]]n ne tro potencan.}}{{citaĵo|Li havas ĉiun horon alian [[moro]]n.}}{{citaĵo|Li havas dentojn ne por parado.}}{{citaĵo|Li havas en la [[cerbo]] tro multe da herbo.}}{{citaĵo|Li havas la kapon fortike sur la kolo.}}{{citaĵo|Li havas la kapon sur ĝusta loko.}}{{citaĵo|Li havas la kapon sur la ĝusta loko.}}{{citaĵo|Li havas muŝon en la kapo.}}{{citaĵo|Li havas nek ĉelon, nek kelon.}}{{citaĵo|Li havas pli da [[mono]] ol da [[bezono]].}}{{citaĵo|Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.}}{{citaĵo|Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.}}{{citaĵo|Li havas siajn kapricojn.}}{{citaĵo|Li havas truon en la manplato.}}{{citaĵo|Li havis [[viando]]n, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston.}}{{citaĵo|Li jam estas trans montoj kaj maro.}}{{citaĵo|Li jam faras la lastan spiron.}}{{citaĵo|Li ĵus elrampis el la [[ova]] ŝelo.}}{{citaĵo|Li komprenas [[prediko]]n, kiel [[blovo]] [[muziko]]n.}}{{citaĵo|Li [[kuraĝo]]n kolekti ne bezonas.}}{{citaĵo|Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.}}{{citaĵo|Li mem estas patrono por sia persono.}}{{citaĵo|Li mensogas maŝine.}}{{citaĵo|Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.}}{{citaĵo|Li minacas per fingro en la poŝo.}}{{citaĵo|Li ne elpensis la filozofian [[ŝtono]]n.}}{{citaĵo|Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.}}{{citaĵo|Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.}}{{citaĵo|Li ne estas el la grandaj saĝuloj.}}{{citaĵo|Li ne estas el la regimento de timuloj.}}{{citaĵo|Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.}}{{citaĵo|Li ne havas kapon de ministro.}}{{citaĵo|Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.}}{{citaĵo|Li neniam venkis la alfabeton.}}{{citaĵo|Li pafis sin for.}}{{citaĵo|Li parolas sen senco kaj sen interligo.}}{{citaĵo|Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.}}{{citaĵo|Li prenos kaj benos.}}{{citaĵo|Li pulvon ne elpensis.}}{{citaĵo|Li ripozu trankvile!}}{{citaĵo|Li saltas gracie, kiel urso ebria.}}{{citaĵo|Li salutas profunde kaj mordas hunde.}}{{citaĵo|Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.}}{{citaĵo|Li serĉas la venton sur la kampo.}}{{citaĵo|Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.}}{{citaĵo|Li ŝtelas de [[najbaro]], por doni al altaro.}}{{citaĵo|Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.}}{{citaĵo|Li taŭgas nek por [[studo]], nek por [[ludo]].}}{{citaĵo|Li tenas la nazon supren.}}{{citaĵo|Li trafis el sub pluvo en [[rivero]]n.}}{{citaĵo|Li tremas kiel aŭtuna folio.}}{{citaĵo|Li tremas, kiel aŭtuna folio.}}{{citaĵo|Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.}}{{citaĵo|Li vivas en ĝuo kaj bruo.}}{{citaĵo|Li vivas sur la tero kiel en [[infero]].}}{{citaĵo|Li vorton en la poŝo ne serĉas.}}{{citaĵo|Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.}}{{citaĵo|Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.}}{{citaĵo|Lia [[cerbo]] iris promeni.}}{{citaĵo|Liaj dentoj povas festi sabaton.}}{{citaĵo|Liaj dentoj povas forgesi sian metion.}}{{citaĵo|Liaj flugiloj paraliziĝis.}}{{citaĵo|[[Liberulo]] iras, kien li deziras.}}{{citaĵo|Ligno fendita facile flamiĝas.}}{{citaĵo|Lin tuŝas nek [[admono]], nek [[ordono]].}}{{citaĵo|Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.}}{{citaĵo|Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.}}{{citaĵo|Loĝi en la fino de la mondo.}}{{citaĵo|Longa dormado ŝuldojn kreskigas.}}{{citaĵo|Longa konsidero savas de sufero.}}{{citaĵo|Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.}}{{citaĵo|Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.}}{{citaĵo|Ludi kun iu ludon de pugnoj.}}{{citaĵo|Ludi ventobatadon.}}{{citaĵo|Ludo aparte, kaj afero aparte.}}{{citaĵo|[[lukso|Luksa]] la [[vesto]], sed malplena la poŝo.}}{{citaĵo|[[Lumo]] fariĝos, kulpulo troviĝos.}}{{citaĵo|Lupo [[dormo|dormanta]] ŝafon ne kaptas.}}{{citaĵo|Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.}}{{citaĵo|Lupo lupon ne manĝas.}}{{citaĵo|Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.}}{{citaĵo|Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.}}
==M==
{{citaĵo|Maĉi kaj remaĉi.}}{{citaĵo|Magia rondo.}}{{citaĵo|Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.}}{{citaĵo|Malantaŭ barilo [[kuraĝo]] estas facila.}}{{citaĵo|Malantaŭe [[mizero]], antaŭe malespero.}}{{citaĵo|Malaperis kiel [[ŝtono]] en maron.}}{{citaĵo|Malaperis kiel vaporo.}}{{citaĵo|Malaperis, kiel vaporo.}}{{citaĵo|Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.}}{{citaĵo|Malbona herbo froston ne timas.}}{{citaĵo|Malbona [[virino]] [[diablo]]n superas.}}{{citaĵo|Malbone kaŝita [[ŝtelisto]]n incitas.}}{{citaĵo|Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.}}{{citaĵo|Malbonulon diablo ne prenas.}}{{citaĵo|Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.}}{{citaĵo|[[Malfeliĉo]] inviton ne atendas.}}{{citaĵo|Malfeliĉo kaj [[peko]] leviĝas sen veko.}}{{citaĵo|Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.}}{{citaĵo|Malfeliĉo malofte venas sole.}}{{citaĵo|Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas sen alvoko.}}{{citaĵo|Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.}}{{citaĵo|Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.}}{{citaĵo|Malfermita kelo tentas al ŝtelo.}}{{citaĵo|Malgranda [[aspekto|aspekte]], sed granda [[intelekto|intelekte]].}}{{citaĵo|Malgranda birdeto, sed akra ungeto.}}{{citaĵo|Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.}}{{citaĵo|Malgranda [[pezo]], sed granda [[prezo]].}}{{citaĵo|Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron.}}{{citaĵo|[[Malhumileco]] estas kara [[plezuro]].}}{{citaĵo|Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.}}{{citaĵo|Malkovri antaŭ iu sian koron.}}{{citaĵo|Malnova afero en nova livero.}}{{citaĵo|Malpaco pro limo fariĝas kutimo, [[malpaco]] pro kredo fariĝas [[heredo]].}}{{citaĵo|Malpaculo.}}{{citaĵo|Malpaculon ĉiu batas.}}{{citaĵo|Malplaĉas nenio, se taksas [[pasio]].}}{{citaĵo|Malplena sako puŝas al [[peko]].}}{{citaĵo|Malplena sako tentas al peko.}}{{citaĵo|Malpli da havo, malpli da [[zorgo]]j.}}{{citaĵo|Malpli da [[posedo]], malpli da [[tedo]].}}{{citaĵo|Malpli esperu, pli konsideru.}}{{citaĵo|Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.}}{{citaĵo|Malpurulo.}}{{citaĵo|Malriĉa kiel muso preĝeja.}}{{citaĵo|Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.}}{{citaĵo|Malriĉeco ne estas [[malvirto]].}}{{citaĵo|Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.}}{{citaĵo|Malriĉulo parencojn ne havas.}}{{citaĵo|Malriĉulo [[rabisto]]n ne timas.}}{{citaĵo|Malsaĝa kiel ŝtipo.}}{{citaĵo|Malsaĝo estas [[najbaro]] de [[mizero]].}}{{citaĵo|Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.}}{{citaĵo|[[Malsaĝulo]] diris vorteron, [[saĝulo]] komprenas la tutan aferon.}}{{citaĵo|Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.}}{{citaĵo|Malsaĝulo kaj [[infano]] parolas la [[vero]]n.}}{{citaĵo|Malsaĝulo kiel tamburo, -- kiu pasas, lin batas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo malpacigis kaj [[dek]] saĝuloj repacigi ne povas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.}}{{citaĵo|Malsaĝulo ofte estas [[profeto]].}}{{citaĵo|Malsaĝulo [[ŝtono]]n ĵetis, [[dek]] saĝuloj ĝin ne atingos.}}{{citaĵo|Malsaĝulo venas, [[komercisto]] festenas.}}{{citaĵo|Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.}}{{citaĵo|Malsaĝulon favoras [[feliĉo]].}}{{citaĵo|Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.}}{{citaĵo|Malsanan demandu, al sana donu.}}{{citaĵo|Malsano venas rapide, foriras rigide.}}{{citaĵo|Malsata stomako orelon ne havas.}}{{citaĵo|Malsato donas [[spriton]].}}{{citaĵo|Malsato malfortigas, [[ŝuldo]] suferigas.}}{{citaĵo|Malsato ne estas frato.}}{{citaĵo|Malsato plej bone gustigas la [[manĝo]]n.}}{{citaĵo|Malsatulon la fabloj ne nutros.}}{{citaĵo|Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.}}{{citaĵo|Mankas klapo en lia kapo.}}{{citaĵo|Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.}}{{citaĵo|[[Manko]] de [[oro]] ne estas malhonoro.}}{{citaĵo|Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.}}{{citaĵo|Mano manon lavas.}}{{citaĵo|Mano pekis, dorso pagas.}}{{citaĵo|Manon malkvietan ĉiu muro atakas.}}{{citaĵo|Marĉandado aĉeti ne devigas.}}{{citaĵo|Marĉando aĉeti ne devigas.}}{{citaĵo|Maro ĉiujn [[rivero]]jn ricevas kaj tamen ne krevas.}}{{citaĵo|Maro da mizeroj.}}{{citaĵo|Mastro elbabilis, [[gasto]]j ne silentos.}}{{citaĵo|[[Mastro]] en vojo -- servantoj en ĝojo.}}{{citaĵo|Matena horo estas plena de oro.}}{{citaĵo|Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas.}}{{citaĵo|Matura aĝo.}}{{citaĵo|Melki kaproviron.}}{{citaĵo|Melku [[blovo]]n senfine, li lakton ne donos.}}{{citaĵo|Memori pri [[mezuro]] en [[laboro]] kaj [[plezuro]].}}{{citaĵo|[[Mensoganto]] devas havi bonan [[memoro]]n.}}{{citaĵo|Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.}}{{citaĵo|[[Mensogo]] kaj ŝtelo estas [[du]] fratoj.}}{{citaĵo|Mensogo malproksimen ne kondukas.}}{{citaĵo|Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.}}{{citaĵo|Meti trabojn sur la vojon.}}{{citaĵo|[[Metio]] lacigas, metio vivigas.}}{{citaĵo|Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.}}{{citaĵo|Mezuri laŭ sia metro.}}{{citaĵo|Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.}}{{citaĵo|Mi blinde pafos, eble trafos.}}{{citaĵo|Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.}}{{citaĵo|Mi havas pri tio nek scion nek supozon.}}{{citaĵo|Mi hejme sidis, nenion vidis.}}{{citaĵo|Mi konas miajn homojn.}}{{citaĵo|Mi lavas al mi la manojn.}}{{citaĵo|Mi lin liberigis, li min saĝigis.}}{{citaĵo|Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.}}{{citaĵo|Mi ne volas [[baton]], mi ne volas [[kompato]]n.}}{{citaĵo|Mi ne volas tion ĉi scii.}}{{citaĵo|Mi [[pano]]n ne esperis, subite [[kuko]] aperis.}}{{citaĵo|Mia lango -- mia malamiko.}}{{citaĵo|Mia [[loĝejo]] estas mia reĝejo.}}{{citaĵo|Mia loĝejo -- mia reĝejo.}}{{citaĵo|[[Mielo]] sur lango, kaj [[glacio]] en koro.}}{{citaĵo|Mieno fiera al [[ludo]] mizera.}}{{citaĵo|Miljaroj ne povis, -- minuto elŝovis.}}{{citaĵo|Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.}}{{citaĵo|Minacas dento al la vento.}}{{citaĵo|Minaci per pugno en la poŝo.}}{{citaĵo|[[Minaco]]j ne mortigas.}}{{citaĵo|[[Miraklo]] inter mirakloj.}}{{citaĵo|[[Mizero]] faras lerta, mizero faras sperta.}}{{citaĵo|Mizero faras viziton, ne atendante inviton.}}{{citaĵo|Mizero havas [[talento|talentan]] kapon.}}{{citaĵo|Mizero instruas.}}{{citaĵo|Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.}}{{citaĵo|Mizero plej ekstreme, [[Dio]] plej proksime.}}{{citaĵo|Mizero saltas, mizero haltas.}}{{citaĵo|Mizero sur mizero.}}{{citaĵo|Mola kiel vakso.}}{{citaĵo|Mono amas kalkulon.}}{{citaĵo|[[Mono]] estas reĝo, mono estas leĝo.}}{{citaĵo|Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.}}{{citaĵo|Mono kuras al mono.}}{{citaĵo|Mono mondon regas.}}{{citaĵo|Mono monon naskas.}}{{citaĵo|Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.}}{{citaĵo|Mono perdita, nenio perdita, -- honoro perdita, ĉio perdita.}}{{citaĵo|Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.}}{{citaĵo|Mono plenumas ĉiujn oficojn.}}{{citaĵo|Mono publika estu fortika.}}{{citaĵo|Monto gravediĝis, muso naskiĝis.}}{{citaĵo|Montradi al si reciproke la dentojn.}}{{citaĵo|Montras parolo, kion [[cerbo]] valoras.}}{{citaĵo|Montroj kaj konsiloj estas facilaj.}}{{citaĵo|Montru [[monero]]n, ĉio fariĝos.}}{{citaĵo|Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun [[vundo]]j.}}{{citaĵo|Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.}}{{citaĵo|Morgaŭ frue venos plue.}}{{citaĵo|Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.}}{{citaĵo|Muele sencele.}}{{citaĵo|Muelilo haltas, muelisto eksaltas.}}{{citaĵo|Multaj kompatantoj, sed neniu [[helpanto]].}}{{citaĵo|Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.}}{{citaĵo|Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.}}{{citaĵo|Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.}}{{citaĵo|Multe da peno, neniom da pano.}}{{citaĵo|Multe da [[sprito]], sed neniom da profito.}}{{citaĵo|Multe en kapo, sed nenio en poŝo.}}{{citaĵo|Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.}}{{citaĵo|Multe komencite, malmulte plenumite.}}{{citaĵo|Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.}}{{citaĵo|Murmuri tra la dentoj.}}{{citaĵo|Muso la [[kato]]n ĉiam ofendis.}}{{citaĵo|Muso satiĝis, faruno malboniĝis.}}
==N==
{{citaĵo|[[Naivulo]]j jam ne ekzistas.}}{{citaĵo|[[Najbaro]] ne ĝemas, kiam boto nin premas.}}{{citaĵo|Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.}}{{citaĵo|Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam [[mono]]n alportu.}}{{citaĵo|Nazo supren, vento antaŭen.}}{{citaĵo|Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis.}}{{citaĵo|Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.}}{{citaĵo|Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.}}{{citaĵo|Ne aŭskultinte, ne kondamnu.}}{{citaĵo|Ne [[batalo|batalu]] pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.}}{{citaĵo|Ne batas [[bastono]] sen persono.}}{{citaĵo|Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.}}{{citaĵo|Ne bela estas amata, sed amata estas bela.}}{{citaĵo|Ne bela estas kara, sed kara estas bela.}}{{citaĵo|Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.}}{{citaĵo|Ne bezonas la [[kapo]] konsilon de kruroj.}}{{citaĵo|Ne ĉiam daŭras malbona [[vetero]], ne ĉiam daŭras homa [[sufero]].}}{{citaĵo|Ne ĉiam estas [[festo]], venos ankaŭ [[fasto]].}}{{citaĵo|Ne ĉiam estas sankta Johano.}}{{citaĵo|Ne ĉiam per [[aĝo]] mezuriĝas la [[saĝo]].}}{{citaĵo|Ne ĉio [[bato|batas]], kio [[tondro|tondras]].}}{{citaĵo|Ne ĉio brilanta estas diamanto.}}{{citaĵo|Ne ĉio griza estas lupo.}}{{citaĵo|Ne ĉio [[utilo|utilas]], kio [[brilo|brilas]].}}{{citaĵo|Ne ĉion oni devas severe [[ekzameno|ekzameni]].}}{{citaĵo|Ne ĉiu [[aspiranto]] devas esti prenanto.}}{{citaĵo|Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.}}{{citaĵo|Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.}}{{citaĵo|Ne ĉiu ĝibulo estas [[sanktulo]].}}{{citaĵo|Ne ĉiu havas egalan [[feliĉo]]n.}}{{citaĵo|Ne ĉiu [[hundo]] bojanta estas hundo mordanta.}}{{citaĵo|Ne ĉiu papereto estas banka bileto.}}{{citaĵo|Ne ĉiu [[raporto]] estas vera vorto.}}{{citaĵo|Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.}}{{citaĵo|Ne defendas [[oro]] kontraŭ [[doloro]].}}{{citaĵo|Ne demandu scienculon, demandu spertulon.}}{{citaĵo|Ne diru "hop" antaŭ la [[salto]].}}{{citaĵo|Ne doloras frapo sur fremda [[kapo]].}}{{citaĵo|Ne donu kaj ne boju.}}{{citaĵo|Ne ekpepi!}}{{citaĵo|Ne ekzistas en [[komerco]] amikeco nek [[ŝerco]].}}{{citaĵo|Ne ekzistas forto kontraŭ la [[morto]].}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[fumo]] sen brulo.}}{{citaĵo|Ne ekzistas fumo sen fajro.}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[honoro]] sen laboro.}}{{citaĵo|Ne ekzistas juneco sen [[kaprico]]j, nek maljuneco sen [[malico]]j.}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[kareso]] sen intereso.}}{{citaĵo|Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.}}{{citaĵo|Ne ekzistas naiva [[vulpo]], ne ekzistas homo sen [[kulpo]].}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[ofico]] sen benefico.}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[regulo]] sen [[escepto]].}}{{citaĵo|Ne ekzistas [[savo]] kontraŭ malbona virino.}}{{citaĵo|Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.}}{{citaĵo|Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.}}{{citaĵo|Ne el [[unu]] forno li manĝis jam panon.}}{{citaĵo|Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.}}{{citaĵo|Ne elvoku [[lupo]]n el la arbaro.}}{{citaĵo|Ne en ĉiu afero estu severa.}}{{citaĵo|Ne en [[unu]] tago elkreskis Kartago.}}{{citaĵo|Ne esperite, ne sonĝite.}}{{citaĵo|Ne estas piediranto kolego al rajdanto.}}{{citaĵo|Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.}}{{citaĵo|Ne falas frukto malproksime de l' arbo.}}{{citaĵo|Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.}}{{citaĵo|Ne faru kalkulon sen la [[mastro]].}}{{citaĵo|Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.}}{{citaĵo|Ne fidu fidelulon, fidu propran [[okulo]]n.}}{{citaĵo|Ne fidu [[heredo]]n, fidu [[posedo]]n.}}{{citaĵo|Ne [[guta]]s mielo el la ĉielo.}}{{citaĵo|Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.}}{{citaĵo|Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.}}{{citaĵo|Ne helpas [[plendo]] nek [[ploro]] kontraŭ [[kreditoro]].}}{{citaĵo|Ne helpas ploro al doloro.}}{{citaĵo|Ne helpas spegulo al malbelulo.}}{{citaĵo|Ne hontu [[pento|penti]] pri faro, hontu persisti en eraro.}}{{citaĵo|Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.}}{{citaĵo|Ne iras hakilo al kolo humila.}}{{citaĵo|Ne iru al fremda anaro kun via regularo.}}{{citaĵo|Ne iru [[fadeno]] antaŭ kudrilo.}}{{citaĵo|Ne iru [[okulo]]j super la frunton.}}{{citaĵo|Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.}}{{citaĵo|Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.}}{{citaĵo|Ne kaptita -- ne punita.}}{{citaĵo|Ne karesu per mano, sed karesu per pano.}}{{citaĵo|Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.}}{{citaĵo|Ne konante la profundecon, ne iru en la [[rivero]]n.}}{{citaĵo|Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.}}{{citaĵo|Ne kotas besto en sia nesto.}}{{citaĵo|Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.}}{{citaĵo|Ne kredas [[ŝtelisto]], ke honestaj ekzistas.}}{{citaĵo|Ne kredu al orelo, kredu al [[okulo]].}}{{citaĵo|Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.}}{{citaĵo|Ne [[kvanto]], sed [[kvalito]] decidas pri [[merito]].}}{{citaĵo|Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.}}{{citaĵo|Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj [[infano]]j.}}{{citaĵo|Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.}}{{citaĵo|Ne longe sinjora daŭras favoro.}}{{citaĵo|Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.}}{{citaĵo|Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.}}{{citaĵo|Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.}}{{citaĵo|Ne moku [[mizero]]n de alia, ĉar baldaŭ venos via.}}{{citaĵo|Ne [[moko|moku]] [[rivero]]n, ne atinginte la teron.}}{{citaĵo|Ne movi la buŝon!}}{{citaĵo|Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.}}{{citaĵo|Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.}}{{citaĵo|Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.}}{{citaĵo|Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.}}{{citaĵo|Ne pentru [[diablo]]n sur la muro.}}{{citaĵo|Ne por [[lupo]] estas supo.}}{{citaĵo|Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.}}{{citaĵo|Ne prediku knabino al via patrino.}}{{citaĵo|Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon.}}{{citaĵo|Ne [[prokrasto|prokrastu]] ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.}}{{citaĵo|Ne punu edzinon antaŭ infanaj [[okulo]]j, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.}}{{citaĵo|Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.}}{{citaĵo|Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.}}{{citaĵo|Ne rapidu kun [[fido]] antaŭ longa kunesido.}}{{citaĵo|Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.}}{{citaĵo|Ne rapidu, trankvile decidu.}}{{citaĵo|Ne [[rezonado|rezonu]] pri tio, kio estas ekster via metio.}}{{citaĵo|Ne sama la vento blovas konstante.}}{{citaĵo|Ne sanktuloj potojn faras.}}{{citaĵo|Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.}}{{citaĵo|Ne servas [[larmo]] anstataŭ [[armo]].}}{{citaĵo|Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.}}{{citaĵo|Ne sufiĉas [[ploro]] al [[kreditoro]].}}{{citaĵo|Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.}}{{citaĵo|Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.}}{{citaĵo|Ne ŝpari monon nek penon.}}{{citaĵo|Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.}}{{citaĵo|Ne taŭgas [[du]] ursoj por [[unu]] nesto.}}{{citaĵo|Ne taŭgas la [[vero]] por komerca afero.}}{{citaĵo|Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.}}{{citaĵo|Ne timu tranĉilon, timu babilon.}}{{citaĵo|Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.}}{{citaĵo|Ne [[unu]] fajron li pasis, ne [[unu]] hundo lin ĉasis.}}{{citaĵo|Ne [[unu]] hundo lin mordis, ne [[unu]] vento lin tordis.}}{{citaĵo|Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.}}{{citaĵo|Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.}}{{citaĵo|Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.}}{{citaĵo|Ne valoras la faro la koston de l' preparo.}}{{citaĵo|Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.}}{{citaĵo|Ne venas [[honoro]] sen [[laboro]].}}{{citaĵo|Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.}}{{citaĵo|Ne venas rato mem al [[kato]].}}{{citaĵo|Ne venos rato mem al [[kato]].}}{{citaĵo|Ne venos rato mem al la [[kato]].}}{{citaĵo|Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.}}{{citaĵo|Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.}}{{citaĵo|Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.}}{{citaĵo|Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.}}{{citaĵo|Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.}}{{citaĵo|Nebuligi al iu la [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Nebuligi la [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.}}{{citaĵo|Neceso ne estas kareso.}}{{citaĵo|Neevitebla malbono.}}{{citaĵo|Negocaj aferoj estas severaj.}}{{citaĵo|Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.}}{{citaĵo|Nek al teksto, nek al preteksto.}}{{citaĵo|Nek al temo, nek al celo.}}{{citaĵo|Nek eniro, nek eliro.}}{{citaĵo|Nek [[ĝojo]], nek [[malĝojo]] daŭras eterne.}}{{citaĵo|Nek helpeble, nek konsileble.}}{{citaĵo|Nek io, nek alio.}}{{citaĵo|Nek pikite, nek hakite.}}{{citaĵo|Nek [[pio]] por [[Dio]], nek kapablo por [[diablo]].}}{{citaĵo|Nek por baki, nek por haki.}}{{citaĵo|Nek transnaĝeble, nek transireble.}}{{citaĵo|Neleĝe akirita ne estas profita.}}{{citaĵo|Nenia ago fariĝas sen pago.}}{{citaĵo|Nenia konstruo povas esti sen bruo.}}{{citaĵo|Nenia peketo restas longe sekreto.}}{{citaĵo|Nenia peno nek provo donos lakton de [[blovo]].}}{{citaĵo|Neniam atendita ofte venas subite.}}{{citaĵo|Nenie semata, ĉie trovata.}}{{citaĵo|Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.}}{{citaĵo|Neniom da [[oro]], sed bona [[gloro]].}}{{citaĵo|Neniu estas profeto en sia urbeto.}}{{citaĵo|Neniu sanktulo estas sen makulo.}}{{citaĵo|Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.}}{{citaĵo|Neniu vidas, kio lin insidas.}}{{citaĵo|Nesciado de leĝo neniun pravigas.}}{{citaĵo|Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.}}{{citaĵo|Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.}}{{citaĵo|Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.}}{{citaĵo|Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.}}{{citaĵo|Ni laboru kaj esperu.}}{{citaĵo|Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.}}{{citaĵo|Ni vidas, kiu ridas, -- kiu ploras, ni ne vidas.}}{{citaĵo|Nigran kornikon sapo ne blankigos.}}{{citaĵo|Nigro sur blanko pruvas sen manko.}}{{citaĵo|Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.}}{{citaĵo|Nin instruas [[eraro]], kiun faras najbaro.}}{{citaĵo|Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.}}{{citaĵo|Nokte eĉ monstro estas belulo.}}{{citaĵo|Nomo egala, sed esenco mala.}}{{citaĵo|Notu en la kamentubo.}}{{citaĵo|Nova balailo bone balaas.}}{{citaĵo|Nova stato, -- nova vivo.}}{{citaĵo|Novaj sinjoroj, -- novaj moroj.}}{{citaĵo|Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.}}{{citaĵo|Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.}}{{citaĵo|Nun finiĝas mia klereco.}}{{citaĵo|Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.}}{{citaĵo|Nur suferinto ŝatas feliĉon.}}{{citaĵo|Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.}}{{citaĵo|Nutri per promesoj.}}{{citaĵo|Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.}}
==O==
{{citaĵo|Obstina kiel kapro.}}{{citaĵo|Ofta [[festo]], malplena kesto.}}{{citaĵo|Ofta festo -- malplena kesto.}}{{citaĵo|Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de [[saĝo|saĝulo]].}}{{citaĵo|Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.}}{{citaĵo|Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.}}{{citaĵo|Ofte ligis malsaĝulo kaj [[dek]] saĝuloj malligi ne povas.}}{{citaĵo|Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.}}{{citaĵo|Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.}}{{citaĵo|Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj [[malsaĝo|malsaĝulo]] feliĉe.}}{{citaĵo|Okaza komplimento ne iras al testamento.}}{{citaĵo|Okazo faras ŝteliston.}}{{citaĵo|Okazo kreas ŝteliston.}}{{citaĵo|Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la [[vosto]] estas glita.}}{{citaĵo|[[Okulo]] avidas ĉion kion vidas.}}{{citaĵo|[[Okulo]] de mastro pli ol beno de pastro.}}{{citaĵo|[[Okulo]] ne atentas, dorso eksentas.}}{{citaĵo|[[Okulo]] ne atentas, -- dorso eksentas.}}{{citaĵo|[[Okulo]] ne vidis -- pagu la sako.}}{{citaĵo|[[Okulo]]j estas pli grandaj ol la ventro.}}{{citaĵo|Okupi sen celo lokon sub ĉielo.}}{{citaĵo|Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.}}{{citaĵo|Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.}}{{citaĵo|Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.}}{{citaĵo|Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.}}{{citaĵo|Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.}}{{citaĵo|Oni bonon forgesos, malbonon memoras.}}{{citaĵo|Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.}}{{citaĵo|Oni ekkonas [[blovo]]n per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.}}{{citaĵo|Oni elbatas kojnon per kojno.}}{{citaĵo|Oni estas [[riĉeco|riĉa]] neniam sufiĉe.}}{{citaĵo|Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.}}{{citaĵo|Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu.}}{{citaĵo|Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.}}{{citaĵo|Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.}}{{citaĵo|Oni lekas la manon, sed celas la panon.}}{{citaĵo|Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan [[monero]]n.}}{{citaĵo|Oni maron admiras, se oni maron ne iras.}}{{citaĵo|Oni metis makulon en mian kalkulon.}}{{citaĵo|Oni ne pagas per [[gloro]] al sia tajloro.}}{{citaĵo|Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.}}{{citaĵo|Oni [[perfido]]n prenas, sed perfidulon abomenas.}}{{citaĵo|Oni prenas avide, oni redonas malrapide.}}{{citaĵo|Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.}}{{citaĵo|Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.}}{{citaĵo|Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.}}{{citaĵo|Oni tondas ŝafinojn, -- tremas la ŝafoj.}}{{citaĵo|Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.}}{{citaĵo|Oni vokas la [[blovo]]n ne festeni, sed treni.}}{{citaĵo|Ora ŝlosilo ĉion malfermas.}}{{citaĵo|Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.}}{{citaĵo|Ordigi al iu la kapon.}}{{citaĵo|[[Ordo]] estas beno por ĉiu entrepreno.}}{{citaĵo|Ordonita kiso havas guston maldolĉan.}}{{citaĵo|Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.}}{{citaĵo|[[Oro]] nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.}}{{citaĵo|[[Ovo]] kokinon ne instruas.}}
==P==
{{citaĵo|Paca [[silento]], ke ne blovas eĉ vento.}}{{citaĵo|[[Paco]] al lia cindro!}}{{citaĵo|Pafi -- maltrafi.}}{{citaĵo|Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.}}{{citaĵo|Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.}}{{citaĵo|Pagi por fremda festeno.}}{{citaĵo|Pagi sen partopreno por fremda festeno.}}{{citaĵo|Pago de [[ŝuldo|ŝuldanto]] estas bona en ĉiu kvanto.}}{{citaĵo|Pagos lupo por la ŝafo.}}{{citaĵo|Palpi al iu la pulson.}}{{citaĵo|Pano buŝon ne serĉas.}}{{citaĵo|Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.}}{{citaĵo|Pardonemeco superas [[justeco]]n.}}{{citaĵo|Parenc' al parenco ne malhelpas intence.}}{{citaĵo|Parenco per Adamo.}}{{citaĵo|Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.}}{{citaĵo|Paroli dolĉe en la orelon.}}{{citaĵo|Paroli per vortoj kovritaj.}}{{citaĵo|Paroli sensencaĵon.}}{{citaĵo|Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.}}{{citaĵo|Parolo estas [[alrĝento]], oron similas silento.}}{{citaĵo|Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.}}{{citaĵo|[[Pasero]] sperta estas lerta.}}{{citaĵo|[[Pasero]] sperta ne bezonas averton.}}{{citaĵo|Pasinta [[doloro]] for el [[memoro]].}}{{citaĵo|Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.}}{{citaĵo|[[Pastro]] vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.}}{{citaĵo|Pastron nutras preĝejo.}}{{citaĵo|Patroj [[avareco|avaras]], infanoj malŝparas.}}{{citaĵo|Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.}}{{citaĵo|Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.}}{{citaĵo|Peke akirita ne estas profita.}}{{citaĵo|Pekinto pentas, kolero silentas.}}{{citaĵo|Pekinto pentas, -- [[kolero]] silentas.}}{{citaĵo|Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.}}{{citaĵo|Peko malnova perdas pekecon.}}{{citaĵo|Pekon serĉi oni ne bezonas.}}{{citaĵo|Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.}}{{citaĵo|Pelis pavon, falis kavon.}}{{citaĵo|Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.}}{{citaĵo|Pendonto ne dronos.}}{{citaĵo|Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.}}{{citaĵo|Per [[bezono]] venas [[mono]].}}{{citaĵo|Per eraro ne praviĝas la faro.}}{{citaĵo|Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.}}{{citaĵo|Per kio la veto?}}{{citaĵo|Per la kapo malsupren.}}{{citaĵo|Per lango flatas, per mano batas.}}{{citaĵo|Per lerta admono alfluas la mono.}}{{citaĵo|Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.}}{{citaĵo|Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.}}{{citaĵo|Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.}}{{citaĵo|Per oreloj, ne per [[okulo]]j, edzinon elektu.}}{{citaĵo|Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.}}{{citaĵo|Per [[pacienco]] venas [[scienco]].}}{{citaĵo|Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.}}{{citaĵo|Per promesoj estas pavimita la infero.}}{{citaĵo|Per tro multa varto malboniĝas la farto.}}{{citaĵo|Per [[unu]] [[ŝtono]] oni [[du]] ĵetojn ne faras.}}{{citaĵo|Per vorto ĝentila ĉio estas facila.}}{{citaĵo|Perdi la kandelon el la kapo.}}{{citaĵo|Perdi la kuraĝon.}}{{citaĵo|Perdi la saĝon.}}{{citaĵo|Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.}}{{citaĵo|Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.}}{{citaĵo|Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.}}{{citaĵo|Perforta amo estas plej forta malamo.}}{{citaĵo|Peto de barono estas ordono.}}{{citaĵo|Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.}}{{citaĵo|Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.}}{{citaĵo|Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.}}{{citaĵo|Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.}}{{citaĵo|Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.}}{{citaĵo|Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.}}{{citaĵo|Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.}}{{citaĵo|Piaj deziroj.}}{{citaĵo|Piedo ne atentis, kapo eksentis.}}{{citaĵo|Piki al iu la [[vunda]]n lokon.}}{{citaĵo|Plej bona gvidilo estas la lango.}}{{citaĵo|Plej bona [[kuracisto]] estas la [[tempo]].}}{{citaĵo|Plej bona sprito estas silento.}}{{citaĵo|Plej bone ridas, kiu laste ridas.}}{{citaĵo|Plej certa laboro -- laboro per oro.}}{{citaĵo|Plej danĝera [[malsano]] estas manko de saĝo.}}{{citaĵo|Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.}}{{citaĵo|Plej granda potenco kuŝas en la komenco.}}{{citaĵo|Plej juna katido musojn jam pelas.}}{{citaĵo|Plej kruela estas redono por farita bono.}}{{citaĵo|Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.}}{{citaĵo|Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.}}{{citaĵo|Plena estas la infero de promesitaj aferoj.}}{{citaĵo|Plena [[glaso]] da vino, sed kun [[guto]] da [[veneno]].}}{{citaĵo|Plena kaso ŝteliston altiras.}}{{citaĵo|Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.}}{{citaĵo|Plena stomako laŭdas la faston.}}{{citaĵo|Plenblovi la lipojn.}}{{citaĵo|Plendoj stomakon ne plenigas.}}{{citaĵo|Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.}}{{citaĵo|Plenumita via ofico, nun pasis via vico!}}{{citaĵo|Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.}}{{citaĵo|Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.}}{{citaĵo|Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.}}{{citaĵo|Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.}}{{citaĵo|Pli bona ĉifona [[vesto]], ol riĉeco en malhonesto.}}{{citaĵo|Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.}}{{citaĵo|Pli bona estas io, ol nenio.}}{{citaĵo|Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".}}{{citaĵo|Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.}}{{citaĵo|Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.}}{{citaĵo|Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.}}{{citaĵo|Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.}}{{citaĵo|Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.}}{{citaĵo|Pli bona io ol nenio.}}{{citaĵo|Pli bona io, ol nenio.}}{{citaĵo|Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.}}{{citaĵo|Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.}}{{citaĵo|Pli bona pura [[konscienco]], ol malpura [[potenco]].}}{{citaĵo|Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.}}{{citaĵo|Pli bona -- estas malamiko de bona.}}{{citaĵo|Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.}}{{citaĵo|Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.}}{{citaĵo|Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.}}{{citaĵo|Pli bone estas sensale, ol tro sale.}}{{citaĵo|Pli bone estas ŝviti ol tremi.}}{{citaĵo|Pli bone estas ŝviti, ol tremi.}}{{citaĵo|Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.}}{{citaĵo|Pli bone malfrue, ol neniam.}}{{citaĵo|Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.}}{{citaĵo|Pli bone ne fari, ol erari.}}{{citaĵo|Pli bone ne sali, ol sali tro multe.}}{{citaĵo|Pli da bruo, ol da faro.}}{{citaĵo|Pli da havo, pli da klopodoj.}}{{citaĵo|Pli da infanoj, pli da beno.}}{{citaĵo|Pli da infanoj, pli da manoj.}}{{citaĵo|Pli da mono, pli da zorgo.}}{{citaĵo|Pli da [[okulo]]j, pli da certeco.}}{{citaĵo|Pli efike ol bato pelas malsato.}}{{citaĵo|Pli facile estas eviti ol spiti.}}{{citaĵo|Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.}}{{citaĵo|Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.}}{{citaĵo|Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.}}{{citaĵo|Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.}}{{citaĵo|Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.}}{{citaĵo|Pli facile estas regi ol agi.}}{{citaĵo|Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.}}{{citaĵo|Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.}}{{citaĵo|Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.}}{{citaĵo|Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.}}{{citaĵo|Pli helpas [[guto]] da feliĉo, ol barelo da saĝo.}}{{citaĵo|Pli kara estas kap' al ĉapo.}}{{citaĵo|Pli kara estas kapo ol ĉapo.}}{{citaĵo|Pli kara kapo ol ĉapo.}}{{citaĵo|Pli kostas la sako, ol la tuta pako.}}{{citaĵo|Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.}}{{citaĵo|Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.}}{{citaĵo|Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.}}{{citaĵo|Pli valoras konkorda [[ovo]], ol malkonkorda [[blovo]].}}{{citaĵo|Pli valoras kontenta spirito, ol granda [[profito]].}}{{citaĵo|Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.}}{{citaĵo|Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.}}{{citaĵo|Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.}}{{citaĵo|Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.}}{{citaĵo|Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.}}{{citaĵo|Pli valoras tuj [[ovo]], ol poste [[blovo]].}}{{citaĵo|Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.}}{{citaĵo|Pli zorgas [[unu]] [[patrino]] pri [[dek]] infanoj, ol [[dek]] infanoj pri [[unu]] patrino.}}{{citaĵo|Plibono estas malamiko de bono.}}{{citaĵo|Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.}}{{citaĵo|Plumo ne sentas, papero silentas.}}{{citaĵo|Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo.}}{{citaĵo|Popola [[kutimo]] havas valoron de leĝo.}}{{citaĵo|Popolo diras, Dio diras.}}{{citaĵo|Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.}}{{citaĵo|Por amiko komplezo neniam estas tro peza.}}{{citaĵo|Por ĉiu ago venas la tempo de pago.}}{{citaĵo|Por ĉiu ago venos tempo de pago.}}{{citaĵo|Por ĉiu faro estas horo.}}{{citaĵo|Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.}}{{citaĵo|Por ebriulo ne ekzistas danĝero.}}{{citaĵo|Por fremda koro ne ekzistas esploro.}}{{citaĵo|Por gasto ne petita mankas kulero.}}{{citaĵo|Por glate mensogi, oni [[sprito]]n bezonas.}}{{citaĵo|Por [[honoro]] ni dankas, se manĝ' al ni mankas.}}{{citaĵo|Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.}}{{citaĵo|Por kapti ezokon, bongustigu la [[hoko]]n.}}{{citaĵo|Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.}}{{citaĵo|Por li eĉ la muso ne estas sen felo.}}{{citaĵo|Por longa malsano kurac' estas vana.}}{{citaĵo|Por malfrua gasto restas nur osto.}}{{citaĵo|Por malsaĝulo bastono -- por saĝulo leciono.}}{{citaĵo|Por malsanulo forto, por [[kokido]] la morto.}}{{citaĵo|Por mia mono mi ankaŭ estas barono.}}{{citaĵo|Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.}}{{citaĵo|Por nenio oni faras nenion.}}{{citaĵo|Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.}}{{citaĵo|Por parolo delira ne ekzistas rediro.}}{{citaĵo|Por patrino ne ekzistas infano malbela.}}{{citaĵo|Por Paŭlo sperto, -- por Petro averto.}}{{citaĵo|Por Paŭlo sperto -- por Petro averto.}}{{citaĵo|Por peko senkonscia puno nenia.}}{{citaĵo|Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.}}{{citaĵo|Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.}}{{citaĵo|Por regna speso ne ekzistas forgeso.}}{{citaĵo|Por riĉulo [[fasto]] -- por malriĉulo festo.}}{{citaĵo|Por saĝulo sufiĉas aludo.}}{{citaĵo|Por sia oro ĉiu estas sinjoro.}}{{citaĵo|Por [[sperto]] kaj lerno ne sufiĉas eterno.}}{{citaĵo|Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.}}{{citaĵo|Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.}}{{citaĵo|Por [[unu]] -- festeno, por alia -- ĉagreno.}}{{citaĵo|Por [[vendisto]] mensogo estas necesa apogo.}}{{citaĵo|Por via bono vin regalas bastono.}}{{citaĵo|Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.}}{{citaĵo|Post alkutimiĝo doloras disiĝo.}}{{citaĵo|Post brua vento subita silento.}}{{citaĵo|Post dolĉa vino restas acida vinagro.}}{{citaĵo|Post domaĝo venas saĝo.}}{{citaĵo|Post dorma trankvilo venas bona [[konsilo]].}}{{citaĵo|Post [[kolero]] venas favoro.}}{{citaĵo|Post [[konfeso]] venas forgeso.}}{{citaĵo|Post la batalo preĝo ne helpas.}}{{citaĵo|Post la falo oni fariĝas singarda.}}{{citaĵo|Post la fasto venas festo.}}{{citaĵo|Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.}}{{citaĵo|Post mia malapero renversiĝu la tero.}}{{citaĵo|Post morto kuracilo jam estas sen utilo.}}{{citaĵo|Post nokta ripozo helpas la [[muzo]].}}{{citaĵo|Post [[sufero]] venas [[prospero]].}}{{citaĵo|Post vetero malbela lumas suno plej hela.}}{{citaĵo|Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.}}{{citaĵo|Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.}}{{citaĵo|Prave li ricevas.}}{{citaĵo|Prave punite laŭmerite.}}{{citaĵo|Prediki al surduloj.}}{{citaĵo|Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.}}{{citaĵo|Preĝon faru, sed farunon preparu.}}{{citaĵo|Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.}}{{citaĵo|Preĝu kore kaj laboru fervore.}}{{citaĵo|Preni iun sur la dentojn.}}{{citaĵo|Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.}}{{citaĵo|Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.}}{{citaĵo|Pri gustoj oni disputi ne devas.}}{{citaĵo|Pri havo najbara oni estas [[malavereco|malavara]].}}{{citaĵo|Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.}}{{citaĵo|Pri kio estas la afero?}}{{citaĵo|Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.}}{{citaĵo|Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.}}{{citaĵo|Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.}}{{citaĵo|Pri lando malproksima estas bone mensogi.}}{{citaĵo|Pri nenio oni povas ĵuri.}}{{citaĵo|Pri propra afero neniu juĝas libere.}}{{citaĵo|Pri tio jam ĉiuj [[pasero]]j babilas.}}{{citaĵo|Printempo semas, aŭtuno rikoltas.}}{{citaĵo|Pripensu malrapide kaj agu decide.}}{{citaĵo|Pro amo al la kandelo [[kato]] lekas la kandelingon.}}{{citaĵo|Pro eraro ne praviĝas la faro.}}{{citaĵo|Pro homo fiera ĝojas [[infero]].}}{{citaĵo|Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.}}{{citaĵo|Pro karta preno perdiĝis bieno.}}{{citaĵo|Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.}}{{citaĵo|Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.}}{{citaĵo|Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.}}{{citaĵo|Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.}}{{citaĵo|Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.}}{{citaĵo|Profiton celu, sed aliajn ne pelu.}}{{citaĵo|Prokrastita ne estas perdita.}}{{citaĵo|Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.}}{{citaĵo|Promesi orajn montojn.}}{{citaĵo|Promesita [[trezoro]] estas sen valoro.}}{{citaĵo|Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.}}{{citaĵo|Promeso ne satigas.}}{{citaĵo|Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.}}{{citaĵo|Propeka kapro.}}{{citaĵo|Propra opinio ne estas leĝo por alia.}}{{citaĵo|Propra sufero -- plej granda sur tero.}}{{citaĵo|Propra supo brogas, fremda allogas.}}{{citaĵo|Propra volo ordonon superas.}}{{citaĵo|Propran ĝibon neniu vidas.}}{{citaĵo|Propran vangon neniu batas.}}{{citaĵo|Proverbo estas sperto, [[proverbo]] estas averto.}}{{citaĵo|Prunto amikon forpelas.}}{{citaĵo|Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.}}{{citaĵo|Pura ĉielo fulmon ne timas.}}{{citaĵo|Pura konscienco estas plej granda potenco.}}{{citaĵo|Putrado de [[fiŝo]] komenciĝas de l' kapo.}}
==R==
{{citaĵo|Rado malbona knaras plej multe.}}{{citaĵo|Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.}}{{citaĵo|Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.}}{{citaĵo|Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.}}{{citaĵo|Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.}}{{citaĵo|Rapide iras la [[vorto]]j, sed ne rapide la faroj.}}{{citaĵo|Rapide -- senvide.}}{{citaĵo|Rapidu malrapide.}}{{citaĵo|Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.}}{{citaĵo|Razisto raziston razas.}}{{citaĵo|Regna kaso -- bona ĉaso.}}{{citaĵo|[[Reĝo]] donacis, sed [[polico]] minacas.}}{{citaĵo|[[Rekomendo]] kondukas al [[plendo]].}}{{citaĵo|Renkontiĝis la [[kato]] kun sentima rato.}}{{citaĵo|Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la [[leĝo]]n.}}{{citaĵo|Restas nek konsilo, nek konsolo.}}{{citaĵo|Resti maljuna knabino.}}{{citaĵo|Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.}}{{citaĵo|Restu tajloro ĉe via [[laboro]].}}{{citaĵo|[[Rezonado]] kaj [[filozofio|filozofado]] panon ne donas.}}{{citaĵo|Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.}}{{citaĵo|Ricevi muŝon en la cerbon.}}{{citaĵo|Ricevis bandito laŭ sia merito.}}{{citaĵo|Ricevos [[vulpo]] por sia kulpo.}}{{citaĵo|[[riĉeco|Riĉa]] estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.}}{{citaĵo|Riĉa preparo, sed povo avara.}}{{citaĵo|Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.}}{{citaĵo|[[Riĉeco]] estas frato de fiereco.}}{{citaĵo|[[Riĉeco]] sen gvido kiel ĉevalo sen brido.}}{{citaĵo|Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.}}{{citaĵo|Riĉulo havas grandan parencaron.}}{{citaĵo|Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.}}{{citaĵo|Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.}}{{citaĵo|Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.}}{{citaĵo|Ridas blindulo pri lamulo.}}{{citaĵo|Rido matene -- ploro vespere.}}{{citaĵo|Rigardaĉi kiel bovido.}}{{citaĵo|Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.}}{{citaĵo|Rigardi malafable.}}{{citaĵo|Rigardi per ambaŭ [[okulo]]j.}}{{citaĵo|Rigardu per ambaŭ [[okulo]]j!}}{{citaĵo|Ripetado estas plej bona lernado.}}{{citaĵo|Ripetata parolo pri la sama titolo.}}{{citaĵo|Riveretoj fluas al [[rivero]]j.}}{{citaĵo|Rol' de virino -- bona mastrino.}}{{citaĵo|Romo estas tie, kie estas la papo.}}{{citaĵo|Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.}}{{citaĵo|Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.}}{{citaĵo|Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.}}
==S==
{{citaĵo|Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.}}{{citaĵo|Saĝa estas la hundo post ricevo de l' [[vundo]].}}{{citaĵo|Saĝa hundo post la [[vundo]].}}{{citaĵo|Saĝa kapo duonvorton komprenas.}}{{citaĵo|Saĝa scias, kion li diras, -- malsaĝa diras, kion li scias.}}{{citaĵo|Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.}}{{citaĵo|[[Saĝo]] abunda, sed ne profunda.}}{{citaĵo|[[Saĝo]] barbon ne atendas.}}{{citaĵo|Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.}}{{citaĵo|Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.}}{{citaĵo|Sako malplena sin rekte ne tenas.}}{{citaĵo|Sako ne sonas, -- amiko ne konas.}}{{citaĵo|Sako ne sonas -- amiko ne konas.}}{{citaĵo|Sakon kun truo vi neniam plenigos.}}{{citaĵo|Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.}}{{citaĵo|Saltadi el unua al deka.}}{{citaĵo|Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.}}{{citaĵo|Sama gento, sama sento.}}{{citaĵo|Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.}}{{citaĵo|[[Sango]] bolas, juneco petolas.}}{{citaĵo|[[Sango]] komuna reciproke sin altiras.}}{{citaĵo|Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.}}{{citaĵo|Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.}}{{citaĵo|Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.}}{{citaĵo|Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.}}{{citaĵo|Sapumi la [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Sata malsatan ne povas kompreni.}}{{citaĵo|Sata stomako ne lernas volonte.}}{{citaĵo|Scias la [[kato]], kies lardon ĝi manĝis.}}{{citaĵo|[[Scienco]] havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.}}{{citaĵo|Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.}}{{citaĵo|Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.}}{{citaĵo|Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.}}{{citaĵo|Sciu funde, sed tenu profunde.}}{{citaĵo|Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.}}{{citaĵo|Se amas Dio, prosperas ĉio.}}{{citaĵo|Se amiko petas, li neniam ripetas.}}{{citaĵo|Se birdo tro bekas, la [[kato]]n ĝi vekas.}}{{citaĵo|Se brulas nenio, fumo ne iras.}}{{citaĵo|Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.}}{{citaĵo|Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.}}{{citaĵo|Se decidos la sorto, helpos nenia forto.}}{{citaĵo|Se devigas neceso, faru kun kareso.}}{{citaĵo|Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.}}{{citaĵo|Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.}}{{citaĵo|Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.}}{{citaĵo|Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.}}{{citaĵo|Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.}}{{citaĵo|Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.}}{{citaĵo|Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.}}{{citaĵo|Se forestas la suno, sufiĉas la luno.}}{{citaĵo|Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.}}{{citaĵo|Se gut' al [[guto]] aliĝas, maro fariĝas.}}{{citaĵo|Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.}}{{citaĵo|Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.}}{{citaĵo|Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.}}{{citaĵo|Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!}}{{citaĵo|Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.}}{{citaĵo|Se [[kalumnio]] eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.}}{{citaĵo|Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.}}{{citaĵo|Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.}}{{citaĵo|Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.}}{{citaĵo|Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.}}{{citaĵo|Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.}}{{citaĵo|Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.}}{{citaĵo|Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.}}{{citaĵo|Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.}}{{citaĵo|Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.}}{{citaĵo|Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.}}{{citaĵo|Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.}}{{citaĵo|Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.}}{{citaĵo|Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.}}{{citaĵo|Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.}}{{citaĵo|Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.}}{{citaĵo|Se muso nur [[unu]] truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.}}{{citaĵo|Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.}}{{citaĵo|Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.}}{{citaĵo|Se ne plaĉas la [[najbaro]], ne plaĉas lia faro.}}{{citaĵo|Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.}}{{citaĵo|Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.}}{{citaĵo|Se neniu plendas, neniu defendas.}}{{citaĵo|Se [[okulo]] ne atentas, dorso eksentas.}}{{citaĵo|Se [[okulo]] ne vidas, koro ne avidas.}}{{citaĵo|Se [[okulo]] ne vidis, pagas la poŝo.}}{{citaĵo|Se oni amas la [[gasto]]n, oni zorgas la paston.}}{{citaĵo|Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.}}{{citaĵo|Se [[peko]] trafas, eĉ bastono ekpafas.}}{{citaĵo|Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.}}{{citaĵo|Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.}}{{citaĵo|Se stomako doloras, kapo laboras.}}{{citaĵo|Se [[unu]] ne venis, [[dek]] ne atendas.}}{{citaĵo|Se [[vendisto]] ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.}}{{citaĵo|Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.}}{{citaĵo|Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.}}{{citaĵo|Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.}}{{citaĵo|Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.}}{{citaĵo|Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.}}{{citaĵo|Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.}}{{citaĵo|Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.}}{{citaĵo|Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.}}{{citaĵo|Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.}}{{citaĵo|Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.}}{{citaĵo|Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.}}{{citaĵo|Se vi volas filinon, flatu la patrinon.}}{{citaĵo|Se [[vulpo]] pentofaras, gardu la [[kokido]]jn.}}{{citaĵo|Seka panpeco, sed en libereco.}}{{citaĵo|Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.}}{{citaĵo|Sen atendo, sen espero venis mizero.}}{{citaĵo|Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.}}{{citaĵo|Sen [[guto]]j malgrandaj maro ne ekzistus.}}{{citaĵo|Sen laboro ne venas oro.}}{{citaĵo|Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.}}{{citaĵo|Sen mono en urbon ne iru.}}{{citaĵo|Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo.}}{{citaĵo|Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.}}{{citaĵo|Sen povo [[kolero]] estas ridinda afero.}}{{citaĵo|Sen regalo ne estas [[balo]].}}{{citaĵo|Sen rigardo, sen gardo.}}{{citaĵo|Sen speso unua ne ekzistas la dua.}}{{citaĵo|Senĉesa [[guto]] eĉ [[ŝtono]]n traboras.}}{{citaĵo|Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.}}{{citaĵo|Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.}}{{citaĵo|Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.}}{{citaĵo|Senfara plendo ne estas defendo.}}{{citaĵo|Senfortuloj longe vivas.}}{{citaĵo|Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.}}{{citaĵo|Senkonscie vi agis, -- konscie vi pagos.}}{{citaĵo|Senlaboreco dormon alportas.}}{{citaĵo|Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.}}{{citaĵo|Senlanigu, sed ne senfeligu.}}{{citaĵo|Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.}}{{citaĵo|Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.}}{{citaĵo|Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.}}{{citaĵo|Serĉi la tagon pasintan.}}{{citaĵo|Serpenton oni povas eviti, sed [[kalumnio]]n neniam.}}{{citaĵo|Servo al Dio vana ne restas.}}{{citaĵo|Servo ne petita ne estas merita.}}{{citaĵo|Servo postulas reservon.}}{{citaĵo|Sia estas kara pli ol la najbara.}}{{citaĵo|Sia estas kara pli ol najbara.}}{{citaĵo|Sian sorton neniu evitos.}}{{citaĵo|Sidas [[gasto]] minuton, sed vidas la tuton.}}{{citaĵo|Sidi en amaso da embaraso.}}{{citaĵo|Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.}}{{citaĵo|Sidi kiel muso sub balailo.}}{{citaĵo|Sidi kiel sur pingloj.}}{{citaĵo|Sidi sur pingloj.}}{{citaĵo|Sidu lango malantaŭ la vango.}}{{citaĵo|Sieĝi ies pordon.}}{{citaĵo|Silente!}}{{citaĵo|Silento estas konsento.}}{{citaĵo|Silentu donante, parolu ricevante.}}{{citaĵo|Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.}}{{citaĵo|Sin turni al la poŝo.}}{{citaĵo|Singardeman Dio gardas.}}{{citaĵo|Sinjorino kaj sinjoro, [[unu]] alian valoras.}}{{citaĵo|Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.}}{{citaĵo|Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.}}{{citaĵo|Sinjoroj sin batas, servantoj [[vundo]]jn ricevas.}}{{citaĵo|Situacio sen eliro.}}{{citaĵo|[[Sklavo]] kun forta mano estas plej granda tirano.}}{{citaĵo|Sola vojo libera al la fundo [[rivera]].}}{{citaĵo|Sonĝo teruras, [[sonĝo]] forkuras.}}{{citaĵo|Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas.}}{{citaĵo|Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.}}{{citaĵo|Sorto donas favoron, sorto donas doloron.}}{{citaĵo|Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.}}{{citaĵo|Sperta mano ne restas sen pano.}}{{citaĵo|[[Sperto]] [[saĝo]]n akrigas.}}{{citaĵo|Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.}}{{citaĵo|Spesmilo vojon trabatas.}}{{citaĵo|Spiko malplena plej alte sin tenas.}}{{citaĵo|Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.}}{{citaĵo|Sprita vorto tentas, nenion atentas.}}{{citaĵo|Staras la morto jam en la korto.}}{{citaĵo|Stari per [[unu]] piedo en la tombo.}}{{citaĵo|Stari por iu kiel muro kaj turo.}}{{citaĵo|Stariĝi obstine.}}{{citaĵo|Staris, ekfaris.}}{{citaĵo|Stomako malsata nur pri pano meditas.}}{{citaĵo|Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas [[okulo]].}}{{citaĵo|Streĉi la orelojn.}}{{citaĵo|Streĉiĝi el la haŭto.}}{{citaĵo|Streĉu la [[okulo]]jn!}}{{citaĵo|Sub seruro [[promeso]]jn tenu, sed doninte ne reprenu.}}{{citaĵo|Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.}}{{citaĵo|Suferinto pli valoras, ol lerninto.}}{{citaĵo|[[Sufero]]j sufokas kaj homoj mokas.}}{{citaĵo|Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.}}{{citaĵo|Superpinte -- nur tuŝinte.}}{{citaĵo|Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.}}{{citaĵo|Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.}}{{citaĵo|Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.}}{{citaĵo|Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.}}{{citaĵo|Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.}}{{citaĵo|Sur leĝa bazo.}}{{citaĵo|Sur lia nuko sidas pli ol peruko.}}{{citaĵo|Surmeto rompas, komparo trompas.}}{{citaĵo|Suspekto pruvon ne egalas.}}
==Ŝ==
{{citaĵo|[[ŝafo|Ŝafaro]] harmonia [[lupo]]n ne timas.}}{{citaĵo|[[Ŝafo]] donas sian [[lano]]n, por ke [[mastro]] havu [[pano]]n.}}{{citaĵo|[[Ŝafo]] kalkulita ne estas savita.}}{{citaĵo|[[Ŝajno]] trompas.}}{{citaĵo|Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.}}{{citaĵo|Ŝatu [[amiko]]n laŭ la [[dato]] de [[akiro]].}}{{citaĵo|Ŝerce dirite, cele pensite.}}{{citaĵo|[[Ŝipo]]n rompitan ĉiuj [[vento]]j atakas.}}{{citaĵo|Ŝiriĝis [[[[fadeno]]]] sur la [[bobeno]].}}{{citaĵo|Ŝiru [[rozo]]jn en [[somero]], ĉar en [[vintro]] ili ne estas.}}{{citaĵo|Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.}}{{citaĵo|Ŝiru vin en [[du]] [[parto]]jn, la [[mondo]] trian postulos.}}{{citaĵo|[[Ŝlosilo]] uzata [[rusto]]n ne konas.}}{{citaĵo|[[ŝparo|Ŝparu]] [[groŝo]]n -- vi havos plenan [[poŝo]]n.}}{{citaĵo|Ŝparu kiam bone, vi havos kiam [[bezono|bezone]].}}{{citaĵo|Ŝtelaĵokaŝisto mem estas [[ŝtelisto]].}}{{citaĵo|[[Ŝteletisto]]n oni batas, [[ŝtelegisto]]n oni ŝatas.}}{{citaĵo|Ŝteli ĉe [[ŝtelisto]] estas malfacile.}}{{citaĵo|Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.}}{{citaĵo|Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.}}{{citaĵo|Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.}}{{citaĵo|[[[[Ŝtono]]]] de [[falpuŝiĝo]].}}{{citaĵo|[[Ŝuldo]] estas unua [[heredanto]].}}{{citaĵo|Ŝuldo havas longan vivon.}}{{citaĵo|Ŝuldo kaj [[mizero]] estas [[najbaro]]j.}}{{citaĵo|Ŝuldo ne bruas, tamen [[dormo]]n detruas.}}{{citaĵo|Ŝuldo ne makulas, sed [[pago]]n postulas.}}{{citaĵo|Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.}}{{citaĵo|Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.}}{{citaĵo|Ŝuldon [[tempo]] ne kuracas.}}{{citaĵo|Ŝuti [[polvo]]n en la [[[[okulo]]]]jn.}}
 
==T==
{{citaĵo|Tablo festena, sed telero malplena.}}{{citaĵo|Tablo kovrita faras [[amiko]]jn.}}{{citaĵo|Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.}}{{citaĵo|Tablon ornamas ne tuko, sed [[kuko]].}}{{citaĵo|Tago aranĝas, tago ŝanĝas.}}{{citaĵo|Tago festa -- for aferoj.}}{{citaĵo|Tago tagon sekvas, sed ne similas.}}{{citaĵo|Tajloro [[krimo|krimis]], botisto pendas.}}{{citaĵo|Taksi la [[sano]]n ni lernas en malsano.}}{{citaĵo|Tani al iu la haŭton.}}{{citaĵo|Tapiŝon ne deziris, maton akiris.}}{{citaĵo|Temp' estas [[mono]].}}{{citaĵo|Temp' estas valoro simile al oro.}}{{citaĵo|[[Tempo]] flatas, tempo batas.}}{{citaĵo|Tempo kaj cirkonstancoj [[saĝo]]n alportas.}}{{citaĵo|Tempo prenas, tempo pagas.}}{{citaĵo|Tempo toleras, sed [[vero]] aperas.}}{{citaĵo|Tempo venos, zorgon prenos.}}{{citaĵo|Teni iun per fera mano.}}{{citaĵo|Teni la [[okulo]]jn en streĉo.}}{{citaĵo|Teni sian langon en la buŝo.}}{{citaĵo|Tie ĉi malbone, tie nebone.}}{{citaĵo|Tie iras fumo per densaj nuboj.}}{{citaĵo|Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.}}{{citaĵo|Tiel estas, tiel restas.}}{{citaĵo|Tien [[okulo]]j iras, kion la koro deziras.}}{{citaĵo|Timi sian propran ombron.}}{{citaĵo|[[Timo]] havas grandajn [[okulo]]jn.}}{{citaĵo|Timu lupon [[edukado|edukitan]] kaj malamikon repacigitan.}}{{citaĵo|Tio ĉi estas laŭ lia [[gusto]].}}{{citaĵo|Tio estas lia amata ĉevaleto.}}{{citaĵo|Titolo sen [[mono]] -- sensignifa sono.}}{{citaĵo|Tolaĵon malpuran lavu en la domo.}}{{citaĵo|[[Tondro]] kampulon memorigas pri Dio.}}{{citaĵo|Tordi ŝnurojn el sablo.}}{{citaĵo|Tra [[unu]] orelo eniras, tra la dua eliras.}}{{citaĵo|Tra [[vitro]] de teruro pligrandiĝas la mezuro.}}{{citaĵo|Trafe aŭ maltrafe.}}{{citaĵo|Trafi de Scilo al Ĥaribdo.}}{{citaĵo|Trafi [[du]] celojn per [[unu]] [[ŝtono]].}}{{citaĵo|Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.}}{{citaĵo|Trafi per la vizaĝo en koton.}}{{citaĵo|Trafis falĉilo sur [[ŝtono]]n.}}{{citaĵo|Trafis hakilo al ligno malmola.}}{{citaĵo|Trafis pugno pugnon.}}{{citaĵo|Traflugis [[anĝelo]] preter orelo.}}{{citaĵo|Trafos hakilo al ligno malmola.}}{{citaĵo|Tralavi la gorĝon.}}{{citaĵo|Tranĉi rekte en la karnon.}}{{citaĵo|Transsalte-senhalte.}}{{citaĵo|Trapafadi la aeron.}}{{citaĵo|Tremo atakas.}}{{citaĵo|Treni sian vivon de [[mizero]] al mizero.}}{{citaĵo|Trinki pro ies sano.}}{{citaĵo|Trio plaĉas al Dio.}}{{citaĵo|Tro akra fajro estas sen daŭro.}}{{citaĵo|Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.}}{{citaĵo|Tro da bono ne turmentas.}}{{citaĵo|Tro da [[enspezo]] ne estas tro da pezo.}}{{citaĵo|Tro da [[konfido]] kondukas al [[perfido]].}}{{citaĵo|Tro da kuiristoj kaĉon difektas.}}{{citaĵo|Tro da [[libero]] kondukas al mizero.}}{{citaĵo|Tro da metioj, -- profitoj neniaj.}}{{citaĵo|Tro elektema ricevas nenion.}}{{citaĵo|Tro forta ĵuro -- la afero ne pura.}}{{citaĵo|Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.}}{{citaĵo|Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.}}{{citaĵo|Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.}}{{citaĵo|Tro longa [[sufero]] -- malgranda [[espero]].}}{{citaĵo|Tro multe da salo malbonigas la manĝon.}}{{citaĵo|Tro nutrata [[kapro]] fariĝas kiel apro.}}{{citaĵo|Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.}}{{citaĵo|Tro rapida edziĝo -- porĉiama kateniĝo.}}{{citaĵo|Tro rapida faro estas nur baro.}}{{citaĵo|Tro rapida laboro, tro malgranda [[valoro]].}}{{citaĵo|Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.}}{{citaĵo|Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la [[kato]].}}{{citaĵo|Tro sata, tro bata.}}{{citaĵo|Troa festeno estas [[veneno]].}}{{citaĵo|Troa petolo danĝera al kolo.}}{{citaĵo|Troa petolo estas danĝera por la kolo.}}{{citaĵo|Troviĝas bonaj homoj en la mondo.}}{{citaĵo|Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.}}{{citaĵo|Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.}}{{citaĵo|Turniĝadi kiel [[serpento]].}}{{citaĵo|Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.}}{{citaĵo|Tuta jam sata, sed [[okulo]] malsatas.}}{{citaĵo|Tute ĝuste laŭ lia gusto.}}{{citaĵo|Tute libera, kiel [[birdo]] aera.}}==U==