Ovo: Malsamoj inter versioj

biologia ujo (ofte sed ne nepre kun dura ŝelo) en kiu embrio ekdisvolviĝas post fekundigo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Temo | koloro = lightblue | dosiero = White chicken egg square.jpg | vikipedio = Ovo | komunejo = Egg | vikivortaro = ovo }} == El la Zamenhofa proverbaro == {{citaĵo|...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:12, 2 apr. 2011

Ovo
Ovo
Ovo
Aliaj projektoj
Ovo en Vikipedio
Ovo en Komunejo
Ovo en Komuneja kategorio
Ovo en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro

 
« Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. »
 
« Al kokino la ovo lecionojn ne donu. »
 
« Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. »
 
« Doni ovon, por ricevi bovon. »
 
« Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. »
 
« Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. »
 
« Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. »
 
« Ovo kokinon ne instruas. »
 
« Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. »
 
« Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. »
 
« Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. »

Referencoj

Vidu ankaŭ