Fiŝo: Malsamoj inter versioj

speco de animalo, vertebrulo kiu vivas en akvo kaj (tipe) havas brankojn
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Temo | koloro = lightblue | dosiero = Melanochromis Maingano Malawi cyaneorhabdos P1010032.JPG | vikipedio = Fiŝo | komunejo = Fish | vikivortaro = fiŝo }} == El la Za...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:44, 2 apr. 2011

Fiŝo
Fiŝo
Fiŝo
Aliaj projektoj
Fiŝo en Vikipedio
Fiŝo en Komunejo
Fiŝo en Komuneja kategorio
Fiŝo en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro

 
« Al la fiŝo ne instruu naĝarton»
 
« Barakti kiel fiŝo ekster la akvo»
 
« Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio»
 
« Fiŝo granda naĝas profunde. »
 
« Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras. »
 
« Fiŝo pli granda malgrandan englutas. »
 
« Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo»
 
« Fiŝo sen vino estas veneno»
 
« Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon»
 
« Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon»
 
« Fiŝo volas naĝi»
 
« Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. »
 
« Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. »
 
« Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. »
 
« La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero»
 
« Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo»
 
« Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. »

Referencoj

Vidu ankaŭ