Zamenhofa proverbaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
→‎V: +ligilojn
Linio 2 581:
*Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
==V==
*Valoras ne la [[vesto]], valoras la [[enesto]].
*Valoron de [[objekto]] ni ekkonas post [[difekto]].
*Vane vi tentas, mi ne konsentos.
*[[Vazo]] rompita longe sin tenas.
*Venas [[ĉagreno]] sen granda [[peno]].
*Venas kvazaŭ vokita kaj petita.
*Venas [[profito]] -- venas [[merito]].
*Venas [[proverbo]] el popola la [[cerbo]].
*Venas [[prudento]] post la ĝusta [[momento]].
*Venas [[rido]] post [[minaco]], kaj [[paco|paciĝo]] post [[malpaco]].
*Venis [[fino]] al mia [[latino]].
*Venis [[mizero]], -- helpu min, frato; pasis [[mizero]], -- for, [[malamato]].
*Venis [[tranĉilo]] al la [[gorĝo]].
*[[Venko|Venkas]] ne [[forto]], venkas la [[sorto]].
*Venkiton oni ne batas.
*Venos [[knabeto]] ankaŭ kun [[peto]].
*Venos [[ŝtelisto]] al la [[juĝisto]].
*Venos [[tempo]], venos [[konsilo]].
*[[Vento]] al li ekflugis sub la [[haŭto]].
*Vento sendita tondron[[tondro]]n reportos.
*[[Ventro]] malsata orelon[[orelo]]n ne havas.
*Vera kiel [[vorto]] de [[profeto]].
*Vera [[opinio]] montriĝas en [[ebrio]].
*[[Vergo]] doloras, sed saĝon[[saĝo]]n ellaboras.
*Vero ne bezonas mediti nek spriti.
*Verŝi aeron[[aero]]n al aero.
*Vespere ĝuu lunon[[luno]]n, sed ne serĉu la sunon[[suno]]n.
*[[Vespero]] lacigas, [[mateno]] freŝigas.
*[[Vesto]] eluzita, sed [[pureco]] spirita.
*Vesto homon[[homo]]n prezentas.
*Veturi sur sia paro da kruroj[[kruro]]j.
*Vi amas preni, amu redoni.
*Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
*Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.
*Vi povas eĉ haki lignon sur lia [[kapo]].
*Vi sekrete vorton[[vorto]]n diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
*Vi sekretos al [[edzino]], ŝi sekretos al [[fratino]], kaj tiel la [[sekreto]] promenados sen fino.
*Vi varmigos serpenton[[serpento]]n, ĝi al vi enpikos la denton[[dento]]n.
*Via dekstra [[mano]] ne sciu, kion faras la maldekstra.
*Vian vivon[[vivo]]n ĝuu, sed fremdan ne detruu.
*Vidas [[okulo]], sed mano ne trafas.
*Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.
*Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.
*Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.
*Virina [[lango]] buĉas sen [[sango]].
*Virina [[ploro]] sen [[valoro]].
*Virina [[rideto]] pli kaptas ol reto.
*[[Virino]] batas per [[lango]], -- aperas [[vundo]] plej sanga.
*[[Virino]] bonorda estas muta kaj surda.
*[[Virino]] eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
*[[Virino]] havas haron[[haro]]n longan kaj saĝon[[saĝ]]on mallongan.
*[[Virino]] kolera pli ol [[hundo]] danĝera.
*[[Virino]] scias, tuta mondo scias.
*[[Virino]] scias -- tuta mondo scias.
*Virta [[virino]] straton[[strato]]n ne konas.
*[[Vitro]] kaj [[feliĉo]] ne estas fortikaj.
*Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
*Vivi de estontaj enspezoj.
*Vivi de ŝparita [[kaso]].
*Vivi emerite.
*Vivi en [[silko]] kaj [[veluro]], en [[ĝojo]] kaj [[plezuro]].
*Vivi iele-trapele.
*Vivi inter [[forno]] hejtita kaj [[tablo]] kovrita.
*Vivi kiel ĉe la [[brusto]] de [[Dio]].
*Vivi kiel [[kuko]] en [[butero]].
*Vivi kun iu en [[fido]] kaj [[konfido]].
*Vivi kun iu en intima [[amikeco]].
*Vivi kun iu kiel [[hundo]] kun [[kato]].
*Vivi larĝe kaj lukse.
*Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj[[kalkulo]]j.
*Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
*Vivi per sistemo de "el mano al buŝo".
*Vivi sate kaj glate.
*Vivis puninde, mortis ridinde.
*[[Vivo]] glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
*[[Vivo]] modera estas vivo sendanĝera.
*Vivo sen modero kondukas al [[mizero]].
*Vivon privatan kaŝu la muroj[[muro]]j.
*Vivon travivi estas art' malfacila.
*Vivu mizere, sed vivu libere!
*Vivu [[stomako]] laŭ stato de l' [[sako]].
*Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
*Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
*Vizaĝo de Katono, sed virto de [[fripono]].
*Vizaĝo sen [[kulpo]], sed [[koro]] de [[vulpo]].
*Vojon batitan [[herbo]] ne kovras.
*Volanta kruro ne laciĝas de [[kuro]].
*Vole-nevole.
*Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.
*[[Volo]] kaj [[deziro]] leĝojn[[leĝo]]jn ne konas.
*Volo kaj [[sento]] faras pli ol [[prudento]].
*Volu-ne-volu, -- [[elekto]] ne ekzistas.
*Volus [[kato]] fiŝojn[[fiŝo]]jn, sed la akvon[[akvo]]n ĝi timas.
*Vort' en ĝusta [[momento]] faras pli ol [[arĝento]].
*Vorto dirita al la [[mondo]] apartenas kaj neniam revenas.
*Vorto donita estas kiel [[leĝo]].
*[[Vorto]] sona estas plej admona.
*Vortoj sakon[[sako]]n ne plenigas.
*Vortojn ŝparu, agojn faru.
*[[Vulpo]] faras oferon[[ofero]]n -- atendu danĝeron[[danĝero]]n.
*[[Vulpo]] mienon[[mieno]]n ŝanĝas, sed plue kokidojn[[kokido]]jn manĝas.
*Vundan lokon protektis, alian difektis.
*[[Vundo]] pasas, vorto restas.
*[[Vundo]] sekreta doloras plej multe.
 
==Z==
*Zorgu pri vi, kaj nenion pli.