Ludoviko Lazaro Zamenhof: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dejo (diskuto | kontribuoj)
pri biblia traduko
Dejo (diskuto | kontribuoj)
1 cit pli
Linio 3:
* Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
**[http://reto.cn/biblioteko/movado/zamenhof/paroladoj/uk1.htm la parolado antaŭ la unua Kongreso Esperantista en Boulougne sur Mer, 5-an de aŭgusto, 1905]
 
*"Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado."
**[http://esperanto.pl/page.php?tid=1282&lng=eo> 1906 - Dua Kongreso Esperantista, Genève - Malfermo]
 
*Mi forĝis, kiel forĝisto aŭ seruristo, la ŝlosilon de l'mondo. Ĝin prenu per manoj kaj malfermadu la barilojn al la homaj koroj. Tiel vi ŝanĝos la mondon.