Oro: Malsamoj inter versioj
kemia elemento kun simbolo Au kaj atomnumero 79; flava valormetalo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dejo (diskuto | kontribuoj) nova |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 00:20, 15 mar. 2010
- Bona gloro pli valoras ol oro.
- Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
- Fajro provas la oron, mizero la koron.
- Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
- Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
- Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
- Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
- Kiu havas oron, havas honoron.
- Manko de oro ne estas malhonoro.
- Matena horo estas plena de oro.
- Ne defendas oro kontraŭ doloro.
- Neniom da oro, sed bona gloro.
- Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
- Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
- Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
- Parolo estas arĝento, oron similas silento.
- Plej certa laboro -- laboro per oro.
- Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
- Por sia oro ĉiu estas sinjoro.
- Sen laboro ne venas oro.
- Temp' estas valoro simile al oro.