« Ĉu sennaciistoj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? ...Ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo? »
« La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilingvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj. »