Robert SCHUMAN [ŝUman] naskiĝis je la 29-a de junio 1886 en Luksemburgo, la ĉefurbo de la grand-duk-lando Luksemburgio. Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles, kiu situas tuj apud Metz, en la departemento Moselle, en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo). Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado, precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950.
Datreveno de la Deklaro de Schuman estas festata kiel Eŭropa tago
«Eŭropo ne fariĝos tuta en unu fojo aŭ laŭ unu sola plano. Ĝi estos konstruita per konkretaj atingoj, kiuj unue kreos efektivan solidarecon. »
« L'Europe ne se fera pas d'un coup, ni dans une construction d'ensemble: elle se fera par des réalisations concrètes créant d'abord une solidarité de fait. »