Oprah Gail WINFREY (naskiĝis la 29-an de januaro 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Oprah Winfrey
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Multaj homoj volas veturi kun vi en la limuzino, sed kion vi volas, estas iu, kiu prenos la buson kun vi, kiam la limuzino rompiĝos. » « (angle) Lots of people want to ride with you in the limo, but what you want is someone who will take the bus with you when the limo breaks down. »
— Oprah Winfrey