José Bento Monteiro Lobato

José Renato MONTEIRO LOBATO brazila verkisto kaj eldonisto, naskiĝis en la 18-a de januaro de 1882 en bieno de municipo Taubaté, San-Paŭlio kaj mortis je 4:00 h en la 4-a de julio de 1948.

José Bento Monteiro Lobato
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Iam mi faros librojn en kiuj niaj infanoj povos loĝi; »
 
« Lando fariĝas el homoj kaj libroj; »
 
« Ni devas esti ni mem (...) Esti la kometa nukleo, ne la kometa hararo. Antaŭi vicon, ne sekvi ĝin. »
 
« Mia nuna plano estas nur unu: provizi feron kaj nafton al Brazilo»
 
« La historio fare de historiistoj, kronita de akademioj, montras al ni nur la vizitĉambro de la popoloj. (...) Tamen la memoraĵoj estas la alkovo, la pantofloj, la pispoto, la servista ĉambro, la manĝoĉambro, la latrino, la korto (...) de la homaro. »
 
« Mi pasigis en ĉi tiu prizono, Generalo, neforgeseblajn tagojn, pri kiuj kun granda resopiro mi memoros. Mi havis la okazon observi, ke la plej multaj arestitoj estas homoj kun pli pura kaj nobla animo ol multaj altcelaj homoj libere vivantaj. »
 
« Estas du manieroj verki. Ĉu verki kun la celo ne malplaĉi aŭ ŝoki iun ajn (...), ĉu sentime diri kion oni pensas, kia ajn estu la rezulto, kio ajn okazu: aresto, pendumo, ekzilo. »
 
« Esence mi ne estas beletristo, mi estas pentristo. Mi naskiĝis pentristo, sed ĉar mi neniam serioze uzis penikojn, mi enhavis, sen ia antaŭpenso, tiun literaturan derivaĵon, kaj nenion alian mi faras ol pentri per vortoj»
 
« Post kiam mi vidis min kondamnita al sesmonata aresto kaj troviĝis en arestejo de murdistoj kaj rabistoj nur pro tio, ke mi tro obstinis provizi nafton al mia lando, mi mortis je granda parto de mia animo»
 
« Mi opinias la homan estaĵon multe pli interesa en sia infanperiodo ol post kiam ĝi fariĝas idiote adolta. »
 
« Futurismo, kubismo, impresionismo kaj tuti quanti estas nenio alia ol pliaj branĉoj de la karikatura arto»
 
« La naturo kreis la senfinan tapiŝon, kiu kovras la tersufacon. Ene de tapiŝo respekte vivas ĉiuj bestoj. Neniu ĝin detruas, neniu ĝin rodas, krom la homo. »
 
« La maniero kontraŭbatali ideon estas lanĉi al ĝi pli bonan ideon»
 
« Neniam en la mondo, kuglo mortigis ideon»
 
« Ĉar por la homo la "taŭga" klimato estas ununura: tiu de la libereco. Nur en tiu klimato, la homo fariĝas feliĉa kaj harmonie prosperas. Kiam ŝanĝigas la klimato kaj malaperas la libereco, estiĝas la malĝojo, la aflikto kaj la dekadenco. »
 
« Tio, kio malplej timigas min estas la estonto»
 
Wikipedia:eo