Jacque FRESCO (naskiĝis la 13-an de marto 1916 en Novjorko - mortis la 18-an de majo 2017 en Florido) estis mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto. Fresco verkis pri siaj vizioj rilate al daŭropovaj urboj, efika energio, efika uzo de naturaj resursoj, kibernetika teknologio, aŭtomatigo kaj rolo de scienco en la socio. Li direktis la Projekto Venuso kaj pledis por monda uzo de sociekonomia sistemo nomita de li resource-based economy (resurse bazita ekonomio). Li estis fondinto de la Venus-projekto - la projekto de teknokratia socio, simila al utopia anarki-komunismo.