Interligo (Biblio) en Biblio estas la centra nocio, priskribanta rilatojn inter la juda popolo kaj ĝia dio ekde la tago kiam Moseo alportis al la judoj la Tabelojn de Interligo.
« [akcepto de religio de Moseo fare de la judoj] Sed tiu evento okazis ne en Egiptio kaj nek ĉe la piedo de unu el la montoj de Sinaja duoninsulo, sed en loko nomata Meriva-Kadeŝ, oazo riĉa je fontoj kaj putoj sur terstrio sude de Palestino, inter la orienta rando de Sinaja duoninsulo kaj la okcidenta finaĵo de Arabio. Ili transprenis tie adoradon de la dioJaveo — evidente de la araba tribo de loĝintaj apude madianoj. Supozinde ankaŭ aliaj najbaraj triboj estis adeptoj de tiu ĉi dio. »
«Javeo estis sendube la dio de la vulkanoj. Egiptio, kiel konate, ne havas la vulkanojn kaj la montoj de Sinaja duoninsulo ankaŭ neniam estis vulkanaj; inverse vulkanoj haveblas laŭlonge de la okcidenta limo de Arabio. Unu el tiuj ĉi montoj estis evidente Sinaj-Horebo, kie homoj imagis loĝejon de Javeo. »
« Eĉ pli strange impresas ke la dio “elektas” iun popolon, proklamas ĝin sia popolo, sin — ĝia dio. Mi pensas ke tio estas la sola kazo en la tuta historio de la homaj religioj. Kutime dio kaj popolo neapartigeble apartenas unu al alia, ekde komenco ili estas unueca tuto; ofte oni aŭdas ke tiu aŭ alia popolo akceptas alian dion, sed neniam ke dio serĉas por si alian popolon. »