Hilelo la Pli Maljuna estis elstara saĝulo pri la farisea skolo de judismo tempe de la Dua Templo. Pri li multe rakontas la Talmudo, kaj lia subskolo de fariseismo, ofte kontrastita kun tiu de Ŝamajo, formas la bazon de la rabena judismo. L. L. Zamenhof poste tiris la inspiron por hilelismo, la praformo de homaranismo, el la filozofio de Hilelo.

Citaĵo
« Se mi ne estus por mi, kiu estus por mi? Sed se mi estus nur por mi, kio mi estus? Kaj se ne nun, kiam? » « אִם אֵין אֲנִי לִי, מִי לִי? וּכְשֶׁאֲנִי לְעַצְמִי, מָה אֲנִי? וְאִם לֹא עַכְשָׁיו, אֵימָתָי? »
— Miŝno
Citaĵo
« Kio abomenindas por vi, tion ne faru al via proksimulo: jen la tuta Torao. La cetero estas klarigo; iru lerni. » « דַּעֲלָךְ סְנֵי לְחַבְרָךְ לָא תַּעֲבֵיד — זוֹ הִיא כׇּל הַתּוֹרָה כּוּלָּהּ, וְאִידַּךְ פֵּירוּשַׁהּ הוּא, זִיל גְּמוֹר. »
— Babilona Talmudo