Helpo:Kiel diskuti

Kutime oni povas redakti en Vikicitaro sen diskuti pri tio. Ni ĉiuj komprenas, kiam iu redakto estas bona kaj nepridisputata. Tamen, ekzistas kazoj, kiam estas preferinde aŭ necese antaŭe diskuti pri io.

Kiam vi volas fari ion, kio povas tuŝi la laboron de alia vikipediisto, estas bone antaŭe averti pri tio; ekzemple, kiam vi intencas ŝanĝi la tutan strukturon de artikolo aŭ tute reverki ĝin. Antaŭa diskutado estas bona por eviti redakto-batalojn.

Ekzistas tri lokoj por diskuti en Vikipedio:

  • La ĝenerala Vikicitaro:Diskutejo, kiu servas por ĝeneralaj demandoj pri Vikicitaro.
  • La diskutpaĝo de artikolo; ĉiu artikolo havas diskutpaĝon.
  • La diskutpaĝo de vikicitaristo, en kiu vi povas atentigi la koncernan vikicitariston aŭ diskuti kun li aŭ ŝi.

Kiam ankoraŭ neniu antaŭe uzis la diskutpaĝon de artikolo aŭ vikicitarista paĝo, tiam ĝia ligilo (super la artikolo, inter "artikolo" kaj "redakti") estas ruĝa. Klaku tion, kaj vi povos ekskribi kaj fine krei la diskutpaĝon.

Ĝenerale estas bone diskuti aŭ skribi kun respekto al aliaj. Estas konsiderata malĝentile ŝanĝi ion en la diskutteksto de alia, do se vi vidas, ke alia diskutanto ekz. faris tajperaron en sia teksto, ne korektu ĝin.

Vidu ankaŭ redakti