Kategorioj en vikicitaro estas sistemo, kiu ebligas kunigi artikolojn, tiel ke legantoj povas facile retrovi rilatajn temojn. Kategorioj povas mem esti subkategorioj de aliaj kategorioj, tiel ke la uzanto povas navigi tra la enciklopedio laŭ strukturo, kiu aspektas kiel branĉaro de arbo. Tio ĉi faciligas al la uzantoj trovi difinitajn temojn, eĉ se ili ne scias, kiuj artikoloj ekzistas aŭ kiel ili precize nomiĝas.

La vikio ebligas la kategoriigon de artikoloj. Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn regulojn pri uzado de kategorioj.

Kiel kategorioj funkcias? redakti

La aldono de [[Kategorio:Nomo]] en la teksto de iu ajn redaktebla paĝo kaŭzas la aldonon de tiu paĝo al la kategorio Nomo. Tiu ĉi ligilo ne aperos en la sama loko en la teksto, sed en la kesto "Kategorioj" fine de la paĝo. Kiam oni alklakas tiun ligilon, oni atingos paĝon, kiu nomiĝas "Kategorio:Nomo" – la ligilo estos ruĝa ĝis kiam ĝi estos kreita. Konvencie tiuj kategorio-deklaroj estas metitaj fine de la artikolo, sed antaŭ la ŝablonoj ĝermo, polurenda kaj similaj (kiuj mem kreas kategoriojn).

La kategorio-paĝo mem (tio estas paĝo en la nomspaco Kategorio:) estas normale redaktebla paĝo, sed havas specialan econ: ĝi listigas ĉiujn artikolojn, kiuj estis metitaj en la kategorio. Se iuj el tiuj paĝoj mem estas kategorio-paĝoj, ili estos konsiderataj subkategorioj. Tiuj ĉi aperos unue. Ĉiu ordinara teksto, kiu estas aldonita al la kategorio-paĝo, aperos supre de la kategorioj.

Se vi deziras krei normalan ligilon al kategorio-paĝo, aldonu dupunkton antaŭ la vorton "Kategorio", ekzemple [[:Kategorio:Aŭtoroj]], kiu aspektos kiel Kategorio:Aŭtoroj. Tiaj ligiloj ne aldonas la koncernan paĝon al kategorio.

La du bazaj specoj redakti

Ekzistas du specoj de kategorioj, kiuj teknike estas samaj, sed enhave malsamaj:

Se la artikoloj de unu kategorio logike ankaŭ apartenas al alia kategorio, tiam la unua kategorio iĝas subkategorio de la dua. La jam citita ekzemplo Kategorio:Verkistoj estos do subkategorio de la Kategorio:Verkistoj. Normale listo-kategorioj estas subkategorioj de temo-kategorioj, kaj preskaŭ neniam inverse.

Kiam uzi kategoriojn redakti

Grupigu artikolojn en kategoriojn, se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

Artikolo: Albert Einstein
Utila kategorio: [[Kategorio:Fizikistoj]]
Neutila kategorio: [[Kategorio:Fizikistoj kiuj komenciĝas per la litero T]]

Por decidi, ĉu indas krei kategorion, faru la jenajn demandojn:

  • Ĉu eblas priskribi tiun kategorion per kelkaj alineoj (aŭ pli) da teksto?
  • Ĉu la rilato inter la temo de la artikolo kaj la temo de la kategorio estas klare menciita en la artikolo? T.e., se vi irus de la kategorio al la artikolo, ĉu estus memevidente, kial ĝi troviĝis tie?

Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.

Uzu kategoriojn por priskribi la temon aŭ la liston, sed ne la formon. Biografia artikolo pri difinita persono ekzemple ne aperu en la Kategorio:Aŭtoroj sed en Kategorio:Poetoj, Kategorio:Krimromanaj aŭtoroj‎ kaj simile.

Kategorioj ĉe vikipedio redakti

Bona elektebleco por novaj kategorioj kaj titoloj estas uzi jam ekzistantaj kategorioj ĉe Vikipedio. Indas krei plurajn tiajn kategoriojn kiuj ankoraŭ ne ekzistas en vikicitaro.

Sinsekvo de la kategorioj redakti

La sinsekvo de la kategori-indikoj en artikolo ne estu alfabeta, sed laŭ graveco. La plej esencaj venas unue, la plej ĝeneralaj. Kutime ĉe aŭtoroj profesioj venas unue kaj devenlando, nask-morto tago ks. je la fino.

Subkategorioj redakti

Kvankam ne ekzistas limo pri la kvanto da artikoloj en kategorio, indas krei subkategoriojn. Ekzemple se la kategorio Kategorio:Filozofoj iĝas tro granda, indas krei subkategoriojn ekzemple laŭ landoj, kiel Kategorio:Germanaj filozofoj.

Apartaj reguloj redakti

Uzu la plej specifan redakti

  • Oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
  • Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: Fero estu metita en Kategorio:Metaloj, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Metaloj estas sub-kategorio de Kemio.

Ĉefartikoloj redakti

  • Artikoloj kun la sama nomo kiel kategorio estu metataj en tiun kategorion, t.e. Insekto estu en Kategorio:Insektoj, ne en Kategorio:Bestoj. Plej bone, ili estu enmetataj jene: [[Kategorio:Insektoj| ]]. Tiel ili montriĝos kiel la unuaj artikoloj en la kategori-paĝo. (Bv. priatenti la spacon inter la '|' kaj la ']]'.)
  • Helpe de la ŝablono {{PliPri}} en la kategoria paĝo mem, oni kreas la enkondukan frazon "La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Nomo." rekte sub la kategoria titolo, antaŭ la listo de subkategorioj kaj paĝoj.

Sekso redakti

Multaj kategorioj temas pri individuoj, ekzemple Kategorio:Aktoroj. Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas laŭsekse. Ekzemple ne kreu kategorion por viraj aktoroj kaj ankaŭ ne por aktorinoj. Oni tamen ja rajtas krei liston de viraj aktoroj aŭ aktorinoj.

Ordigaj ŝlosiloj redakti

La kategorioj estas ordigitaj komputile laŭ la nomo de la artikolo. Sed ofte tion oni ne deziras. Se oni aldonus en la artikolo "Peter Paul Rubens" simple la kategorion [[Kategorio:Flandraj pentristoj]], tiam Rubens en la indeksoj ne aperus sub R, sed sub P, la unua litero de Peter. Por eviti tion, oni aldonu ordigan ŝlosilon en la jena formo:

[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Rubens, Peter Paul]]

DEFAŬLTORDIGO redakti

Por eviti, ke oni post ĉiu kategorinomo devu mencii la ordigan ŝlosilon, oni povas anstataŭe unu fojon uzi la ŝablonon {{DEFAULTSORT:}} aŭ pli bone esperante {{DEFAŬLTORDIGO:}}, ekzemple:

{{DEFAŬLTORDIGO:Zamenhof, L. L.}}
[[Kategorio:Esperantistoj]]
[[Kategorio:Poloj]]


Ordigo per ŝablonoj redakti

Pluraj ŝablonoj inkluzivas kategori-deklarojn. Tio ne estas rekomendinda. Tiu tekniko ofte kaŭzas miskategoriigon aŭ kaŭzas, ke la kategorioj aperas en nedezirata vicordo. Krome povas ekesti senfinajn iteraciojn. Tamen la tekniko ja estas bonvena por simplaj ŝablonoj kiuj rilatas al difinitaj projektoj, ekzemple polurindaj artikoloj. Notu ankaŭ, ke la ŝanĝo de kategorio ene de ŝablono, ne tuj ŝanĝas la kategoriojn de la artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon. Necesos redakti ilin unu post la alia por efektivigi la deziratan ŝanĝon.

Ŝanĝi la titolon de kategorio redakti

Kategorio ne povas esti alinomigata kiel ĉiuj ceteraj paĝoj, escepte de la specialaj paĝoj. Do, oni devas ŝanĝi la kategorion en ĉiuj unuopaj artikoloj, eventuale per helpo de VarmaKato, kaj poste krei novan kategorian paĝon. Se la malnova kategorio poste fariĝis superflua, oni povos marki ĝin per {{Forigu|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}}. Sed bonvolu ne forgesi: je la komenco de la ligilo, ĉar alikaze la paĝo aperas en la tiel nomata kategorio, sed neniu ligilo en la teksto. Se okazas amasa ŝanĝo de kategorio aŭ iu volas tion proponi, antaŭe estu diskuto pri tio. Krome la markado por forigo tiam okazu per {{Forigu|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}} aŭ simile.

Vidu ankaŭ redakti