Eŭgeno Lanti

franca socialisto, esperantisto kaj instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado
(Alidirektita el E. Lanti)

Eŭgeno Lanti ("Lanti" pseŭdonomo de Eugène ADAM, naskiĝis la 19-an de julio 1879 en Nehou, Francio; mortis la 17-an de januaro 1947 en Meksiko) estis franca esperantisto, fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (1921) kaj longjara redaktoro de klasbatala revuo Sennaciulo.

Eŭgeno Lanti
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj redakti

 
« Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon! »
— el artikolo "Parolas fama virino ĉina" 14-5-1942
 
« La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso. »
— citita en PIV "Patriotismo"
 
« La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto de la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l' patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon. » « L'éducation nationaliste peut réussir parce que l'absurde tendance mystique originelle règne dans l'immense majorité des cerveaŭx. L'essence du patriotisme estas certes purement mystique superstitieuse. Ceci apparaît dans l'absolutisme de sa morale. Le nationalisme est même la seule religion qui exige encore de l'homme le sacrifice de sa vie. »
 
«  La ekzisto de nacioj estas plago por la homaro. Ni devas celi al sennacieca stato kaj tiucele saturi nian menson per planeda patriotismo... »
— Eŭgeno Lanti, Nacia honoro

For la Neŭtralismon! redakti

 
« La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo. »
— Eŭgeno Lanti, For la Neŭtralismon!
 
«  La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj medioj, ktp. – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton. »
— Eŭgeno Lanti, For la Neŭtralismon!

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj redakti