Willy Brandt

Germana socialdemokratia politikisto kaj kanceliero, Nobel-premiito pri Paco, (1913 - 1992)

Willy Brandt (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck - mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de Federacia Respubliko Germanio.

Willy Brandt
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1971)

Citaĵoj redakti

 
« Sub la ŝarĝo de antaŭa historio mi faris tion, kion homoj faras, kiam ili ne povas esprimi sin per vortoj. Tiel mi omaĝis milionojn da mortigitoj» « Unter der Last der jüngsten Geschichte tat ich, was Menschen tun, wenn die Worte versagen. So gedachte ich Millionen Ermordeter »
— Willy Brandt, Pri sia fama "Varsovia surgenuiĝo" (Warschaer Kniefall), 1970
 
« La celo de pacema interkompreniĝo preter la diversaj konceptoj kaj landlimoj meritas la subtenon de ĉiuj spiritaj kaj politikaj fortoj. La sukcesoj de Esperanto estas agnoskitaj de UNESKO. UNO bonvolu efike insisti por ke oni daŭrigu la verkon iniciatitan de Doktoro Zamenhof.[1] »

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri apero de la Berlina muro] Willy Brandt devis poste diri, ke lia “orienta politiko”, kaŭzinta agnoskon de la orientgermana reĝimo, estis naskita de elreviĝo je la reago de Usono al la konstruado de la muro. Tamen supozeble ŝoko en Germanio estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus militon. Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antaŭ ol Willy Brandt estis elektita kanceliero en septembro 1969, ĉiuj okcidentgermanaj registaroj sinsekve insistis ke la sola laŭleĝa germana registaro troviĝas en Bonno. Federacia Respubliko Germanio rifuzis agnoski la orientgermanan reĝimon kaj rompis diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj registaroj (escepte de Rusio), kiuj faris tian agnoskon – surbaze de la tiel nomata Hallstein-doktrino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Willy Brandt proponis tiam sensacian por sia tempo tezon ke ĉar espero pri la Okcidento venigis la landon al sakstrato, unuiĝo de Germanio povus esti atingita nur per germana interproksimiĝo kun la komunista mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  Trovu «Willy Brandt» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»