Vegetarismo

maniero de homa nutrado, kio evitas manĝi kaj viandon kaj fiŝon
Vegetarismo
Aliaj projektoj
Vegetarismo en Vikipedio
Vegetarismo en Komuneja kategorio

Vegetarismo estas maniero de homa nutrado dum kiu estas evitata manĝado de ĉiuj specoj de viando (mamulaĵoj, fiŝaĵoj, birdaĵoj kaj ankaŭ viando de ĉiuj aliaj bestoj), ŝmalco, gelateno kaj simile. Pli precize, vegetaranoj ne manĝas buĉproduktojn, do manĝaĵojn pro kiuj devis besto morti.

Citaĵoj redakti

 
« Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris... »
— Plutarko
 
« La bestoj estas miaj amikoj, kaj mi ne manĝas miajn amikojn." »
— Marguerite YOURCENAR
 
« Mi ĉiam memorigas homojn de ekster nia ŝtato, ke ni havas sufiĉe da spaco por ĉiuj bestoj de Alasko—tuj apud la kaĉterpomoj. » « I always remind people from outside our state that there’s plenty of room for all Alaska’s animals — right next to the mashed potatoes. »
— Sarah Palin