Saint-John Perse

franca poeto kaj diplomato

Saint-John Perse plumnomo de Marie René Auguste Alexis Léger (naskiĝis la 31-an de majo 1887 en Saint Léger des Feuilles, en insulo Guadeloupe - mortis la 20-an de septembro 1975) estis franca poeto kaj diplomato, li uzis plumnomon por ke lia poezia agado restu privata kaj disigita de lia diplomata-politika kariero. Saint-John Perse ricevis la Nobel-Premion por literaturo en jaro 1960.

Saint-John Perse
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1960)

Citaĵoj redakti

 
« Kaj ĉion tiun algo-odoron de l’virino malpli sengustan ol la pano de l’pastroj. »
 
« Mi foriros kun anseroj en la sobra odor’ de l’maten’»
— Ventoj
 
« Vi estas kuracinto, asociinto, kaj sorĉinto je la altaj fontoj mensaj! Ĉar ĉia kapablo en homa la koro strangas, kaj grandas alirfacilo al inter ni via: treallogema Homo! kun cent kutimoj inter ni, ho disigitulo! Ni la stampon de via rigard’ surhavas ĉiuj sur frunto! »
— Amikeco de l’Princo

Maraj gvidmarkoj redakti

 
« Funebra odoro de rozo ne sieĝos plu kradojn de l’tombo. Vivanta la horo inter palmoj ne mutigos plu sian animon fremdecan. Amaraj, ĉu tiel iam estis niaj vivantulaj lipoj? »
— Maraj gvidmarkoj
 
« Poezio por akompani iron de recitmarŝo honore al maro. Poeziaĵo por subteni kanton dummarŝan tutĉirkaŭ lime la maron. Tiel, kiel la ago de la altar-ĉirkaŭiro, aŭ la orbitado de ĥoro dum disfaldado de l’strofo »
— Maraj gvidmarkoj
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: