Richard Nixon

37-a prezidento de Usono

Richard Milhous NIXON [riĉed milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro 1913 — mortis la 22-an de aprilo 1994) estis prezidento de Usono (1969—1974).

Richard Nixon
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Hodiaŭa ekonomia povo de Ĉinio faras lekciojn de Usono pri homaj rajtoj senraciaj. Post 10 jaroj ĝi faros ilin malkonvenaj. Post 20 jaroj ili ridos pri ni. »
— Richard Nixon, Beyond Peace [1994]
 
« [pri Ĉinio] Tiu ĉi planedo estas tro malgranda por ke unu miliardo de potenciale plej kapablaj homoj vivu en ĝi je malica izolado. »
— Richard Nixon, Asia after Viet Nam [Oktobro 1967]
 
« Se vi opinias ke Usono ne progresis, kiu konstruis la plej grandan butikumcentron en la mondo? » « If you think the United States has stood still, who built the largest shopping centre in the world? »
 
« La juda komploto klopodas malsukcesigi min. » « The Jewish cabal is out to get me. »
— Plurfoja diraĵo en privataj konversaĵoj, citita de Bob Woodward en "The Final Days"
 
« Mi opinias ke la mondo estos pli sekura kaj bona, se ekzistos la sanaj kaj povaj Usono, Eŭropo, Sovetunio, Ĉinio, Japanio, reciproke ekvilibrigantaj unu la alian, ne agantaj unu kontraŭ la alia, tio estos stabila ekvilibro»
— Richard Nixon, Intervjuo al The Time. La 3-an de januaro 1972.
 
« [pri Ĉinio] Tiu ĉi planedo estas tro malgranda por ke unu miliardo de potenciale plej kapablaj homoj vivu en ĝi je malica izolado. »
— Richard Nixon, Asia after Viet Nam [Oktobro 1967]

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Malsame ol Lyndon B. Johnson, Richard Nixon tre bone orientiĝis en internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] La usona popolo ŝajne postulis de sia registaro samtempe atingi du nekombineblajn celojn: ĝi deziris ke la milito finiĝu kaj ke Usono ne kapitulacu. Tiuj ambiguaj sentoj estis kundividitaj ankaŭ de Richard Nixon kaj de liaj konsilistoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Unu el plej popularaj mitoj rilate politikon de la administracio de Richard Nixon en Vjetnamio estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la militon je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon heredis la landon, troviĝantan en stato proksima al enlanda milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malmultaj prezidantoj estis personoj tiom komplikaj kiel Richard Nixon: sinĝena, sed decidema; malcerta pri si mem, sed neŝanceligebla; malfida rilate intelektulojn, sed profunde de sia animo inklina al meditado; ofte kategoria en siaj deklaroj, sed pacienca kaj longvida en sia strategia planado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Richard Nixon] Neniu el la usonaj prezidantoj havis pli da scioj pri internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon ofte uzis la kutiman Wilson-retorikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tute neimageble, sed la prezidanto plej adorata de Richard Nixon – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [doktrino de Nixon] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
  • Usono estos fidela al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
  • Usono “garantios ŝildon se iu nuklea potenco minacos liberecon de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia sekureco”;
  • Kaze de nenuklea agreso Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta minaco, prenu sur sin la ĉefan respondecon pri liverado de vivofortoj por organizado de sia defendo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mi ankoraŭ ne renkontis kunparolantojn kiuj estus tiom akceptemaj rilate la Nixon-stilon de la diplomatio ol la ĉinaj gvidantoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Grave impresita de klareco de pensado de la ĉinaj gvidantoj, speciale de ĉefministro Zhou Enlai, Richard Nixon havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti Usonon al unu el la flankoj de la konflikto inter Ĉinio kaj Sovetunio. La pozicio de Usono dum la intertraktoj iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ komunistaj gigantoj ol ili mem unu al la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon estis tro inteligenta por uzi retorikon en la stilo de John Foster DullesRonald Reagan»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ne tiom timinda estas diablo kiom ofendita burokrato kaj la Blanka Domo de Richard Nixon komplikis la problemon per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon konsideris malstreĉiĝon taktiko en longdaŭra strategia konfrontiĝo; liaj liberalaj kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la celon per si mem dum la konservativuloj kaj novkonservativuloj rifuzis la geopolitikan aliron kiel, nek pli nek malpli, historian pesimismon, preferante politikon de senbrida ideologia konfrontiĝo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon atente rezistis geopolitikajn minacojn, de Kubo ĝis Proksima Oriento. Konservativuloj atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de Usono el la ideologia konfrontiĝo kaj nuklea strategio. Tio kaŭzis aperon de stranga situacio kiam liberaluloj atakis la defendan programon de Richard Nixon konsiderante ĝin troigita dum la konservativuloj kondamnis la politikon de Richard Nixon pri kontrolado de armiloj konsiderante ĝin tro paciga. La defendaj programoj estis pasigataj de Nixon tra la kongreso helpe de konservativuloj kun superado de opozicio flanke de liberaluloj, dum rimedoj pri kontrolado super armiloj estis aprobigataj – se necesis aprobo de la kongreso – helpe de liberaluloj malgraŭ opozicio de iuj konservativuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel objekto de diplomatiaj intertraktoj la juda elmigrado el Sovetunio aperis danke al la administracio de Richard Nixon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri Tajvano] Ni povos vivi sen ĝi dum iu tempo kaj okupiĝos pri tio post 100 jaroj. »
— Mao Zedong al Richard Nixon dum renkontiĝo, Zbigniew Brzeziński. Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński ripetis sekretajn promesojn pri Tajvano, kiujn donis ankoraŭ Richard Nixon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]