Mono

objekto aŭ registro akceptita kiel pago

Mono estas pagilo aŭ difinita kvanto da tiu pagilo, uzata kiel interŝanĝilo en aĉeto kaj vendo.

Mono
Mono
Mono
Aliaj projektoj
Mono en Vikipedio
Mono en Komunejo
Mono en Komuneja kategorio
Mono en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Interesiĝo pri mono kaj potenco servas kiel anstataŭaĵo de malsukcesinta feliĉo je amo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Kiam oni havas sufiĉe da mono, la bona reputacio venas de si mem. »
— Erich KÄSTNER
 
« Memoru ke tempo estas mono. »
— Benjamin FRANKLIN
 
« La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj. » « Alles, was die Sozialisten vom Geld verstehen, ist die Tatsache, daß sie es von anderen haben wollen. »
— Konrad Adenauer
 
« Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. »
— Ludoviko Lazaro ZamenhofProverbaro Esperanta #1001
 
« Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta
 
« Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. » « Quanquam innumere pestes sunt quibus regna, principatus, et respublice decrescere solent, hæc tamen quatuor (meo judicio) potissime sunt: discordia, mortalitas, terre sterilitas et monete vilitas. »
— Koperniko, Monetae cudendae ratio
 
« Antaŭ ĉio oni devas atenti pri tio, ke la montrezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭ ĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp. »
— Roger BaconOpus Maius (ĉ. 1267)
 
« Mono estas iaflanke kiel fajro; ĝi estas tre bonega servisto sed terura mastro» « (angle) Money is in some respects like fire; it is a very excellent servant but a terrible master. »
— P. T. Barnum
 
« Mono, prestiĝo kaj potenco — tio estas en nia tempo la ĉefaj stimuloj por laboro por plejparto de nia loĝantaro — tiu, kiu laboras kiel dungitoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan redakti

 
« Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skriba vorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Dum laboro anstataŭiĝas per pura cirkulado de informoj, mono kiel rezervejo de laboro fandiĝas kun informaj formoj de kredito kaj kreditkarto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …la elektra teknologio endanĝerigas la nocion mem de la mono. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ redakti