Mensogo

intence malvera deklaro al persono aŭ grupo farita de alia persono aŭ grupo

Mensogo estas ago, vortoj de tiu, kiu mensogas, do diras tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera.

Mensogo
Mensogo
Mensogo
Aliaj projektoj
Mensogo en Vikipedio
Mensogo en Komuneja kategorio
Mensogo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Ĉiuj homoj estas mensoguloj kaj hipokrituloj» « Все люди — лжецы и лицемеры. »
— Petro la Granda
 
« Diplomateco: La patriota arto mensogi por sia patrujo. »
— Ambrose Bierce
 
« Mia patro havis profundan kaj dumvivan malestimon al politikistoj ĝenerale ("Ili diras mensogojn," li kutimis diri kun miro, "eĉ kiam ili ne bezonas"). » « (angle) My father had a deep and lifelong contempt for politicians in general ("They tell lies," he used to say with wonder, "even when they don't have to"). »
— Gore Vidal
 
« Ni mensogas plej laŭte kiam ni mensogas al ni mem. » « We lie the loudest when we lie to ourselves. »
— Eric Hoffer
 
« [pri kuracado de mensogo kiel malsano] …kiel sola kuracilo [servas]… korpa doloro estigita de vergo aŭ malliberigo aŭ senigo je manĝo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Mensoganto devas havi bonan memoron»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Mensogo malproksimen ne kondukas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankau redakti