Mary Wollstonecraft

brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino

Mary WOLLSTONECRAFT (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 en Londono - mortis la 10-an de septembro 1797 en Londono) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino.

Mary Wollstonecraft
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Neniu homo elektas malbonon pro tio ke ĝi estas malbono; li nur konfuzas ĝin kun feliĉo, la bono kiun li serĉadas. » « (angle) No man chooses evil because it is evil; he only mistakes it for happiness, the good he seeks. »
— Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790)
 
« Nenio, mi certas, vekas kapablojn tiom, kiom la deviga luktado kontraŭ la mondo. »
— Mary Wollstonecraft, Pensoj pri la Edukado de Filinoj (1787)
 
« La serĉado de la fonto de homa feliĉo, la stoika reĵeto de materiaj bienoj, la ekstaza ĉirkaŭpreno de naturo, kaj la esenca rolo de sento por komprenpovo.[1] »
— Mary Wollstonecraft, Letero (1796)
 
« Instruita depost infaneco, ke beleco estas la sceptro de virino, la menso modlas sin laŭ la korpo, kaj turniĝante en sia ora kaĝo, nur strebas al la plibeligo de sia karcero. »
— Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Virino
 
« Oni ne konkludu, ke mi deziras inversigi la naturan ordon; mi jam koncedis, ke pro la konstituo de siaj korpoj, viroj estis ŝajne elektitaj de Providenco por atingi virton de pli alta grado. Mi parolas kolektive pri la tuta sekso; sed mi ne vidas eĉ la plej etan kialon por konkludi ke iliaj virtoj devus malsami pro ilia naturo [kompare kun tiuj de virinoj]. Fakte, kiel do, se virto havas nur unu eternan normon? Mi do devas, se mi rezonas konsekvence, persiste aserti, ke ili iras en la saman simplan direkton, tiom certe ke ekzistas Dio »
— Mary Wollstonecraft, Pravigo de la Rajtoj de Virino

Pravigo de la Rajtoj de Virino (1792) redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Pravigo de la Rajtoj de Virino.
A Vindication of the Rights of Woman (Pravigo de la rajtoj de la virino (Unue eldonita en 1792, ĉi tiu eldono, London The Folio Society 2008)
 
« ...ĉiu profesio kies potenco baziĝas en granda subordigo de rango, estas ege danĝera por la moralo» « ...every profession, in which great subordination of rank constitutes its power, is highly injurious to morality. »
— Ch 1 p.9
 
« ...mi ne kredas ke privata edukado kondukas al la mirakloj kiujn kelkaj optimistaj verkistoj atribuas al ĝi. Viroj kaj virinoj devas esti edukitaj, larĝparte, per la opinioj kaj moroj de la socio en kiu ili vivas. » « ...I do not believe that a private education can work the wonders which some sanguine writers have atributed to it. Men and women must be educated, in a great degree, by the opinion and manners of the society they live in. »
— Ch2 p.16
 
« Humaneca sinteno al bestoj devus esti instruita en nia nacia edukado, ĉar nuntempe tio ne estas unu de niaj naciaj virtoj» « Humanity to animals should be particularly inculcated as a part of national education, for it is not at present one of our national virtues. »
— Ch.12, p.235

Referencoj

  1. Favret, Mary. Romantic Correspondence: Women, politics and the fiction of letters. Cambridge: Cambridge University Press (1993), p. 104.

Vidu ankaŭ redakti

Verkoj redakti

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio redakti