Marjorie Boulton

angla Esperanto-verkisto (1924-2017)

Marjorie BOULTON (naskiĝis la 7-an de majo 1924; mortis la 30-an de aŭgusto 2017) estis angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn.

Marjorie Boulton
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

La proverbaro de Marjorie BOULTON redakti

 
« Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera. »
 
« Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas. »
 
« Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. »
 
« Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte. »
 
« Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. »
 
« Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hipopotamo»
 
« Prudento ektimas, se promesoj senlimas. »
 
« Ore belas la fazano; blue belas genciano. »
 
« Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono. »
 
« Esploru la kavernon, sed portu lanternon. »
 
« Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. »
 
« Multaj milonoj iĝas milionoj. »
 
« Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj. »
 
« Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. »

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio redakti