Kálmán Kalocsay

hungara Esperanta poeto, tradukisto

Kálmán KALOCSAY (esperantigite Kolomano KALOĈAJO; naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó; mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem.

Kálmán Kalocsay
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj redakti

 
« La am' ne estas ludo

Sed sorta forta trudo
ĝi svingas sian vipon
al lip' pelante lipon.

Brulu ĉiam am' en

viaj koroj, amen »
 
« En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro. »
 
« Jen estas mi Hungaro per ĉiu bat’ de koro,

Per ĉiu gut’ de sango, per ĉiu gut’ de ploro...
Mi forte radikiĝas en kara ter’ nacia,

El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia. »
— Mondo kaj koro

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio redakti