Hamleto

tragedio verkita de Vilhelmo Ŝekspiro (William Shakespeare)

Hamleto estas tragedio verkita de William Shakespeare inter 1600 kaj 1602.

Hamleto
Aŭtoro: William Shakespeare
Hamleto
Hamleto
Aliaj projektoj
Hamleto en Vikipedio
Hamleto en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ĉu esti aŭ ne esti: jen demando» « To be, or not to be, that is the question. (angle) »
 
« Io estas putrinta en la reĝlando de Danio» « Something is rotten in the state of Danemark. (angle) »
 
« Nenio estas bona aŭ malbona, sed ĝin pensado faras tia. » « Nothing is good or bad, but thinking makes it so. (angle) »
 
« Sana saltas en la rondo
Kaj vundita laŭte krias,
Kaj nenio en la mondo
Reciproke harmonias»
 « Why, let the stricken deer go weep,
The hart ungalled play;
For some must watch, while some must sleep:
So runs the world away. »

Pri la verko redakti

 
« En “Hamleto” kompreneble enkorpiĝas nur propra spirita vivo de la poeto; el libro de Georg Brandes pri Ŝekspiro (1896) ni scias, ke la tragedio estis verkita baldaŭ post la morto de lia patro, do sub impreso de la ĵusa funebro kaj renaskiĝo de la infana sento rilate lin. Estas konate ankaŭ ke frue mortinta filo de Ŝekspiro estis nomita Hamleto. Dum “Hamleto” pritraktas rilaton de la filo al la gepatroj, “Makbeto”, ligita al ĝi laŭ tempo, koncernas la temon de seninfaneco»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: