Frateco
Aliaj projektoj
Frateco en Vikipedio
Frateco en Komuneja kategorio
Frateco en Vikivortaro

Frateco estas ama, helpema, kvazaŭfrata sento al iu, aŭ ĝenerale al la tuta homaro, homamo.

Eric Hoffer redakti

 
« Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al egaleco kaj frateco ol al libereco. Kaj se ili postulas liberecon, do liberecon por starigo de egaleco kaj egaligado de la socio. Strebo al egaleco parte estas strebo al anonimeco: “esti unu fadeno en socia ĉemizo, ne diferenciĝi de aliaj fadenoj”[1]. Neniu povas fingromontri al ni, kompari nin kun aliaj kaj montri nian neplenvalorecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Strangas sed estas tiel: kiu edifas fratecan amon, kutime edifas kontraŭ amo al patrino, patro, fratoj, fratinoj, al edzino kaj gefiloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtoroj redakti

 
« La komerco ligas la homaron en unu interligitan fratecon de reciprokaj dependeco kaj interesoj. » « Commerce links all mankind in one common brotherhood of mutual dependence and interests. »
— James A. Garfield
 
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
 
« Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Referencoj redakti

  1. Epikteto. Konversacioj. Libro 1, Ĉapitro 2.