Franklin D. Roosevelt

(Alidirektita el Franklin Delano Roosevelt)

Franklin Delano ROOSEVELT (naskiĝis la 30-an de januaro 1882 - mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata de la mallongigo FDR, estis la 32-a Prezidento de Usono.

Franklin Delano Roosevelt
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La provo de nia progreso ne estas ĉu ni aldonas pli al la abundo de tiuj, kiuj havas multon; ĝi estas ĉu ni provizas sufiĉe por tiuj, kiuj havas tro malmulte» « (angle) The test of our progress is not whether we add more to the abundance of those who have much; it is whether we provide enough for those who have too little. »
— Franklin D. Roosevelt
 
« La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. » « (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. »
— Franklin D. Roosevelt
 
« La sola afero timinda de ni estas la timo mem. » « The only thing we have to fear is fear itself. »
 
« Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. » « I ask you to judge me by the enemies I've made. »
 
« Parolante per simpla lingvaĵo, mi “bonege akordiĝis” kun marŝalo Stalin. Tiu homo kombinas grandegan, neflekseblan volon kaj sanan humursenton; mi pensas ke animo kaj koro de Rusio havas je li sian veran reprezentanton. Mi kredas ke ni ankaŭ estonte bone akordiĝos kaj kun li kaj kun la tuta rusa popolo – vere bonege. »
— Franklin D. Roosevelt, post la Jalta konferenco [1945]
 
« [pri Stalin] Mi opinias ke en li videblas trajtoj de vere kristana ĝentlemano»
— Franklin D. Roosevelt
 
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]
 
« Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« …la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj Neville Chamberlain estis Franklin D. Roosevelt. “Bona bubo” diris li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Franklin D. Roosevelt] Neniu el la prezidantoj, eble escepte de Abraham Lincoln, realigis pli grandajn ŝanĝojn en la historio de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Soleco de Franklin D. Roosevelt estis trudita al li de poliomjelito, je kiu li malsaniĝis en 1921. Danke al escepta voloforto li sukcesis superi la plagon kaj lernis stari, sin apogante sur karkason el ŝtalaj splintoj, kaj eĉ fari kelkajn paŝojn aperante antaŭ publiko, kvazaŭ li tute ne estus paralizita. Ĝis raporto al la kongreso pri la Jalto en 1945, Roosevelt ĉiam faris gravajn paroladojn stare. kaj ĉar amaskomunikiloj kunlaboris kun Roosevelt kaj helpis al li ludi lian rolon kun digno, plejparto de la usonanoj tute ne sciis pri grado de nemovebleco de Roosevelt kaj al ilia imago pri li neniam almiksiĝis sento de kompato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Li regis pli ofte sekvante instinktojn ol sin apogante sur analizon kaj elvokis draste kontrastajn sentojn. Kiel resumis Isaiah Berlin, Franklin D. Roosevelt havis seriozajn mankojn kiuj inkluzivis senprincipecon, senkompaton kaj cinikecon. Kaj tamen Berlin konkludis ke finfine ili ĉiuj grave estis superataj de liaj pozitivaj trajtoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …La Munkeno evidente iĝis turnopunkto, deviginta Franklin D. Roosevelt unuigi Usonon kun la eŭropaj demokratioj, unue politike kaj poiomete ankaŭ esence. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usona popolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Multaj agoj fare de Franklin D. Roosevelt estis rande de konstitucia valideco. Neniu el la prezidantoj de tiu tempo povus uzi metodojn de Franklin D. Roosevelt kaj konservi la postenon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Franklin D. Roosevelt la Atlantiko havis la saman signifon kian la Manika markolo havis por la britaj ŝtataj agantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt imagis la postmilitan ordon tiel, ke la tri venkintoj kune kun Ĉinio agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante pacon kaj defendante ĝin de atakoj de ĉiu potenciala maliculo, kia Roosevelt unuavice konsideris Germanion. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar policanoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar oni planis ne povekvilibron, sed staton de universala paco, Franklin D. Roosevelt decidis ke post malvenko de la Nazia Germanio Usono devos revoki siajn armitajn fortojn hejmen. Roosevelt havis neniun deziron teni usonajn trupojn en Eŭropo, des pli kiel kontraŭpezon al Sovetunio, kion laŭ lia opinio la usona socio neniam akceptus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt grave supertaksis postmilitajn eblecojn de Britio, proponante al ĝi samtempe defendi kaj rekonstrui Eŭropon. Tia supertakso de la rolo de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate Francion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ne estante preta destini por Usono iun konstantan rolon, Franklin D. Roosevelt deziris ke la venkintaj aliancanoj kune kontrolu senarmigon kaj dispartigon de Germanio kaj subigu kelkajn aliajn landojn al propra kontrolo (mirinde, sed en kategorion de kontrolendaj landoj Roosevelt inkludis ankaŭ Francion). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt decideme intencis fini la ekzistadon de la brita kaj franca koloniaj imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Koncepto de Franklin D. Roosevelt ne povis esti realigita en praktiko, ĉar rezulte de la milito formiĝis neniu povekvilibro. Kaj ĉio ĉi pro tio ke inter la venkintoj ekzistis nesuperebla ideologia abismo kaj pro tio ke Stalin tuj post kiam li seniĝis je minaco flanke de Germanio, ĉesis atenti detenajn faktorojn rilate atingon de sovetiaj ideologiaj kaj politikaj interesoj kaj faris tion eĉ koste de konfrontiĝo kontraŭ siaj antaŭaj aliancanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Franklin D. Roosevelt ne deziris priparoli celojn de la milito antaŭ la Stalingrado kaj ĉar Stalin opiniis ke frontolinioj difinis politikan rezulton fine de la milito, plejparto de la ideoj de la milita tempo rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de Winston Churchill»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Franklin D. Roosevelt] En Jalto li diris al siaj kolegoj ke usonaj trupoj plenumos siajn okupaciajn devojn ne pli ol du jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Simile al Moseo, Franklin D. Roosevelt vidis Promesitan Landon, sed ne povis atingi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Revo de Franklin D. Roosevelt pri “kvar policanoj” malaperis dum la Potsdama konferenco, daŭrinta de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En januaro 1941 Franklin D. Roosevelt deklaris kiel celoj de la usona politiko kvar liberecojnliberecojn de parolo kaj religio, liberecon dis de malriĉeco kaj timo — "en la tuta mondo". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Franklin D. Roosevelt dum la Dua mondmilito dum intertraktoj kun Stalino pri loko de Pollando en la postmilita Eŭropo sincere klarigis sian maldeziron oficiale agnoski cedojn, buŝe promesitajn al la sovetia diktatoro, per timo ke tio povus iriti poldevenajn usonajn voĉdonantojn sojle de prezidenta baloto en 1944. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]