DÁVID Ferenc (germane Franz Davidis, rumane Francisc David) (Kolozsvár, 1510? – mortis la 15-an de novembro 1579 en Déva) hungara fondinto de la unitariisma eklezio.

Ferenc Dávid
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Nek la glavo de papoj, nek la kruco, nek la bildo de morto - nenio haltigos la marŝon de la vero. Mi skribis tion, kion mi sentis, kaj tion mi predikis per fida spirito. Mi estas konvinkita, ke post mia detruo la instruoj de falsaj profetoj kolapsos. »
— Ferenc Dávid
 
« Ni ne bezonas pensi egale por ami egale. »
— Ferenc Dávid